Portempe
la enloĝantaro eŭropa sentas sin dronigita pro la granda homenfluo de
Sirio kaj aliaj suferantaj landoj en la mondo. Politikistoj ŝajne
estas preskaŭ tiel konfuzitaj kiel aliaj enloĝantoj. Ĉiu certe
kompatas la rifuĝintojn, sed neniu vere scias kion fari. (Nu, jen
mia impreso).
Pro
la granda milito afrika ekde 1996 ĝis 2003 DR-Kongolando multe
suferis. En la orienta parto de la lando la enloĝantaro ankoraŭ
suferas pro batalemaj milicoj, kiuj profitas per la tieaj mineraloj
valoraj. Pro tio ankaŭ estas rifuĝinta problemo tie. Kvankam
Kalima estas tre malriĉa urbo, la situacio tie estas relative
trankvila. Pro tio rifuĝintoj elektas iri tien.
Laŭ
la informo de Etienne Kachelewa, kiun li ricevis de Sendependa Elektanta Komisiono de DR-Kongolando la oficiala nombro da enloĝantoj
en Kalima estas 136,000. Tamen en la jaro 2013 la nombro kreskiĝis
pro la enfluo de rifuĝintoj. Laŭ raporto de Radio Okapi en
Novembro 2013, 4820 rifuĝintoj alvenis al Kalima. Ili fuĝis pro
milicoj, kiuj perforte minacis la popolojn en apuda regiono. En
Kalima troviĝis neniu NRO kiu povus subteni ilin. Nek la lokaj
politikistoj kapablis aranĝi la subtenon de tiel granda homenfluo.
La
solvado en Kalima estis, ke malriĉaj sed gastemaj kalimanoj gastigis kaj
gastigas la rifuĝintojn.
Venas kelkaj interesaj videoj pri Kalima dank' al Alphonse Waseka.
En 2013 per monsubvencioj de AVE kaj Wasserkraft Volk AG ili riparis la akvo-pumpon en la hospitalo. Jen video en kiu, hospitala administranto parolas pri la afero.
En 2014 per subvencioj de AVE, Wasserkraft Volk AG kaj monkontribuoj diversaj ili konstruis publikan akvo-kranaron en unu el la kvartaloj. Jen video pri la vespera akvoĉerpado.
Se sukcesos al ni kolekti la monon antaŭ la fino de la jaro ili konstruos akvo-kranaron en alia kvartalo.
Se vi volus helpi la civitanojn de Kalima per mondonaco vi povos sendi ĝin al la UEA-konto
de AVE, kies nomo estas avex-z . Bonvolu mencii, ke la celo de la donaco estas ''akvo por Kalima''.
No comments:
Post a Comment