Mi memoras, ke iam mi
loĝis en domo, bela ŝtona domo kun tegola tegmento kaj kamentubo.
Interne estis kuirejo, banejo, dormĉambroj kaj salono. Bele meblita
estis la domo. Ekstere estis la ĝardeno, en kiu la patro matene
akvumis la legomojn.Tagmeze kiam la suno bakis la teron la tuta
familio trankvile kuŝis sub la citrusoj. Vespere renkontiĝinte
kun la aliaj loĝantoj en la mezo de nia montara vilaĝeto ni
babilis, klaĉis kaj trinkis freŝan bongustan sukon.Tiamaniere ni
vivis, kiel oni ĉiam jam vivis en nia vilaĝeto. La infanoj
frekventis la lernejon dum la laboremaj plenskreskuloj kultivis la
teron.
Iun tagon, kiam mi havis
dek jarojn, tiu ĉi trankvila mondo malaperis. Tiun ĉi tagon kiel
kutime mi ellitiĝis je la sepa, mi banis min, mi vestis min, mi
matenmanĝis, mi moketis la fraton kaj mi kisis la patrinon. Tiam
gaje ĝisinte la patron mi foriris al la lernejo. Survoje mi
renkontiĝis kun samklasanoj. Ni laŭte babilis pri la atendota
ekzemeneto. Subite la tero ekvibretis, tiam la mondo eksplodis.
Verŝajne mi svenis, ĉar
la venonta, kiun mi memoris, estis ĥaoso de ŝtonoj, pulvo kaj
neforgesebla ĝemado. Denove mi svenis. Post longa tempo, iu min
relevis kaj zorgis pri mi. Pro la terura tertremo, la tuta urbeto
rompiĝis kaj amaso da loĝantoj pereis.Dum pluraj tagoj mi ne sciis
pri la sorto de la familianoj. Tiam mirakle oni savis la patrinon kaj
la fraton. Nenion ni ankoraŭ scias pri la patro.
Pro la bonkoreco de
fremduloj en la tuta mondo oni donacis al ni provizoran ŝirmejon en
tendaro, manĝaĵojn ktp. Pro la prizorgo de la mondo-loĝantaro, kiu
per la televidilo spektis nian malfeliĉon, ni travivis la unuan
vintron kaj la duan. Baldaŭ alvenos la tria vintro.Ho, mi ne plendas
pri tio, ĉar la tendo estas speco de ŝirmejo kaj ni ne malsatas.Oni
promesadis al ni, ke baldaŭ oni komencu rekonstruii la urbeton.
'Tamen, kiam estos baldaŭ?'
Mi demandis al la instruisto, kiu
nuntempe ŝajne forgesas pri la ekzamenoj. Li ŝultrolevis dirante:
Estis nenio pli konstanta ol provizoraj solvoj.
P.S.
Mi verkis la rakonteton dum mia studado de 'Vojaĝo en Esperanto-lando'. La knabino ne ekzistas. Tamen ja troviĝas ege multaj infanoj, kiuj spertinte tiajn katastrofojn ie ajn same demandas: 'kiam estos baldaŭ?
Per la aldono de video pri la tertremo en Pakistano en la jaro 2005 mi volus nur montri post-tertreman situacion. Neniel mi volus kritiki la rekonstruadon en Pakistano.
2 comments:
Vi skribis tre bonan rakonteton.
Dankon pro la komento, kiun mi ĵus ekvidis.
Post a Comment