12/22/2012

Tagiĝis ankaŭ hodiaŭ!

Bonan matenon! Jen la plej feliĉa novaĵo de la tago: hieraŭ la 21-an de decembro 2012 okazis nenia apokolipso!
Ĉiuj estas feliĉaj.
Ĉu la antaŭdirantoj feliĉas? Nu, eĉ se ili verŝajne ruĝiĝas pro siaj eraroj, ili scias, ke homoj estas forgesemaj. Certe ankaŭ ili preferas festi okaze de Kristnasko kaj la novjaro.

Kiuj estas la plej feliĉuloj? Mi konjektas, ke la plej feliĉaj estas la komercistoj, kiuj profite vendis ŝirmejojn kaj aliajn necesaĵojn al timemuloj, kiuj ĉiam panikas, kiam oni avertas pri ia katastrofo aŭ apokolipso.

Pri avertitaj apokolipsoj: Ekde la jaro 1000 p.k. Oni 15-foje jam avertis la homaron pri apokolipsoj.

En 1000, la papo Sylvester opiniis, ke okazos apokolipso je la fino de la unua jarmilo.

En 1284, la papo Innocent la 3-a opiniis, ke okazos apokolipso 666 jaroj post la apero de Islamo.

En 1658 Christopher Columbus post sia dua fiaska peno trovi marvojon al Azio antaŭdiris apokolipson.

En 1666 kristanoj opiniis, ke la diablo respondecis pri la granda incendio de Londono, pro la fakto ke la cifero 6 aperas trifoje en la jarnumero.

En 1688 la skota matematikisto John Napier erare konkludis, ke laŭ la revelacio de Sankto Johano la apokolipso okazus tiam.

En 1844 Pastro William Miller certis, ke la antaŭdiro pri la apokolipso troviĝis en la libro de Daniel 8.14 de la Malnova Testimento.

En 1910 la franca astronomisto Camille Flammarion timis la preterpason de la kometo de Hailley.
English: Camille Flammarion Français : Camille...
English: Camille Flammarion Français : Camille Flammarion (Photo credit: Wikipedia)


En 1969 la amasmurdanto Charles Manson uzis teorion pri apokolipsa intergenta milito kiel klarigo por siaj krimoj.
Charles Manson
Charles Manson (Photo credit: Wikipedia)

En 1982 la evangelia, republikana, eksprezidenta kandidato promesis, ke la apokolipso okazos antaŭ la fino de la jaro.

En 1997 la kulto, Pordego al Paradizo opiniis, ke la kometo de Hale-Bopp indikis la baldaŭan apokolipson. Pro tio, ties membroj suicidiĝis, por ke ili pluvivu kaj enbordiĝu kosmoŝipon.

Hale Bopp over Arizona
Hale Bopp over Arizona (Photo credit: wallygrom)
En 1998 Hon-Ming Chen, la gvidanto de la tajvana kulto 'La vera vojo' anoncis, ke Dio alvenos al la mondo per fluganta telero je la 10-aj horoj. (Pardonu, mi ne scias, la precizan daton)

En 1999 oni citis la diraĵojn de Nostradamus, kiu opiniis, ke la reĝo de timo aperos en la jaro 1999+9 monatoj.

En 2000 oni timis aviadilajn katastofojn kaj eksplodantajn komputilojn pro la nova jarmilo.

Large Hadron Collider quadrupole magnets for d...
Large Hadron Collider quadrupole magnets for directing proton beams to interact. These superconducting quadrupole electromagnetas were made in Fermilab. (Photo credit: Wikipedia)
En 2008 la enŝalto de Large Hadron Collider timigis multajn homojn, kiuj opiniis, ke la evento kaŭzus grandegan nigran truon, kiu neniigos la tutan mondon.



En la jaro 2011 radia predikanto antaŭdiris la apokolipson.

Kaj hieraŭ la 21-an de decembro 2012 pro la fino de la 5000-jara kalendaro maja oni ankaŭ promesis al ni, ke certe okazos la apokolipso.

