10/26/2011

Pri la patrino de la dana movado.



Margrethe Caroline Noll 22.05.1874 – 30.12. 1962 - la patrino de la dana Esperanta movado.

Esperantistoj fieras pri la historio de la Esperanto-movado. Kiam mi estis nova esperantisto mi legis nur pri Ludoviko Zamenhof kaj aliaj gravaj pioniroj ĉie en la mondo. Pri la danaj pioniroj mi nenion sciis. Tamen post kvarmonata lernado de la lingvo io okazis, kiu fajerigis mian intereson.

 Iun tagon mi renkontiĝis kun ne-esperantista amikaro, al kiuj mi rakontis pri mia esperantistiĝo. Preskaŭ ĉiuj opiniis, ke la elekto estis ridinda; kia blago -  Esperanto estas kompreneble tiel formortinta kiel la dido, ktp. Tamen unu el ili subite ekmemoris, ke li iam vidis malkutiman tombon en Garnisons Tombejo. Laŭ li, la tombo estas rimarkinda pro la fremdlingva epitafo, kiu estas skribita sur la tomboŝtono kaj pro la apuda stelforma arbeto. Tial, ni samopiniis, ke evidente estas esperantista tombo.


La sekvontan tagon mi vizitis la tombejon por trovi la tombon.




Kiu estis Margrethe Noll, kaj kial oni nomas ŝin la patrino de la dana movado? Nia patrino devus esti memorenda, tamen pri ŝi  mi sciis nenion.

Margrethe Noll naskiĝis en Kopenhago la 22-an de majo 1874. Laŭ la skribaĵo de Paul Neergaard:’ ŝi naskiĝis en la kastelo de la reĝo....kaj dum siaj infajaroj renkontiĝis en la  reĝa korto kun la infanoj de la reĝo, la postaj reĝoj de la dana kaj novega popoloj’.
Laŭ profesio, ŝi unue estis instruistino, do poste ŝi laboris kiel sekretario kaj librotenisto. Ŝi ŝajne tre interesis pri lingvoj, ŝi apenaŭ regis la anglan, la francan kaj la germanan.

Lundon la 2-an de septembro 1907 ŝi estis unu el la kvarcento de personoj kiuj aligis  la trimonatan kurson, aranĝita de la gazeto ‘Politiken’. La kursgvidanto estis S-ro Skeel-Giøring, kiu verkis la unuan danan –Esperanton vortaron (1904) kaj lerno- libron (1906). Post la kurso Margrethe Noll estis unu el la unuaj membroj de la Konversacia Esperantista klubo, kiuj jaŭde kunvenis en Kongens Nytorv 8. Kiel kunverkisto de ‘Konversacia Esperantista Kluba 1908-58’ ŝi skribis: ‘la severa regado de la klubo kaŭzis, ke oni vere povis paroli Esperanton post la unua vintra sezono.’

Ŝi verŝajne estis jam tre agema virino, ĉar la venontan jaron (1909) ŝi fondis la Esperanton klubon en Aarhus. Dum la Ido polemiko, kiu en Danio estis instigita de la mondfama lingvisto Profesoro Otto Jespersen, ŝi estis la plej aktiva kontraŭulanto de tiu ĉi skismo en Danio. Post la Universala Kongreso en Dresdeno en 1908 Ludoviko Zamenhof gastis la post-kongreson en Kopenhago. Tie Margrethe Noll konatiĝis kun li, poste ili certe interkorespondis, ĉar dum la unua monda milito ŝi estis peranto inter la maestro kaj sia plej aĝa filino Sofia. Margrethe Noll persone kumunikis la informon pri lia morto en 1917 al Sofia Zamenhof.[1].

Dum la tuta vivo ŝi estis treege agema esperantistino. Kiel instruistino ŝi gvidis multajn kursojn kaj por plenkreskuloj kaj por infanoj. Ĝis 1955 ŝi estis sekretarino de la Esperanta-Ekzamena komitato. Plue ŝi estis komitatano de la internaciaj Esperantistaj Feriaj Kursoj en Elsinoro kaj Vejle. Margrethe Noll estis tre verkema esperantisto, kiu verkis du librojn[2] kaj multaj da gazetaj artikoloj. Ŝi estis kaj aktiva kongresano, kiu entute partoprenis 19 Universalajn Kongresojn. Ekde 1922 ĝis 1929 ŝi estis prezidanto de la Societo de Danaj Esperantistoj.

Krom Esperanto ŝi kredis je teozofio, reenkarniĝo kaj pacifismo. Plue ŝi estis kontraŭstarantino de karno, alkolholo, kafo, teo kaj tabako. Teda? Tute ne!  Ĉiuj, kiuj memoras Margrethe Noll rakontas pri bonkora, arda, tolerema virino kiu havis mildan senson da humoro. Hejme ŝi instruis la junularon, kaj unu el ili Paul Thorsen diris al ŝi, okaze de ŝia 80-jara naskiĝtago ke: Belaj kunvenoj sub via prizorgo spirita kaj ankaŭ materia, helpita de proksima bakisto’.

La patrino de la dana Esperanto movado mortis la 30-an de decembro 1962. Ek de tiam la Margrethe Noll Fonduso jam prizorgis la tombon. Plue oni uzas la monon por subteni kaj la Esperantan aferon en Danio kaj por subteni la edukadon de esperantistoj pere de kursoj en Danio kaj eksterlande.

 P.S. La blogaĵo estas mallongaĵo de artikolo mia, kiu aperis en la revuo 'Esperanto en Danio' (2006 ?, mi ne memoras)




[1] Mi demandas al mi mem, kie estas kaŝita la leteraro de Ludoviko Zamenhof kaj Margrethe Noll?  La  kolektaro certe estus tre leginda.

[2] ’Esperanto, Kort vejledning for begyndere’ 1924. ’Ĉu vi deziras korespondi?’ 

No comments: