Ĉu vi estas legema? Ĉu mankas
al vi distra libro? Se
jes, mi rekomendu
la romanon de Cezaro Rossetti.
Kredu min Sinjorino.
|
Ĝi estas ankaŭ legebla senpage ĉi-tie.
Cezaro Rossetti (1901-1950)
estis skotitaldevena. Profesie
li estis butika kaj foira vendisto de kuiriloj. Kune kun sia verkista frato
Reto li eklernis Esperanton en la jaro 1928. Ili ĉiam interparolis Esperante.
Cezaro estis buŝe tre talenta rakontanto, tial Reto persvadis lin surpaperigi Esperante
liajn anekdotojn pri la vivo kiel vendisto. La rezulto estis la romano ’Kredu
min Sinjorino’.
En la antaŭparolo li
skribis:
‘Mi dediĉas la libron al mia frato Reto kiu, per tri indulga juĝo pri la unuaj ĉapitroj, kuraĝigis
min verki la ceteron. Al li la kulpo!’
La romanon mi unue ’gustumis’ dum la studado de la libro de Boris Kolker ’Vojaĝo en Esperanto-lando. En tiu
estas inkludita la ĉapitro ’Sonĝo Terura, Sonĝo Forkuras’ kiu temas pri liaj
koŝmaroj post vizito al ia katastrofe
malbona Esperanto-klubo ie en la suda parto de Anglio. Mi tial anticipis, ke la
romano temus pri la 'vendado' de Esperanto. Tamen mi eraris.
Cezaro Rossetti
interesiĝis Esperante verki pri ĉiutagaj okazaĵoj ofte malagrablaj dum la
jardeko antaŭ la dua mondmilito. Tiam la vendado de kuiriloj al aliaj
malriĉuloj estis ege malfacila. Krom la amuza priskribo de la fuŝa
Esperanto-klubo en la ĉapitro ’songo teruras, songo forkuras, li nur rakontis pri Esperanto je la komenco kaj je la fino de la
romano.
Jen socia-realisma romano. Pro senlaboreco kaj monmanko la
vivo estis bruta, kaj tiaj vendistoj devis esti sufiĉe diligentaj kaj ruzaj, se
ili volus sukcese vendi siajn aĵojn. Li vagadis la tutan landon vendante la
kuirilojn en diversaj foiroj, loĝante en diversaj malkomfortaj loĝejoj kaj
renkontante amason da esperemaj homoj, kiuj ankaŭ batalis kontraŭ la malriĉeco.
Jen leginda romano ankaŭ pro la
lingvaĵo simpla, adekvata kaj vigla. Ŝatantoj de
Zamenhofaj proverboj alte taksos
la titolojn, kiujn Rossetti elektis: ‘Virino rideto pli kaptas ol reto’ estis
la titolo de la ĉapitro en kiu li rakontas pri la vespero, kiam li ekamrilatis
kune kun sia koramikino, Anjo, La titolo de la ĉapitro en kiu li priskribis la
kolapson de la amrilatoj estas ‘Unu orienten, alia okcidenten’.
Plezuran legadon!
No comments:
Post a Comment