La
26-an de julio la medio interesis pri la teruraj eventoj en
Mezoriento kaj la baldaŭa okazonta Olimpiado en Londono. Eble pro
tio ili ne havis la tempon pli informi pri la 125-jardatreveno de
'Unua Libro'.
Tamen
nuntempe informoj pri gravaj aferoj ne plu dependas de la medio. Ĉiuj
retemuloj pere de ekzemple Fejsbuko, Google+ kaj Tvitero ktp. povas
informi pri gravaj aferoj, Kaj Esperantistaj retemuloj bruegadis
okaze de la jardatreveno de 'Unua Libro'. Ekzemple, kelkaj forigis
siajn profilfotojn fejsbukajn antataŭante ilin per Esperantaj
ikonoj, Multaj salutis unu la aliajn menciante la gravan tagon.
Abundis bildoj de Zamenhof kaj ties modestaspekta libro, kiu dum 125
jaroj jam inspriras milionoj da homoj – ankaŭ vi kaj mi.
Unu el
la retaj agadoj jardatrevenaj estis 125-a Tvitero-pepado. Kiel
pepanto mi decidis sendi 125 pepaĵojn la 26-an de julio. Kiam al mia
(ne-esperantista) filino mi informis pri tio, ŝi riproĉis min
komentante: 'Ho, spamulino! Indigne mi replekis: 'Ne, tute ne, ĉar
mi preparos 125 individuajn informerojn.' Kaj tion mi faris.
Kiaj estis miaj spertoj?
Per la
preparlaboro mi trovis diversajn interesajn ligilojn. Ĉu vi ekzemple
scias, ke ekzistas Astronomia Esperanto-klubo,Astronomia
Esperanto-Klubo -
Esperanto.Org
kaj legeblas bonegaj informoj pri
esperantistaj eminentuloj jene http://esperanto.org/Ondo/H-100.htm
?
La
spertoj pri la agado dum la tago estis malpli favoraj. Mi bedaŭris,
ke relative malmultaj partoprenis. Unu el ili sendis al mi mesaĝon,
ke li planas sendi 2000 mesaĝojn. Mi replikis: 'plibonus se 2000
samideanoj sendus 125 mesaĝojn okaze de la tago'. La retorton mian
li tiam plusendis al siaj sekvantoj.
Nu! Jen ne
respondebla demando: kiom da esperantistaj retemuloj troviĝas en la
mondo? Se ni supozus, ke troviĝus 500,000, kaj ili ĉiuj potage
sendus 5 utilajn pepaĵojn, ĉu la agado efikus, aŭ ĉu tiaj
agadantoj pekus je spamado?
Ĉu mi
estonte partoprenos tiajn agadtagojn tviterajn? Verŝajne ne, ĉar
ŝajnas al mi, ke la principo pri 'guto malgranda konstante frapante'
pli taŭgas.