Tamen hodiaŭ mi estas bloganta, kaj mi esperas, ke iu legu kaj eĉ komentu ĝin.

Ĉu iu, volus averti pri la venonta apokolipso?

Eble pli facile estas antaŭdiri pri katastrofoj. Ekz. la unua verŝajne estos la Usona fiskala klifo.
Post kiam restos eblaj katastrofoj, t.e.: Atom-milito kaj tutmonda varmiĝo.

Tamen mi paŭzu pesimismi!

Feliĉan Kristnaskon kaj sukcesplenan kaj pacan novjaron!




















Enhanced by Zemanta

12/20/2012

Antaŭkristnaska Buĉado,

English: Carl Nielsen outside his childhood ho...
 Carl Nielsen apud sia infanaĝa hejmo en Nørre Lyndelse, Fueno Danio en 1927. Fueno dane estas Fyn kaj angle Funen. (Photo credit: Wikipedia)


En Danio oni ŝatas manĝi porkaĵojn. Kvankam oni plej ofte aĉetas ilin en superbazaro, kelkfoje oni aĉetas duonporkon ĉe bienisto. Tamen nuntempe tiu ŝirmas la aĉetanton, kiu certe ne observas ties buĉadon.



Dum la infanaĝo de Carl Nielsen*, oni buĉis porkon unu fojon jare, kaj tio okazis antaŭ Kristnasko. Jen la priskribo de porkbuĉado, kiun li observis, verŝajne en la jaro 1872 kiam li estis proksimume sepjara. Liaj gepatroj ankaŭ volis ŝirmi lin, sed ili ne sukcesis:



''Alifoje okazis io, kio estis pli timiga, ĉar tiam mi estis nur malgranda knabo, eble ses aŭ sepjara, kaj verŝajne je la unua fojo mi vere rimarkis sangon. Iun matenon tre frue vekis min mia frato Albert, kun kiu mi dividis liton: ‘’Rapide ellitiĝu, Kristian Langelænder (14 ) venis. ‘’Ili nun trinkas kafon, sufiĉas la tempo’’. Mia frato parolis rapide kaj mallaŭte. Sed sub la pordo vidiĝis lumstrio de la alia ĉambro, de kie ni povis aŭdi la voĉojn de paĉjo kaj panjo kaj fremdan viran voĉon. Ili parolis ankaŭ mallaŭte, verŝajne por ne veki nin infanojn. La urĝo de mia frato, la mallumo kaj la mallaŭtaj voĉoj min maltrankviligis. ‘’Kio estas?’’ mi demandis. Sammomente li ekbruligis alumeton. ‘’Rapide trovu vian vestaĵon’’, li flustris. Poste ni aŭdis ilin iri de la alia ĉambro ekster la domon. La vestoj de Albert estis en la ĉambro, ĵus forlasitaj de la aliaj, kaj do mi ne povis paroli kun li kaj plue demandi. Mi fortiris la kurtenon de la fenestro, kaj fariĝis iom hele; estis ĝuste tagiĝo. Mi estis tute konfuza, kiam mi surtiris la ŝtrumpojn, kaj mi tremis tiel, ke mi malĝuste metis la piedojn en la pantalonon. Albert estis jam preta, kaj mi sentis de la malvarma aero, ke li eliris kaj lasis la pordon malfermita post si. Sammomente mi aŭdis teruran krion. Unue mi kredis, ke ili faris malbonon al mia patrino, sed en la venonta sekundo mi komprenis, ke estas la porko, kiu blekegis. Kiam mi venis eksteren, mi vidis miajn gepatrojn, Kristian Langelænder kaj Granda-Hans Jensen tiri la porkon el la porkejo. Ili estis metintaj pecon da ŝnurego ĉirkaŭ ĝian nazon kaj unu el la malantaŭaj piedoj, kaj ĉiuj kvar tiris kaj puŝis por movi ĝin al tablo, farita el du bierbareloj kaj pordo, metita sur la bareloj. Mi aŭdis Hans Jensen diri: ‘’Ne gravas, ni poste tion lavos, kiam ĝi kuŝos supre’’. Kiam ili estis proksime al la tablo, Kristian Langelænder diris: ‘’Unu, du, tri ho ruk!’’ Ĝi nun kuŝis sur la tablo. La malantaŭaj piedoj estis tiel streĉe ŝnuritaj, ke ĝi ne povis barakti, sed ĝi daŭre rulmovis sin kaj blekis tiel terure, ke mi kuris al mia patro kaj diris al li:’’Lasu tion, paĉjo, paĉjo, lasu!’’ Li rigardis al mi duone ridetante, sed fikse kaj diris: ‘’ Prefere eniru, mia knabo’’. Tamen mi ne eniris, kaj Albert kaj mi vidis ĉion. La ‘langelandano’ nun prenis du tranĉilojn el la leda rulo. Unu estis longa kaj tre pinta, ĝin li metis inter la dentojn, kaj per la alia li forrazis la harojn en certa loko sur la kolo de la porko, kiun oni nun puŝmetis tiel, ke la kapo pendis ekster la pordo, sur kiu ĝi kuŝis. Panjo tenis ladan sitelon ambaŭmane al la kolo de la porko; la ‘langelandano’ iris al la kontraŭa flanko, metis tre kunigitajn fingrojn sur la lokon, kiun li razis, prenis la longan tranĉilon de la dentoj, lerte, rapide kaj forte puŝis ĝin en la beston kaj tuj ĝin eltiris. la sango unue trafis la manojn de panjo, sed ŝi tuj kaptis la dikan ŝprucon per la sitelo. Estis al mi, kvazaŭ panjo fariĝis por mi alia homo; min kaptis stranga sento, kaj mi iris en la ĝardenon. Iom post iom la blekoj estis pli maloftaj kaj pli malfortaj, kaj mi komprenis, ke kiam estos tute elfluinta la sango, la besto ne plu vivos. Reironte en la domon mi vidis, ke jam leviĝis la suno. Ĝi estis ruĝa kiel sango, kaj antaŭ miaj okuloj tremetis ĉio ruĝa, kion mi vidis.

