La blogskribado estas nuntempa ŝatokupo
por pli kaj pli personoj tutmondaj. Unu blogas pri sia familio alia
pri la kuirado kaj tiel plu. Mi blogas Esperante pri mikskonfuzo
da eventoj, impresoj, pripensoj kaj pri mia ŝatokupo t.e. Esperanto.
Interese estas la statistiko pri la legantaro; kiom da legantoj kaj
kie ili loĝas ktp. Mi feliĉas, ke preskaŭ 1242 personoj surklakis
la ligilon dum la lastaj kvin jaroj; ĉu ili ĉiuj legis la blogaĵojn
estas tute alia afero.
Por iu kies bastonĉevalo estus
fritkukoj la rezulto estas tute alia. 35000 personoj sekvas la blogon
La Fritkuka blogo de Dave. Li informas pri ŝatega frandaĵo
populare; laŭ BBC -a informaĵo Dolĉaj Fritkukoj Konkeros LaMondon. La blogo de Dave estas ege belaspekta, kaj certe li mongajnas
per ĝi.
Mi ne intencos legi lian blogon, ĉar
ne plaĉas al mi sukeraĵoj; mi preferas manĝi lunarkajn bulkojn. Se
mi estus juna, mi certe ekblogus pri lunarkaj bulkoj, kiuj (laŭ
mia opinio) estas la plejbongustaj bakaĵoj en la tuta mondo.
Do jen
ideo por juna kaj vigla samopiniano esperantista; blogu ankaŭ pri
temo tia kaj konvinku al la ne-esperantistaro, ke nia lingvo taŭgas
por ĉiu-tagaj aferoj.
No comments:
Post a Comment