La sekvonta artikolo ne estas de mi, sed de unu el miaj bonaj amikoj Ana Ĉumbeliĉ Rossum.
''Miaj sentoj kaj impresoj pri la 100-a UK en Lillo
Kvankam
ne plu estas tiel bezonata fizike ĉeesti la Kongresoj kiel en la
ataŭaj tempoj por sekvi la okazintaĵojn en ĝi, mi ĝuis esti en
nia unika kaj bunta familia rondo. Doni la manon al ĉiuj
amik(ojn-inojn), kiujn mi ne vidis dum unu jaro estas sento aparta.
Tiun senton oni nepre ne havas, se oni sekvas nian UK-on nur per la
ekrano.
Ni
el Danio kune kun kelkaj Svedaj kaj unu Nepala Esperantisto, buse
atingis la Francan urbon Lillo. La vojaĝo estis longa sed la etoso
estis agrabla. ĉio bone funkciis! Alaŭdon al Peter Wraae kaj
Ileana.
Estas
kelkaj aferoj kiujn oni devas ordigi ĉe la alveno, sed la grava
afero por mi, estas bone plani la semajnon. La ĝuo tiumaniere estas
duobla kaj oni ŝparas energion en tiu bunta programo.
Mi
ne povas diri ĉu la malfermo aŭ la fermo de la Kongreso estas pli
interesaj, ĉar ambaŭ estas kortuŝaj. Ĉe la fermo de la Kongreso
la plej kortuŝa estas vidi kaj sperti tiom multe da infanoj kantis
por ni. Ili donas al ni la esperon por la afero.
Dum
la semajno mi atingis tion, kion mi nepre volis. Mi ĉeestis koruson
en la urboplaco kun niaj musikistoj kaj ni kunkantis multajn kantojn
Esperantajn. Ni faris nin videblajn, do ĉiuj, kiuj volis vidi kaj
senti nin, havis la eblon.
Ĉi-
jare interalie okazis naŭ klerajn prelegojn. Kelkaj el ili estis
sciencaj kaj kelkaj ne, sed ĉiuj estis simaniere interesaj. Kromajn
okazintaĵojn oni povis flari aŭ pere de rakontoj aŭ ricevi la
impresojn pri ili. Gravaj novaĵoj ĉiutage aperis en la ĉiutaga
Kongresa Kuriero.
Ĝis
la fino de la semajno ankoraŭ kelkaj aliĝis la kongreson. Ni estis
iom pli ol 2600 partoprenantoj kaj tio estas multe pli ol la averaĝa
partoprenantaro en la lastaj jaroj.
Mi
sukcesis ekskursi en la belan urbon Brugger en Belgio. Belan
arkitekturon kaj konstru-stilojn mi vidis. Multaj turistoj turistumis
tien.Poste ni lunĉis bongustan lokan manĝaĵon kaj trinkis belgan
bieron. La urbon ni vidis ankaŭ de la boato kune kun tre taŭga loka
Esperantista ĉiĉerono. Mi estis ravita de la fakto, ĉar ne ĉiam
oni estas tiel bonŝancaj.
Okazis
multaj bonaj aferoj, kaj mi sentas ke niaj UK-o j iĝas pli kaj pli
interesaj pro la kresko de ilia kvalitito. Estas pli kaj pli da
junuloj kiuj serioze kaj profesie interesiĝas pri Esperanto. La
kondiĉoj por la junuloj povus esti plibonaj sed montriĝas, spite la
realo, ke ili entuziasmiĝas je nia afero. Kia bona sento!
Mi
do jam aliĝis al la sekvonta UK-o en Nitro.
Ana
Ĉumbeliĉ Røssum. 05-08-2015''
No comments:
Post a Comment