De tempo al tegante malnovajn
Esperanto-revuojn mi havas la impreson, ke preskaŭ nenio en
Esperantujo ŝanĝiĝas!
Ekzemple, oni ankoraŭ klopodas
'vendi' nian lingvon, kiel la plej facila solvado de la
lingvo-problemo. Kiom da esperantoj aĉetas la solvon, kaj post
kelkaj semajnoj malaperas asertante, ke la vendintoj mensogis pri la
facileco de la tielnomata plej facila lingvo en la tuta mondo?
Ho ve, se oni nur diris al ili,
ke Esperanto estas relative facila lingvo, sed ĝi estas lingvo, kaj
la lernado de ia ajn lingvo postulas la diligentan laboradon!
La sekvanta artikolo de
M.Dembinski aperis en ' Pola Esperantisto' en la jaro 1931. Laŭ mia
opinio, la 82 jaraĝa artikolo estas ankoraŭ trafa; iom da la enhavo
memorigis min pri kelkaj el la spertoj, kiujn mi jam havas.
<
Fine, troigo estas speco da mensogo. Ni ne mensogu! Plue ''malbonaj varinformoj'' malhelpas la estontan ''vendadon'' de nia lingvo genia.
Kaj efektive, ne ekzistas fremda
lingvo, kies ellernado tempo estus komparebla al tiu de Esperanto.
La logikeco en la konstruo, la
minimumoj de esceptoj kaj idiotismoj, la simpligo de la gramatiko ĝis
neimageblaj limoj, la neerarigo de la ortografio, - jen estas la
kaŭzoj, pro kiuj lernado de tiu lingvo fariĝas ĝuo spirita.
Estas do nekompreneble, kial
malgraŭ tiu proverba facileco bonaj esperantistoj en senco de
ligvosciantoj, estas malofte troveblaj kaj malaperas en maro de
'balbutantoj'.
En ĉiuj naciaj lingvoj oni
atentegas kun pietismo la lingvan purecon. Akademioj, diversaj
komisionoj, societoj kaj precipe publicistoj gardestaras kaj kreas
ian estimpostulantan agordon ĉirkaŭ sia idiomo. En pola lingvo
konata estas proverbo: Eraro en la lingvo estas kvazaŭ grasa makulo
sur la blanka robo de via patrino''. La ''fuŝistoj' estas tiel
priridataj (kaj rido estas la plej terura kaj efika armilo), ke
malofte iu ajn kaptos la kuraĝon por publika elpaŝo.
Tiom multe oni eble ne rajtas
ankoraŭ postuli de personoj, parolantaj tamen fremdan lingvon. Sed
karakterize estas, ke en nenia lingvo oni tiel libere faras erarojn,
kiel ĝuste en tiu plej facila. Entute sen la plej malgranda
konsciencriproĉo!
Nia kara esperanto-popolo
bedaŭrinde ŝajnas forgesi pri tiu-ĉi minimuma estimopruvo, kiun ĝi
ŝuldas al sia lingvo. Kiamaniere vi ĝin propagandas aŭ eĉ
instruas, se vi ĝin mem nesufiĉe posedas? Vi deziras, ke aliaj ĝin
agnosku, kaj vi mem ŝajnas malserioze ĝin trakti. Ofte niaj
kongresoj ne plenumas pro vi sian propagandan taskon. Ĉu vi pensas,
ke via balbutado ne okulfrapas, pli ĝuste, ne orelfrapas la
publikon? Sed vi ankoraŭ malpli bone scipovas fari. Vi preferas
ŝpari al vi la malfacilecon paroli fremdlingve, kunvenas kun viaj
samlingvanoj kaj parolas kompreneble nacilingve,. Sed jam vera
malfeliĉo estas, se vi fuŝas en esperantaj internaciaj kunvenoj ian
fremdan lingvon nacian. Diris al mi prave en Budapeŝto konata
germana samideano, ke ia jugoslava kongresano, alparolinte lin
germane, duoble lin ofendis: kiel germanon, kies lingvon oni
kripliĝis, kaj kiel esperantiston, kies ilon oni en tia necesa okazo
ekignoris. Jen estas la plej granda maljustaĵo, farita de vi kontraŭ
via ideo!
Ankoraŭ freŝaj estas en nia
memoro la eĥoj de la Oksforda Kongreso. Iu londona ĵurnalisto,
kompreneble kontraŭulo de nia afero, kritikis esperantan kongreson,
kie li plej parte aŭdis la anglan lingvon. Ni devas konfesi, ke
tiu-ĉi kongreso havis escepte proporcie grandegan plimulton de
angleparolantoj. Sed enfine ĉiu kongresano devas ja konscii sian
devon rilate la propagandan flankon de internacia esperantista
kunveno. La voĉo de la londona ĵurnalisto estu averto por la
kongresanoj. Oni vin tie rigardas kaj aŭskultas. Evitu do la uzadon
de naciaj lingvoj.
