Showing posts with label Kampara Solidareco. Show all posts
Showing posts with label Kampara Solidareco. Show all posts

2/15/2016

Pri Sukceso


La 3-a akvo-projekto sukcesas!

Mi invitas al vi legi la raporton de la prezidanto de 

Kamparana Solidareco

Etienne Katchelewa








Senprofita Organizo KAMPARANA SOLIDARECO
Kalima, Maniema/RDKongo.
Av. Kamisuku II, Kvartalo Munyangi, Urbo: Kalima, Teritorio de Pangi, Provinco: Maniema/RD Kongo
Tel: +243 998735042, +243 998735649
Retadreso: pieadc2006@yahoo.fr

I. LA RAPORTO PRI LA UTILIGO DE LA FINANCADO

1. Nomo de la projekto: Trinkakva projekto
  1. Konkretiĝo de la projekto
  2. Periodo: en la jaro 2015.
  3. Numero de la projekto: 4a/2015.
  4. Titolo de la projekto: Projekto por trinkakvo aliro en Kalima urbo/Maniema Provinco/RD Kongo.
  5. Loko: En la kvartalo CAMP PLESSY kaj CAMP FAMILLE
  6. Organizo kiu konkretigis la projekton: Kamparana Solidareco/PIEADC
  7. Kampuzo: Trinkakva aliro
  8. Kontrakto pri la financado: La subteno venis el: Stiching Voor Internationale Komunikatie, la Fonduso WKV.AG, Asocio de Verduloj AVE, Esperantistoj kaj aliaj lingvanoj tra la mondo.
  9. Monkvanto por la projekto: €11,500.
  10. Profitantoj de la projekto: Kalimaj enloĝantoj ĝenerale kaj ĉefe 2300 familioj/4200 homoj loĝantaj en Camp Plessy Avenuo Toyota kaj Camp Famille Mapendo.
  11. La projekto komenciĝis la 14-an de Decembro 2015.
  12. La projekto finiĝis la 29-an de Januaro 2016.

2. Resumo pri la konkretigo de la projekto.
En la jaro 2013 por solvi la trinkakva problemo, kiu trafas Kalimajn enloĝantojn, Kamparana Solidareco/ PIEADC iniciatis la unuan akvan projekton, kiu provizis puran akvo-aliradon al Ĝenerala Hospitalo en Kalima.

En la jaro 2014 la dua ŝtupo estis la sukcesa provizo de pura akvo-alirado al la loĝantaro de Camp Central.

Fine de Decembro 2015 komenciĝis la tria ŝtupo, kiu celis servi la loĝantaron de Camp Plessy kaj Camp Famille. Pro ĝia sukceso 4200 loĝantoj de Kalima Centro nun havas adan akvaliradon.
La ricevita monsumo (€11,500) financadis la aĉeton de la materialoj (cemento, ŝtoneroj, genutuboj ktp), la salajrojn de la dungantoj (masonistoj kaj plumbistoj) kaj la malgrandajn asignaĵojn al neprofesiaj helpantoj. N.B. Oni nur povis aĉeti la materialojn en Goma en Norda Kivu provinco, kaj ili estis transportitaj al Kalima per ŝarĝaŭto kaj aviadilo.

Same kiel Fontano (Betty) la akvo estis ĉerpita el la akvujo Stacio Omari Ĉami kaj ĝi estis transportita 1,002 metrojn per unucolaj kaj ducolaj tuboj al Camp Plessy.
Ni komencis la laboron la 14an de Decembro 2015 kaj ni plenumis tiun la 29an de Januaro 2016.
Ni ankaŭ riparis laŭ bezono kelkajn el la malnovaj tuboj dum tiu periodo.
La materialoj venis el Goma, Norda Kivu- provinco kaj per aŭto kaj per aviadilo.


4. Rezultoj
Du kranaroj estis konstruitaj en du malsamaj lokoj. Komence Kamparana Solidareco/PIEADC celis nur fari akvujon en Camp Plessy, sed la loĝantoj de Camp Famille petis al Kamparana Solidareco, ke ili ankaŭ konstruu kranareton kun du kranoj por ili. Petite kaj farite! Oni nomas ĝin «Kranaro Ans», dum la ĉefa kranaro de Camp Plessy, kiu havas kvar kranojn, nomiĝas «Kranaro Hans Bakker».

La enloĝantoj de Camp Famille, kiuj ĉerpis la akvon el ''Kranaro Betty'' nun sendepende ĉerpas akvon el sia propra kranaro.

Du komitatoj por la bontenado de la akvujoj estis firme starigitaj:

Komitato de la Kranaro Hans Bakker ( Camp Plessy).

Prezidanto: S-ro Mutuza Musafiri Pul
Kasisto: S-ino Binigwa Mawazo
Konsilanto: S-ro Kibwe Minono
Konsilanto: S-ro Kika Gedeon
Konsilanto: S-ino Victorien Elenga 

Jen ili!




