Ofte mi vagadas en
la strandparko proksime de mia hejmo. Hodiaŭ belas, tial mi decidis
ne nur vagadi, sed ankaŭ ripozi tie.
Eksidinte sur benkon
mi komencis legi libron. Post iom da tempo preterpasanto haltis, kaj ni komencis babili:
''Kia belega vetero!
Post tia malbela someraĉo, ni meritas ekvidi la sunon, ĉu ne? ''
''Certe, sed hodiaŭ
belas, ĉu ne? ''
''Jes, belas,
belegas! Ho kaj ni estas ege bonŝancaj, ke ni havas tian belegan
naturejon.''
''Jes, konsentite,
ni estas ege bonŝancaj.''
''Ĉu vi scias, ke
nia strandparko estas artefarita, kaj ĝi estas nur 30-jaraĝa?''
''Jes, sed, ĉiuj
jam forgesas pri tio, ni nur ĝuas la belan naturon. ''
''Tamen strange
estas, ke malmultaj venas ĉi-tien.''
'' Ne gravas! Plaĉas
al mi, ke la parko estas ĉiam trankvila. ''
Jes, nia bela
strandparko estas artefarita. Post la 2-a mondmilito oni decidis
evoluigi novajn loĝkvartalojn en la okcidentaj antaŭurboj de
Kopenhago. Laŭ Køge Bugt-planen (Plano de la Golfo de Køge) de
1961 oni pliigis la fervojsekcion per 9 stacioj ek de Avedøre ĝis
Jersie, por ke ĝi servu 150,000 novloĝantojn. Politikistoj decidis, ke
ne sufiĉis nur konstrui domarojn kaj stacidomojn, ĉar la loĝantaro
ankaŭ bezonis naturejojn, kiuj tiam mankis al la regiono. Tial oni
konstruis la strandparkon de la Golfo de Køge, kiu havas artefaritan
marbordon 400 – 500 metrojn antaŭ la origina marbordo. La projekto
kunportis plurajn avantaĝojn: pli bonan akvon por naĝantoj kaj
velmarantoj, kaj ankaŭ sekurigilon kontraŭ diluvo, kiu povus menaci
domojn en la malalta ĉirkaŭaĵo. Plue la strandparko, jam iĝas
grava naskejo kaj ripozejo de diversaj birdoj kaj multflanka
libertempejo por ĉiuj homoj.
Ĝuante la
trankvilan promenadon tie, mi meditis pri diversaj aferoj. Inter
aliaj, mi pensis jene:
Komence
bonfunkcianta strandparko estis ies ideo aŭ revo. Post kiam iuj
politikistoj kaptante la ideon devigis fakistojn, ke ili faru
planon, kaj aliaj plenumis la planon. La strandparko finfine estis
inaŭgurita en la jaro 1980.
Post tridek jaroj
birdoj, bestoj, plantoj kaj homoj bonfartas tie, kaj imagu, neniuj
kuntiras la brovojn, kiam ili aŭdas, ke la strandparko estas
artefarita.
1 comment:
Charma teksto, belegaj fotoj. Se oni pligrandigas la fotojn, ili estas ravaj!
Felicha estas homo, kiu vivas apud tia parko.
Mi esperas legi/rigardi aliajn tiajn blogajhojn...
Gratulon!
Paulo Sergio Viana
Post a Comment