Dum
la du unuaj jaroj de mia esperantista vivo mi i.a. Studis la
lernolibron 'Vojaĝo en Esperanto-lando' de Boris Kolker, kiu ankaŭ
estis mia simpatia kaj pacienca gvidanto pere de la reto. Unu el la
multaj interesegaj taskoj estis la verkado de recenzo de la novelo
Falsa Aŭguro de Szathmári Sándor.
Jen
la recenzo:
La
Falsa Aŭguro estas novelo de 1970, kiun verkis la hungaria satiristo
Szathmári Sándor (1897 – 1974). Tiu novelo postmorte publikiĝis
en la 1977-a novela kolektaro Kain kaj Abel. Szathmári Sándor laŭ
profesio estis maŝinginĝeniero, kiu unue interesiĝis pri Esperanto
en 1919, sed pro la manko de taŭga instruado li vere Esperantistiĝis
nur en 1935. Lia plej konata verko estas la romano'Vojaĝo al
Kazohinio' (1958).
La
temo de 'La Falsa Aŭguro' estas fundamentita sur la Platona
rakonteto pri la insula lando Atlantido, kiu laŭ mite, iutage
malaperis pro subita subakviĝo. Tiu ĉi mito jam fascinis generacion
post generacio ĝis nun. Ek de la komenco de la novelo la leganto
kaptas ekkomprenon pri la socia, politika, religia kaj juĝa situacio
en tiu ĉi lando, kaj ties interrilato kun la najbara lando Antissa,.
La unua sceno okazas ĉe la grandmonarko de Atlia, kiu planas
kune Serva la ĉefo de la kortega konsilio grandan feston okaze de la
dekjara jubileo de sia glora regado. Por kontentigi la loĝantaron,
la grandmonarko ordonas, ke Serva elektu la malliberulojn, kiuj
meritas amnestiojn. Obeante la grandmonarkon, Serva petas al sia
subulo Patra, ke li montru al li la liston de taŭgaj malliberuloj.
Serva sekve elektas la feliĉulojn. La rezonado por lia elekto de la
liberontuloj estas frapanta. Oni do komprenas, ke la antlantidanoj
estis tiel malperfektaj kiel la loĝantoj de ie ajn lando en ia ajn
epoko. Intence mi malprecize informas al vi, ĉar mi opinias, ke vi
mem legu ĝin.
Szathmári
Sándor vivis kaj verkis en Hungario dum la komunisma epoko. Post
1948 li mem ne estis membro de la komunista partio, kaj pro tio li
devis prudente pripensi kion kaj kiel li skribis. Tial li verŝajne
elektis imagan situacion por kritiki la realajn problemojn. Post 1989
ne problemas la komunismo, ĉu ne? Ĉu la temo de tiu ĉi
novelo jam estas koncerna? Laŭ mia opinio, jes. La novelo estas
leginda, ĉar pro la neŭtrala kaj imaga situacio, ĝi instigas la
pli objektivan pensadon pri similaj problemoj en la moderna mondo.
Mi
legis ĝin kun tiel granda intereso, ke poste mi endis legi la
tutan novelan kolektaron, kiujn mi trovis en tiu-ĉi paĝo.
Kia bela kaj valora sperto! La lasta novelo – 'La Budapesta
Ekzameno' – estas precipe leginda por ni, kiuj klopodas perfektigi
nian Esperantan lingpovon. Plezuron!