Vespere ni manĝis porkan ripaĵon kaj sangokolbasojn. Al mi ŝajnis, ke panjo denove estas la sama kiel antaŭe, kaj paĉjo estis vere agrabla. La sceno de la mateno estis tute forgesita. Tiel efemera estas la infana animo, kiel ondetoj, kie unu superverŝas la alian. Sed tio, kio jam influis la animon, revenos, kaj eble la impresoj fariĝas pli fortaj, se ili estis sur la fundo de forgeso.

(14) Langelænder estas homo el la insulo Langeland. ''

*

  • Novembre mi komencis enkomputiligi manuskripton de traduko de la membiografio de la dana komponisto mondfama Carl Nielsen. La tajpadon mi finis, tamen restos al mi kaj aliaj ties korektado. Nu, mi revas, ke iam la libro estos eldonita. La libro estas leginda, ne nur pro la informo pri la vivo de Carl Nielsen, sed ankaŭ pro ties ege interesaj priskriboj de la vivmaniero de kamparanoj fuenaj en la 1870-oj.
  • Pliaj informoj pri la projekto legeblas jene

Enhanced by Zemanta

12/07/2012

Pri malplena portreto.



Antaŭ ne longe mi rakontis pri la reapero de forgesita tradukaĵo Esperanta de la membiografio de la dana komponisto Carl Nielsen kaj ties tradukanto Erling Windeballe, kiu dediĉis la tradukaĵon al sia edzino Teodozja Piasecka-Windeballe.

Ekde tiam mi jam enkomputiligas pli ol tri kvaronojn de la manuskripto.La laboro estas granda plezuro, ĉar la infanaj travivaĵoj de Carl Nielsen estis ege interesaj kaj ofte kortuŝaj. Plue,  la tradukaĵo estas leginda.

Kiam oni legas tradukaĵon oni ofte senplue akceptas la tradukanton, tamen la tradukado ja estas arto. Pro tio mi komencis informiĝi pri Erling Windeballe.

