1/30/2013

Vivu la optimismo!

Ĉu vi pesimismas pri la sorto de nia lingvo? 

Ĉu vi triste meditas pri la malkresko de Esperantujo kaj ties  fina malvenko?


Retrovu la optimismon per la spektado de la video de Regis!




Ĉu li ''nur'' estas ludemulo? 

Ne, ne, tute ne! 

Bonvolu spekti, kiel li instruas Esperanton.




Esperanto vivis, vivas & vivos dank' al homoj kiel Regis.

  
Enhanced by Zemanta

1/29/2013

Iom pri legendo.

English: Bornholm, Denmark
: Bornholm, Danio (Photo credit: Wikipedia)
Hieraŭ unu el la klubanoj rakontis pri la dana insulo Bornholm. Certe la historio, geografio kaj vidindaĵoj estas tre interesaj. Sed tiu, kiu instigis al mi trovi pli da informoj estis ties mitologio. La sekvanta legendo, kiun mi trovis hodiaŭ, temas pri antikvaj vojmontriloj ŝtonaraj, Varperne, kiuj troviĝas en la insulo.

Iun printempan tagon antaŭ multaj jarcentoj okazis geedizaĝa festo en la biendomo de Siegård. Oni vigle festis kaj multe drinkis, tial la gastiganto verŝajne forgesis, ke oni ĉiam ĝentile kondukas, tiam kiam ne invititaj gastoj alvenas.

Nu, subite alvenis la vilaĝa almozulino, kiu ankaŭ estis aŭguristino. Se la gastiganto estus malpli ebria, certe li prudente donus al ŝi iom da manĝaĵo kaj trinkaĵo, kaj post kiam ŝi certe benus la geedziĝan paron antaŭ ol ŝi dankeme revenus al sia domaĉo. Tamen bedaŭrinde li nur humiligis kaj disĵetis ŝin. Pro tio koleriĝante ŝi tiam menacis kaj malbenis lin per terura antaŭdiro:

''Via edzino naskos tri filojn kaj tri filinojn, sed iun tagon la filoj murdos siajn fratinojn''!

La edzino ja naskis tri filojn kaj tri filinojn, kaj por ke la dua parto de la antaŭdiro ne estu plenumita, la gepatroj adoptigis la filojn al parencoj de la edzino loĝante ie en la regiono, kiun ni nun nomas Germanio.


Pasis la jaroj kaj la gepatroj preskaŭ forgesis la teruran antaŭdiron. La tri filinoj bele plenkreskis  Regis agrable feliĉa etoso en la  familio, kiu cetere  estis bonhava.

Tamen iun tagon ekankris fremda boato ĉe la marbordo. Malgranda armilportantaro elŝipiĝis, kaj tiam piede sekvis la vojon al la vilaĝo Østermarie, kie ili esperis trovi valoraĵojn.

Ĝuste en la sama tago la tri filinoj kune kun koĉero veturis per kaleŝo al Østermarie. Ekvidinte la kaleŝon la rabistoj atakis ĝin. Kuraĝe la koĉero kontraŭbatalis ilin, sed dum la tumulto la rabistoj ne nur ŝtelis valoraĵojn, ili ankaŭ mortigis la knabinojn kaj la koĉeron.

Poste en la sama tago tri fremdaj foirvendistoj alvenis la biendomon de Siegård. En siaj kunvolvaĵoj ili havis juvelojn, kiujn ili rabis de la kadavroj knabinaj. Kiam la patrino ekvidis ilin ŝi tuj komprenis, ke jam okazis terura krimo. La bienlaboristoj kaptis la rabistojn, kaj la saman vesperon oni pendigis ilin. Post kiam oni trovis ke ĉiu el la rabistoj posedis kolĉenon kun samspeca bildsigno; la bildsigno de Siegård.

Do la malbona aŭguro de la almozulino estis plenumita.

En la ejo kie la fratinoj kaj la koĉero mortis, tie troviĝas kvar ŝtonaltaĵoj honormemore de la tri fratinoj kaj la koĉero.

Sciante la legendon vi povas kompreni la jenan videon.






Enhanced by Zemanta

1/27/2013

Pri avinjo mojosa.

Mi volus rakonti al vi pri amikino rimarkinda.


 Eĉ se ŝi estas zorgema avinjo, ŝi ne aspektas tiel kiel la virino en la supra bildo de Paul Constant Soyer.

Ne ŝi estas ĉarma kaj mojosa. Kvankam estante almenaŭ 65 jara, ŝi kuretas, gimnastikas, tango-dancas, konstante projektas kaj vojaĝas ktp, ktp.

 Dum longa tempo ŝi silentis; projektemuloj ofte ne estas komunikemaj. Tamen hodiaŭ ŝi subite telefonis al mi. Post la kutimaj reciprokaj demandoj pri familianoj kaj la sanstato ktp, ŝi diris:

''Portempe mi ne estas hejme. Mi partoprenas 22-semajnan kurson en popolaltlernejo jutlanda. La vivo mia fariĝis tiel teda. Mi sentas min tro juna fariĝi pensiulino kaj mi bezonas novajn inspirojn. Tial mi nun studas internacian politikon, internacian kulturon, ĵurnalistikon, komunikilojn, muzikon kaj jogon. Mi estas ne nur la plej maljuna kursano, mi ankaŭ estas pli maljuna ol ĉiuj el la instruistoj. Tamen ne gravas, ĉar la junuloj inspiras min kaj mi multe lernas de ili.''
'Tamen kial vi elektis tian kurson? ''
''Ĉar mi volus verki artikolojn kaj fari filmojn.''
''Pri kio?''
''Nu, ĝis nun, mi fakte ne tute scias, tamen kelkfoje oni bezonas  retrovi sian vojon aŭ verŝajne trovi novan.
''Ĉu la instruado estas danlingva?''
''Ne, angla, ĉar la plimulto el ni estas eksterlandanoj. Oni nomas la kurson Lernejo de Mondcivitaneco. Mi devas forkuri, ĉar mi promesis al japana kursano libron pri hajko. Venu viziti min.''

