10/01/2011

Skajpaj konferencoj.


Ni, kiuj bonŝance posedas komputilon kaj larĝbendan reton povas pli facile lerni kaj uzi Esperanton.

Fervoruloj, kiuj havas la libertempon, ofte restadas la tutan tagon antaŭ la komputilo ĝuante la diversajn ofertojn: libroj, kursoj, muzikaĵoj kaj babilado ktp. Oni sentas, ke oni apartenas al granda familio. Ĉio estas bona afero por la evoluo de la lingvo, kaj por personoj, kiuj ne bonŝancas loĝi proksime al Esperanto-klubo.

Oni de tempo al tempo invitas al mi partopreni skajpo-konferencon kun esperantistoj de aliaj landoj. Oni parolas pri diversaj temoj. Bone estas havi la ŝancon konversacii pri ĉiutagaj aferoj; la vetero, manĝaĵoj, malsanoj ktp, kvankam ofte la konversciaj temoj estas hazardaj.

Ŝajnas al mi, ke bone estus, se grupo da skajpanoj trovu konversacian temon; ekzemple legita novelo, aŭskultita podkasto, pri kio oni volus pridiskuti.

 Hieraŭ mi legis la novelon 'Palto' de Nikolaj Gogol, kio troviĝas ĉi-tie. Tre plaĉis al mi la novelo, kaj mi pensis: bonege estus konversacii pri la novelo kun aliaj personoj, ekzemple per skajpo.


Jen propono!

Ĉu hazarde estas aliaj legintoj de la novelo, kiuj pretos rendevui skajpe, por ke ni konversacu pri la novelo?


Cetere.


Pri la ĉiu-jara somerodana: ne ĉiam pluvis.

No comments: