9/30/2012

'Evidentiĝas, ke Esperanto estas utila!'


Lastatempe mi hazarde renkontis junan esperantiston. Li estas bonega parolanto de Esperanto, kiu memstare lernis la lingvon studante la lernolibron de iu parenco, kiam li havis dek-unu jarojn. Tion li decidis pro la scivolemo kaj la amo de fremdaj lingvoj.

Iom provokeme mi demandis al li, kio estas la valoro de Esperanto? Li respondis: ''Evidentiĝas, ke Esperanto estas utila. Per Esperanto mi ekkonas multe da homoj kaj mi vojaĝas interese kaj senpage per Pasporta Servo.''

Ĉu vi membriĝas en klubo, aŭ ĉu vi pripensas fari tion? Mi iam membriĝis en klubo, kaj mi eĉ partoprenis kelkajn kongresojn.

Kion vi opinias pri la movado? Li longe pensis pri la demando, tiam li diris:
''Ŝajnas al mi, ke en Esperantaj revuoj oni tro multe parolas kaj skribas pri la Esperanta movado. Pli bone estus diskuti aliajn temojn Esperante. En anglaj revuoj ekzemple oni ja malofte skribas pri la ecoj de la angla lingvo, oni simple uzas ĝin! Verdire Esperanto estas por mi precipe bona komunikilo, kaj mi ne tiom interesiĝas pri movadaj aferoj.''

Germana aktivulino de 'Amikoj de la terglobo', kiu ne scipovas Esperanton, ankaŭ ĉe-estis kaj kapjesante aldonis la informon, ke ŝi de tempo al tempo spertas, ke kelkaj el ties aktivuloj komunikiĝas Esperante. kvankam la hejmpaĝo de'Amikoj de la terglobo', ne estas esperantigita.  . Eble ili estas 'movadanoj' aŭ eble ili estas simple personoj, kiuj jam spertas la valoron de Esperanto kiel komunikilo.

Mi kantas en internacia virinĥoruso kies nomo estas Verdens Sirener/ Sirenoj de la mondo. Ni ĉiuj enkondukas kantojn de niaj landoj el kulturoj. Miaj kontribuoj estis la angla popolkanto 'Blow the wind southerly' (Blovu la venton suden) kaj la Esperantan kanton 'Rankvarteto'. La lastmenciata kanto estis bone akceptita de miaj samĥorusanoj, kaj ni sufiĉe ofte kantas ĝin okaze de koncertoj. Ĉiam la estrino de la ĥoruso positive prezentas ĝin. Dirante, ke kanto Esperanta taŭgas por ĥoruso internacia, tiel agnoskante la fakton, ke Esperanto estas utila en tiu-ĉi situacio.


Oni ne scias, ĉu la bonega parolanto de Esperanto iam decidos movadaniĝi, tamen certe li daŭre profitos uzante ĝin. Ankaŭ la plezuro kaj la profito estos bonaj reklamiloj. Ĉu kelkaj el la aliaj menciataj personoj decidos lerni la lingvon? Eble tio dependos de la avantaĝoj anticipitaj pli ol ia idealismo. Oni ne lernas aliajn lingvojn pro idealismo,  oni lernas ilin pro la utileco.

P.S. Jen la angla kanto, kiun mi enkondukis.


9/26/2012

El aranea vidpunkto.


Ŝajnas al mi, ke kelkaj el ni estas virtuelemaj kaj kelkaj el ni estas malvirtualemaj. Virtualemuloj estas tiuj, kiuj opinias, ke per Fejsbuko aŭ tvitero ni konvinku al la tuta homaro, ke Esperanto estas la lingvo, por ni, por ni. Malvirtualemuloj estas tiuj, kiuj estas konvikitaj, ke Fejsbuko kaj Tvitero estas senvaloraj malŝparoj da tempo.

Nu, mi estas pacema virtualemulo, kiu cetere membriĝas en Esperanto-klubo. Laŭ mi dependas de la maniero, kiel ni uzas tiajn servojn. Per ili ni facile, rapide kaj senpage kontaktas unu la alian. Ŝajnas ke, pli kaj pli el ni per tia ĉiutaga uzado de nia lingvo pruvas ties utilecon. Kvankam mi estas membro de Esperanto-klubo, mi ne povas ĉiutage esperantumi kun samklubanoj.

la babilado Fejsbuka estas ne ĉiam serioza, sed ĝi ofte estas tre sprita.

