Dum
multaj, multaj jaroj mi estis dungata kiel pedagogo en dana
infanĝardeno, kaj
mi
certigas vin, ke sen infanĝardenoj Danio ne funkcius. Gepatroj kaj
ofte geavoj profesie laboregas, tial ili ofte bezonas
la servojn infanĝardenajn ekde de la 6-7-a matene ĝis la 16 – 17a
posttagmeze. Pedagogoj kaj aliaj gevartistoj estas laboremaj,
kreemaj, pragmatemaj kaj modeste salajritaj.
Pro
tio, kiam mi hodiaŭ legis artikolon de BBC pri praktika ideo
elpensita de iu vartistaro dana, tiam mi decidis rakonti al vi pri ĝi.
Dana vartistaro proponas
al gepatroj la libertempon, por ke ili faru bebojn.
La
vartistaro de infanĝardeno en la norda parto de Fueono jam promesis
du horojn da senpaga infanprizorgo, por ke la gepatroj havu la tempon
fari pli da gefiloj.
Dorte
Nyman, la estrarino de Infanĝardeno Herbsaltula informis al
ĵurnalisto de BBC, ke la manko da infanetoj menacos la estontecon de
hjemurbaj infanĝardenoj.
Ŝi
antaŭvidas, ke preskaŭ duono de la familioj akceptos la proponon.
''42 infanoj frekventas la infanĝardenon, kaj ni ĉiŭn-vesperon
prizorgos 20 infanojn.
Tamen,
ŝajnas ke, ne ĉiuj intencos uzi la libertempon por la celita
projekto. Multe el ili diras: Niaj infanoj venos festi, sed ni nasku
ne pli da infanoj!''
Dorte
Nyman plue informis la ĵurnaliston ke:
'' ŝi regalos la infanojn per
vespermanĝo, muzikumado kaj festo. Se kelkaj infanoj demandos pri
kio faras panĵo kaj paĉjo, la plenkreskuloj diros, ke ili bezonas
libere interparoli.''
La
personaro de ses aliaj infanĝardenoj en la kvartalo ankaŭ proponas
al la gepatroj la saman servon. Tamen evidente nur por unu nokto. Se la
plano estos sukcesa, ili denove intencos proponi al la gepatroj
similan vesperan aranĝon.
La
vartistaro volas atentigi la malkreskon da naskoj kaj samtempe ili
volas tiel plibonigi la situacion.
Pri la
naskiĝokvanto Dana. Tiu estas la 185-an malaltajn el 221 landoj en
la tuta mondo. Se la maljuna loĝantaro daŭre kreskas, finfine Danio
ne kapablos prizorgi pensiulojn kaj aliajn civitanojn, kiuj bezonas
la prizorgadon de la ŝtato.
Laŭ la
informo de Dorte Nyman alia problemo krom la malgranda naskiĝokvanto
estas la malkresko de komunumaj subvencioj.
''Sen
mono ni ne povas bone prizorgi la infanojn, kaj se ne estas sufiĉe
da infanoj, niaj vartistoj senlaboriĝos.''
3 comments:
Tre interese. Dum en la tria mondo troas infanoj, en Danujo ili mankas.
La manko da infanoj estas trista signo pri la malbonfarto.
En koreio pro manko de infanoj pli kaj pli malpliiĝas la elementa lernejo. La problemoj estas profundaj. Multaj el gejunulo ne plu intereiĝas pri geedziĝo, nasko de bebo. Mi timas la rapidecon de la tiu fenomeno socia. Kara Betty dankon pro via skribaĵo.
Post a Comment