La
26-an de julio 2006 BBC aperigis novaĵon pri la esploroj de Adrian
White de la Universitato de Leicester en Britio, kies esploro pruvis,
ke la dana popolo estas la plej feliĉa popolo en la tuta mondo.. La
aserto de Adrian White estis bazita sur respondoj de 80,000
demanditaj el preskaŭ la tuta mondo. La celo estis konstati la
koncepton de feliĉo laŭ la kriterio de subjektiva bonfarto, kiu
estas proksime ligita al la bonsana nivelo.
Do
laŭ la rezulto de la esploro Danoj estas la plej feliĉaj homoj en
la tuta mondo pro la fakto ke la loĝantaro ĝuas la plej bonan
sanstaton.
Nu,
kia estas la sanstato de la dana popolo?
Bona, tamen tiel, kiel aliaj
landoj ni havas grandan problemon pro la tro graseco. Kuracistoj
danaj nomas ĝin grasecan epidemion kaj tio estas kreskanta problemo.
Kiel oni proponas solvi la problemon? Verŝajne ĉiuj konscias pri la
solvoj:
Malŝatu
la komputilon aŭ la televidilon.
Iru
for kaj kuru, promenigu la hundon, akceptu, ke la infanoj ludigi vin
en la ludejo, dancu ktp.
Ne
plu estu manĝegemulo.
Ne
manĝu tro multaj da sukeraĵoj kaj grasaĵoj.
Ne
trinku tro multaj da alkoholaĵoj kaj dolĉaj trinkaĵoj.
La
dana registraro antaŭ nelonge decidis apogi nin, pro la fakto ke la
graseca epidemio estas multekosta afero por la dana ekonomio. La
graseco kaŭzas eĉ pli grandajn sanproblemojn ol ekzemple la fumado.
Ili opiniis ke graso estas la plej grava kaŭzo de graseco. Do, la
1-an de oktobro la registraro enkodukis grasan imposton por
manĝaĵoj, kiuj havas pli ol 2,3% (du procentoj komo tri) da
saturigitaj grasoj.
Tielmaniere
la dana estraro verŝajne estas pioniro.
Ĉu
tia agado feliĉigas la loĝantaron de la tielnomate plej feliĉa
lando en la tuta mondo?
Ŝajnas,
ke ne!
La
produktantoj de laktaĵoj, kukoj, glaciaĵoj, viandaĵoj ktp
grumblas, ĉar tio decido kaŭzos pli grandan burokration. Plue ili
anticipas la malkreskon da enspezoj, pro la fakto, ke konsumantoj
aĉetos malpli da manĝaĵoj.
La
konsumantoj grumblegas, ĉar ili suferos pro prezaltiĝoj da
manĝaĵoj. Verŝajne oni, kiuj loĝas proksime al la landlimoj
vojaĝos butikumi eksterlanden; ekzemple la vendejoj en la sveda urbo
Malmö bone profitos pro tio.
Se
la grasa imposto fakte helpus al ni maldikiĝi, la afero estus
sukceso. Tiam oni ĉesus la grumbladon kaj ni denove estos feliĉaj.
Tamen
ne plaĉas al mi la ideo, ke oni monpunas dikulojn. Laŭ mia opinio,
pli bone estus, ke oni motivigus ilin maldikiĝi per decido, ke oni
malaltigu la konsumantan imposton por legomoj, fruktoj kaj malgrasaj
laktaĵoj ktp.
P.S.
Vi povas studi la mapon de mondafeliĉo por ke konstatu la feliĉnivelon de viaj samlandanoj.
No comments:
Post a Comment