9/28/2011

Unu el la plej uzataj vortoj en la dana lingvo estas la vorto HYGGE, kio signifas bonfarton, komforton, hejmecon kaj intimecon. 'At sprede hygge om sig' signifas agrabligi la kunestadon. Abundas kunmetitaj vortoj: hygge-snak (agrabla babilado) hyggeaften (agrabla vespero.) hygge-tur (agrabla ekskurso) kaj hygge-lænestol (komforta brakseĝo) k.t.p.

La koncepto de 'hygge' gravas en Danio, kie oni ofte opinias, ke 'hygge' estas unika fenomeno dana , kvankam oni adoptis tiun novegdevenan vorton dum la 18-a jarcento.
En Danio krom la kvar sezonoj oni ankaŭ parolas pri la malluma kaj la luma sezonoj. La 21-an de decembro malhelas dum proksimume 18 horoj, kaj decembre ni atingas la pinton de 'hygge'; kristnaska hygge. Kristnasko en Danio komenciĝas je la 1-a de decembro, kaj la tutan monaton oni invitas aŭ estas invitataj al 'hyggelige' renkontiĝoj. Komence la gastiganto, por ke agrabligu la ĉeestadon tirfermas la kurtenojn kaj eklumigas kandelojn, ĉar elektrikaj lampoj ne taŭgas je la 'hygge'. Poste manĝante kristnaskajn frandaĵojn kaj trinkante teon, kafon kaj ofte glogon oni afable, intime kaj trankvile interbabilas pri agrablaj temoj. Oni ne aprezas la telefonadon aŭ la alvenon de neatenditaj gastoj, ĉar: 'vi hygger os!' ('vi agrable kunestas'). En tiu intima, sekura kaj ronda grupo, ĉiuj pritaksis sin egalaj. Somere dum la luma tempo oni daŭre ujutnas manĝante, trinkante kaj babilante kun siaj familianoj kaj geamikoj en la ĝardeno, en la arbaro aŭ sur la plaĝo.Kiam oni dankas la gastiganton pro la agrabla vespero kaj manĝo oni ofte aldonas, ke 'det var rigtig hyggeligt!' (vere estis agrable!).

Dum la ĉiutaga vivo la hygge ne malaperas. En mia familio la genepoj ofte parolas pri 'fredags hygge' (vendreda), kiu inkludas la pli malfruan enlitiĝon, la pli longan televizian spektadon kaj la manĝadon da bonbonoj. Por ilia patrino hygge estas la legado seninterompita de bona libro kuŝante sur la sofo.

Se vi opinias, ke vi kaj viaj samlandanoj egale scipovas agrabliĝi (hygge sig) vi havas la apogon de la dana antropologo Jeppe Trolle Linnet  el la suda-dano- universitato, kiu doktoriĝas pri la koncepto de ujutneco, kaj li opinias, ke la sama fenomeno ekzistas en aliaj kulturoj ekz. en Kanado. http://videnskab.dk/composite-3442.htm

Multaj danaj esperantistoj ankaŭ estas konvikitaj, ke hygge estas preskaŭ unike dana fenomeno. Tamen, nur preskaŭ, ĉar ili agnoskas similan fenomenon en Rusio. Pro tio, iu , iam elektis esperantigi la vorton 'hygge' per la radiko ruslingdevena 'ujutn'. Eble kelkaj el vi mistifikiĝas kaj agaciĝas pri la aserto, ke nur danoj kaj rusoj scipovas ujutni aŭ agrabligi la kunestadon. Krome aliaj certe indignas pro la enkonduko de nekomprenebla neologismo. Antaŭ ol vi kondamnos nin, legu mi petas, pri kiel ni viaj ujutnaj samideanoj loĝante en ujutna landeto ade ujutnas iel ajn, ie ajn kaj iam ajn.

Ĉu vi povas trovi la vorton ujutno en la Esperanto-dana vortaro kaj en la dana-Esperanta vortaro? Ne, la kompilintoj elektis ignori ĝin. Kiu eltrovis la vorton? Oni diras, ke eble estis Paul Neergaard.

Spektu la jenan videon en kiu Kamma kaj mi (ho ve) krokadilas pri la koncepto de hygge. Kredu nin, ni nur krokadilis, ĉar ni volis doni al vi impreson pri la dana lingvo.

No comments: