La tria semajno de
oktobro estas dana ferio. Iam kiam Danio estis agrikultura lando,
gelernejanoj rajtis libertempi pro la terpoma rikoltado. Kaj oni
nomis la libertempon terpoma ferio. Kvankam ne plu necesas helpi
bienistojn rikolti terpomojn, sed infanoj ankoraŭ rajtas ĝui la
libertempan semajnon.
Ĉiu-jare
jam belas preskaŭ ĉiu-tage kaj ankaŭ belis hodiaŭ. Pro tio mi
foris promeni en la kampara ĉirkaŭejo.
Mi
loĝas proksime de boathaveno kaj sufiĉe vasta strandparko en kiu
troviĝas kvar lagoj.
Jen la boathaveno. |
Parto de la strandparko |
Tie ofte venas fiŝistoj, kiuj pacience kaj
esperante fiŝas kaj fiŝas ĉe la lagoj . Jen sukcesas jen malsukcesas al ili
kapti fiŝojn. Ĉu la sukcesuloj portas fiŝaĵon hejmen? Ne, ĉar
oni devigas al ili reĵeti la fiŝojn akven.
Jen mallonga video filmita hodiaŭ.
Hodiaŭ
estis ia festtago por mi.
Unue
dum longa tempo mi jam ne povis tiel longe promeni pro la rompo de
mia piedo. Tial feliĉe estis revidi la parkon.
Due
pro la instigo de Mateo Dalmose mi kuraĝis kaj filmi kaj Esperante
paroli - samtempe.
No comments:
Post a Comment