Do juĝu la aferon legante la sekvan konversacion, kiun antaŭ longa tempo mi ŝtelis por iam  legi en la klubo.

El aranea vidpunkto.


A) Ču estas kruele mortigi insektojn (vespo, kulo, araneo)? Mi timas ilin
B) Ho! Ĉiuj estaĵoj rajtas vivi. Ankaŭ ili, kiujn vi timas. Ĉu vi ne opinias, ke vin ili timas? Mi foriros de la konversacio.
C) Adiaŭ! Nu, laŭ mia opinio, mi kompreneble respektas bestoprotektumulojn, kiuj neniam mortigas ia ajn bestojn, eĉ la plej naŭzajn domaĝbestojn, Tamen, kara, mi ne estas bestoprotektemulo, do mi amuziĝas tiam, kiam mi mortigas ilin. Per rakedo elektra mi mortigas vespojn, kulojn, araneojn kaj tiel plu. Kontraŭ modesta elspezo (inklusive afranko) mi volonte sendos ion al vi. Ĉu interese?
A) Tute ne, dankon! Toksa araneo minacas min. Kion mi faru?
D) Karulino, almenaŭ provu kapti kaj liberig ĝin eksteren
A) Tio ne estas ridinda afero. Ĉies vivrajtojn mi respektas, tamen la araneo ne respektas miajn.
E) Karulino, Timigu ĝin per bastono, aŭ iru for.
F) Ĝentile demandu al ĝi: 'S-oro, ĉu vi volus kafon aŭ teon? Post kiam, atendu kiel ĝi reagos. Verŝajne ĝi pensos, ke vi estas frenezulino, kaj ĝi foriros.
F) Bestoprotektemuloj uzas blovilon, aliaj polvosuĉilon.
G) Trafe! Uzu polvosuĉilon! Memoru malplenigi ĝin en rubejon almenaŭ je 10 kilometroj de via loĝejo.
A) Ve, vi estas ege mokemaj. Eĉ se la toksa araneo foriros, ĝi povus reveni ataki min, kiam mia atento jam endormos. Kaj memoru, tiu ankaŭ estas etika demando.
G) Araneoj estas danĝeraj, nur kiam oni vidas ilin. Ho, cetere esploru pri rimedoj ne altiri tiajn insektojn. Ĝis la.
C) Mi esperas, ke vi ja trovu la pli bonan rimedon solvi tiun etikan enigmon! Bonŝancon! Ĝis kara.
A) Ne forlasu min! Imagu, mi estas en praarbaro! Mi nun ne povas gugli solvojn. La araneo havas diametron de 10 centimetroj (inkluzive la piedoj) kaj estas minacante proksime! Mi havas batilon, kaj certe sukcesus al mi mortigi la bestaĉon, tamen mi ŝatus gardi mian nunan reinkarnacion, samtempe mi zorgemas pri la sekvonta.
D) Ŝercas, ĉu? Jes ja! Mokas, ĉu? Certe ne! Sed kie estas la policanoj? Ĉiam ili havas plibonajn farendaĵojn, kiam ni bezonas ilin.
F) Tiaj araneoj troviĝas nur en la universo de Harry Potter. Tie la plej grandaj estas 2,5 centimetraj (inkluzive piedoj) tarantuloj. Sed vi eble planas reenkarniĝi en Potter-eca universo – ĉu vere?!!!
A) Se mi ne mortigas la araneon, la araneo mortigos min.Se mi mortigos la araneon, mia sekvonta reinkarnacio povus esti araneo!
F) Hm, ŝajnas ke mi ne sukcesas mildigi la araneofobion de vi per moko. Sed mi devas konfesi ke moki la araneofobion de aliaj ege efikas kontraŭ mia propra...
A) Mi provas rezoni laŭ la pensmaniero de araneo. Ĉu la araneo same konsideras sian reinkarnacion antaŭ agi? Ĉu la araneo pripensas, ke mortigi min fuŝas ĝian ŝancon reinkariĝi kiel homo?
Se la araneo ne pripensas tion, mia filozofado pri reinkarncio donas al mi malavantaĝan pozicion kontraŭ la araneo.
Se la afero staras tiel, kial pensi ke reinkarnacio kiel araneo estas malpli alta estado ol esti homo? Tio estas bona novaĵo, ĉar nun mi ne bezonas konsideri reinkarnacion en mia decido! Se la araneo tro alproksimiĝas, mi simple mortfrapos ĝin! Mi ne riskas esti araneo sekvontfoje. Tamen, sed mi eraras, kaj la araneo pripensas reinkarnacion, ĝi ne estus mortigonta min kaj mi mortigus beston, kiuj pensas pli filozofie ol mi.
Se temas pri pensanta araneo, ĝi ne volas reinkarnacion, kiel homo.El aranea vidpunkto, esti homo estas malpli bona reinkarnacio, do ĝi ne mortigos min timante la konzekvencojn. Mi estas sekura! Aŭ ne? Mi ne certas, ke mi cerbumis logike. Pleje kolerigas min, ke mi bezonas teorion kiel reinkarnacio por ne mortigi la araneon. Tio pruvas, ke esti homo estas pensanta, sed senkora estado. Kaj la araneo observadas min el la proksimeco!!
F) En iuj lokoj oni manĝas araneojn. El aranea vidpunkto, ĉu ĝi preferus esti mortigita de predanto aŭ de paranojanto?
C) El aranea vidpunkto, jes jen la plej bona frazo de ĉi-tiu fadeno!
Ho ve, multe el vi estas tiel mokemaj! Laŭ mia opinio, plentrafe kaj honeste estis la komento de F:
''Hm, ŝajnas ke mi ne sukcesas mildigi la araneofobion de vi per moko. Sed mi devas konfesi ke moki la araneofobion de aliaj ege efikas kontraŭ mia propra...''
Ŝajnas al mi, ke nur kuraĝulo kuraĝas konfesi pri tiaj aferoj!
Mi ne kredas je reinkarnacio, tamen se mi estus penskapabla araneo, kiuj kredus pri reinkarnacio, mi tute ne volus reinkarniĝi kiel homo. Tiu estus katastrofo! Mi preferus reinkarniĝi kiel belega kaj pacema papilio.Ĉiuj amas papiliojn, ĉu ne? Cetere mi ne timas araneojn, sed mi mortpunas blatojn. Ho ve, se kredantoj pri reinkarnacio pravus, ĉu mi reinkarniĝus kiel blato?



