Ĉi-jare
danaj esperantistoj denove bonvenigis samideanojn el la tuta mondo
okaze de la 96-a Universala Kongreso. Trifojoj antaŭe jam okazis la
Universala kongreso en Kopenhago: en la jaroj 1956, 1962 kaj 1975.
Tamen
en la jaro 1908 Kopenhaganoj havis eĉ pli grandan honoron. Post la
kvara Universala kongreso en Dresdeno okazis postkongresoj kaj en
Berlino kaj en Kopenhago. El la 300 esperantistoj kiuj ĝuis la
turismadon kaj la festadon en Berlino 80 personoj inklusive la
gesinjoroj Zamenhof daŭre vojaĝis al Kopenhago. La danaj
esperantistoj bonvenigis la gastojn je la 9-a en ’la lumega
restoracio de hotelo Bristol. En tute estis representantoj el 16
landoj.
Post
la bonveno , spite al la kaprice malseka vetero, 'oni tramarŝis la
malsekan urbon’ ĝis la haveno, kie ili veturis per la vaporŝipo
al Helsingborgo (Sudsvedio). Tie la sudsveda esperantistaro gastigis
la grupon per lunĉo ĉe terarestoracio. Dume oni ‘interŝanĝigis
diversajn paroladojn; precipe oni aplaŭdis entuziame tiun de Sinjoro
Zamenhof.’
Posttagmeze
ili revaporŝipis al Elsinoro, Danio, kie ili vizitis la tombon de
Hamleto kaj la kastelon de Kronborg.
Vespere
revenante al Kopenhago la kongresanoj ĝoje festis per bongusta
manĝaĵo, kantado kaj dancado en la klubejo de la Kopenhaga
Esperantista Klubo en Kongens Nytorv.
En tiu-ĉi konstruaĵo estis la unua klubejo de la Kopenhaga Esperantista Klubo.
La
sekvan tagon oni nomis vidindaĵotagon. Unue la kongresanoj vizitis
la muzeon de Thorvaldsen, kaj post kiam ili tramveturis al Bierfarejo
de Karlsberg. Membroj de la firmao bonvenigis la gastojn kaj promesis
al ili, ke ili baldaŭ lernos Esperanton. De la bierfarejo ili
vizitis la bestĝardenon. En la postagmezo ili vizitis la Gliptotekon
antaŭ ol la partopreno en la oficiala akcepto en la Urbodomo. La
urbestro salutis ilin Esperante esprimante sian estimon por la
lingvo. Finfine oni supreniris la altegan turon kaj ‘plantis la
verdan standardon super la urbo’.
Jen la kopenhaga urbdomo (foto de 2009)
Bedaŭrinde
la vetero ankoraŭ malbonis, tial vespere oni ne plenprofitis je la
vizito en la Ĝardeno de Tivoli. Tamen ili bonhumore festis ĉe la
’komforta restoracio de Wivel.’ ’Konstante afablaj kaj
nelacigeblaj la Majstro kaj sia edzino ĝis post noktomezo ĉeestis
la kunvenon, akceptante de ĉiuj flankoj tre varmajn dankesprimojn
pri la ĝoja, neforesebla kunrestado.’
La
sekvan posttagmezon la gastoj forvojaĝis hejmen.
Tiuj
ĉi informoj legeblas en la Dana Esperantisto de Septembro 1908. La
informanto estis Marie Schrøder, kiu estis unu el la viglaj kaj
diligentaj esperantistoj, kiuj lernis la lingvon en la aŭtuno de
1907 per kurso aranĝita de la tagĵurnalo Politiken. Ŝi konkludis
la artikolon skribante: ’Ĝis la revido en Barcelona’.
Tragedie
Marie Schrøder mortis pro akcidento survoje al la kvina Universala
Kongreso en Barcelono. Ŝia tombo troviĝas en la Tombejo de
Assistents Kirkegaard en Kopenhago.
La tombo de Marie Schrøder (foto de 2008)
Se
nia majstro mirakle revenus al Kopenhago en la jaro 2011, li certe ne
rekonus la urbon. Kvankam multaj el la tiamaj vidindaĵoj feliĉe
estas ankoraŭ videblaj: la bestĝardeno, la bierfarejo de Karlsberg,
la ĝardeno deTivoli, la Gliptoteko, la Muzeo de Thorvaldsen, la
kastelo de Elsinoro, la tombo de Hamleto, la belega konstruaĵo en
kiu kunvenis la tiama esperantistaro kaj la urbodomo. La lasta tramo malaperis en la sepdekaj jaroj. Nuntempaj
Kopenhaganoj veturas per metro, buso, akvo-buso, trajno, biciklo,
auto kaj eĉ rulŝuoj.
No comments:
Post a Comment