Nu, kial ne? Konversacioj telefonaj bonas, tamen eĉ pli bonaj estas konversacioj ĉetable trinkante teon. 

Tial baldaŭ mi vizitos la provizoran hejmon de mia amikino en la popolaltlernejo, kiu cetere situas en la orientjutlanda urbo Odder. 






Enhanced by Zemanta

1/21/2013

Ĉu blogi aŭ ne blogi?




 
Pro la scivelemo kaj la ludemo mi ofte hazarde serĉas diversajn temojn en la reto. Ekzemple, hieraŭ mi serĉis krea-komunaĵojn karikaturajn, kaj mi trovis la jenan.
 

''Ĉu blogi aŭ ne blogi,—tiel staras nun la demando: ĉu blogindas aŭ ne blogindas?''

 Memevidente la teksto estus tradukenda, kaj pro tio mi ankaŭ serĉis la tekston de la zamenhofa tradukaĵo de Hamleto, kiu troveblas ĉe la projekto de Gutenberg.


 Do, ĉiuj kiuj volus legi la tradukaĵon de la teatraĵo Hamleto de Shakespeare povas legi ĝin.

 Kvankam mankas al la tiea teksto supersignoj, oni povas kopii kaj enmeti la tekston en Open-office tekstdosieron, kaj mirakle aperas facile legebla teksto kun supersignoj. 

 Hamleto Akto III, sceno 1:
 
''Ĉu esti aŭ ne esti,—tiel staras
Nun la demando: ĉu pli noble estas
Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn
De la kolera sorto, aŭ sin armi
Kontraŭ la tuta maro da mizeroj
Kaj per la kontraŭstaro ilin fini?
Formorti—dormi, kaj nenio plu!
Kaj scii, ke la dormo tute finis
Doloron de la koro, la mil batojn,
Heredon de la korpo,—tio estas
Tre dezirinda celo. Morti—dormi—
Trankvile dormi! Jes sed ankaŭ sonĝi!
Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj
Viziti povas nian mortan dormon
Post la forĵeto de la teraj zorgoj,—
Jen tio nin haltigas; tio faras,
Ke la mizeroj teraj longe daŭras:
Alie kiu volus elportadi
La mokon kaj la batojn de la tempo,
La premon de l’ potencaj, la ofendojn
De la fieraj, falson de la juĝoj,
Turmentojn de la amo rifuzita,
La malestimon, kiun senindulo
Regalas al merito efektiva,—
Jes, kiu volus tion ĉi elporti,
Se mem, per unu puŝo de ponardo,
Li povus sin de ĉio liberigi?
Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemoj
La ŝarĝon de la vivo volus porti,
Se ne la tim’ de io post la morto,
De tiu nekonata land’, el kiu
Neniu plu revenas. Kaj pro tio
Plivolas ni elporti ĉion teran,
Ol flugi al mizeroj nekonataj.
La konscienco faras nin timuloj;
Al la koloro hela de decido
Aliĝas la paleco de l’ pensado;
Kaj plej kuraĝa, forta entrepreno
Per tiu kaŭzo haltas sendecide,
Kaj ĉio restas penso, sed ne faro...
Sed haltu! Ha, la ĉarma Ofelio...
(Al Ofelio) Ho, nimfo, prenu ĉiujn miajn pekojn
En vian puran preĝon!''



Plezuran legadon, spektadon kaj aŭskultadon!

P.S. Se vi volus legi la tekston de la teatraĵo kun supersigna teksto vizitu la PDF-an Librejon ĉe Fejsbuko. Se vi ne estas fejsbukano, kaj vi volus legi la tekston, kontaktu min, kaj mi volonte sendos ĝin al vi.


Enhanced by Zemanta

1/19/2013

La Knabinoj en Hispanio.

Jen la norvega poeto, verkisto kaj ĵurnalisto. 
Vilhelm Andreas Wexels Krag (Veksel Kraŭ) 1871 – 1933



Mi mencias lin, ĉar li verkis la poemon La knabinoj en Hispanio en 1914,

 kiun Poul Thorsen esperantigis en 1949.



 Poste (en 1954) li enmetis ĝin en sian poemaron 'Rozoj kaj Urtikoj'.

Jen
La Knabinoj en Hispanio


 Mi volas kanti al vi kanteton
el Hispanio, la bela land',
en kiu fluas la ruĝa vino
kiel ĉe ni akvo el fontan'.
Ĉar la knabinoj de la hispanoj
dancadas polkon sen bridi sin,
ĉiam subpalmoj kaj sub kaŝtanoj,
sed ili pretas perfidi vin.

Mi trovis unu en Barcelono
kun blankaj dentoj kaj karbharar',
Ŝi servis en la havendrinkejo
kaj vivis en la dekoka jar'.

Ŝi ridis tuj, kiam mi alvenis
por drinki brandon kun limonad',
kaj en la koro tuj amdoloro
ekflamis kiel benzin-brulad'!

Tuj al konsulo mi rapidegis
por iĝi edzo de l' belknabin'.
Li nur respondis: ''Ho, lasu tion,
ĉar eble estas ŝi belputin'.''

Jes, tion diris al mi konsulo;
mi iris trista al dancobal',
sed la knabino kun la fianĉo
alvenis, dum ŝvelis mia gal'.

Mi drinkis brandon kaj limonadon,
kaj proksimume post tria glas'
mi ekpuŝetis al la fianĉo
kaj plantis pugnon sub lia naz'.

Sed antaŭ ol mi komprenis kiel,
lia trancilo min trafis jam.
Kaj ruĝa sango sur ĉiujn ŝprucis,
eĉ al la falsa knabina mam'.

Mi devis resti en hospitalo
monaton por resanigi min.
Kaj jen mi staris sen ŝip' kaj mono,
kaj edziniĝis jam la knabin'.

Mi tial diras: Marist' novega,
de hispaninoj vin tenu for,
sed trovu hejme belamikinon,
fidelo floros en ŝia kor'.''

Hodiaŭ mi hazarde trovis la danan version de la poemo, kaj Jesperspillemand kantas ĝin laŭ la melodio de la dana komponisto Hugo Seligmann 1877 – 1947



1/18/2013

Ĉu vi konas Adamson?

Jen Adamson! 



 
 Kiu estis Adamson?

Adamson estis kreataĵo de la sveda karikaturo-desegnisto Oscar Jacobsson.

 Kia estis Adamson?

 Li estis ordinarulo, kiu havis ĉiutagajn ĉagrenojn kaj revojn pri pli feliĉa vivo. La unuaj bildoj aperis en la sveda gazeto dimanĉa Söndags-Nisse en la jaro 1920. 

Cover of the Söndags-Nisse 1898 Christmas issu...
Kovraĵo de Söndags-Nisse Kristnasko 1898 (Photo credit: Wikipedia)


Malmultaj el la serioj enhavis tekstojn; ne necesis, ĉar la bildoj estis ĉiam esprimplenaj.

Ĝis la morto de OscarJacobsson en 1945 oni daŭre aperigis la karikaturaĵojn en Svedio. Poste la dana karikaturo-desegnistoViggo Ludvigsen daŭrigis la eldonadon ĝis 1964.
Honormemorante  la serion Svenska Serieakademin en 1965 decidis, ke ĉiujare oni aljuĝu premiojn al du talentajn karikaturo-desegnistojn (sveda kaj eksterlandana).

Kial mi prezentas la jenan serion?



Iam, iu esperantsto diligente kopiis multajn el la bildoj de Adamson, por ke li/ŝi amuzu siajn lernantojn. Malantaŭ ĉiu bildo estas manskribita demandaro.

 Samklubanino donis la bildaron al la klubo, kaj nun mi montras ekzempleron al vi, kiu hazarde legas la blogon.



Jen unu el la serioj




 


La informojn pri Adamson mi trovis en vizitinda anglo-lingva hejmpaĝo Weird Space.





Enhanced by Zemanta

1/17/2013

Anglaj Idiotismoj.


Lernantoj de la angla lingvo ofte havas problemojn kompreni ties strangajn esprimojn. Tamen, kvankam la angla estas mia denaska lingvo, mi interesas pri la temo. Tial hieraŭ trovante vikipedian liston de 'English Idioms' mi tuj surklakis la ligilon, kaj tiam mi plezure ekvidis, ke ankaŭ ekzistas Esperanta paĝo pri la sama temo. Kompreneble mi tuj 'vizitis' ĝin.

''VE!!!! mi ekkriis. Kial la idioto tradukis la vortgrupon anglaj idiotismoj anstataŭ anglaj idiomoj? Kial neniu jam korektas la eraron? Ĉu oni celis moki mian denaskan lingvon?''
Nu, estante singarda mi tiam diris:
'' Eble mi mem eraras. Kio estas la opinio de John C.Wells?'' 

John C. Wells (1991)
John C. Wells (1991) (Photo credit: Wikipedia)


Laŭ lia vortaro, la vorto idiomo estas tradukita kiel 'tongue/language' kaj idiotismo estas tradukita kiel idiom.

Kio estas skribita en PIV?
''Idiomo. Parola komunikilo de difinita homgrupo....''
''Idiotismo. Sintagmo propra al iu idiomo, sen sintaksaj similaĵoj en aliaj idiomoj..''

Mi ruĝiĝis. ''Oh dear! Have I lost face?''
Kiu laŭvorte signifas: ''Ho karulo/ino! Ĉu mi jam perdas la vizaĝon?''

Kiu fakte signifas:

''Ho, ve! Ĉu mi publike perdas la dignon?''

Eble, ĉar ies blogo estas sufiĉe publika, pro tio oni blogas. Tamen, mi malŝirmas min, ĉar mi kuraĝas aserti, ke neniuj iam kapablas tutperfekte lerni lingvon. Unu el la mitoj pri nia lingvo estas la aserto, ke Esperanto estas tre facila. Bone, laŭ propraj spertoj mi opinias, ke kvankam Esperanto estas pli facile lernebla ol ekzemple la dana aŭ la franca, tiu tamen defiadas min per ties kaptiloj kiel idiomo kaj idiotismo.

Cetere, ĉu vi sekvas la interesan diskuton pri evitindaj vortoj ĉe Fejsbuko?

P.S. Jen konsola zamenhofa citaĵo de PIV: ''Lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza''.


Enhanced by Zemanta

1/15/2013

MALLONGA HISTORIO PRI LA JUDA KOMUNUMO EN DANIO


MALLONGA HISTORIO PRI LA JUDA KOMUNUMO EN DANIO

Danio estis la unua el la tri skandinavaj landoj, kiu permesis al judoj enmigradon. La unua rekta  renkonto kun ili okazis dum la reĝado de Kristiano 1V (1588 -1648). Tiu okazis, kiam la reĝo invitis Sefardojn el Hamburgo kaj Altona al la novplanita  (1617) urbo Gluckstadt en Germanio. La reĝo nomis sefardan judan  komerciston Albert Dionis kiel monfarejestro en 1619. Dionis, kiu jam estis loĝanto en Hamburgo, fariĝis la unua judo, kiu ricevis danan leteron de protekto.

Pro la bona kunlaboro kun Dionis la reĝo decidis inviti aliajn judojn el Amsterdamo kaj Hamburgo al Gluckstadt, por ke ili plibonigu la komercon. Ekzistis tiam granda komerca  konkurenco inter Hamburgo kaj Danio. Kiel kuraĝigon al la prosperaj judaj komercistoj,  la reĝo proponis kaj la liberecon de religio kaj la komercadajn privilegiojn en Gluckstadt. Iom post iom la hebrea loĝantaro ricevis pli da privilegioj kaj finfine ili rajtis libere komerci en Danio mem. Ili ankaŭ vendis luksaĵojn al la kortego kaj aranĝis grandajn pruntojn por la reĝoj.

Ĝis 1667 ne estis tiel facila afero por la aŝkenazaj hebreoj, kiuj volis komerci en Danio, ĉar ili ne havis rajtojn kiel la Sefardoj. Tamen en 1667 la judoj el Altono ankaŭ rajtis vojaĝi kaj komerci en Danio inkluzive Norvegio kaj Schleswig-Holstein. La unuaj judoj en Danio mem aŭ fabrikis tabakaĵojn aŭ  estis vendejistoj. Unu el la plej grandaj urboj en Danio estis Fredericia en Jutlando. En 1682 la reĝo  permesis la religiajn rajtojn al ĉiuj loĝantoj, kaj pro tio alvenis pli da judoj, kaj riĉuloj kaj malriĉuloj  al tiu urbo.

En tiu epoko loĝas proksimume 19 aŝkenazaj judoj en Kopenhago. Pluraj el ili estis kortegaj juvelistoj. En 1684 unu el ili, Meyer Goldschmidt estis permesita celebri diservojn,  sed sen prediko,  por la tuta juda komunumo ĉe li, kaj dum la sekvontaj 50 jaroj la diservoj  okazis en lia loĝejo. En 1694 oni aĉetis parcelon por la bezono de tombejo.

 Jen la tombejo, kiu situas en Møllegade en la kvartalo de Nørrebro.



En 1695 ankaŭ la sefardaj hebreoj rajtiĝis havi la diservojn. Tamen estis la aŝkenazoj kiuj superregis la judan komunumon en Danio.

Inter 1684 kaj 1814 ekzistis du gravaj judaj komunumoj en la lando: Fredericia kaj Kopenhago. La unua sinagogo estis konstruita  en Fredericia en 1719. La Kopenhaganoj devis atendi ĝis 1766, kiam ilia unua sinagogo estis konsekrita. Bedaŭrinde dum la granda Kopenhaga fajro en 1795 ĝi tute malaperis pro la incendio.

Dum la 18-a jarcento la danaj aŭtoritatuloj bonvenigis al la lando riĉajn judojn kaj malbonvenigis malriĉulojn. Post 1726 oni nur rajtis enloĝiĝi en Kopenhago, se oni havis monon, komercon aŭ domon. Malmultaj judoj estis tiel riĉaj. Tamen la komunumo akiris la permesojn al la eksterlandaj hebreoj, kiuj volis enedzigi establitajn familiojn. En 1784 estis 1,200 judaj loĝantoj en Kopenhago. Ili permesiĝis partopreni nur la metiojn, en kiuj la gildoj ne havis monopolojn. Pro tio la ĉefaj profesioj estis  mona pruntedono,  hipoteka komerco,  brokanta- vestaĵa komerco kaj trinkaĵaj vendejoj –  ĝis 1814 oni oficiale priskribis tiujn kiel ‘ judajn komercojn’. Ofte okazis konfliktoj inter la gildaj rajtoj kaj la komercistaj rajtoj. Tamen la registaro ofte subtenis la hebreojn  kaj pro siaj propraj konfliktoj kun la gildoj kaj  pro la intereso pri  komerca evoluo. Dum la 18-a jarcento la registraro donacis al la hebreoj multajn privilegiojn: mondonojn, prunteprenojn por la konstruado de fabrikoj, impostan faciligon kaj monopolojn. Dum la duona parto de tiu epoko okazis la ekspansio de la dana mara kaj kolonia komerco, kaj pro tio la judaj komercistoj prosperis.

Eĉ se la registaro havis positivan opinion pri la judoj, la gildoj kaj la preĝejo estis pli malamikaj. La gildoj timis pri la juda komerca povo kaj la klerikaro estis  konvinkita, ke la judoj obstine neis la ‘ĝustan vojon’. Je la komenco de la 18-a jarcento pluraj fantaziemuloj proponis kontraŭsemitajn projektojn ekz. Getojn, judajn insignojn kaj judan imposton. Epoke okazis ankaŭ popolaĉaj perfortoj. Tamen la registaro subtenis la judojn neante la enkondukon de diskriminaciaj leĝoj kaj la polico ne toleris la perfortojn dirante, ke ĉiuj rajtas la protekton de la leĝo. Kvankam la registaro kaj la polico estis amikemaj, la klerikaro oponadis la judojn. Ek de 1530 la sola akceptita religio en Danio estis la luterana kredo kaj la ŝtata luterana preĝejo. En 1728 la Kopenhaga klerikaro vane provis perforti la judojn partoprenon en preĝeja diservo.  Ek de 1747 ĝis 1864 la judoj devis publike ĵuri la fidecon al la lando en la sinagogo antaŭ la urba juĝisto kaj la rabeno. Ĝis 1788 nur luteranoj rajtis aliĝi al la medicina fakultato, pro tio la judoj disputis kun la universitato por ŝanĝi tion.

La informada movado en Eŭropo dum la lastaj dekjaroj de la 18-a jarcento influis ankaŭ la danan judan komunumon. Pro la novaj haskalaj (klerismaj) ideoj okazis streĉiĝoj inter la socialaj grupoj en la juda komunumo. La malriĉuloj oponis la novajn ideojn. La komercistaj klasoj bonvenigis ilin, kaj en 1796 reformuloj el dana estraro proponas la reformojn:

1. Judoj estonte konformiĝus je la dana leĝo, escepte de la  ŝtata preĝeja leĝo.

2. Protokoloj kaj aliaj skribaĵoj estus skribotaj en la dana.

3. La estraro pligrandiĝus kaj la tuta komunumo elektus ties anojn.

Tiuj proponoj ne plaĉas al la juda komunumo, kaj pro tio la estraro nenion efektivigis. Tamen iom post iom la judoj jam ricevis pli da rajtoj:

En 1788 ili rajtis aliĝi al la gildoj kaj en 1799 al la altlernejoj. Samjare ili rajtis aĉeti terpecojn. En 1805 kaj 1810 la riĉuloj en la komunumo inaŭguris por la malriĉuloj la Karolinan Lernejon. Karoline estis la filino de la reĝo Frederik VI.  La Karolina lernejo ankoraŭ ekzistas kiel la sola juda lernejo en Danio.

En 1804 reĝa dekreto donis egalajn rajtojn al judoj. Tiu epoke kristanoj timis la eventualan potencon de la juda komunumo. Pro tio, de tempo al tempo okazis kontraŭsemitaj eventoj ekz. en 1813, kiam iu verkis danan tradukon de germana kontraŭsemita libro. Sed multaj gravaj personoj defendis la judojn. Denove en 1819 okazis la ‘hep-hep tumultoj’ en Germanio, kiuj ankaŭ etendiĝis al Kopenhago. La estraro denove supresis tiujn tumultojn.

Mem en la komunumo ekzistis konfliktoj inter la ortodoksuloj kaj la haskaluloj. Sed ekde 1829 Rabeno Abraham Alexander Wolff fariĝis ĉef-rabeno en Kopenhago, kaj dum ses dek jaroj li unuigis la komunumon, ekz. per konstruado de nova sinagogo en 1833, kiu ankoraŭ restas la plej uzata renkontejo de danaj judoj. Li havis grandan talenton por solvi la konfliktojn inter la liberpensuloj kaj la ortodoksuloj. Li ankaŭ sukcesis fari bonajn rilatojn kun la nejudoj. Tamen dum la 19-a jarcento pro la egalaj rajtoj kaj la interedziĝoj multaj hebreoj asimiliĝis. Multaj nereligiaj judoj aktive kaj valore partoprenis en la nejuda komunumo ekz: la verkisto Georg Brandes, la artkolektisto Heinrich Hirschsprung, la komponisto Leopold Rosenfeldt , diversaj sciencistoj kaj politikistoj. Je la fino de la jarcento la komunumo nombris ĉirkaŭ 3,500 membrojn kompare ol la 4,000 membrojn en 1834.

Pro la pogromoj en Rusio je la komenco de la 20-a jarcento (ekz: Kishinev pogrom en 1903) enmigradis pluraj miloj da judoj. Komence la malnovaj membroj timis pri la konsekvencoj de la enmigrado. La riĉaj, okcidentaj kaj laikaj malnovuloj estis malsimilaj ol la novuloj, kiuj jide parolis kaj ofte pli tradicie praktikis la religion. Tamen iom post iom ili fortigis la komunumon per la renovigo de la juda kulturo. Alia rezulto estis la kresko de la komunumo, kiu nombris 6,000 en 1921.

Dum la tridekaj jaroj kaj dum la milito judaj rifuĝintoj el Germanio enmigradis Danion. Sed pro la senlaboreco estis tre malfacile havigi enirajn  permesojn, kaj pro tio sufiĉe multaj personoj ne sukcesis eniri Danion.

Ekde la 9-an de aprilo 1940  ĝis oktobro 1943 la 8,000 (ĉirkaŭ) judoj en Danio trankvile vivis. Ĝis tiam la danoj evitis la konfliktojn kun la germanoj pro la dana-germana akordo de 1940. Tamen iom post iom la dana rezisto-movado evoluis, kaj pro tio en septembro 1943 la germanoj deklaris la militleĝon. Tial la akordo ne plu ekzistis. Werner Best, kiu estis la  reprezentanto de la germana estraro en Danio,  jam planis la areston de la danaj judoj. Tamen alia germana diplomato en Danio F.G.Dukwitz, kiu havis bonajn rilatojn kun la danaj politikistoj, sekrete informis la membrojn de la rezisto-movado pri la planota amasaresto de la judoj. La rezistanoj per kunlaboro kun la fiŝistoj tuj aranĝis la savon de la 7,200 komunumanoj per transmare fiŝboata veturo al Svedio. 500 judoj estis kaptitaj kaj senditaj al Theresienstadt. Dum la milito nur 120 danaj hebreoj pereis pro la Holokaŭsto. En 1945 oni revenis hejmen kaj rekomencis la trankvilan vivmanieron. La nejudaj najbaroj ofte zorgis pri iliaj aferoj dum la restado en Svedio.



Danaj judoj estas tre dankemaj pro la ricevita bonkora kaj kuraĝa helpo dum la milito, pro tio la rilatoj inter judoj kaj ne judoj estas bonaj. Post la milito okazis enmigradoj de judoj el Hungario en 1956, el Ĉeĥoslovakio en 1968, el Pollando en 1969-72 (2000 personoj) kaj ankaŭ israelanoj ktp.  Nuntempe la loĝantaro  ankoraŭ  numbras 6-7000  kaj nur 1% loĝas ekster Kopenhago. En tiu urbego estas:

La granda sinagogo en Krystalgade de 1833 (2,400 membroj).kies  rabeno nomiĝas Bent Lexner.

 Jen foto de la granda sinagogo 1899. (Vikopedio)

La ortodoksa sinagogo, kiu havas ritan banejon (mikva).

La progresiva sinagogo shir hatzafon (norda kanto).

La chabad movado estas aktiva en Danio.

La juda lernejo –Caroline skole.

La naŭjaraĝa dana juda muzeo, kies arkitekto estis Daniel Libeskind, kiu ankaŭ desegnis la judan muzeon en Berlino.

Ĉe la Reĝa Biblioteko ankaŭ nomata la Nigra Diamanto estas granda libraro de hebreaj temoj, kiu entenas 40,000 librojn en hebrea, jida, ladina, aliaj lingvoj kaj dana.

Ekzistas multaj diversaj kluboj en la komunumo ekz; W.I.Z.O. (Virina internacia cionista organizio),B’nai Brith , pensiula klubo kaj centro, New Outlook (paca movado) ktp.



Pri la aktuala juda situacio en Danio.

Nuntempe la dana judaro nombras proksimume 7000, kaj la plejmulto el ili loĝas en Kopenhago kaj ties najbareco. Estas malfacile priskribi tiun ĉi komunumo pro ties komplikeco.La dana judaro venas el multe da landoj: Anglio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Israelo, Polando Rusio, Usono ktp, ktp. Tial oni havas diversajn historiojn, ideojn kaj spertojn pri la juda identiteco kaj kulturo.

Proksimume 2,400 personoj membras la plej grandan sinagogon en la centro de Kopenhago. Al tiu ĉi sinagago apartenas infanĝardeno, lernejo tri maljunulejoj kaj tombejo. Nuntempe estas dungitaj du rabinoj en la sinagogo. Pro la granda religia diverseco en la komunumo tiu ĉi sinagogo estas meze tradicia. Tamen en Danio ekzistas aliaj grupoj, kaj la treege religiaj kaj la malreligiaj. Ekzemple la Ĥabad movado (fundamentalisma movado) dum proksimume 20 jaroj jam aktiviĝas en Danio. Aliflanke dum la lastaj jaroj la reformema judaro kaj jam aktiviĝas, kaj en 2006 la dana ŝtato oficiale agnoskis ties sinagogon.Ĝis nun ili ne havas propran rabinon, sed de tempo al tempo alvenas fremdaj rabinoj en la sinagogon.


Nuntempe la judaro en Danio (verŝajne tiel kiel en la tuta mondo) integriĝas en sia lando. Laŭ ili estas devende, ke oni estas tiel obeemaj civitanoj, kiel aliaj civitanoj; la religio estas privata afero. Judoj troviĝas en ĉiuj profesioj kaj fakoj.

La malsuba teksto estis por prelego, kiun mi faris en Odeso en la jaro 2006 por membroj de pensiula klubo juda, kiuj scivolemis pri la juda komunumo en Danio. Fakte tiu estis mia unua prelego en Esperanto. Post ties skribado  mia tiama instruisto Boris Kolker afable korektis diversajn gramatikajn erarojn en la teksto. En Odeso la prezidanto de la klubo Blanka Akacio Semjon Vajnblat ruse tradukis grandan parton de la teksto. Sed pro la fakto, ke mi sukcesis endormigi kelkajn el la kompetindaj aŭskultantoj, ni rezignis finprelegi pri la temo.


