10/11/2015

Ĝisdatigo!

Ĝisdatigo pri la akvo-projekto de Kamparana Solidareco.


Koran dankon al ĉiuj, kiuj apogis la monkolekton. Ni jam atingis la celon. Finoktobre la fonduso Stiftung Brucke en Germanujo sendos al la D.R.Kongolanda NRO-o Kamparana Solidareco 11,000 eŭrojn.

Kiuj kontribuis? 


 7,000 eŭroj estas subvencioj de germanaj fondusoj kaj 4,000 eŭroj estas kontribuoj de privataj personoj. 90% el la privataj kontribuoj estis de esperantistoj de multaj, multaj landoj.

La 7-an de Oktobro mi sendis al Stiftung Brucke 1,129 eŭrojn, kiujn grandanimaj amikoj, danaj esperantistoj kaj familianoj kontribuis. 

Reagoj de Kalima. 


Etienne Kachelewa kaj Alphonse Waseka de Kamparana Solidareco estas tre feliĉaj kaj dankemaj pro la sukcesa monkolekto. Ili nun antaŭĝojas plenumi la projekton. Mi mem antaŭĝojas, ke post kelkaj monatoj mi denove informiĝos pri la sukceso de la projekto.

Jen pensiga video!

 

 

 

Dankon, ĉion plej bonan kaj ĝis revido!

 

1 comment:

chojus said...

Gratulojn pro via sukcesa agado...