Mi
naskiĝis en Anglio en 1942 kiel duageneracia enmigranto, ĉar la gepatroj
devenis de Ukrajnio kaj de Pollando. Hejme ni parolis nur la anglan, ĉar la
gepatroj volis, ke ni angliĝu. En februaro 1972, kvar jarojn post mia geedziĝo al
unuageneracia enmigranto de Barato (Hindio), ni translokiĝis al Danio. La edzo, la dujaraĝa filino kaj mi fariĝis unua-
generaciaj enmigrantoj. Dek jarojn pli
poste ni translokiĝis al Italio, sed post jaro ni denove translokiĝis Danion.
Nuntempe
kiam mi pripensas pri la unuaj spertoj kaj defioj koncerne la translokiĝon al Danio, mi memoras plejparte la bonajn. Tamen la unuaj
monatoj estis malfacilaj. Antaŭ la translokiĝo mi jam decidis, ke la plej grava
celo estus la lernado de la dana lingvo. En Anglio ni loĝis en najbareco, en
kiu loĝis tiom da junaj familioj. Antaŭ kvardek jaroj infanetoj en Anglio
frekventis ne la infanĝardenojn, ĉar patrinoj mem edukis ilin hejme. Tial tie
neniam mankis al ni la ĉiutaga kameradeco. Mi naive imagis, ke en Danio ni baldaŭ trovus novajn konatojn, kiuj povus
helpi al ni pri la lernado de la dana. Tamen post la alveno mi tuj komprenis,
ke mi eraris, ĉar en Danio la patrinoj laboris kaj la infanoj estis prizorgataj
en la infanĝardenoj. Tial dum la unuaj semajnoj ni spertis la solecon kaj la frustracion.
Por la filino la solvo estus la edukado en infanĝardeno, tamen pro la atendalisto la loko ne estis tuj havebla. Tamen post kelkaj semajnoj
mi trovis ludejon, kiun ŝi rajtas frekventi 9 horojn semajne. Malgraŭ la fakto, ke la personaro estis treege zorgema, kaj ke ili bone parolis la anglan, ĉiuj konsciiĝis
pri la kulturaj diferencoj kaj kutimoj. Ekzemple, dum la unua semajno mi
komprenis nek la grandan intereson pri nigraj katoj, bareloj kaj branĉetoj, nek
la kolerajn mienojn, tiam mi nedankis al la personaro, kiam ili invitis nin
bati la katon de barelo. Neniu pripensis informigi min pri la dana karnavala
festo Fastelavn.
Tiam
mi aliĝis al komunuma vespera kurso de la dana lingvo, en kiu mi estis la sola
lernanto. Mia instruisto asertis, ke li parolis nur la danan. Li estis brila
instruisto, kaj post tri monatoj mi jam
kuraĝis paroli la lingvon. Tamen, ho ve, post la kurso mi tro ofte spertis, ke
kiam mi dane demandis, oni angle respondis.
Dum
la unua somero en Danio nia vivo pliboniĝis, ĉar ni amikiĝis kun dana familio,
kiu havis samaĝan filinon. Dank al tiu ĉi familio ni komencis ekkompreni la
danan vivmanieron. Dum multaj jaroj ili invitis
nin partopreni la tipajn danajn festojn, kaj ili reciproke partoprenis niajn. La edzino instruis al mi la danan kuiradon,
kaj ŝi tre taktoplene korektis la danajn erarojn. Ili ankoraŭ estas miaj
bonegaj geamikoj.
Aŭtune
1974 ni sendis la filinon al infanĝardeno, kaj mi komencis labori en alia. En
Anglio mi estis profesie bazgrada instruistino, tial por mi neniam problemis
trovi laboron. Dum pluraj jaroj mi kaj vespere instruis la anglan kaj tage
prizorgis infanojn en infanĝardeno. Dank’ al la infanĝardenaj kolegoj, la
infanoj kaj la gepatroj de la infanoj, mi iom post iom lernis pri la oficiala
kaj la maloficiala dana kulturo.
Pro
la partoprenado en kluboj kaj altlernejoj mi kaj lernis pri Danio kaj la dana
kulturo. Kiel pensiulo mi aktiviĝis kaj aktivas en ‘La maljunulara afero’ (Ældre Sagen), en kiu mi dum kelkaj jaroj instruis la anglan kaj
matene mi kontaktas malfortulojn per
telefono.
Preskaŭ
senprobleme la filino lernis la danan lingvon kaj ekkomprenis la danan
kulturon. Mi ĉiam angle parolas al ŝi, sed ŝi ĉiam dane respondas. Se mi
kelkfoje forgesas angle alparoli ŝin, ŝi tuj min riproĉos. Kiam ŝi mem fariĝis
patrino, ŝi postulis, ke mi angle alparolu la genepojn. En Danio oni ja alte
taksas la valoron de la angla lingvo.
Post
39 jaroj en Danio, kiu mi estas? Ĉu mi estas
danino? Mi opinias, ke mi estas laŭleĝa
kaj utila civitano, sed mi ne estas dana - mi sentas min mondcivitano, kaj pro tio mi vere ĝuas la
kulturan diversecon en Kopenhago.
La internacia virina koruso, Verdens Sirener (Sirenoj de la mondo) kantas okaze de la 2011-a aranĝo en Kopenhago, Internaciaj Tagoj.
Cetere regis agrabla etoso.