Tamen malfacile estis trovi informojn pri li.

Laŭ informo de Dansk Esperanto-Blad, aŭgusto-septembro 1953: '' Erling Windeballe de Odense estis redaktoro de Dansk Esperanto-Blad ekde julio 1943 ĝis julio 1946.''

Mi scias, ke li ludis pianon, ĉar oni iam skribis en Dansk Esperanto-Blad, ke dum kluba kunveno en Odense li piane akompanis iun, kiu kantis italajn kantojn

En la sama gazeto estas lia foto ligita al ŝerca rakonteto. 



Veteranino skribis:'' Erling Windeballe komponis kantmelodiojn kaj verkis tekstojn.''
 En la kantlibro 'Kantante Antaŭen' troviĝas dek tri tekstoj, por kiuj li komponis melodiojn, bedaŭringe  mankas al ili muziknotoj. Samlibre estas du el liaj tekstoj.

Alia esperantisto memoris: ''fine de la 1950-oj li ellaboris por Centra Dana Esperantista Ligo bonegan 20 lecionan korespondan kurson por daŭrigantoj. Al ĝi estis ligita la facila krimromano ''Ferio kun la morto'', ĝin verkis la svedo Karl Lundqvist kaj eldonis Lorenz Friis.''

Do Erling Windeballe, kiu iam loĝis en Fueno, estis verkema, tradukema, komponema, pianludema, instruema kaj certe tre ordema, ĉar la manuskripto estas mirinde pedanta.

Tamen kiam li naskiĝis kaj kiam li mortis? Kiam li esperantistiĝis?

 Pri liaj kompanaĵoj: ĉu iuj ankoraŭ memoras la kantmelodiojn aŭ eĉ pli bone posedas la muziknotojn?

Gravas la historio de la movado kaj ties famuloj, sed ankaŭ gravas memori homojn kiel Erling Windeballe kaj alia forgesita agemulino  Gudrun Riisby.





Enhanced by Zemanta

12/01/2012

Oni denove kristnaskas.




En Danio Kristnasko komenciĝas la 1-an de decembro.

Pri kio temas Kristnasko?

Ĉu temas  pri la naskiĝtago de la infano, Jesuo, kaj ties signifo por la homaro?

Se jes, ŝajnas al mi, ke oni antaŭ multaj jaroj forgesis pri tio.

Jen la sezono de troa manĝado, de troa drinkado, de troa elspezado, de troa streĉado kaj  tro multaj da kristnaskarboj ĉie.

Negocistoj ege feliĉas pro Kristnasko.

Oni propagandas, ke Kristnasko kaj ties kulmino la 24-a de decembro estas familia festo, kaj ankaŭ pro tio oni nepre festegas. 
Tamen ne ĉiuj havas familiojn. Kion faras senfamiliano kristnaske? Ĉu estas pli dece kaŝi sin? Certe solulo sentas sin eĉ pli sola ol kutime dum la festena sezono. Kaj ne ciuj familioj, eĉ se ili festemus, havas la monrimedojn por festi tiel kiel la 'aliaj', kiujn oni televide spektas.

Nu, mi certe malŝparas miajn fortojn grumblante pri Kristnasko. Mi devas eltrovi strategion por eviti ties negitivajn flankojn:

Ĉu vintrodormado? Nu, mi ne havos la tempon.

Migrobirdoj ne restas ĉi-tie vintre; ĉu mi ankaŭ migros al alia lando varma, kie oni ne festenas Kristnaskon? Mi supozas, ke ne; lastjare mi estis en Tajlando, kaj eĉ tie oni havis amason da kristnaskarboj ktp.

Jen kristnaskarbo en Bangkoko.



Feliĉe estos alia solvo. La 24-an de decembro kune kun 1400 aliaj mi partoprenos feston en Kristianio por senkristnaskuloj.

Ne kredu, ke senkristnaskuloj estas kompatindaj mizeruloj! Tute ne, oni komune festenos iom malpli materialisme  la naskiĝtagon de Jesuo. Nu, verŝajne multaj el ili simple volus komune festi, ĉar kutimas festi la 24-an de decembro.







