La 3-a akvo-projekto sukcesas!
Mi invitas al vi legi la raporton de la prezidanto de
Kamparana Solidareco
Etienne Katchelewa
Kalima,
Maniema/RDKongo.
Av.
Kamisuku II, Kvartalo Munyangi, Urbo: Kalima, Teritorio de Pangi,
Provinco: Maniema/RD Kongo
Tel: +243
998735042, +243 998735649
Retadreso:
pieadc2006@yahoo.fr
I. LA
RAPORTO PRI LA UTILIGO DE LA FINANCADO
1. Nomo
de la projekto: Trinkakva projekto
- Konkretiĝo de la projekto
- Periodo: en la jaro 2015.
- Numero de la projekto: 4a/2015.
- Titolo de la projekto: Projekto por trinkakvo aliro en Kalima urbo/Maniema Provinco/RD Kongo.
- Loko: En la kvartalo CAMP PLESSY kaj CAMP FAMILLE
- Organizo kiu konkretigis la projekton: Kamparana Solidareco/PIEADC
- Kampuzo: Trinkakva aliro
- Monkvanto por la projekto: €11,500.
- Profitantoj de la projekto: Kalimaj enloĝantoj ĝenerale kaj ĉefe 2300 familioj/4200 homoj loĝantaj en Camp Plessy Avenuo Toyota kaj Camp Famille Mapendo.
- La projekto komenciĝis la 14-an de Decembro 2015.
- La projekto finiĝis la 29-an de Januaro 2016.
2.
Resumo pri la konkretigo de la projekto.
En la
jaro 2013 por solvi la trinkakva problemo, kiu trafas Kalimajn
enloĝantojn, Kamparana Solidareco/ PIEADC iniciatis la unuan akvan
projekton, kiu provizis puran akvo-aliradon al Ĝenerala Hospitalo
en Kalima.
En la
jaro 2014 la dua ŝtupo estis la sukcesa provizo de pura akvo-alirado
al la loĝantaro de Camp Central.
Fine de
Decembro 2015 komenciĝis la tria ŝtupo, kiu celis servi la
loĝantaron de Camp Plessy kaj Camp Famille. Pro
ĝia sukceso 4200 loĝantoj de Kalima Centro nun havas adan
akvaliradon.
La
ricevita monsumo (€11,500) financadis la aĉeton de la materialoj
(cemento, ŝtoneroj, genutuboj ktp), la salajrojn de la dungantoj
(masonistoj kaj plumbistoj) kaj la malgrandajn asignaĵojn al
neprofesiaj helpantoj. N.B. Oni nur povis aĉeti la materialojn en
Goma en Norda Kivu provinco, kaj ili estis transportitaj al Kalima
per ŝarĝaŭto kaj aviadilo.
Same kiel
Fontano (Betty) la akvo estis ĉerpita el la akvujo Stacio Omari Ĉami
kaj ĝi estis transportita 1,002 metrojn per unucolaj kaj ducolaj
tuboj al Camp Plessy.
Ni
komencis la laboron la 14an de Decembro 2015 kaj ni plenumis tiun la
29an de Januaro 2016.
Ni ankaŭ
riparis laŭ bezono kelkajn el la malnovaj tuboj dum tiu periodo.
La
materialoj venis el Goma, Norda Kivu- provinco kaj per aŭto kaj per
aviadilo.
4.
Rezultoj
Du
kranaroj estis konstruitaj en du malsamaj lokoj. Komence Kamparana
Solidareco/PIEADC celis nur fari akvujon en Camp Plessy, sed la
loĝantoj de Camp Famille petis al Kamparana Solidareco, ke ili ankaŭ
konstruu kranareton kun du kranoj por ili. Petite kaj farite! Oni
nomas ĝin «Kranaro Ans», dum la ĉefa kranaro de Camp Plessy, kiu
havas kvar kranojn, nomiĝas «Kranaro Hans Bakker».
La
enloĝantoj de Camp Famille, kiuj ĉerpis la akvon el ''Kranaro
Betty'' nun sendepende ĉerpas akvon el sia propra kranaro.
Du komitatoj por la bontenado de la akvujoj estis firme starigitaj:
Komitato de la Kranaro Hans Bakker ( Camp Plessy).
