Esperanto kiel energio kaj ne kiel ornamo.
La mondo estas nia patrolando kiam nur ekzistas unu lingvo por la komunikado inter la homoj. Ĝi estos tre granda kiam la homo rekonas, ke Esperanto estas portego malfermita por ke la homoj ne sentas fremduloj.
Esperanto ne nur estas lingvo sed energio, ĉar ĝi kondukas al la solidareco, frateco, amikeco kaj paco. Per ĝi ni sentas anojn de la mondo, ĉar ni rekonas geamikojn, do, ĝi ne estas fenomeno por detrui la nacilingvojn de ĉiuj popoloj.
Kiam vi lernas, studas, kaj praktikas Esperanton, vi akiras novan aeron por daŭrigi vivante pro la vivo, ĉar la homoj el la tuta tero komprenos unu al alian, kiu la estonteco povas aparteni al la novaj homoj kiuj realiĝos la granda sonĝo de la homaro.
La personoj kiuj sentas Esperanton en siaj koroj, ili estas esperantistoj, tiam ekkomencas la alian parton de nia vivo por nia elzistado kiel tera homo.
La granda kunsido aŭ festo de la esperantistoj por ke ni revidos multajn el niaj niaj geamikoj estas la tutmonda Esperanto-Kongerso. Tie renkontiĝos centoj da esperantistoj de ĉiuj landoj. Tiam kunsidos nek araboj, nek kubanoj, nek hispanoj, nek francoj, nek ĉinoj, sed nur homoj, kiuj diskutas fratece per unu lingvo.
Bonaj esperantistoj estas kiuj pagas volonte kaj kun plezuro sian kotizon, rekomendas la servojn de la lingvo al ĉiu, kiu povas ilin profiti, portas en sia poŝo propagandajn libretojn kaj instruas la lingvon al novaj interesatoj.
Esperanto ne estas ornamo ĉar ni povas uzi ĝin per la komunikado, informado, disvastigo kaj disvolvo.
Ĝi estas movado kie ni povas praktiki vivan lingvon por la kompreniĝo inter homoj kaj ni povas trovi familiojn, amikojn kaj hejmojn en ĉiuj landoj.
Kiel bela estas la mondo kiam geamikoj ĉie bonvenigas vin!
Ni bezonas Esperanton, ĉar ĝi estas parto de la historio kaj naskiĝi kun ni. Ĝi estas amo, pro tio apogi ĝian disvastigon, disvolvon kaj lernadon estos kontribuo al la mondpaco.
Se ni defendas Esperanton, ni salvos arbon en la arbaro kie pro senscio de kelkaj homoj kiuj intencos bruligi ĉion, ili detruus ion kion apartenas al la vivo, tiam, ni devas zorgi kaj subteni la semojn de ĝi, por la kreskado de novaj arboj, ĉar la lingvo kiel la movado povas levi la
Lernu, studu, praktiku kaj parolu Esperanton por ke vi povas loĝi kaj eniri en Esperantio.