Enhanced by Zemanta

1/10/2013

 Alvoko okaze de la Internacia Virina Tago 2013

 En Italio kaj Rusio mimozo simbolas Internacian Virinan Tagon. En Hiroŝimo, Japanio oni elektas prezenti la tagon alimaniere per ĉijara mesaĝo al geviroj ĉie.


Jen la alvoko skribita de  OSIOKA Taeko el la urbo Hiroŝimo, Japanio.


  
Skribas OSIOKA Taeko el la urbo Hirosima, Japanio.
Ni Hirosima Esperanto-Centro kiel unu el 23 organizoj sub la Plenuma Komitato de Internacia Virina Tago 2013 Hirosima lanĉas mesaĝon. Ni petas vin doni al ni vian respondan mesaĝon por la Tago, kaj transdoni la alvokon al viaj geamikoj. Ni ekspozicios vian mesaĝon ĉe publikaj ejoj de la urbo Hirosima.

Limdato estas la 10-a de februaro 2013, ĉar ni havos ekspoziciojn de la mesaĝoj ekde la 18-a de februaro.
Kun antaŭdanko, OSIOKA Taeko
Mesaĝo por la Internacia Virina Tago 2013, Hirosima

Estimataj, kaj karaj gesinjoroj en la mondo,
Ni, la plenuma komitato de la Internacia Virina Tago de UN2013 Hirosima, konsistas el 20organizoj kaj la municipo Hirosima, salutas vin solidarece, kaj elkore alvokas al vi. En la 3-a de marto, 2013, por la Internacia Virina Tago de UN en la 8-a de marto, ni havos kunvenon por kunlaboro per aldono de saĝoj kaj fortoj, kaj por antaŭenpuŝi konstruon de la socio por komuna partopreno de geviroj Virinoj de la gubernio kaj de la urbo Hirosima organizas kunlaborojn por heredigo de la socio paca al sekvanta generacio. Nur en paco ni povas koncentri fortojn por antaŭenpuŝo de komuna partopreno de geviroj.

Post publikigo de la “Listo pri Egaleco inter Viro kaj Virino” de la Monda Ekonomia Forumo en oktobro, 2012, ni denove pripensis pri nuna situacio de la japanaj virinoj. Laŭ vidpunkto pri ŝanco de dungiĝo, salajro, edukiteco, sano, vivkondiĉo, partopreno en politiko, entute la japanaj virinoj lokiĝas 101-a pozicio en la listo!

Longe daŭras malprospera ekonomio aldone al la katastrofo kaj de naturo kaj de la atomcentralo, kiu aparte atakas gejunulojn kaj virinojn. Ni pripensu pri feliĉo de la virinoj” estas la ĉefa temo de la Tago, 2013, kaj ni lernas pri hodiaŭa situacio de virinaj vivo, malriĉeco, kaj ties influo al kresko de infanoj, en Hirosima, kaj en Japanio. Ni kosiliĝas pri niaj taskoj, kaj antaŭen puŝos komunan partoprenon de geviroj en la socio.

Bonvolu informi nin pri situacio de virinaj vivo kaj laboro ĉirkaŭ vi, ni petas. Vian mesaĝon ni ekspozicios en tri kunvenejoj de la urbo.

S-ino YOSIDA Mariko
Prezidanto de la plenuma komitato por la Internacia Virina Tago 2013, Hirosima
La municipo Hirosima

Kun virinaj organizoj:
Arko de Hirosima/ Konsilio Yui-porto / Kina karavano/ Novjapana virina asocio/ Ligo de vartistoj/
Hirosima Esperanto-Centro/ Ligo de medicinaj sindikatoj/ Sindikato de emeritoj/ Instruista laborsindikato/
Ligo de solaj patrino k infano(urba)/ Laborsindikato de municipaj oficistoj/ Laborsindikato de urbaj oficistoj/
Ligo de patrinoj de la urbo / Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hirosima/ Ligo de virinaj asocioj WENET/
Ligo de Komercistoj/ Virina demokrata klubo/ YWCA/ Centro de komuna partopreno de geviroj en la socio/
Ligo de Patrinoj de la gubernio/ Koruso Paĉe/ Sekcio de komuna partopreno de geviroj de municipo Hirosima/
Konsilio de Kino-rondoj de la urbo.
Limdato kaj aliaj: ĝis la 10-a, februaro 2013.
Maksimume sur unu leterpapero A-4 formata. Ankaŭ viroj rajtas skribi al ni.
Kun notoj petataj: Nomo, sekso, aĝo se eble, profesio, loĝloko(urbonomo), lando.
Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka@mua.biglobe.ne.jp
Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hirosima, 734-0041 Japanio 

Jen mia reago.
 
Estimataj komitatanoj de Internacia Virina Tago de UN 2013 Hiroŝima.
Gratulon pro la konstanta laborado konstrui socion, en kiu viroj kaj virinoj egale kunlaboros por komunaj celoj.
Laŭ “Listo pri Egaleco inter Viro kaj Virino” de la Monda Ekonomia Forumo de oktobro, 2012 Danio estas la 7-a plej sukcesa el la 200 landoj.
Pro tio daninoj ne plendu pri ŝanco de dungiĝo, salajro, edukado, sano, vivkondiĉo kaj partopreno en politiko.