Kranaro Ans Bakker (Camp Famille).
Prezidanto: S-ro Lazare Ngumbi
Kasisto: S-ino Museme Ngalya
Konsilanto: S-ro Kibiswa Amisi
Konsilanto: S-ro Ngabo Kalala
Konsilanto: S-ro Kulyanzigy Ibonga 

Jen ili.



5. Renkontitaj Malhelpoj

La transporto de materialoj komplikiĝis pro la malbona stato de la stratoj dum la pluvsezono. Ankaŭ en kelkaj lokoj necesis ripari kelkajn tubojn malnovajn, por ke la akvo fluu.
La plej grava malhelpo estas, ke la akvujo(fonto), kie ni kaptas la akvon, ne plupovas servi al aliaj kranaroj. Do, ni devas turniĝi en alia loko. Temas pri Rivero Abuki, kiun vi vidos en la foto.
Malfacile estas labori dum la pluvsezono.


II. FINANCA RAPORTO
Monricevita: $11,500



Destino
Kosto eŭra.
Materialoj (Plastaj tuboj, genutuboj, niploj, gluaĵo, kranoj,.

7005
Transporto de materialoj en Goma ĝis ĉe la transporto agentejo
84
Materialoj por la masonado (brikoj, sablo, cemento, )
1080
Transporto de materialoj Goma-Kalima-Kalima
1350
Manlaborado plumbista kaj masonista

1100
Motivado de volontuloj
400
Sanoficejo
80
Komunikado(Intereto kaj telefono)
50
Motivado de la administranto de la projekto
350
Sume
Saldo:
11449
1



KONKLUDO
La tria ŝtupo de la akva projekto pluiris sukcese. Kamparana Solidareco/PIEADC sincere dankas la kontribuintojn: Stiching Voor Internationale Komunikatie Fonduso, WKV.AG, Asocio de Verduloj AVE, esperantistoj de esperantistoj de ŭonbulismo, multe da individuaj esperantistoj el la tuta Esperantaro kaj ankaŭ bonkoruloj ne-esperantistaj.

Memore al Hans Bakker, Kampana Solidareco/PIEADC honore nomis unu el la kranaroj Hans Bakker kaj la alian Ans Bakker, t.e. lia vidvino.


    SUGESTOJ KAJ PETEGOJ.
Eĉ se la konstruo de tri kranaroj en Kalima solvetas la problemon, ankoraŭ alfrontas al la loĝantaro de Kalima la trinkakva problemo: ankoraŭ mankas al 90% el la loĝantaro la trinkakvo pura. Pro tio la batalo devas daŭri ĝis kiam la tuta urbeto havu aliron al pura akvo.

Kalima enloĝantoj sopiras al via plua subteno esperante ke, la 4-a ŝtupo okazonte en 2016 estos grandega. Bonvolu turniĝi al organizoj, fondusoj monpetante por ke, la grava afero okazu.

Al ĉiuj subtenintoj kaj parteneroj de Solidareco Kamparana/PIEADC kaj al vi, kiuj ne jam konas nin kaj niajn planojn, la jaro 2016 estas tre grava jaro por nia akva projekto. La celo estas kovri Kalima Centro je pura akvo.

Kamparana Solidareco/PIEADC volas kapti la akvon el la rivero «Abuki» kiu situas je 5 km de la loĝlokoj. La plano estas, ke ni konstruu digegon, kiu ebligos al ni transporti de tie la akvon per tuboj 140- diametraj al la urbo.

Tiu projekto kostos € 250,000.

Kamparana Solidareco/PIEADC petas al la bonfarantoj, se ili daŭre subtenus nin, ke ili penu havigi al ni la financojn en Junio 2016, ĉar dum la seka sezono pli facile estos transporti la materialojn kaj tial la laboro pluiros bonege.

Por Kamparana Solidareco/PIEADC,
Etienne Katchelewa Kandolo Prezidanto.

P.S. Jen pliaj fotoj. 


9/23/2015

Al la afero!



Nia celo estis, estas kaj estos la kolektado de 11,000 eŭroj.

 Prefere antaŭ la mezo de Oktobro 2015. 

 

Tiu monkolekto estas por la financado de la 3-a akvo-projekto de Kamparana Solidareco en la urbo de Kalima, Maniema Provinco en DR-Kongolando.


Sube estas mapo, kiun mi fotis en Louisiana Artmuzeo en Danio. Temas pri la trinkakva situacio en Afriko. La plej malhelruĝaj eroj estas tie, kie la plej malmulte da la enloĝantoj havas salubran akvon - t.e. inter 2 kaj 37%. 
Jen la situacio en Kalima. 
Tie nur 10 procento da la enloĝantoj havas aliron al pura trinkakvo.

