8/17/2009

Esperanto kiel energio kaj ne kiel ornamo.

La jena estas skribita de Rafael Cabrera Espinosa, prezidanto de Granam Esperanto-Filio kaj IM de UEA. Tiun ĉi li sendis al esperantistoj en la tuta mondo petante, ke ni dissendu ĝin. Li volus, ke oni priparolu kaj komentu la enhavon. esperanto@crisol.cult.cu

La mondo estas nia patrolando kiam nur ekzistas unu lingvo por la komunikado inter la homoj. Ĝi estos tre granda kiam la homo rekonas, ke Esperanto estas portego malfermita por ke la homoj ne sentas fremduloj.

Esperanto ne nur estas lingvo sed energio, ĉar ĝi kondukas al la solidareco, frateco, amikeco kaj paco. Per ĝi ni sentas anojn de la mondo, ĉar ni rekonas geamikojn, do, ĝi ne estas fenomeno por detrui la nacilingvojn de ĉiuj popoloj.

Kiam vi lernas, studas, kaj praktikas Esperanton, vi akiras novan aeron por daŭrigi vivante pro la vivo, ĉar la homoj el la tuta tero komprenos unu al alian, kiu la estonteco povas aparteni al la novaj homoj kiuj realiĝos la granda sonĝo de la homaro.

La personoj kiuj sentas Esperanton en siaj koroj, ili estas esperantistoj, tiam ekkomencas la alian parton de nia vivo por nia elzistado kiel tera homo.

La granda kunsido aŭ festo de la esperantistoj por ke ni revidos multajn el niaj niaj geamikoj estas la tutmonda Esperanto-Kongerso. Tie renkontiĝos centoj da esperantistoj de ĉiuj landoj. Tiam kunsidos nek araboj, nek kubanoj, nek hispanoj, nek francoj, nek ĉinoj, sed nur homoj, kiuj diskutas fratece per unu lingvo.

Bonaj esperantistoj estas kiuj pagas volonte kaj kun plezuro sian kotizon, rekomendas la servojn de la lingvo al ĉiu, kiu povas ilin profiti, portas en sia poŝo propagandajn libretojn kaj instruas la lingvon al novaj interesatoj.

Esperanto ne estas ornamo ĉar ni povas uzi ĝin per la komunikado, informado, disvastigo kaj disvolvo.

Ĝi estas movado kie ni povas praktiki vivan lingvon por la kompreniĝo inter homoj kaj ni povas trovi familiojn, amikojn kaj hejmojn en ĉiuj landoj.

Kiel bela estas la mondo kiam geamikoj ĉie bonvenigas vin!

Ni bezonas Esperanton, ĉar ĝi estas parto de la historio kaj naskiĝi kun ni. Ĝi estas amo, pro tio apogi ĝian disvastigon, disvolvon kaj lernadon estos kontribuo al la mondpaco.

Se ni defendas Esperanton, ni salvos arbon en la arbaro kie pro senscio de kelkaj homoj kiuj intencos bruligi ĉion, ili detruus ion kion apartenas al la vivo, tiam, ni devas zorgi kaj subteni la semojn de ĝi, por la kreskado de novaj arboj, ĉar la lingvo kiel la movado povas levi la animon, tiel, kiel la floroj povas stimuli revojn.

Lernu, studu, praktiku kaj parolu Esperanton por ke vi povas loĝi kaj eniri en Esperantio.

Rafael Cabrera Espinosa, prezidanto de Granam Esperanto-Filio kaj IM de UEA.


8/14/2009

Fama Cseh-metoda instruisto gastis kaj instruis esperantistojn en Kopenhago.

La 8-an de aŭgusto kaj la 10-an de aŭgusto Atilio Orellana Rojas inspire instruis per Cseh-metodo grupon da progesantaj esperantistoj en la kopenhaga klubejo en Tomsgårdsvej 35, Kopenhago. Li vigligis kaj ridigis nin kaj pro la treege agrabla etoso kaj la brila instruado ĉiuj parolemiĝis.




La 10-an de aŭgusto vespere Atilio ankaŭ elstare prelegis en la klubo de KEK pri Andreo Cseh kaj la rekta metodo/Cseh-metodo. Proksime 30 esperantistoj aŭskultis la prelegon.

