Ĉu la jeno ne estas universale saĝa?
Loĝantoj prizorgu la najbarojn!
Estu trankvilaj kaj ne
ĝenu unu la aliajn.
Mi loĝas en
relative moderna kaj komforta apartamentaro kune kun kvin aliaj
familioj. La najbaraj interrilatoj estas bonegaj: ĉiuj salutas unu
la alian, ĉiuj pretas prunti al aliaj ekzemple iom da lakto
mankita, neniuj el ni brue festemas kaj eĉ la infanoj estas
bonedukitaj.
Tamen ni havas
malgrandan problemon; la sonizolo de la konstruaĵo malbonas. Tio
signifas, ke oni povas aŭdi ĉion, kiu okazas ĉe la najbaroj. Mi estas kontenta, ĉar neniuj estas kverelemaj, kaj mi jam alkutimiĝas aŭdi iliajn
ĉiutagajn sonojn; ĉiuj polvosuĉilas, duŝas, akvopelas la
necesejon, rondiras en la apartamento, spektas la televidilon,
malfermas la rulkurtenojn kaj la pordojn ktp. Ankaŭ per la sonoj de
tiaj okazaĵoj mi multe lernas pri la aliaj loĝantoj.
Mia afabla kaj
helpema najbaro havas problemon, kaj mi estas la senscia kulpanto; aŭ
inverse.
Hodiaŭ mi hazarde
renkontis lin surstrate.
''Saluton amiko,
kiel vi?''
''Nu, pli malpli
bone, dankon. Mi estas dormema, ĉar mi vekiĝis je la sepa.''
''Ĉu? Ankaŭ mi
ellitiĝis je la sepa.''
''Jes, mi scias,
ĉar kiam vi malfermis la pordon de la balkono je la 7-a vi vekigis
min!''
''Ve, mi bedaŭras!''
''Tio estas via
rutino, mi scias. Tamen mi ĉiam enlitiĝas postmeznokte, ĉar mi
ŝategas spekti filmojn.''
''Jes, mi scias, ĉar
mi povas aŭdi vian televidilon.''
''Ĉu tio estas
problemo por vi?''
''Nu, de tempo al tempo.
Sed kion ni faru? Ni kulpigu la sonizolon! Cetere mia ĉambroluanto
diris al mi, ke orelŝtopiloj perfekte solvas tiajn problemojn. ''
Li silentis, tial mi diris:
''Do amiko, bonan
tagon al vi, kaj morgaŭ mi malfermos la pordon je la oka.''
Nu, mi esperas, ke
mi memoru la promeson, ĉar malbona estus la eksplodo de milito inter
alaŭd(ul)oj kaj strig(ul)oj en tia paca apartamentaro.
2 comments:
Tre amuze!Bonhumora pacmesagho,,,
Gratulon!
Paulo Sergio Viana
Gratulon! Al mi tre plaĉis via bonhumora teksto!
Post a Comment