Iam estis klubgvidanto, kiu okaze de
amika rondo donis al la membroj demandaron. La gvidanto postulis al
ili, ke ili skribu senkaŝe siajn reagojn. El la 10 demandoj ok el ili
estis malincitaj, tial neniu plu memoris ilin .
Jen la du memorindaj
9. Kion vi plej ŝatas pri Esperanto?
10. Kion vi plej malŝatas pri
Esperanto?
Oni ĉefe ŝatis:
Interesajn kongresojn en eksotikaj
landoj.
La avantaĝojn de Pasporta Servo.
Esperantan literaturon kaj kantojn.
La internan ideon.
La bonan etoson en la klubo, kaj la
hejmbakitajn kukojn, kiujn oni tie vendis.
Oni ĉefe malŝatis:
Problemojn pri la akuzativo kaj
transitivaj/netransitivaj verboj kaj aliaj gramatikaĵoj.
Kaj iu aparte malŝatis 'eternajn
komencantojn kaj diablajn krokodilojn!'
Ni ĉiuj konas eternajn komencantojn
kaj diablajn krokodilojn.
Ĉu la eterna komencantaro agacas
lertajn esperantistojn, pro la fakto ke ilia ekzisto kontraŭdiras la
miton en Esperantujo, ke nia lingvo estas facila? Povas esti, ke nia
lingvo estas pli facila ol aliaj lingvoj, tamen eĉ la plej facila
lingvo en la mondo ne estas facile lernebla por ĉiuj lernantoj.
Kaj pri krokodiloj,ĉu? Ni
ne hiprokritu; mi suspektas ke, ĉiuj de tempo al tempo
krokodilas, eĉ sciante scias, ke la krokodilado estas grandega tempmalŝparo.
La kopenhaganoj havas dombeston, kiu kontraŭbatalas la krokodiladon. |
Ni ankaŭ enkondukas la jenan en nian kantaron.
No comments:
Post a Comment