La azaleo
’S-oro Nielsen vi estas florŝatanto, ĉu ne?’
‘Hm...nu...kompreneble S-ino Hansen, sed…’
‘Ho, bonege, mi ne certis pri tio, ĉar evidentiĝas, ke vi havas neniajn florojn en via salono. La unuan fojon mi ekvidis vin, vi iel donis al mi la impreson, ke vi posedas verdajn fingrojn.’
‘Verdajn fingrojn, ĉu? Sed ne necesas kunporti .....’
‘Mi neniam akceptas gastigadon sen kunporti ian malgrandan donacaĵon!’
‘Sed temas nur pri la kafumado….’
‘Kutime estas! Mi elektis tiun ĉi azaleon por vi, ĉar la azaleo estas la reĝino de la floraro!’
‘Tamen, mi ne kapablas prizorgi tian delikatan floron!’
‘Ne timu! Eĉ tia delikata floro ne estas postulema! Mi klariĝu al vi la ĝustan manieron prizorgi ĝin. Atente aŭskultu min! Malofte sed profunde akvumu ĝin. Bona metodo estas, ke vi trempadu ĝin en sitelo da akvo. Post horo lasu al ĝi dreniĝi. Ne tro grasumu ĝin, kaj neniam vintre! Memoru! neniam vintre. Tre plaĉas al ĝi tranokti en malvarmeta ejo, kvankam same plaĉas al ĝi la sunlumo, sed ne la plena sunlumo. La vintro estas ĝia ripoztempo - tamen ne forgesu la akvumadon.’
‘Kio okazus, se mi forgesus akvumi ĝin?’
‘Unue falus la glaceaj verdaj folioj kaj post mallonga tempo mortus la azaleo. Kio okazus S-oro Nielsen, se vi forgesus trinki akvon? Ĉu vi estas forgesema?’
‘Forgesema, ĉu mi estas forgesema? Nu, dependas!’
‘Ni estas najbaroj, kaj mi certe memorigos vin pri la bonfarto de la azaleo. Plantoj rajtas bone vivi!’
‘Ho, mi tute ne povas akcepti....’
‘Kompreneble vi povos akcepti la apogon, ni estas najbaroj, ĉu ne?........bone odoras la kafo, permesu al mi, ke mi versu la kafon. Bonŝance estas, ke mi jam trovas tian afablan najbaron.’
Se S-oro Nielsen estus malpli ĝentila li certe petus al ŝi, ke ŝi fermu la bekon. Se ŝi havus la tempon plu ĝeni lin per botanikaj konsiloj, eble li tion ekkrius. Tamen tiam sonis la telefono, kaj li iel mansignalis al ŝi, ke temas pri ege grava afero, kaj ni finiĝu la agrablan kafumadon. S-ino Hansen kompleze kapjesis, ekstaris, dankis kaj ĝisis.
La kaduka kaj pacema fraŭlo Karlo Nielsen jam kvardek jarojn loĝas en la malgranda apartamentaro. Pro amaraj spertoj li konscias pri la graveco de bonaj najbaraj interrilatoj. Ne plaĉas al li ia ajn malordo, bruo aŭ la troega enmiksiĝo kun la aliaj loĝantoj. Novajn najbarojn li bonvene regalis per kafo kaj kuketoj. Kaj dum la kafumado li diskrete informis la novulojn, ke tute ne plaĉas al li la malordo kaj la bruego. Li kutime diris:
‘Pro mia streĉita dungado kaj la kronika problemo de sendormado mi tute ne toleras ian ajn bruon aŭ interompon. Certe vi komprenas mian vidpunkton, ĉu ne?’ Kutime ili kapjesis, dankis al li pro la kafumado, ĝisis, revenis hejmen. Se oni hazarde renkontis unu la alian surstrate aŭ surstupare oni ĝentile salutis kaj rapide preterpasis unu la alian. Neniam iam okazis, ke oni poste invitis lin kafumadi.
La unuan fojon Karlo ekvidis S-inon Hansen, li supozis, ke tia neta, malalta kaj diketa maljunulino certe estos trankvila najbarino. Ĉu necesas proponi al ŝi la kutiman solenan inaŭguran kafumadon? Tamen maljunuloj ofte estas surdaj, kaj ne konscias pri la akra bruado de la televedilo, tial certe estus prudenta averti ŝin, ĉu ne? ’
Jen la komenco!
Kio okazos post la kafumado?
Ĉu li prizorgos la azaleon?
Ĉu li povos eviti ŝin?
Ĉu ili amikiĝos aŭ eĉ enamiĝos?
Ĉu li decidos translokiĝi?
Ĉu li murdos ŝin?
No comments:
Post a Comment