11/21/2012

''Neniu homo estas insulo''.




''Neniu homo estas insulo.'' (John Donne 1572 - 1631)

Ankaŭ ni planas Zamenhofan Feston en Kopenhago, kaj ia muzikumado ĉiam plibonigas la festan etoson. Tial antaŭ kelkaj semajnoj muziktalenta amikino Zoia proponis al mi, ke mi verku kanto-tekston por melodio, kiun ŝi komponis. Kvankam mi preskaŭ neniam verkas tiajn, mi diris, ke jes, kaj aŭskultis la melodion belan. Sed bedaŭrinde mi devis konfesi al ŝi, ke mi rezignis verki ties tekston, ĉar la melodio estis al mi tro komplika.

Tamen la ideo estis semita. Tial mi verkis skizon de kanto-teksto, kiun mi sendis fejsbukmesaĝe al Jens, kiu estas la ĉiame pacienca redaktoro de nia revuo 'Esperanto en Danio', por ke li forigu gramatikajn pekaĵojn. Post longa silento li resendis al mi la ne nur gramatike sed ankaŭ tekste plibonigitan tekston.

La venonta ŝtupo estis la elekto de melodio. La teksto fakte memorigis min de iu melodio, kies nomo kaj fonto mi forgesis. Tamen la melodio taŭgas, kaj espereble iu iam povus informi al mi la nomon.

Zoia venos gitarludi kaj kanti tiun kanton kaj ankaŭ espereble sian propran la 15-an de decembro.

Jen la kanto.

La revo pli kara ol or'.

Revadis la knab' Ludoviko,
Pri io pli kara ol or'
Li revis pri paco senfina
pro tio ni kantu en ĥor'

Ni kun Ludoviko dividu
La revon pli karan ol or'.
Ni kun Ludoviko dividu
La revon pli karan ol or'

Batalis surstrate najbaroj
Pro manko de interkompren'.
Paroli per lingvo neŭtrala
Jen solvo de l'homa dilem'.

Ni kun Ludoviko dividu
ktp.


Ekkreis la knab' Ludoviko
La ilon por ĉies kompren'
Per uzo de vortoj komunaj
Solviĝos la homa dilem'.

Ni kun Ludoviko dividu
ktp.

Jen donis knabet' al la mondo
Donacon pli karan ol or'.
Se l' mondo ignoras la kanton
L'espero plurestas en kor'.

Ni kun Ludoviko dividu
ktp.


11/20/2012

''Mia infanaĝo sur Fueno''

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis Esperantigitan manuskripton de la  membiografio de la komponisto Carl Nielsen, kiu estas eldonita en 1927. Ties dana titolo estas‘‘Min fynkske
barndom’' .

Aŭ Esperante.

Mia infanaĝo sur Fueno’’.



Carl Nielsen ĉirkaŭ 1880.


La tradukanto Erling Windeballe, kiu  forpasis antaŭ multaj jaroj, komencis traduki la libron  iam en la fruaj 1990-oj. Li plenumis la tradukaĵon,  iu lingvaĵe  kontrolis ĝin, sed bedaŭrinde  la libron oni neniam eldonis .

Bedaŭrinde  ĉar li skribis:  ‘La tradukon mi dediĉis al mia kara edzino Teodozja Piasecka-Windeballe, kaj  ankaŭ verŝajne estas muzikamantoj en Esperantujo, kiuj volus legi ĝin.


Jen la antaŭparolo:



‘’Carl Nielsen la fama komponisto, naskiĝis la 9-an de junio 1865 en Nørre Lyndelse, 10 kilmetrojn sude de Odense. Lia patro estis malriĉa kolorigisto kaj vilaĝa muzikisto, la patrino estis milda, bonkora virino. Ili havis 12 infanojn.

Pri sia infaneco Carl Nielsen vigle rakontas en sia libro ‘’Mia infanaĝo sur Fueno’’, kaj li ofte vivece priskribas etajn detalojn. Dum sia tuta vivo li sentis profundan apartenecon al sia insulo.

