La imagpovo kaj la espero estas endaj ecoj, do jes, ni imagu pacon! Feliĉe ĉiam troviĝis kaj troviĝas imagpovaj packredantoj.
Ekzemple troviĝas
Imagpacturo en la insulo ViṐey
en la golfo de Kollafjörður proksime al Rejkjaviko en Islando.
Imagpacturo estas alta turo da lumo, kiu estas projekciata de ŝtona
monumento blanka sur tiun oni ĉizis la vortojn en 24 lingvoj:
''Imagu Pacon. Tiu ĉi estas monumento al John Lennon, kiu
konstruigis de lia vidvino Yoko Ono. La nomo de la monomumento kaj
ĝia surskribo aludas la antemon je paco ''Imagu'' de John Lennon.
Entombigite
sube de la lumturo estas proksimume 500,000 mesaĝoj bondeziraj je paco,
kiujn Yoko Ono jam kolektis per sia projekto 'dezirarboj'.
Antaŭ
kelkaj semajnoj mi verkis blogaĵon pri la ekspozicio de Yoko Ono en la
artmuzeo de Louisiana.
Ankaŭ tie troviĝas unu el ŝiaj
'dezirarboj'.
Eble aparte pensante pri la terura situacio en Sirio
kaj pri la eventuale eĉ pli terura provo helpi aŭ malhelpi la
situacion multe da vizitantoj pendigis pacskribaĵojn sur la arbon.
Post la fino de la ekspozicio oni sendos ilin al ViṐey.
No comments:
Post a Comment