La peonio estas la nacia floro de Ĉinio. Mi elektis la bildon, ĉar hodiaŭ la blogaĵo temas pri nova informo ĉina.
Jen tradukaĵo* de artikolo, kiu ĵus aperis en China Daily.
Laŭ
gazetarinformilo hieraŭa, FLP (Fremdlingva Eldonejo) ĵus eldonis
fotaron, kiu montras la evoluon de Esperanto en Ĉinio.
La
fotaro prezentas 370 fotojn, kiuj kronologie montras la historion kaj
la progreson de Ĉina Esperanto-movado dum pli ol cent jaroj.
La
teksto inkludita en la fotaro priskribas la promocion de Esperanto en
Ĉinio tiel kiel unu el la atingoj de la movado.
Hou
Zhiping, la redaktorestro de la fotaro kaj la eksprezidanto de Ĉina
Esperanto-Asocio **diris ke, la fotaro estas kaj omaĝo al la kreinto
de Esperanto Doktoro Ludviko Lazarus Zamenhoj kaj honora memoraĵo
pri Esperantaj pioniroj ĉinaj, kiuj inkludas la fondinto de Ĉina
Esperanto-Asocio Hu Yuzhi kaj renomaj verkistoj tiel kiel Lu Ŝin kaj
Ba Ĵin.
Doktoro
Zamenhof, kiu estis okulkuracisto pola kreis la lingvon antaŭ 125
jaroj. Li celis krei internacian pontlingvon. Nuntempe proksimume 2
milionoj da personoj en la mondo kapable parolas la lingvon.
* Tiu-ĉi estas mia tradukaĵo.
**Laŭ
la informo de ĉina skajpamiko, Hou Zhiping ne estis eksprezidanto de
la ĉina Esperanto-asocio sed la eksa ĉefredaktoro de la revuo El
popola Ĉinio.
1 comment:
Interesa informo.
Iamaniere chinoj estas modelaj Esperantistoj. Ni chiuj devus sekvi ilian ekzemplon.
Post a Comment