Prezidanto: S-ro Mutuza Musafiri Pul
Kasisto: S-ino Binigwa Mawazo
Konsilanto: S-ro Kibwe Minono
Konsilanto: S-ro Kika Gedeon
Konsilanto: S-ino Victorien Elenga
Kranaro Ans Bakker (Camp Famille).
Prezidanto: S-ro Lazare Ngumbi
Kasisto: S-ino Museme Ngalya
Konsilanto: S-ro Kibiswa Amisi
Konsilanto: S-ro Ngabo Kalala
5.
Renkontitaj Malhelpoj
La
transporto de materialoj komplikiĝis pro la malbona stato de la
stratoj dum la pluvsezono. Ankaŭ en kelkaj lokoj necesis ripari
kelkajn tubojn malnovajn, por ke la akvo fluu.
La plej
grava malhelpo estas, ke la akvujo(fonto), kie ni kaptas la akvon,
ne plupovas servi al aliaj kranaroj. Do, ni devas turniĝi en alia
loko. Temas pri Rivero Abuki, kiun vi vidos en la foto.
II.
FINANCA RAPORTO
Monricevita:
$11,500
Destino
|
Kosto eŭra.
|
Materialoj
(Plastaj tuboj, genutuboj, niploj, gluaĵo, kranoj,.
|
7005
|
Transporto de materialoj en Goma ĝis
ĉe la transporto agentejo
|
84
|
Materialoj por la masonado (brikoj,
sablo, cemento, )
|
1080
|
Transporto de
materialoj Goma-Kalima-Kalima
|
1350
|
Manlaborado
plumbista kaj masonista
|
1100
|
Motivado de volontuloj
|
400
|
Sanoficejo
|
80
|
Komunikado(Intereto
kaj telefono)
|
50
|
Motivado de la
administranto de la projekto
|
350
|
Sume
Saldo:
|
11449
1
|
KONKLUDO
La tria
ŝtupo de la akva projekto pluiris sukcese. Kamparana
Solidareco/PIEADC sincere dankas la kontribuintojn: Stiching Voor
Internationale Komunikatie Fonduso, WKV.AG, Asocio de Verduloj AVE,
esperantistoj de esperantistoj de ŭonbulismo, multe da individuaj esperantistoj el la
tuta Esperantaro kaj ankaŭ bonkoruloj ne-esperantistaj.
Memore al
Hans Bakker, Kampana Solidareco/PIEADC honore nomis unu el la kranaroj Hans
Bakker kaj la alian Ans Bakker, t.e. lia vidvino.
SUGESTOJ
KAJ PETEGOJ.
Eĉ se la
konstruo de tri kranaroj en Kalima solvetas la problemon, ankoraŭ
alfrontas al la loĝantaro de Kalima la trinkakva problemo: ankoraŭ
mankas al 90% el la loĝantaro la trinkakvo pura. Pro tio la batalo
devas daŭri ĝis kiam la tuta urbeto havu aliron al pura akvo.
Kalima
enloĝantoj sopiras al via plua subteno esperante ke, la 4-a ŝtupo
okazonte en 2016 estos grandega. Bonvolu turniĝi al organizoj,
fondusoj monpetante por ke, la grava afero okazu.
Al ĉiuj
subtenintoj kaj parteneroj de Solidareco Kamparana/PIEADC kaj al vi,
kiuj ne jam konas nin kaj niajn planojn, la jaro 2016 estas tre grava
jaro por nia akva projekto. La celo estas kovri Kalima Centro je pura
akvo.
Kamparana
Solidareco/PIEADC volas kapti la akvon el la rivero «Abuki» kiu
situas je 5 km de la loĝlokoj. La plano estas, ke ni konstruu
digegon, kiu ebligos al ni transporti de tie la akvon per tuboj 140-
diametraj al la urbo.
Tiu
projekto kostos € 250,000.
Kamparana
Solidareco/PIEADC petas al la bonfarantoj, se ili daŭre subtenus
nin, ke ili penu havigi al ni la financojn en Junio 2016, ĉar dum la
seka sezono pli facile estos transporti la materialojn kaj tial la
laboro pluiros bonege.
Por
Kamparana Solidareco/PIEADC,