Iam,
kiam mi estis kvarjarulino mia patrino, kiu tre ŝatis
butikumi en brokantobazaroj, aĉetis tiun latunan ornamaĵon.
Eblas
diri ke, la familio, aparte la patro malaprobis ŝian ŝatokupon pro
la fakto, ke ŝi hejmenportis tute malutilajn rubaĵojn! Tamen tiun
tagon ŝia aĉeto almenaũ plaĉis al mi. Mi ĝoje rigardis la belan
sinjorinon, kiu estis vestita per viktoriana kufo kaj krinolino, kaj
mi admiris ĝian etan talion. Kiam mi alprenis ĝin, ĝi delikate
ektintis. Mia patrino klarigis min, ke tiu nomiĝis sonorilo kaj
ekzemple oni povis sonorigi ĝin manĝotempe. Tamen mi havis aliajn
ideojn.
En
1946 infanoj havis nek Barbiepupojn nek legobriketojn, fakte ni
havis malmultajn ludilojn. Pro tio, dum mia infaneco mi ofte ludis
kun la sonorileto. Pli malfrue, estis mia devo poluri la latunajn
ornamaĵojn inklusive la sonorilon. Mi maturiĝis kaj iom post iom
mi forgesis ĝin, kaj ĝi staradis sur la kamenbreto. Kiam
mi plenumas la studadon gimnazian, mi tiam transloĝis al alia urbo,
kaj mi hejme forlasis la sonorileton.
Tridek
jaroj pli malfrue mia frato, kiu ankoraũ loĝis en la domo,
decidis transloĝi. Mi promesis helpi al li paki siajn aferojn. Estis
terure, ĉar li neniam emis forĵeti siajn malnovajn posedaĵojn. Sed
ankaũ estis bonŝance, ĉar inter la brokantaĵoj mi denove trovis
la sonorilon. Ĝi estis tute malhela, sed la voĉo estis ne ŝanĝita.
Mi ĝin savis kaj nuntempe ĝi kuŝas sur la breto ĉe mi.
Mi
bedaŭras, ke mia filino neniam povis ludi kun ĝi. Tamen mia nepino,
kiu mem havis sufiĉajn ludilojn por dudek infanoj, tre ŝatis ludi
kun la malgranda sonorilo.
No comments:
Post a Comment