9/19/2012

Iom pri inspira prelego.


La 17-an de septembro 2012 membro de la kopenhaga klubo Eugenius Rybarczyk entuziasme rakontis al ni pri la vivo de la eminenta romantisma poeto pola Adam Mickiewicz kaj ties fama epopeo 'Sinjoro Tadeo'. 


Ia ajn rakonto por esperantistoj pri la verko nepre enhavus informojn pri la tradukinto Anton Grabowski. Tial Eugenius ne forgesis informi nin pri li.

Plurfoje Eugenius diris, ke li ne volus tedi nin. Mi ĵuras vin, ke li tedis neniujn. Male ni estis dek partoprenantoj, kiuj tiel ĝuis lian prelegon, ke ni decidis legi la poemon Sinjoro Tadeus. Kvankam ne ĉiuj posedas la verkaĵon, pruntedononte aŭ rete legonte tiun, ni certe povos atingi la celon.

Spektante la videon vi certe tuj volos legi la poemon.





9/16/2012

'Fungojn kolektu post pluvo'





Hieraŭ survoje al la elirpunkto de nia ekskurso mi legis la jenan frazon de la romano ''Kumeŭaŭa la filo de la ĝangalo'', verkita de Tibor Sekelj):
''La maljuna indiano Maloa diri:''Fungojn kolektu post pluvo, bestojn ĉasŭ frumatene!''



Kia tiucela! Ĉar ni estis dek kopenhaganoj kiuj ekskursis al Svedio, por ke ni vizitu du svedajn esperantistojn, kune kun kiuj ni penos kolekti fungojn en arbaro proksime de ilia hejmo. Ĉu mankas al ni arbaroj en Danio? Ne, sed la svedaj arbaroj estas pli vastaj, pli defiaj kaj pli sovaĝaj ol la danaj. Mi kuraĝas iom troige diri, ke tie mi, kaj eble aliaj, povas imagi travivaĵojn en malproksima praarbaro, kiun verŝajne ni neniam spertos.



Tri tagojn antaŭ la ekskurso Ursula, unu el niaj gastigantoj, skribis al mi, ke ŝi dubas, ke ni trovu fungojn en la arbaro, ĉar pro manko da pluvo la arbaro estas seka. Sed tagon antaŭ la ekskurso pluvegis, tial legante la aserton: ''Fungojn kolektu post pluvo'', mi demandis min, ĉu la sageco de Maloa ankaŭ taŭgas en Svedio?

Laŭ niaj hieraŭaj spertoj jes! La fungoj amasiĝis en la arbaro.




Planinte la ekskurson pluraj amikoj koŝmare avertis nin pri venenaj fungoj, kaj ni iomete nervosiĝis pri la konsekvencoj. Tial ni estis singardaj.




Ursula, Michaelo kaj Zita estas spertuloj pri fungoj, kvankam ili ne ĉiam akordiĝis pri la bonaj kaj la malbonaj specoj. Tial ni decidis kolekti nur tiujn, kiuj estis aprobitaj de ĉiuj spertuloj.





Post duhora plezura vagado en la arbaro ni revenis al la hejmo de Ursula kaj Tomaso, kie post la manĝado de bongusta ruĝbeta supo kaj la lernado kaj kantado de kanto pri fungoj ni eklaboris.



 La ĉefa fungspertulo diplomiĝita, Mikaelo kontrolis la rikolton, tiun Zita rekontrolis kaj lavis. Post kiam mi tranĉis la fungojn kaj Ursula fritis ilin.







Finfine ni manĝis la bongustan pladon.



Cetere kvankam ni multe ŝercis pri lastaj komunioj, testamentoj ktp, hodiaŭ, almenaŭ laŭ mia scio, ĉiuj partoprenintoj bone fartas.


9/14/2012

Pri malkutima servo.



Dum multaj, multaj jaroj mi estis dungata kiel pedagogo en dana infanĝardeno, kaj
mi certigas vin, ke sen infanĝardenoj Danio ne funkcius. Gepatroj kaj ofte geavoj  profesie laboregas, tial ili ofte bezonas la servojn infanĝardenajn ekde de la 6-7-a matene ĝis la 16 – 17a posttagmeze. Pedagogoj kaj aliaj gevartistoj estas laboremaj, kreemaj, pragmatemaj kaj modeste salajritaj.

Pro tio, kiam mi hodiaŭ legis artikolon de BBC pri praktika ideo elpensita de iu vartistaro dana, tiam mi decidis rakonti al vi pri ĝi.

Dana vartistaro proponas al gepatroj la libertempon, por ke ili faru bebojn.

La vartistaro de infanĝardeno en la norda parto de Fueono jam promesis du horojn da senpaga infanprizorgo, por ke la gepatroj havu la tempon fari pli da gefiloj.

Dorte Nyman, la estrarino de Infanĝardeno Herbsaltula informis al ĵurnalisto de BBC, ke la manko da infanetoj menacos la estontecon de hjemurbaj infanĝardenoj.

Ŝi antaŭvidas, ke preskaŭ duono de la familioj akceptos la proponon. 
''42 infanoj frekventas la infanĝardenon, kaj ni ĉiŭn-vesperon prizorgos 20 infanojn.
Tamen, ŝajnas ke, ne ĉiuj intencos uzi la libertempon por la celita projekto. Multe el ili diras: Niaj infanoj venos festi, sed ni nasku ne pli da infanoj!''

Dorte Nyman plue informis la ĵurnaliston ke:

'' ŝi regalos la infanojn per vespermanĝo, muzikumado kaj festo. Se kelkaj infanoj demandos pri kio faras panĵo kaj paĉjo, la plenkreskuloj diros, ke ili bezonas libere interparoli.''

La personaro de ses aliaj infanĝardenoj en la kvartalo ankaŭ proponas al la  gepatroj la saman servon. Tamen evidente nur por unu nokto. Se la plano estos sukcesa, ili denove intencos proponi al la gepatroj similan vesperan aranĝon.

La vartistaro volas atentigi la malkreskon da naskoj kaj samtempe ili volas tiel plibonigi la situacion.

Pri la naskiĝokvanto Dana. Tiu estas la 185-an malaltajn el 221 landoj en la tuta mondo. Se la maljuna loĝantaro daŭre kreskas, finfine Danio ne kapablos prizorgi pensiulojn kaj aliajn civitanojn, kiuj bezonas la prizorgadon de la ŝtato.

Laŭ la informo de Dorte Nyman alia problemo krom la malgranda naskiĝokvanto estas la malkresko de komunumaj subvencioj.

