Iun
tagon mi konversaciis kun la genepoj pri kio ni timas kaj malŝategas. La sepjara nepo asertis, ke nenion li timas, sed la dekdujara
nepino realisme konfesis, ke serpentojn, araneojn kaj tiajn aĉajn insektojn ŝi abomenas. Infanaĝe mi ankaŭ abomenis aĉajn insektojn
kaj serpentojn ktp, sed eĉ se mi ankoraŭ malŝatas ilin, mi ne plu
estas timema. Mi rakontis al la infanoj, ke iam dum vizito al la bestĝardeno mi
eĉ karesis boaon. Rigardante iliajn mienojn, mi iel havis la impreson, ke ili ne kredis je mia anekdoto.
Hieraŭ
okazis reciklige interŝanĝa festo en mia urbo. Ĉiuj kunportis aĵojn nebezonatajn al la festejo, kaj ĉiuj rajtis hejmenporti alies
aĵojn nebezonatojn.Abundis tie ĉiaj vestaĵoj,
ludiloj, libroj, teleroj, vazoj, elektraĵoj ktp. Senvaloraĵoj, ĉu?
Nu, ies fatraso estas alies trezuro, kaj la recikligo aŭ la malrecikligo
estas granda problemo ĉe ni.
Pro la fakto, ke ankaŭ okazis urba festo la aranĝantoj regalis nin per kafo, limonado, kukoj, urtikaj pankukoj kaj
rubusoj.
Oni ankaŭ proponis al la infanoj, ke ili konstruu robotojn uzante
pakumaĵojn.
En
angulo estis besta budo kaj i.a. estis du boaoj kaj ujo en
kiu kuŝis tordiĝanta tenebriaro. Iu sinjoro fortaspekta tenis unu el la boaoj.
Jen li.
Mi decidis, ke mi ankaŭ brakumu la boaon, aŭ ĉu ĝi hazarde decidu brakumi min? Ĉu mi
rajtus tion fari? Ties posedanto aspektis iom dubema:
''Ĝi
estas tre forta, ĉu vi kuraĝas teni ĝin?''
Memevidente mi kuraĝas! Bonvolu foti
min dume''.
Jen
la foto.
Poste
mi turnis min al la tenebriujo.
Ĉetere, ĉu
vi konas la vorton 'tenebrio'? Hodiaŭ mi longe
serĉis la vorton 'melorme' (dane) 'mealworm' (angle). Finfine per la
latina Tenebrio molitor mi trovis la vorton en PIV:
''
tenebrio de insektoj el la ordo de koleopteroj, brune nigraj, kies
larvoj vivas en faruno aŭ putranta ligno.''
Tiu
estis sufiĉe naŭza priskribo por sentemulino, sed eĉ pli naŭza
ol tiu estis la postulo de la aranĝantoj. ''Etendu la manon suben en la
ujon kaj prenu donacaĵon – memoru nur UNU donacaĵon. ''
Antaŭ
sesdek jaroj mi ne akceptus tian defion. La donacaĵoj, kiuj estis plastikaj
araneoj, estis eĉ pli malplaĉaj ol la tenebrioj, tial sufiĉis al mi nur tuŝi la tenebriojn.
Per
la jena video mi pruvas al vi, kaj eĉ pli grave al miaj genepoj, ke mi
ne estas mensoganta poltrono.
Kial
la aranĝantoj volis, ke ni 'amikiĝu' kun tiaj (laŭ la opinio de la nepino kaj mi)
aĉaj bestetoj? Tenebrioj samkiel kelkaj aliaj insektoj estas manĝindaj,
ĉar ili enhavas multajn proteinojn. Plue ties bredo verŝajne estas
malpli multekosta ol ekzemple la bredo de bovoj, porkoj aŭ kokidoj.
Oni manĝas insektojn en multaj landoj ekzemple en Tajlando.
Oktobre
2011 okazis ekspozicio pri tiaj insektoj en la scienca muzeo,
Experimentarium en Hellerup, Kopenhago, Danio. En la hejmpaĝo muzea
ankoraŭ legeblas du receptoj pri la uzado de tenebrioj: tenebrioj
kun spegetoj kaj tenebria salato.
Ĉu
post kelkaj jaroj aranĝantoj de tiaj festoj proponos al siaj gastoj
ne nur urtikajn pankukojn sed ankaŭ pladojn enhavante tenebriojn kaj
similajn? Mi opinias, ke jes.
''Should we learn to love eating insects?'' (Ĉu ni eklernu ami la manĝadon de insektoj?) estas titolo de artikolo en 'The Guardian''. Laŭ tiu en 80% el la landoj 1000 specoj da insektoj estas manĝataj. Printempe Nordic Food Lab en Danio invitis manĝantojn kontraŭ sufiĉe alta prezo ĝustumi insektajn frandaĵojn.
Kaj kial ni ne iam eklernu ŝategi insektan manĝaĵon? Antaŭ kelkaj jaroj preskaŭ neniuj en Eŭropo
manĝis maralgojn, nuntempe eĉ se ĝi ne estas ĉiutaga frandaĵo,
multaj homoj manĝas ĝin sufiĉe ofte.
P.S.
Mankas al la Esperanta Vikipedio paĝo pri tenebrioj. Kial mi ne mem
kreos la paĝon. Nu, pri tia laboro mi estis kaj estas timema. Eble
tio estos la venonta defio mia.