Tuŝo - Fuŝo.
La esprimon 'tuŝo -fuŝo mi 'ŝtelas' de
Poul Thorsen,
kiu antaŭ 53 jaroj mokis la 'tradician moralon' per sia poemeto
''Tuŝo=Fuŝo''*.
Jen ĝi:
La tradicia moralo
similas al indiko
en ĉiu bakista butiko,
legita ĝis trivialo:
La varojn rigardu sen tuŝo!
Do, eĉ se bolas la sango,
kaj eĉ se klakas la lango,
nur gapu, kaj glutu la akvon de l' buŝo!
Antaŭ kelkaj tagoj vizitante la artmuzeon de
Louisiana en la
nordselanda urbeto de Humlebæk (Humlebek) mi rememoris tiun, kiam mi
ekvidis la jenan.
Kvankam la artaĵo ne multe plaĉis al mi, mi kaprice volis tuŝi ĝin. Tamen estis klare skribate angle kaj dane:''Bonvolu ne tuŝi ĝin''.
Jen la
dilemoj:
1. La frustracio de obeema sed scivelema rigardanto; ĉu oni ne konscias, ke eĉ plenkreskuloj ofte estas movsentaj lernantoj?
2. La
dilemo de responduloj, kiuj certe volus, ke oni plene aprezu la artaĵon, sed ili nepre prizorgu ĝian bonstaton.
Memevidente mi nur fotis ĝin kaj daŭrigante la viziton mi meditis pri la saĝeco de Poul Thorsen.
En alia parto de la muzeo estas portempe ekspocizio de
Yoko Ono:
Half-A-WIND Show, A Retrospective, (Duonblova Spektaklo Yoko Ono,
retrospektivo) (09.06. – 29.09.2013).
Pri la tuŝado la 80-jara Yoko Ono ne estis/estas inhibitulino. Male, ŝi volus, ke ni tuŝu la jenajn artaĵojn.
La invitilo multe ekpensigis min, ĉar mi ne plu estis tuŝema! Verdire estis al mi defio tuŝi
la ŝtonan modelon de nuda homo. Ĉu mi estas pruda? Ne, sed mi
estas diskretema, kaj mi supozas, ke metafore tuŝeco-fuŝeco, kiun mi ankaŭ 'heredis',
malhelpas al mi interrilati kun homoj (ĉu?) el aliaj kulturoj, kiuj
malplie timas la tuŝadon; ili nature gestas kaj tuŝas unu la alian dum ekzemple vigla konversacio.
Nu, la bona arto devas esti provoka, kaj mi estis provokata.
P.S.Post la vizito ekstere de la muzeo mi mallonge staris ĉe la bushaltejo, tie iu
sidantulo barakadis sin per biciklo.
Mi demandis min, ĉu li timis,
ke iu malbonŝance postulemus: '' Ĉu vi permesas al mi, ke mi eksidu
apud vi? Imagu, se tiu hazarde sidus tro proksime al mi.'' Mi pensis: la benko ampleksis por pli ol unu persono. Se pluvus, mi petus al li la
komplezon, sed belas, baldaŭ venos la buso''. Mi nur silente
meditis pri kio kredeble dirus Poul Thorsen pri tia ridinda situacio.
* Tiu poemo aperis en la poemaro de Poul Thorsen 'Pluk'.
Eldonite
de Dana Laborista Esperanto-Asocio Arhuso 1960. Kovrilo, titolpaĝo
kaj vinjeto de Erling Höfft.( La ISBN-numero ŝajne mankas.)