5/23/2013

La sekreta trankvilejo.

Dum la lastaj ses semajnoj mi jam multe vojaĝis. Unue mi partoprenis kongreson en Jerusalemo kaj sendepende vizitis Tel Avivon kaj Haifo. Post la reveno al mia hejmo mi nur havis la tempon viziti la familion, lavi la vestaĵojn kaj repaki la valizon antaŭ ol mi denove ekveturis.

Antaŭ kelkaj tagoj mi revenis hejmen post mallonga rundvojaĝo en Germanio vizitante Herzberg, Munkeno kaj Nuremburgo. Nun restas al mi amaso da bonegaj memoroj kaj la deziro prilabori tiujn impresojn. Se mi estus pli ordema mi komencus je la komenco, tamen kelkaj impresoj estas pli facile prilaboritaj ol aliaj.

Unu el la plej frapaj impresoj okazis dum la vizito al esperantistaj geamikoj en Munkeno. Ili ne nur elkore gastigis min, ili ankaŭ planis interesajn ekskursojn. La ĉiĉeronado de 'indiĝenoj' estas tre avantaĝa, ĉar tiuj ofte konas 'sekretajn' vidindaĵojn.

Antaŭ multaj jaroj mi vizitis la olimpikan parkon en Munkeno, sed pro tempmanko, post supraĵa rigardo de la imponaj konstruaĵoj mi daŭre kuris al aliaj vidindaĵoj. Bedaŭrinde, ĉar en la parko tiam jam troviĝis  ne kutimaj preĝejo, kapelo kaj dometo.

Jen iomete pri la historio de la konstruaĵoj kaj ties kreanto.

Timofei Vasílievich Prokhorov aŭ Patro Timofei estis rusa ermito en Munkeno. Li naskiĝis la 22an de januaro 1894 en Bohajewskaja sur-Dono. Dum la dua mondmilito li vivtenis sin per ia laboro en karbminejo en la sudrusa urbo Schachti en la regiono de Rostov. Laŭ informo de vikipedia, li havis sian unuan vizion de Marie en Rostov.

Pro la ĥaoso milita li fuĝis de la regiono kaj post multjara
vagado tra Eŭropo li atingis Vienon, tie li renkontis sian estontan edzinon, Natasha. Li planis konstrui preĝejon en Vieno, sed la plano fiaskis pro la malhelpo de la lokaj aŭtoritatoj. Pro tio kune kun Natasha li daŭre vagadis ĝis kiam ili alvenis Munkenon en 1952.

Post sia alveno ili instalis sin en Oberwiesenfeld,* (kie nun situas Olimpia Parko), kaj per rompitaj masonaĵoj kaj aliaj postrestantaj detruaĵoj de la milito ili konstruis malgrandan domon, kapelon kaj malgrandan preĝejon. 



Ili estis tre kreemaj, ekzemple la plafono de la preĝejo estis ornamigita per stanfolioj.





  
 Dum jardekoj, ili ne-oficiale vivis en la domo, kiun ili senpermese konstruis. Tamen fine de la sesdekaj jaroj, la aŭtoritatoj anoncis, ke sportaj instalaĵoj devos esti konstruataj en Oberwiesenfeld por la 1972 Somera Olimpiado . Tial la komunumo decidis elloĝigi Patron Timofei kaj lian kunulinon Natasha.

 La decido kaŭzis tumulton en Munkeno, kaj post indignaj protestoj de Munkenanoj kaj kelkaj ĵurnalistoj, oni decidis transloki la olimpiajn terenojn pli norde, kaj la kunuloj restis en sia hejmo.

Post tiu venko oni nomis la malgrandan preĝejon Oriento-Okcidenta Eklezio, supozeble pro la fakto, ke iel pro la agado oni simbole kreis orientan-okcidentan ponton

En la jaro1972 Timofei geedziĝis kun sia longtempa fianĉino Natasha. Kvin jarojn poste ŝi mortis. Sia deziro, ke ŝi estu entombigita apud la preĝejo, ne estis plenumata pro la burokratismo. KompenseTimofei konstruis simbolan tombon en la ĝardenon. 



Ĝis la jaro 2002 Patro Timofei daŭre loĝis tie, tiam pro kaŭzoj de malbona sanstato li transpasis la reston de sia vivo en malsanulejo kaj azilo. Patro Timofei mortis la 13-an de julio 2004 kaj li estis entombigita en Okcidenta Tombejo en Munkeno.

La konstruaĵoj kaj la ĝardeno restas kvazaŭ monumento karmemore al la geedza paro.



 Mi ĝuis la sovaĝetan ĝardenon, la pepadon de la birdoj kaj la zumadon de la abeloj. Eble la jena video donos al vi etan impreson pri la trankvileco.

 


Dank' al miaj gastemaj geamikoj mi vizitis ĉarman kaj trankvilan lokon. 
 
*La ligilo estas de germanlingva artikolo. Per gugla tradukado oni povas pli malpli kompreni la informon.




Enhanced by Zemanta