Atilio Orellana Rojas naskiĝis la 6-an de septembro 1963 en Rio Hondo, Argentino. Li esperantistiĝis en 1984 kaj en 1988 komencis instrui Esperanton laŭ la rekta metodo (Cseh-metodo). Jam da multaj jaroj li restas en Nederlando. Unue li laboris kiel ’vojaĝanta instruisto’ kaj post tiam li fariĝis Direktoro de la Internacia Esperanto-Instituto. Atilio Rojas verkis Esperante kaj hispane pri indiĝenaj temoj. Plue li jam havis diversajn postenojn en TEJO, UEA, ILEI ktp.
(biografiaj informoj elĉerpitaj de: http://eo.wikipedia.org/wiki/Atilio_Orellana_Rojas)






8/08/2009

Pri tragedio antaŭ 100 jaroj.

Pri tragedio antaŭ 100 jaroj.

La 27-an de aŭgusto 1909 27 jaraĝa belulino mortis pro falo de la monto Frohenalpstock en la svisuja montaro.Krom estante belulino ŝi estis sufiĉe fama esperantistino, kiu estis survoje al Barcelono por partopreni la Universalan Kongreson.Ŝia nomo estis Wihelmina Marie Schrøder.

Ŝia morto estis granda ŝoko kaj malfeliĉo kaj por la familio kaj por la tiama movado. Dum la solena malfermo de la 5-a Universala Kongreso en Barcelono en kiu partoprenis 1300 personoj Ludoviko Zamenhof sorgplene parolis pri ŝia forpaso.

Marie Schrøder, kiu naskiĝis la 18- an de marto 1882, estis oficisto kaj fojfoja ĵurnalisto ĉe la dana gazeto Politiken. Ŝi estis unu el la 412 personoj kiuj esperantiĝis dum aŭtuna kurso aranĝita de Politiken en 1907. Post kiam ŝi estis unu el la kreantoj de la unua esperantista klubo en Kopenhago – t.e. K.E.K.

Tiu ĉi fervora kaj energia virino senĉese agadis por Esperanto dum la ceteraj 18 monatoj de ŝia vivo. I.a. ŝi aktive agadis aranĝi la vojaĝon al la 4-a U.K-o en Dresdeno, kaj poste laŭ Margrethe Noll estis ŝi, kiu persvadis nian maestron partopreni la postkongreson en Kopenhago. Ŝi verkis artikolojn kaj legis amason da eksterlandaj esperanto-gazetojn por ke ŝi informigu la danan esperantistaron. Ŝi esperantigis danajn tekstojn: ‘Kristnaska Nokto’ de C.Ewald, la rakonton ‘Guteton de lakto’kaj la nacian kanton ‘Reĝ’ Kristjan staris ĉe la mast’ en pulva fum’. Marie Schrøder aktive kontraŭstaris proponantojn de Ido, kaj ŝi eĉ trovis la tempon por interesigi samideaninojn pri inaj balotrajtoj; en 1908 danaj virinoj unuafoje ekbalotrajtis okaze de la tiama elekto de burĝa reprezentaro. Pro la ne-ĉeesto de la dana prezidanto Skeel-Giørling dum la unua landa jarkunveno en Aarhus la 11-an de julio 1909 ŝi kapable anstataŭigis lin.

Marie Schrøder entombiĝis en Assistens Tombejo en Kopenhago. Tie videblas bela monumento, kiu portas reliefan portretmedaljonon en bronzo. Tiu ĉi skulpteto estis farita de iu S-ro Lindow, kies edzino estis fervora esperantistino.

Kim Henriksen en sia kanto * ‘Omaĝe al Marie Schrøder’ sopiras: ‘Mi tre ŝatus koni vin.’ Konsentite! Imagu ŝian entusiasmon, se ŝi scius pri la freŝdata novaĵo: la 96-a Universala kongreso okazos en Kopenhago en 2011.* http://www.ipernity.com/doc/ailanto/5517071




Kim Henriksen en sia kanto * ‘Omaĝe al Marie Schrøder’ sopiras: ‘Mi tre ŝatus koni vin.’ Konsentite! Imagu ŝian entusiasmon, se ŝi scius pri la freŝdata novaĵo: la 96-a Universala kongreso okazos en Kopenhago en 2011.

* http://www.ipernity.com/doc/ailanto/5517071