La
81- jaraĝa S-oro Louis Schlamowitz (Ŝĉlamovic), kiu loĝas en la
novjorka kvartalo Brooklyn, estas vigla kolektanto de aŭtografioj. Li
aparte kolektas aŭtografiojn de mondgvidantoj, filmsteluloj kaj
sportistoj. Entute li posedas sesdek memoralbumojn enhavante
leterojn, fotojn kaj aŭtografiojn. I.a. li korespondis kun John F
Kennedy, Prezidento Harry Truman, Ayatollah Khomeini kaj Kolonelo
Gaddafi. Li eĉ posedas subskribitan foton de Reĝino Elizabeth de
Britujo, kvankam ŝi malkonsentas skribi personan leteron al li, ĉar
ŝi nur korespondas kun personoj, kiujn ŝi persone konas.
Louis Schlamowitz, kiu estas hebrea ortodoksulo, jam havas kontaktojn kune
kun mezorientaj gvidantoj kaj malŝatantoj de Israelo. Tiu ne
signifas, ke S-oro Ŝĉlamovic aprobras iliajn opiniojn. Kiel celema
kolektanto, li ignoras la 'propagandaĵojn', kiujn li ricevas kaj
ĝuas la aŭtografiojn k.t.p.
Kvankam li entuziasmas pri sia hobio,
aliaj maltrankviliĝas pri ĝi. Pluraj rabenoj kritikis kaj riproĉis lin pro
la kontaktoj kun malamikoj. Post kiam li sendis gratulan leteron al
Kolonelo Gaddafi (okaze de iu datreveno de la revolucio) ankaŭ
funkciulo de C.I.A. (Centra Informokapta kaj Analiza Agentejo)
vizitis lin enketante pri la suspektindaj kontaktoj kun eventualaj
malamikoj.
'Jen nur hobio' protestis S-oro Schlamowitz.
'Jen diabla
hobio' respondis la funkciulo.
Pli
da informoj legeblas kaj fotoj videblas ĉi-tie dank' al BBC.
No comments:
Post a Comment