Geknaboj samrajtas kaj samprofitas edukade, kaj ili egale frekventas altlernejojn kaj universitatojn. Virinoj estas malpli senlaboraj ol viroj ( virinoj 7% kaj viroj 8%). En multaj profesioj estas pli da virinoj ol viroj. Viroj kaj virinoj ricevas egalajn salajrojn por samspecaj labortaskoj. Gepatroj rajtas dividi postakuŝajn forpermesojn. Post la forpermesoj gepatroj ne havas problemojn pri infanprizorgado, ĉar abundas bebovartejoj. La koncepto de 'dommastrino' estas preskaŭ arkaika; nuntempaj geedzoj dividas la dommastradon. Kvankam virinoj kaj viroj bonsanstatas, virinoj averaĝe vivas 3-4 jarojn pli longe. Virinoj estas politike agemaj kaj relative sukcesaj; virino estas la nuntempa ĉefministro, kaj aliaj virinoj estas ministroj.
Tamen Danio ne estas paradizo.
Laŭ divorcaj statistikoj 44,5% da geedzoj eksedziĝas, kompare kun 1,9% en Japanio. Pro la bonekonomia stato de virinoj ili ne bezonas toleri malfeliĉan geedzon. Tamen pro la geviraj egalrajtoj, kaj la patro kaj la patrino havas egalajn gepatrajn rajtojn. Tiu signifas, ke infano kies gepatroj decidas eksedziĝi, havas du hejmojn, kaj tiu ĉisemajne pendolvagadas de la patro al la patrino.
Kiom da plenkreskuloj libervole akceptus la devigon ĉisemajne translokiĝi?

Preskaŭ miliono da danoj sole loĝas. Kelkaj el la junuloj preferas eviti zorgojn familiajn, aliaj simple ne jam trovas la perfektan partneron. 29% da maljunuloj (60 – 79 -aj) sole loĝas. Eĉ se oni ŝatas vivi sendepende, tia vivmaniero povus esti danĝera: 10% el la danaj mortantoj sole mortas.
Betty Chatterjee. Ina. 70-jara. Emerita pedagogo. Vallensbaek Strand. Danio.



1/04/2013

Pri Esperantaĵoj aĉetindaj.


Amikoj el Pollando dorlotas min, kaj kompreneble mi ege ĝuas kaj alte taksas ilian malavaremon.

 Novjare ili donis al mi du kajerojn, kies kovriloj estas ornamitaj per la sekvantaj poŝtkartaj bildoj.


 Poŝtkarto de C.A.Sheehan eldonita de la firmao Raphael Tuck en Londono, Britio komence de la 20-a jarcento.



'Esperanto disvastiĝas tra la mondo' estas titolo de la malsuba poŝtkarto eldonita de la firmao Ader & Borel en Dresdeno komence de la 20-a jarcento.


Notinde estas, ke ili aĉetis ilin en librovendejo en la juda kvartalo, Kazimierz en Krakovo. 

Laŭ miaj propraj spertoj malmultaj firmaoj ekster de 'Esperantujo' vendas esperantaĵojn, tial tiaj apogemaj firmaoj meritas honoran mencion kaj apogon. Do se vi estos en Krakovo pripensu viziti la librovendejon, aŭ eble vi povos rete butikumi ĉe ili.

P.S.
Jen pli da informoj pri librovendejoj en Krakovo kaj ankaŭ en Budapeŝto:
 
Austeria Bookstores: Kraków, ul. Józefa 38 », Budapeszt, Nagy Diofa 30-32»
Kraków, ul. Szeroka 6, tel. 012 411 12 45, austeria@austeria.pl

Enhanced by Zemanta

1/01/2013

Novjara bruado!

Hieraŭ kulminis la plej gaja monato de jaro per viglaj festoj kaj ekstravagancaj piroteknikaĵadoj privataj.



 Eĉ se ni ankaŭ maltrankviliĝas pro la ekonomia krizo, danoj decembre aĉetis piroteknikaĵojn kontraŭ 32,000,000 kronoj.

Hieraŭ oni ĝuis la spektaklojn. Post kiam ĉu iuj ekvidis la piroteknikaĵajn rubaĵojn? Nu, meznokte malhelis, pluvetis kaj hejme estis novjaraj kukoj, biero, vino, ĉampano ktp. Nu, ne.

La 1-an de januaro 2013 je la 12-a sunis kaj belis.

  La rubaĵoj plene videblis.
 
  
Kie estis la festintoj? Ĉu ili ne volus netigi la komunan ĝardenon?


Nu, ne! La 1-an de januaro oni dormas, suferas postebriojn kaj gravas la ordigo de sia propra loĝejo. Plue oni malstreĉu, ĉar morgaŭ oni denove laboros kaj enspezos monon. Ĉiuj konas la diraĵon:

 'Julen varer længe, koster mange penge'/Kristnasko daŭradas, kaj multe kostadas.

Do, morgaŭ, eble postmorgaŭ aŭ eĉ venontsemajne ankoraŭ kuŝos la rubaĵoj ĉie en nia bela ĝardeno, kiu kutime jene aspektas. 




Tamen iam la domgardistoj fine havos la tempon ordigi ĝin.

Kvankam la domgardistoj enspezas monon, ĉu ne maldecas postuli al ili tiajn kromlabortaskojn?

 Sen esti tro predikema, ŝajnas al mi, ke temas pri la malbona civitaneco de tiuj malpurigantoj.

Malgraŭ la grumblado,  feliĉan novjaron!