 



Se vi ne jam estas informata pri la projekto, kies celo estas la plibonigo de la situacio,  ties informo legeblas en la dekkvino da blogeroj pri la temo, kiujn mi ĝis nun aperigis en tiun blogon.



 
Jen la situacio ĝis nun:

Privataj donacoj: 1,885 eŭroj.
Fondusoj : 5,000 eŭroj.
Promesoj : 3,531 eŭroj. (Ni fidas la promesantojn)
Entute 10,416 eŭroj

Tial mankas al la kolekto 584 eŭroj.


Por unu persono 584 eŭroj estas granda sumo. Sed se sesdeko da personoj pagus po 10 eŭrojn la kolekto plensukcesus.

Se ni kolektus la monon Komparana Solidareco konstruus  akvo-kranaron simile al tiu, kiun ili konstruis decembre 2014. 
Post la konstruado 4,800 personoj trinkos sanan akvon.



Se ni ne sukcesos, 4,800 personoj daŭre trinkos malsanigan akvon de tiaj fontoj - vidu sube.



Kontribuoj grandaj aŭ malgrandaj estas bonvenaj. 

Bonvolu enpagi ilin en la UEA- konton: avex-z





8/06/2015

Ĉu multaj riveretoj faros la riveregon?

Raporto pri la progreso de la akvo-projekto en Kalima.


Dum la grandioza 100-jara Universala Kongreso en Lille, Manfred Westermayer kaj mi dufoje prezentis la akvo-projekton: dum la Movada Foiro kaj dum la jarkunveno de AVE.


Oni persone kontribuis al ni 995 eŭrojn. Ĉu aliaj enpagis kontribuojn en la UEA-konton de AVE, kiu estas avex-z, ni ne jam scias pri tio. La plej grandan kontribuon (500 eŭroj) donacis Esperantistoj de Ŭonbulismo, kiu estas membroj de korea devena religia eklezio .
Tamen ĉiuj grandaj aŭ malgrandaj kontribuoj kaj apogaj vortoj kuraĝigis/as/os nin. 

Nome de Kamparana Solidareco mi elkore dankas al ĉiuj kontribuintoj kaj kontribuontoj.

Oni demandis nin pri la jenaj temoj:

Ĉu la akvo-projekto estas ankaŭ favora al Esperanto?


Etienne Katchelewa la prezidanto de Kamparana Solidareco kaj sia plej proksima kunlaboranto Alphonse Waseka estas Esperantistoj. 

Etienne maldekstre Alphonse dekstre ĉe la malsanulejo, kiu ricevis puran akvon en 2013.

 Esperanto estas nia laborlingvo.
 Etienne kaj Alphonse loĝante en DR-Kongolando, kaj Manfred kaj mi loĝante en diversaj eŭropaj landoj kredas je la ideo de la ronda familio.
 Ĝis nun Etienne estas verŝajne la sola Esperantisto en Kalima; Alphonse loĝante en Goma instruas la lingvon.
 La helpo de Esperantistoj certe donas kaj donos al ne-Esperantistoj tie la konscion, ke Esperantisto estas bona afero.
 Poste sed ne promese ni esperu, ke multe da Kalimanoj eklernu Esperanton.


Kial la DR-Kongolanda registraro ne respondecas pri la akvo-provizo?

La akvo-provizo en DR-Kongolando estas la respondeco de la sendepende de la registraro-firmao/ organizo Regideso.
Laŭ la informado de Alphonse tiu iomete aktiviĝas en Goma, sed nek en Kalima nek en aliaj partoj de Maniema Provinco.

El persona vidpunkto mi tre ege indignas pri la afero. Monstre estas, ke oni postulas al privataj personaj, ke ili apogu de propra poŝo la provizon de io, kiun ĉiuj homoj en la tuta mondo rajtus ricevi. Tamen la fakto estas, ke mankas al 358 milionoj da homoj nur en Afriko la aliro al pura akvo. Ni ne povas helpi ĉiujn el ili, sed ni kapablas helpi kelkajn el ili - ekzemple la 136,000 homojn en Kalima. Laŭ mia opinio, ni ne fermu la okulojn aŭ la orelojn, kiam ili petas al ni la helpon.

Post la konstruo de la akvo-kranaro, kiu respondecas pri ĝi prizorgado?

Etienne planos komencigi komitaton virinan en Kalima, kiu respondecos monate kolekti etan monsumon por la prizorgado de la kranaroj de 2014 kaj 2015.

Ni daŭre kolektos monon por la projekto ĝis la mezo/fino de Novembro.


La demando estas, ĉu Kalimanoj trinkus akvon de tiu-ĉi?




Aŭ ĉu ili havos la rajton trinki akvon de tia kranaro?



Jen denove la kontnumero de la UEA-konto de AVE: 

avex-z 

Bonvolu skribi la jenan: Akvo-projekto de Kalima.


P.S. Jen dana proverbo: Multaj riveretoj faros la riveregon.