Malbone estas, ke la ekzemplo
ofte ankaŭ venas de ''supro''. Tro ofte ni povas aŭdi paroladojn de
famuloj, kiuj ofendas la fundamentajn principojn de nia lingvo. Tio
ja povas pruvi, ke Esperanto estas malfacila lingvo, se eĉ
universitataj profesoroj ne povis ĝin tiel ekposedi, por povi en ĝi
libere prelegi.
La partoprenintoj de la Danziga
Kongreso eble memoras la akran diskuton inter d-ro Privat kaj
adv.Litauer. Tiu lasta riproĉis, ke oni permesas prelegi en la
Somera Universitato al personoj, kiuj ne sufiĉe posedas Esperanton,
tiamaniere donante malbonan ekzemplon al aliaj (aplaŭdo). La
respondo estis tre trafa: '' Estas por ni honoro, se universitataj
famuloj konsentas prelegi en Esperanto. En tiaj okazoj oni devas
malatenti la lingvan neperfektecon'' (la samaj aplaŭdantoj plus
kelkaj novaj!). Malgraŭ tiu-ĉi prava klarigo, ĉe multaj restis la
malagrabla sento, ke oni vestis interesan temon en lingvaj ĉifonoj.
Ĉu vi ne samopinias, sinjoro
d-ro Privat, ke estus jam tempo por ambaŭflanka honoro?
Ne maloftaj estas ankaŭ
literaturistoj, kiuj kunagas kun la supre nomitaj lingvofuŝantoj.
Kaj ĉar iliaj povoj estas pli grandaj, la malutilaj sekvoj estas
multe pli senteblaj. Ĉu ne okazis al vi, ke kun malŝato aŭ eĉ
naŭzo vi legis ian libron, aŭ ĝin entute interrompis pro la
malpeza 'malesperanta' (en ambaŭ sencoj) lingvo. Mi ne volus ĉi-tie
tuŝi la enhavon mem de la ĝis nun tradukitaj literaturaĵoj. Tiu
temo postulas apartan vastan priparolon. Ĉiuokaze indas ĉi-tie
substreki, ke nia tiomfoje kun fiero 'disportita' literatura nombro
staras en nenia proporcio kun la literatura kvalito. Ĉu povas esti
alie, se la tendenco de la tradukistoj estas alproprigi en nian
literaturon verkojn, gravajn laŭ ekspozicia aŭ propra propaganda
vidpunkto. Ni jam havas tro multe da klasikaj 'monumentoj', diversaj
perloj kaj trezoroj. La originaloj jam delonge dormas en ĉimo kaj
polvo kaj delonge jam ĝuas netuŝeblecon de sanktaĵoj. La
esperantistaro ne konsistas ja plene el kleruloj kaj literaturaj
bongustuloj! Donu al ni ion modernan, ion nia tempan, el la ĉiutaga
vivo ''kun sango kaj ostoj''. Ligu nin kun la tutmonda pulsanta
skribarto, direktu al ni la fluojn, kiuj kanelas la nuntempan
literaturan vivon. Prezentu la majstrojn, kiuj kuraĝe elskulptas la
alvenantan estadon. Pli da aero en niajn ŝimantajn bibliotekojn. Vi
asertas, ke ni estas vivanta popolo, kaj vi donas al ni mortintan
nutraĵon.
Ekposedita de sento, feliĉigi la
tuthomaron per nova ĝis nun neaperinta ''ĉefverko'', tia-ĉi
inspirita de dia graco verkisto, plenumas sian mision, bedaŭrinde
tro ofte super siaj kapabloj.
