''Amiko diris pri ŝi:
''Mirejo estas azianino en Azio, afrikanino en Afriko. Senrita emerito, babilema poligloto, senbrutara nomado.''
Krom tio, Mireille
(Mirejo) Grosjean havas tre imponan vivprotokolon: emerita
instruistino de lingvoj, mondvojaĝanto, verkisto, pacbatalanto,
prezidanto de ILEI, kunprezidanto de Svisa Esperanto-Asocio kaj
UEA-resprezentanto en Ĝenevo ktp.
Mireille (Mirejo)
Grosjean estis la dua gastpreleganto dum la jarkunveno de DEA. Mireille havas grandan prelegaron, kaj certe
DEA longe pripensis antaŭ ol ili faris decidis elekti la jenon:
UN, UNESCO: ĉu multekostaj establoj aŭ valoraj renkontiĝoj?
Kaj ili bone
decidis, ĉar Mireille sprite prezentis la temon montrante fotojn
de la imponaj kaj luksaj konstruaĵoj de UN en Ĝenevo. UN havas
specialajn sidejojn en ni urboj sed triono el ili lokiĝas en Ĝenevo:
ILO, ITU, UPU, WHO, WIPO kaj WMO. Duoblo pli da kunvenoj okazas tie
ol en la ĉefsidejo de UN en Novjorko.
Mirejo, kies hejmo
estas vilaĝo proksime al Ĝenevo laboras kiel ne pagata volontulo
reprezentante UEA -n en UN kaj UNESCO. UEA estas unu el la 300
NGO-oj kiuj strebas komuniki siajn mesaĝojn, kaj tio de UEA estas
pri lingva egaleco, justeco kaj Esperanto. NGO-anoj multe laboras
ofte senhavante eĉ oficejon. La oficejo de Mirejo estas ĉe ŝi.
NGO-anoj rajtas kunvene paroli nur 2 minutojn pri iu temo. Tial la
preparado por tiu nepre estu tre akurata. Tamen la egale grava laboro
okazas ekstere de la kunvenoj, kiam NGO-antoj 'koridorumas' kaj
lobias kun tiuj ili bezonas konvinki aŭ kunlabori. Mirejo informis
pri la rilatoj inter NGO-anoj de DR Kongo, kiuj pro la paca kaj
neŭtrala etozo en Ĝenevo, multe pli facile rilatas al kongaj
gravuloj tie ol hejme en DR Kongo.
Pri la celoj de sia
laboro por Esperanto Mirejo esprimis sin jene:
''Kiam mi deĵoras
en Ĝenevo mi havas tri celojn. La unua estas, ke homoj sciiĝu, ke
la lingva situacio estas ne bona, ne estas justa... La dua estas, ke
homoj ekscias, kio estas Esperanto. La tria celo estas, ke homoj
parolas pri Esperanto sen stereotipoj, sen antaŭjuĝoj. Mi opinias,
ke mi jam sukcesas, ĉar tie oni nun parolas respektplene pri
Esperanto.''
Mirejo emfazis, ke
ŝi neniel puŝeme prezentas Esperanton, ĉar ŝi opinias, ke la
rezulto estus, ke Esperanto estus forpelata de tiaj rondoj. Oni estu
feliĉa pro ŝajne malgrandaj sukcesoj. Mi citas ŝin denove:
''Venis tre rava
paŝo. La 21.an de februaro estas la monda tago de la gepatra lingvo,
kaj S-ino Bokhava de UNESCO verkis iun deklaron..kaj ŝi flue parolis
dum 30 – 40 minutoj, sen teksto, 10 minutoj en la angla, 10 minutoj
en la franca, en la hispana, en la rusa...La venontan tagon aperis la
teksto en la UNESCO-retejo en la angla, la franca, la hispana, la
rusa, la ĉina, la araba, la bulgara (ŝia denaska lingvo) kaj ankaŭ
Esperanta.''
Konklude: Ni estu
feliĉaj, ke tiaj homoj, kiaj Mirejo prizorgu niajn aferojn en Ĝenevo kaj en aliaj sidejoj de UN-o. Certe ili estas multekostaj, sed laŭ mia opinio la renkontiĝoj estas eĉ pli valoraj.
No comments:
Post a Comment