Iom
pri la terurismaj pafadoj en Danio la 14-an kaj la 15-an de Februaro
2015.
Por
vi, kiuj eble ne sekvis la informadon pri la eventoj en Danio, unue jen mallonga
resumado.
La
14-a de Februaro je la 15.33-a estis pafado ĉe la kulturdomo
Krudtønden en orienta kvartalo de Kopenhago. Tie estis okazanta
diskutkunveno pri arto kaj liberesprimado. Unu el la ĉefaj
partoprenantoj estis la sveda verkisto kaj desegnisto de
i.a.desegnaĵoj mohamedaj, Lars Vilks. Post kiam la pafanto pafmortis
alian partoprenanton Finn Norgaard kaj pafvundis tri policanojn, li
kurante eskapis. Krom granda serĉado ĉie en la urbo malsukcesis al
la policoj kapti lin.
La
15-a de Februaro je la 1-a dua dua pafado okazis en Kopenhago ĉe la
ĉefa sinagogo en la urbcentro kie proksimume 50 gastoj partoprenis
en la judakomunuma festejo komfirmacian feston, multe el ili estis
infanoj. Ne sukcesis al la pafanto eniri tien, sed li mortigis la nearmitan judan gardanton Jan
Uzan kaj vundis du policanojn, antaŭ
ol li eskapis.
La
15-a de Februaro je la 5-a policano fafmortigis la supozitan
teroristan apud staciodomo en norda kvartalo de Kopenhago.
Kion
ni nun scias pri la pafanto/teroristo/krimulo kiu mortigis du
senkulpajn homojn kaj vundis kvin policanojn?
Omar
Abdel Hamid El-Hussein estis lia nomo. Li havis 22 jarojn. Siaj
gepatroj estas palestinaj, sed li mem naskiĝis en Danio. Kvankam li
estis sufiĉe talenta lernejano, li havis kontaktojn kun junulaj
krimuloj. Du semajnoj antaŭ la pafadoj li estis liberigata post
du-jara mallibereja punado pro ponarda atako. Oni suspektas, ke en la
malliberejo li havis kontaktojn kun ekstremuloj. Ŝajnas ke, li celis
dediĉi sin al la terorisma grupo ISIS.
Ekde
la jaro 2005, kiam dana desegnisto aperigis desegnaĵojn pri
Muhammed, oni jam atendas, ke iam, ie okazos tiaj eventoj en nia
beleta landeto. Tamen oni preferis forpuŝi tiajn terurajn pensojn,
sed nun jam terorismaj atakoj okazis, kaj ni ne plu evitos la
konsekvencojn.
Ni
nun havas la grandan defion, kiel ni kune vivos en nia lando.
Laŭ tiu-ĉi
proksimume 4,1% de la dana loĝantaro estas islamanoj. Multe el ili
naskiĝis ĉi-tie kaj estas plenrajtaj Danoj. La plejparto da
islamanoj pacemas, parolas la danan, havas laborpostojn kaj krom
religiaj kutimoj malkaŝitaj ili vivas pli malpli kiel etnaj danoj.
En la kvartalo, kie mi loĝas, tiaj estas la kvartalaj islamanoj.
Tamen islamanaj loĝantoj getaj ofte ne estas bone integrigitaj, kaj
ili emas opinii, ke ili rolas kiel viktimoj en Danio. Laŭ ili danoj
kaj judoj kaŭzas ĉion malbonan. Ŝajnas esti, ke tia estis la
sinteno de Omar Abdel Hamid El-Hussein.
Laŭ tiu-ĉi 0,12% de la dana loĝantaro estas judoj. La plejparto loĝas en la
kopenhaga regiono. Dum la lastaj jaroj kreskas antisemitismo ankaŭ
en Danio. Oni timas vesti sin per kalotoj aŭ steloj de David ekster
de la hejmo aŭ en la sinagogo. La sola juda lernejo en Danio estas
kvazaŭ fortreso. Post la pafadoj policanoj forte armitaj staras
ekster de la lernejo. La registraro de Israelo ja konsilas judojn, ke
ili translokiĝu al Israelo, ĉar Danio estas danĝera lando por
ili. Tamen la ĉefa rabeno dana, kiu naskiĝis en Israelo, opinias,
ke tia timo estas malbona motivo. Laŭ mia opinio nia rabeno tute
pravas, tamen ankaŭ grave estos, ke la juda komunumo sentas sin sekura.
Ekzistas
kaj antisemitismo kaj islamofobio en Danio, kaj tio estas problemo.
Ne sufiĉas, ke la registraro kaj la polico agadas, tio ankaŭ estas
ĉies respondeco pace kontraŭbatali antaŭjuĝojn.
Hodiaŭ aperis informoj de unu
el miaj fejsbukaj amikoj pri la tre malagrablaj travivaĵoj de kelkaj
islamanoj dum la lastaj du tagoj. Hieraŭ aperis komentoj pri la
kulpo de judoj, ĉar pro la ''fia sinteno'' de Israelo, islamanoj
protestas ktp.
Ĉu
jam malaperas la bonaj pensoj, kiujn ni aŭdis dum la
memorceremonioj? Mi esperas, ke ne.
No comments:
Post a Comment