Dankon al Kelvin Kay pro la uzado de lia bildo.
|
Bonan
tagon karaj amikoj!
Al
la afero. Vi certe memoras la tempon, kiam mia koboldeta popolo kaj
via popolo harmonie kunvivadis respektante unu la alian. Ni komforte
loĝis en subtegmentoj, kaj la loĝantoj en la aliaj etaĝoj ne nur
toleris nin, sed ili decembre ĉiam donis al ni tiom da rizkaĉo, ke
ni povis festi ĝis Pasko. Pro tio ni prizorgis vian bonfarton. Ni eĉ
donis al bonkondutaj infanoj koboldetajn ĉapelojn kaj kristnaskajn
kuketojn. Ĉu vi rememoras la bonan kristnaskan etoson?
Nu,
mi nun skribas al vi pro granda malfeliĉo triobla, kiun mi kaj miaj
gefratoj travivas: la malapero de subtegmentoj, la manko de rizkaĉo
kaj la malkreskanta kredo je la ekzisto de koboldetoj.
Unue
la malapero de subtegmentoj. Iam ĉiuj praktikuloj volis loĝi en
domo kun subtegmentoj. Kial? Ĉar ĉiuj bezonis lokojn por heredaĵoj
senutilaj, kristnaskaj donacoj senutilaj kaj aliaĵoj, kiuj verŝajne
neniam estos utilaj. Tial saĝaj domkonstruistoj ĉiam konstruis
domojn kun subtegmentoj. Kiaj paradizoj koboldetaj! Ni neniam
tediĝis! Imagu! La plenkreskuloj legis malnovajn gazetojn. La
infanoj pro amuzo vestis sin per avinjaj ĉapeloj kaj korsetoj. Mi
mem amegis puzlojn, kvankam ĉiam mankis al ili iaj puzleroj. Pro la
fakto, ke la aliaj domloĝantoj preferis forgesi la subtegmentan
malordon, malofte venis enmiksiĝemuloj. Tamen, se iu hazarde venis,
tiam ni silente ekkaŝis nin en antikvajn vestoŝrankojn, kies solaj
loĝantoj estis lignovermoj, kaj pro la konstanta maĉado tiuj
neniam plendis pri niaj vizitoj.
Tamen,
ho ve iom post iom malaperas la stoko da subtegmentoj, kie ni povas
enloĝiĝi. Domkonstruistoj nuntempe konstruas tegmentapartamentojn,
aŭ posedantoj de malnovaj subtegmentoj forĵetas ĉiajn senutilajn
trezoraĵojn, por ke ili rekonstruu la ejojn kiel
tegmentapartamentojn. Ili neniam pensas pri niaj loĝrajtoj. Tiaj
fiaj akaparistoj kaj akaparantoj nur pensas pri mono. Pro tio pli kaj
pli koboldaj familioj senhejmiĝas.
Nun
al la dua afero, kiu estas la malabundo da rizkaĉo. Mi memoras, ke
estis familio en nia domego, kiu tiom ŝatis rizkaĉon, ke ĉiutage
ekde la 1-a ĝis la 24-a Decembro ili manĝis ĝin. Kiam la patrino
regalis la familion per tiu bongustaĵo, ŝi ankaŭ disverŝis iom da
rizkaĉo por mia familio. La tasko suprenporti la bovlon subtegmenten
apartenis al la plej juna familiano, kies nomo estis Grete – ho
kiajn safirokolorajn okulojn, kian safranokoloran hararon kaj kian
melodian voĉon ŝi havis! Nu, mi revenu al la afero, Grete ĉiutage
kunportis plenan bovlon da rizkaĉo kaj malsuprenportis la malplenan
bovlon de la antaŭa tago. La bovloj estis ĉiam malplenaj, ĉar la
koboldetoj ŝategis la rizkaĉon de ŝia panjo. Mi aparte informas
vin pri tiu detalo, ĉar antaŭ kelkaj tagoj iu kolego informis min,
ke li aŭdis teruran klaĉon ie en la urbo: iu skeptikulo asertas, ke
tiam ratoj, ne koboldetoj manĝis la kaĉon. Kia mensogulo! Tamen
tio signifas, ke se stultuloj senkritike enkapigas la sensencaĵojn,
eĉ en konstruaĵoj kun tradiciaj subtegmentoj, oni rezignas liveri
al ni la ĉiutagan rizkaĉon. Kaj imagu, tie, kie oni ankoraŭ
memoras niajn bezonojn, oni donas al ni nur ĉipan kaĉaĉon de ia
superbazaro. Gedomestroj de la mondo! Hontu! Ĉu vi ne plu scipovas
kuiri? Ĉu gepatroj ne plu instruas al siaj infanoj la noblan arton
kuiri rizkaĉon? Ĉu instruistoj kaj pedagogoj ne konscias pri la
devo instrui al ĉiuj civitanoj la arton kuiri sanan manĝaĵon? Kio
estas la rezulto? Dum akaparemaj posedantoj de superbazaroj ĉiutage
manĝas kaviaron, aliaj manĝas aĉaĵojn – ne, mi eĉ ne nomas
tiaĵojn manĝaĵoj! Nu, mi ne deflankiĝu, tio ne estas mia
kapdoloro. La ĉefa problemo estas la malsatego de mia popolo. Ni
malsategas! Ĉu vi komprenas?
