Kvankam la akvo-projekto de PIEADC havas la plej grandan prioritaton, la
asocio ankaŭ havas aliajn celojn kaj planojn.
La 8-an de marto ni festenos Internacian Tagon De Virinoj. Pensante pri tio mi rakontas al vi pri Mikro-kredita Projekto de PIEADC, kiu
celas plibonigi la vivon de virinoj loĝantaj en Kalima.
Tie troviĝas amaso da vidvinoj kaj aliaj malriĉaj solulinoj. Tial
en junio 2014 uzante 200 eŭrojn donacitajn PIEADC komencigis
mikro-kreditan projekton en Kalima. La unua kaj plej malfacila defio
estis la elekto de kvin virinoj, kiuj ricevos la apogon.
Jen la iom mallongita raporto de Etienne Katchelewa, kiun li sendis
al mi la 23-an de decembro 2014 pri la progreso de la projekto.
'' Kamparana Solidareco(PIEADC) ricevis en Junio 2014 200 eŭrojn por mikro-kreditoj, kies
celo estis la helpadon de virinoj en Kalima. Du grupoj da
virinoj ricevis la mikrokreditojn.
Kamparana Solidareco elektis el multe da malriĉulinoj nur kvin
virinojn.
La klarigoj estas en la tabulo. La ricevantoj havis unu monaton je
observo antaŭ la ekpago de la prunto-sumo. Tial vi rimarkos ke,
kvankam ili ricevis la prunto-sumon en junio, la repago okazis la
27an de Augusto 2014. Do okazis monato de observo. Ili ricevis
malsamajn sumojn.Vi rimarkos ke, la repago foje ne okazis en la sama
periodo, ĉar kelkaj el la ricevintoj alfrontis malhelpojn. Foje ili
senkulpiĝis pro la mankita repago, ĉar ili alicele utiligis la
monon, precipe por la zorgo de la familio.
Pri la dua grupo kiu konsistas el 7 virinoj: Tiu grupo naskiĝis
dank'al la monpagado de la unua grupo, ĉar la unua grupo redonis
entute 100$ post tri monatoj je perlaborigo de la mono.
Per tiuj 100$ redonitaj, PIEADC ankaŭ celis pligrandigi la
komercetojn de la unua grupo. Tial ni aĉetis laŭ ilia peto 50
kilogramo-sakon da fiŝetoj.De tiuj 50 kg, PIEADC distribuis al ĉiu
el la 12 virinoj 4 kilogramojn de fiŝetoj.
Etienne Katchelewa kun unu el la ricevantoj de Mikro-kredito. |
Ni notas ke, post la unua repago, ĉiuj el la ricevintoj elektos
aliajn aktivecojn, ekzemple la vendado de diversaj manĝaĵoj
(arakidoj, palma oleo, bovaĵo, faruno da manioko) kaj uzitaj
vestaĵoj.
PIEADC informas kaj ege ĝojas ĉar dank'al la proksimiĝo de la
festo-tagoj, la ĵus ricevintoj de fiŝetoj rapide vendas kaj jam
hieraŭ sendis 86$ al Alphonse Waseka de la asocio Solidareco Bona Volo en Goma por ke, li aĉetu por
ili alian sakon da fiŝetoj.''
Fine de januaro 2015 Etienne ankaŭ raportis pri la daŭre konstanta repago de la
pruntoj, kiuj signifas, ke ili baldaŭ elektos pli da pruntantoj.
Etienne Katchelewa kun unu el la ricevantoj de Mikro-kredito. |
Kiom da virinoj en Kalima volus prunti sumeton, por ke ili havu
ŝancon iomete plibonigi la vivkondiĉojn? Pri kiom mi ne scias, sed
tiom! Unu el la problemoj de tiaj bonfarantaj projektoj estas, ke
tiuj, kiuj ne ricevas la apogon emas koleriĝi pro la perceptata
maljusteco.
Ĉu VI volus apogi la mikro-kreditan projekton?
Jes?
Bonege!
Kiel?
Ekzemple:
Informu viajn familianojn kaj geamikojn pri PIEADC kaj ties kuraĝa
lukto kontraŭ la malriĉeco en Kalima. Montru al ili la hejmpaĝon
http://kamparanasolidareco.weebly.com/.
Faru monkolekton kaj sendu ĝin al ili aŭ per UEA-Konto:
ekkn-y aŭ demandu al Etienne Katchelewa pri kiel vi povos
sendi la monon. Jen lia retpoŝtadreso pieadc2006@yahoo.fr
Danoj povas enpagi monon en la konton 'Help
Kalima!'. Danske Bank: 0274 - 4594628225.
No comments:
Post a Comment