3/13/2010

Dannebrog nomiĝas la dana flago.

La dana flago estas unu el la plej malnovaj flagoj en la mondo.

Laŭ legendo la dana flago, nomita Dannebrog (danabro) fariĝis posedaĵo de Danio, kiam ĝi falis el la ĉielo dum batalo inter la danoj kaj estonoj proksime al Lyndanisse (Talino en Estonio) la 15-an de junio 1219. Kiam la flago estis falante oni samtempe aŭdis ĉielan voĉon deklamante ke la danoj venkiĝos. Laŭ historia fakto la dana reĝo Valdemar kaj sia armeo venkis la batalon.

Ĝis la jaro 1854 nur la Reĝo, la registraro kaj kelkfoje la komercia ŝiparo rajtis flirtigi la flagon.

Post kiam ĉiuj civitanoj ricevis tiun rajton. Tre plaĉas al ili flirtigi la flagon okaze de naskiĝtagdatrevenoj, festo-tagaoj kaj gravaj naciaj datrevenoj.


Jen la flagaro en la Urbdomo de Kopenhago.

3/08/2010

Okaze de Internacia Virina Tago 2010

Karaj virinoj en la mondo, okaze de Internacia Virina Tago 2010 mi sendas al vi nome de la gemembraro de Kopenhaga Esperantista Klubo kaj la Dana Esperanto-Asocio mallongan sed elkoran saluton de amikeco.

Nuntempaj gepatroj preferas ame eduki siajn gefilojn sen uzo de korpa puno. Laŭ ilia opinio oni ne plibonigas la infanan karakteron per punbatado. Se okazas enfamiliaj disputoj oni postulas ian ne-perfortan solvon, ĉar oni opinias, ke endas diskuti sed ne bati. En Danio, kiel en almenaŭ 16 aliaj landoj, korpa puno estas tute malpermesita kaj ĉe familioj kaj en lernejoj. Do se oni punbatus infanon, oni fariĝus krimulo.

Ege trista ironio estas, ke post tia paca edukado la infanoj iom post iom ekkonscias pri konfliktoj en la mondo, kaj eniras en la infanan kapon la konstato, ke eĉ se la plenkreskuloj konstante paroladas pri ne-perfortaj konfliktsolvoj, la situacio en la mondo malsimilas. Eĉ respektitaj registaroj ofte rezignas diskuti pri gravaj konfliktoj. Anstataŭe ofte okazas, ke ili klopodas solvi disputojn per punatakoj kaj militoj. La plej ofta rezulto estas malsukceso. La konfliktoj pligrandiĝas kaj pliakriĝas. Ĉu mirige, se la infanoj konkludas, ke tiaj estroj estas krimuloj?

Ĉu estas nur stulta naiveco, ke oni bedaŭras tian malkonsekvencon, kiu detruas la rezultojn de la pacienca edukado, kiun patrinoj, pedagogoj kaj instruistoj (plejparte inoj) ofertas al niaj infanoj?

Nuntempe tro multaj familioj en nia mondo funebras siajn gekarulojn, kiuj pereas pro militoj kaj terorismaj agadoj.

Karaj virinoj ĉu ni akceptu tiajn masakrojn?

Okaze de la Internacia Virino-tago 2010 ni transdonas al vi niajn elkorajn dezirojn je paco, feliĉo, amikeco kaj bonstato por la tuta homaro.

Amike kaj pace salutas
Betty Chatterjee