Nu,
al la tria afero - la fundamenta afero. Oni ne plu kredas je ni, kaj
tion mi ne komprenas. Ĉu vi komprenas, kial viaj samtempuloj ne plu
kredas ĝuste je ni? Imagu, eĉ la dentofeino estas pli konata kaj
respektata ol ni! Tamen infanoj kaj ankaŭ plenkreskuloj kredas je
aliaj tielnomitaj fabelaj estaĵoj. Ĉie ĉiuj, ĉion scias pri
Ĵedajoj, Stelmilitaj herooj, Harry Potter kaj Hobitoj ktp. Nu, mi
konfesas, ke ankaŭ mi estas adoranto de Harry Potter kaj la
hobitajn sintenojn pri manĝaĵo mi tute subtenas. Tio ja pruvas, ĉu
ne, ke homoj kaj koboldetoj ankoraŭ sopiras je fabeloj kaj
fantazio. Vi eraras, se vi opinias, ke mi envias la mondfamulojn
George Lucas, J.K.Rowling kaj Profesoron Tolkien. Eĉ se iliaj herooj
estas artefaritaj, mi bonvenigas ilin, ĉar ju pli da fantazio en nia
mondo des pli ni povas transvivi la ĉieajn malfeliĉojn. Tamen
agacas min la ruza ekspluato komerca de iliaj epopeoj, dum neniuj
emas promocii nian fabelan, fantazian sed tute aŭtentikan epopeon.
Pro tia neglekto ni pli kaj pli malriĉiĝas!
Gekaruloj,
ni senhejmiĝas, ni malsategas, ni tiom malriĉiĝas, ke okaze de
Kristnasko, ekzemple mi ne povas aĉeti eĉ la plej etajn figuretojn
de Harry Potter por miaj genepoj! Nu, mi ne volas timigi vin, ĉar
mi certas, ke la kulpo ne estas via. Tamen mi avertas vin. Pro la
malespero tre baldaŭ okazos la unua koboldeta ribelo.
Kia
estos tia ribelo? Nu, la sukceso de ia ajn kampanjo dependas de la
bontrovo de la kampanjantoj, ĉu ne? Tial, eĉ se mi scius pri la
detaloj, mi ne informus vin.
Tamen
la historio estas tre utila fako, kiun tiel kiel la kuiradon oni
nuntempe neglektas. Mi konsilas al vi, ke vi informiĝu pri la pli ol
miljara koboldeta historio. Miaj prauloj konis viajn vikingajn
praŭlojn. Kiam viaj prauloj estis bienistoj, miaj prauloj estis
iliaj helpantoj. Tamen se oni forgesus doni al ili la bovlon da kaĉo
iam ajn, ho ve, okazis malagrablaĵoj. Imagu! Iam estis
impertinentulino, kiu manĝis la kaĉon koboldetan, kaj deposte ŝi
fie uzis la bovlon kiel pisujon. Nu, la biena koboldeto ĉiun nokton
ĝis Pasko forĵetadis ŝin el la lito. Tio estas nur unu el la
centmiloj da malagrablaĵoj, kiuj okazis al neprudentuloj kaj
forgesemuloj. Eĉ post kiam mia popolo plejparte urben migris, tiam
la sama leĝo daŭre validis, ĝi ankoraŭ validas kaj eterne
validos. Konscienculoj neniam suferis, male ili ĉiam prosperis. Do,
gekaruloj jen via devo! Informu viajn gefilojn, informu viajn
genepojn, informu ĉiujn pri la konsekvencoj.
Karaj
geamikoj, ne timu, ĉar la koboldeta popolo estas justa, afabla kaj
zorgema. Ni traktis, traktas kaj traktos ĉiujn laŭmerite. Vi certe
havos bonan Kristnaskon. Ne timu, ke la anasaĵo estos malfacile
maĉebla, ke la vino estos acida, ke mankos al la rizkremo sufiĉe
da migdaloj, aŭ ke vi perdos la migdalan donacon, aŭ ke ankaŭ la
vazlavilo kaj la fornelo kaj la televidilo kaj la komputilo
difektiĝos la 24-an de Decembro.
Finfine
esperante, ke vi komprenu la koboldetan vidpunkton.
Afable,
amike, sed averte.
Koboldeto
Koboldeto
P.S. Jen mi. Dankon al Malene Thyssen la fotisto.
|
No comments:
Post a Comment