Hieraŭ
survoje al la elirpunkto de nia ekskurso mi legis la jenan frazon de
la romano ''Kumeŭaŭa la filo de la ĝangalo'', verkita de Tibor
Sekelj):
''La
maljuna indiano Maloa diri:''Fungojn kolektu post pluvo, bestojn ĉasŭ
frumatene!''
Kia
tiucela! Ĉar ni estis dek kopenhaganoj kiuj ekskursis al Svedio, por
ke ni vizitu du svedajn esperantistojn, kune kun kiuj ni penos
kolekti fungojn en arbaro proksime de ilia hejmo. Ĉu mankas al ni
arbaroj en Danio? Ne, sed la svedaj arbaroj estas pli vastaj, pli
defiaj kaj pli sovaĝaj ol la danaj. Mi kuraĝas iom troige diri, ke
tie mi, kaj eble aliaj, povas imagi travivaĵojn en malproksima
praarbaro, kiun verŝajne ni neniam spertos.
Tri
tagojn antaŭ la ekskurso Ursula, unu el niaj gastigantoj, skribis al
mi, ke ŝi dubas, ke ni trovu fungojn en la arbaro, ĉar pro manko da
pluvo la arbaro estas seka. Sed tagon antaŭ la ekskurso pluvegis,
tial legante la aserton: ''Fungojn kolektu post pluvo'', mi demandis
min, ĉu la sageco de Maloa ankaŭ taŭgas en Svedio?
Laŭ
niaj hieraŭaj spertoj jes! La fungoj amasiĝis en la arbaro.
Planinte
la ekskurson pluraj amikoj koŝmare avertis nin pri venenaj fungoj, kaj ni
iomete nervosiĝis pri la konsekvencoj. Tial ni estis singardaj.
Ursula,
Michaelo kaj Zita estas spertuloj pri fungoj, kvankam ili ne ĉiam
akordiĝis pri la bonaj kaj la malbonaj specoj. Tial ni decidis
kolekti nur tiujn, kiuj estis aprobitaj de ĉiuj spertuloj.
Post duhora
plezura vagado en la arbaro ni revenis al la hejmo de Ursula kaj
Tomaso, kie post la manĝado de bongusta ruĝbeta supo kaj la lernado
kaj kantado de kanto pri fungoj ni eklaboris.
La ĉefa fungspertulo
diplomiĝita, Mikaelo kontrolis la rikolton, tiun Zita rekontrolis
kaj lavis. Post kiam mi tranĉis la fungojn kaj Ursula fritis ilin.
Finfine
ni manĝis la bongustan pladon.
Cetere kvankam ni multe ŝercis pri lastaj komunioj, testamentoj ktp, hodiaŭ, almenaŭ laŭ mia scio, ĉiuj partoprenintoj bone fartas.
3 comments:
Ne nur la fungoj, sed precipe la kamaradecan etoson vi gustumis... Gratulon!
Jes Paŭlo, ĝuste! La plej grava eco estis la agrablan kaj kamaradecan etoson. Dankon pro la komento.
Kara Betty, fotojn estas habilidosa kaj kreativa. Kion ni faru sen vi? Estas tra tian aktivan kaj gajan esperantistinon kiel vi estas, kunvenanoj estas memorindaj, kaj plej grave, alportas popolon. Dankon! Kaj dankon ĉiuj por mirindan tagon kaj, speciale, Ursula, por ŝian varman bonvenon!
Zoia
Post a Comment