Pardonu al mi, kara leganto,la
devojiĝon, kaj nun ni revenu al la interesanta min lingva flanko de
tiu-ĉi problemo. Kiel gardi nin de diversaj ŝmiraĵoj, kiuj minacas
niajn librarojn. Vi diros, ke la vivo mem tiun demandon reguligas. Vi
estas prava, sed ne plene. Ekzemple, niaj gazetrecenzoj entute ne
estas orientigaj. Ĉiam afablaj, tre singardaj en kritikado, tro
moderaj en riproĉado, ofte skribataj kun intenco ne malutili
materiale al libro, kiu jam estas eldonita. Pro tro senkonsdera
kritiko la aŭtoro povos ofendiĝi. Eble li ankaŭ estas longjara
abonanto de la gazeto kaj oni eĉ devas kelkfoje presigi liajn
stultajn versaĵetojn. Do la esperanta recenzado ne staras ankoraŭ
sur la dezirinda nivelo. Malpermesi al iu ajn skribi aŭ traduki en
Esperanto estas laŭ Bulonja Deklaracio neeble. Sed ni povus en tute
simpla maniero defendi nin kontraŭ la fuŝantoj. Mi proponas starigi
'Kolekton Aprobitan de Lingva Komitato. La laboron farus du-tri
spertaj esperantistoj, salajrataj de la eldonistoj pere de ĉiufojaj
depagoj. La Komisiono kontrolus la manuskriptojn laŭ la lingvo kaj
farus en ĝi korektojn. En certaj okazoj ĝi resendus la
eldonontoaĵojn kiel nepresindaj. La kolekto aprobita de Lingva
Komitato, simile al tiu de d-ro Zamenhof, rapide akirus famon tra
Esperantujo, kaj neniu eldonisto kuraĝus ion presi sen tiu aprobo,
minacate de venda fiasko. La Kolekto fariĝus malvarma duŝo por tiuj
''verkistoj'', kiujn la ŝajna facileco de Esperanto forgesigis, ke
por verki ''eĉ'' en Esperanto, necesas posedi sperton aŭ almenaŭ
'talenton.' Memkompreneble, nia ''Kolekto'' povas neniel esti ligita
kun ia eldona firmao. Ni memoru pri la akraj disputoj pro la Haĉett'a
monopolo!
Ĉu tiu-ĉi dume nur libere
skizita propono estas pripensinda?
Eble ni ne tre bone faras,
reklamante la facilecon de nia lingvo. Okazas ofte, ke montrante al
iu Esperantan tekston, vi aŭdas: '' Ĝi ja estas fable facila!
Sciante iom da latina, iom da franca'' ktp... Li forgesas, ke
Esperanto estas ne nur vort-aro facile komprenebla, simpla gramatiko
kaj ortografio, sed genia tutaĵo kun internacia spirito, ku reguloj,
leĝoj, principoj kaj nun eĉ kun kutimoj. Ne sufiĉas do koni la
apartajn simplajn partojn. Plej grave estas scii ilin ligi. Kaj tio
postulas laboradon kaj studadon. Kvazaŭ vi havus brikojn, cementon,
kalkon ktp., sed ''nur'' mankus a vi la scio starigi muron. Estus
malbone pri Esperanto, se ĝi estus tiel facila, de sen lernado, nur
kun scio de ''iom da latino'' ĝi estus akirebla. Ni havus tiam
malvivan senspiritan tro logikan sistemon, ian pazigrafion, aŭ
kodon, kaj ne lingvon, kapablan esprimi ĉiujn nuancojn de la homa
intelekto. Tion, kio formiĝadis en aliaj naturaj lingvoj dum
jarcentoj kaj jarmiloj, Esperanto ekposedis genie dum tiel mallonga
tempo, nur dank' al ĝia unueca spirito, kiu ŝvebas el ĝiaj bonaj
literaturaj verkoj kaj per kiu saturitaj estas niaj internaciaj
kunvenoj.
Ĉu ni ne malseriozigas
Esperanton en la okuloj de l' vasta publiko, se ni certigas, ke
sufiĉas trimonata kurso por ĝin ellerni? Ni ja bone scias, ke nur
unuopaj esceptuloj, inteligentaj kaj laboremaj, finas la kurson kun
vere kontentigaj scioj. La pli granda parto foriras kiel
''balbutantoj'', kiuj preskaŭ neniam progresas ĝis grado de vera
esperantisto.
Bedaŭrinde dum ni ankoraŭ vivas
en la propaganda periodo, ni ne povas forlasi tiun iom blufan
reklamon. En la enkonduka leciono mi kutimas atentigi, ke Esperanto
malgraŭ sia facileco postulas seriozan laj diligentan lernadon. Tiu,
kiu venis lerni, intencante nenian laboron oferi, prefere jam foriru,
ĉar li ''disreviĝos'' pri la facileco de Esperanto. La rezultoj de
tiu averto ŝajnas al mi kontentigaj.
Ni estimu nian lingvon, ni amu
ĝin kaj studu. Ja meritas tion lingvo universala kaj ligitaj kun ĝi
universalaj tuthomaraj ideoj.>>
M.Dembinski
Fine, troigo estas speco da mensogo. Ni ne mensogu! Plue ''malbonaj varinformoj'' malhelpas la estontan ''vendadon'' de nia lingvo genia.