''Sen mono ni ne povas bone prizorgi la infanojn, kaj se ne estas sufiĉe da infanoj, niaj vartistoj senlaboriĝos.''





9/09/2012

Ekskursa Interludo.




Per la jenaj fotoj kaj video mi esperas, ke mi komuniku la agrablan etoson de hieraŭa ekskurso en la ĉarma nordselanda urbo Hillerød.

 La ĉielo estis menace nubkovrita kaj blovis; jam aŭtunas en Danio, sed kiel ĉiuj ĉi-tie bone scias: neniam malbonas la vetero, se bonas la vestaĵoj.




  Ĉe la lago antaŭ la kastelo de Frederiksborg, kie danaj reĝoj kroniĝis dum la jaroj 1671 – 1840.








  En la urbplaco oni povis aĉeti brokantaĵojn, manlaboraĵojn, kaj ankaŭ fruktojn kaj legomojn hejmkultivitajn. La kurbfaranto senĉese teksis vimenajn birdujojn.




 Zoia el Jalto, Ukrajnio, kiu nun loĝas en Danio, samekskursis hieraŭ, kaj granda sed plezura surprizo estis 

al mi, ĉar ŝi kunportis sian gitaron.  Zoia malgraŭ blovaj interompoj bele kantis kaj ludis ''Valson por 

amikoj'' de Jomart kaj Nataŝa, kiun ŝi lernis dank' al ilia video ĉe YouTube.


                         




9/06/2012

Artaĵoj belas




Ofte mi vagadas en la strandparko proksime de mia hejmo. Hodiaŭ belas, tial mi decidis ne nur vagadi, sed ankaŭ ripozi tie.



Eksidinte sur benkon mi komencis legi libron. Post iom da tempo preterpasanto haltis,  kaj ni komencis babili:


''Kia belega vetero! Post tia malbela someraĉo, ni meritas ekvidi la sunon, ĉu ne? ''
''Certe, sed hodiaŭ belas, ĉu ne? ''
''Jes, belas, belegas! Ho kaj ni estas ege bonŝancaj, ke ni havas tian belegan naturejon.''
''Jes, konsentite, ni estas ege bonŝancaj.''
''Ĉu vi scias, ke nia strandparko estas artefarita, kaj ĝi estas nur 30-jaraĝa?''
''Jes, sed, ĉiuj jam forgesas pri tio, ni nur ĝuas la belan naturon. ''
''Tamen strange estas, ke malmultaj venas ĉi-tien.''
'' Ne gravas! Plaĉas al mi, ke la parko estas ĉiam trankvila. ''


Jes, nia bela strandparko estas artefarita. Post la 2-a mondmilito oni decidis evoluigi novajn loĝkvartalojn en la okcidentaj antaŭurboj de Kopenhago. Laŭ Køge Bugt-planen (Plano de la Golfo de Køge) de 1961 oni pliigis la fervojsekcion per 9 stacioj ek de Avedøre ĝis Jersie, por ke ĝi servu 150,000 novloĝantojn. Politikistoj decidis, ke ne sufiĉis nur konstrui domarojn kaj stacidomojn, ĉar la loĝantaro ankaŭ bezonis naturejojn, kiuj tiam mankis al la regiono. Tial oni konstruis la strandparkon de la Golfo de Køge, kiu havas artefaritan marbordon 400 – 500 metrojn antaŭ la origina marbordo. La projekto kunportis plurajn avantaĝojn: pli bonan akvon por naĝantoj kaj velmarantoj, kaj ankaŭ sekurigilon kontraŭ diluvo, kiu povus menaci domojn en la malalta ĉirkaŭaĵo. Plue la strandparko, jam iĝas grava naskejo kaj ripozejo de diversaj birdoj kaj multflanka libertempejo por ĉiuj homoj.

Ĝuante la trankvilan promenadon tie, mi meditis pri diversaj aferoj. Inter aliaj, mi pensis jene:
Komence bonfunkcianta strandparko estis ies ideo aŭ revo. Post kiam iuj politikistoj kaptante la ideon devigis fakistojn, ke ili faru planon, kaj aliaj plenumis la planon. La strandparko finfine estis inaŭgurita en la jaro 1980.





Post tridek jaroj birdoj, bestoj, plantoj kaj homoj bonfartas tie, kaj imagu, neniuj kuntiras la brovojn, kiam ili aŭdas, ke la strandparko estas artefarita.