Frue eventiĝis lia muzika talento. Li ricevis instruadon pri violonludado ĉe vilaĝa instruisto, kaj jam kiel knabo li ofte piediris kun sia patro kaj aliaj muzikistoj al aliaj vilaĝoj por ludi okaze de geedziĝaj kaj aliaj festoj.

Post la konfirmacio Carl Nielsen fariĝis lernanto ĉe butikisto en Ellinge vilaĝo situata iom proksime al Nyborg. Sed li ne ŝatis sian laboron tie, kaj ĉar la butikisto bankrotis, li devis foriri de Ellinge.

Kvankam Carl Nielsen havis nur 14 jarojn li sukcesis ekhavi postenon kiel trumpetisto ĉe la militista regimento en Odense, kaj tiel li restis, ĝis kiam li havis 18 jarojn. Tiam li iris al Kopenhago, kie li estis akceptata kiel lernanto en la Reĝa Dana Konservatorio.

Finstudinte ĉe la konservatorio Carl Nielsen fariĝis violonisto ĉe la Reĝa Kapelo, kaj poste li fariĝis direktanto de tiu fama orkestro.

Carl Nielsen estas rigardata la plej elstara dana komponisto de nia jarcento. Kiam siatempe li turnis sin kontraŭ la romantikismo en la muziko, multaj trovis liajn komponaĵojn malbelsonaj kaj eĉ orelsiraj. Sed nun liaj verkoj estas ludataj kaj ŝatataj en la tuta mondo.

La komponaĵoj de Carl Nielsen estas tre diversaj kaj ampleksas simplajn melodiojn kaj malfacile ludeblajn orkestraĵojn. Infanoj en la danajj lernejoj kantas jam de la komenco kantetojn kun melodioj de Carl Nielsen, kaj al multaj danaj kantoj li faris facile kanteblajn, sed altkvalitajn melodiojn. Sian amon al Fueno li montras en la ‘’lirika humoresko’’ ‘’Fuena printempo’’, ĉarma miksaĵo de kantoj kaj muzikaĵoj.''


Jen kanto de Fuena printempo 'Tago Milda'.



Carl Nielsen edziĝis al la skulptistino Anne-Marie Brodersen (Anne-Marie Carl-Nielsen), kaj ili loĝis de 1915 ĝis la morto de Carl Nielsen en la domo Frederikŝolms Kana 28 en Kopenhago.

Do, ekzistas nun du Carl Nielsen-muzeoj, - unu en lia infanhejmo ĉe la novjo inter Odense kaj Fåborg, kaj la dua en la koncerta domo en Odense.’’

Carl Nielsen mortis en Kopenhago la 3-an de oktobro 1931.


Aliaj bildoj pri Carl Nielsen ĉi-tie, kiu estas la hejmpaĝo de Carl Nielsen Selskabet (Asocio de Carl Nielsen),

11/11/2012

Iam la dana registraro pioniriĝis.




Oktobre 2011 mi bloge skribis pri la pionira agado de la dana registraro: la enkonduko de grasa imposto.

'' Kiel aliaj landoj ni havas grandan problemon pro la tro graseco. Kuracistoj danaj nomas ĝin grasecan epidemion kaj tio estas kreskanta problemo.

Kiel oni proponas solvi la problemon?

La dana registraro antaŭ nelonge decidis apogi nin, pro la fakto ke la graseca epidemio estas multekosta afero por la dana ekonomio. La graseco kaŭzas eĉ pli grandajn sanproblemojn ol ekzemple la fumado. Ili opiniis ke graso estas la plej grava kaŭzo de graseco. Do, la 1-an de oktobro 2011 la registraro enkodukis grasan imposton por manĝaĵoj, kiuj havas pli ol 2,3% da saturigitaj grasoj.

Ĉu tiu decido feliĉigas ĉiujn?

La produktantoj de laktaĵoj, kukoj, glaciaĵoj, viandaĵoj ktp grumblas, ĉar tio decido kaŭzos pli grandan burokration. Plue ili anticipas la malkreskon da enspezoj, pro la fakto, ke konsumantoj aĉetos malpli da manĝaĵoj.
La konsumantoj grumblegas, ĉar ili suferos pro prezaltiĝoj da manĝaĵoj. Verŝajne oni, kiuj loĝas proksime al la landlimoj vojaĝos butikumi eksterlanden.
Se la grasa imposto fakte helpus al ni maldikiĝi, la afero estus sukceso. ''


Post nur unu jaro oni jam decidas, ke la inicio malsukcesas.

La nova registraro (mezmaldekstre) ĵus decidis forigi la grasan imposton pro jenaj kialoj:
La imposto jam plialtigas la prezojn manĝaĵajn, tial danoj ofte butikumas en Germanio.
Oni timas, ke tia imposto menacos danajn okupojn (manĝaĵindustriajn).

Ĉu sukcesis al ni dum la pasinta jaro maldikiĝi? Verŝajne ne. Laŭ oficiaj statistikoj 47% danoj estas dikaj kaj 13% estas dikegaj.

Du superbazaraj komercoj tuje reagis promesante malplialtiĝojn de prezoj.

Ni vidu, kio okazos pri tio.











10/31/2012

Utila konsilo por katamantoj.


Kiel vi lavas katon.

La utilan konsilon mi ricevis de amiko.







  1. Levu ambaŭajn kovrilojn de la necesejo kaj aldonu okono de taso da dorlotbesta ŝampuo al la akvo en la necesejo.
  2. Prenu la katon, kaj kvietigante portu ĝin al la banĉambro.
  3. Per sola movo glata enmetu la katon en la necesejon kaj fermu la kovrilon. Eble vi bezonos ekstari sur la kovrilon.
  4. Je tiu momento la kato ekskuiĝos farante amason da sapŝaŭmoj. Ne maltrankviliĝu pri la bruoj, kiuj venos de la necesejo; la kato vere ĝuas tiun-ĉi.
  5. Du aŭ trifoje akvopelu la necesejon,  vi tiel okazigos 'Fortegan Lavadon kaj Tralavadon.'
  6. Petu al iu, ke tiu malfermu la ĉefpordon de via hejmo. Estu certa, ke neniuj staros inter la banĉambro kaj la ĉefpordo.
  7. Retretu malantaŭ la neceson tiel multe kiel eble, kaj tiam rapide malfermu la kovrilon.
  8. La kato fulme ĵetiĝos de la necesejo, strekeskapos de la banĉambro kaj kuros eksteren, kie ĝi sekos sin.
  9. Kaj la necesejo kaj la kato estos brile puregaj.

    Amike

    La hundo.

P.S. Cetere ankaŭ MI estas katamanto! Jen la ŝerco en la angla, kiun mi trovis ĉe Fejsbuko.









10/28/2012

Ĉu ni forgesas kial ni festas?








Novembro estas la komenco de la malluma kaj malvarma sezono en Danio, tial oni kaptas ĉiajn ŝancojn pliagrabligi la iom malgajajn tagojn. Ekzemple la 10-a de novembro danoj festas la vesperon de Marteno, danlingve Mortens Aften. Eĉ se multe el ni ne multe scias pri la radikoj de tiu festo, ni tradicie festos ĝin. La jena konversacio, kiu estas tute fikcia, povus esti sufiĉe realisma.

''Morgaŭ estos festtago, do ni festu!
Kia festtago?
La vespero de Marteno. Ĉu vi ne memoras la lastjaran feston?
Ho jes, nun mi memoras. Kiel ni festu?
Jen festo, ni manĝu!
Bone, sed kion ni manĝu?
Kia stulta demando! Kompreneble ni manĝos rostitan anason. Jen tradicio, ĉu ne?
Sed Panjo, kial ni devos manĝi rostitan anason? Mi preferus manĝi picon. Cetere, kiu estis tiu ulo Marteno? ''

Kiu estis Marteno kaj kial oni kutime elektas manĝi rostitan anason ĉijare la 10-an de novembro?

Morten estas la dana nomo de Sankta Marteno de Turo en Francio, kiu verŝajne naskiĝis en la jaro 316. Marteno estis filo de roma tribuno, kaj 15- jaraĝe li fariĝis soldato en la roma armeo en Gaŭlio. Post trijara servado li decidis forlasi la armeon pro sia kristaniĝo. Dum kelkaj jaroj li estis misiisto en Ilirio, kaj pli poste li vivis kiel ermito. En la jaro 361 li fondis la unuan monaĥejon en Gaŭlio ricevante la kromnomon Gaŭlia Apostolo. Li poste fariĝis Episkopo de Turo. Marteno ankaŭ etendis sian mision al la danuba region. Episkopo Marteno mortis dum misia vojaĝo en la jaro 397, kaj oni sanktigis lin en la jaro 659.

Ekzistas multe da legendoj pri Sankta Marteno, ekzemple ke li kuracis lepron per kiso kaj li revivigis mortintojn. Sed verŝajne la plej fama legendo temas pri lia malemo fariĝi episkopo. Laŭ la legendo la aŭtorituloj ekleziaj en Turo postulis al li, ke li episkopiĝu, sed li neis, forkuris kaj kaŝis sin en anserejo. Tamen la anseroj indignis pro lia intrudiĝo.Tial ili ekgakis. Aŭdante la bruegon la postkurantoj de Marteno eniris la anserejon kaj kaptis lin. La pia sed malambicia Marteno do senvole fariĝis espiskopo. Oni supozas, ke pro tio li decidis eterne puni la perfidajn anserojn per la postulo, ke oni manĝu anseraĵon okaze de Vespero de Marteno. Tamen nuntempe okaze de la festvespero danoj manĝas anasojn, kiuj ja estas malpli grandaj kaj malpli multekostaj.

Interese estas, ke la nomfrato de Sankta Marteno, Marteno Lutero naskiĝis la 10-an de novembro 1483. Supozeble pro tio, eĉ post la reformacio oni daŭre festenis la datrevenon.

La religia aspekto de la festo ne plu gravas ĉi-tie. Tamen kiam blovas, neĝas kaj mallumas, kial ni ne spertu plezuran ĉe-estadon kune kun familianoj kaj amikoj manĝante bongustan rostitan anason?

P.S. 11.11.2012. Katalin Kovac rakontas  alian legendon pri Sankta Marteno.


10/22/2012

Virina Lango....



Ĉu plaĉas al vi proverboj?

Ĉu plaĉas al mi proverboj?
Nu, jes kaj ne, ĉar dependas de la proverboj.

Tamen ĉu plaĉas al ni aŭ ne, esperantistoj evitas ne ilin, ĉar la proverbaro de Ludoviko Zamenhof estas grava parto de nia kulturo. Pro tio, ĉi-lunde unu el la klubanoj en la Kopenhaga Klubo tabule skribas tri proverbojn, kaj ni pridiskutas iliajn signifojn.

Lastfoje i.a. li skribis la jenan:

'Virino kolera pli ol hundo danĝera'

'Ho, ĉu ni ne plibonigu ĝin?' Mi demandis al miaj amikoj, ne geamikoj, ĉar mi hazarde estis la sola ĉe-estantino.

'Kial?!' Ekkriis  samideano malsamopinie. 'Jen proverbo de Zamenhof! Jen grava kulturero, ĉu ne?'

'Certe, tamen laŭ mia opinio pli taŭge estas, ke ni iomete ŝanĝu ĝin. Mi proponis, ke ni diru 'homo kolera pli ol hundo danĝera'. 

Ĉu li estis konvikita? Tute ne. Ĉu mi ekkoleris, faris skandalon pruvante la veron de la proverbo? Ne, ni ridegis pri la diskuto.

Tamen legante la proverbojn pri virinoj en la proverbaro nuntempaj virinoj eble emus ekkoleri, ĉar preskaŭ ĉiuj el ili estas ofendigitaj.  Jen kelkaj ekzempleroj:

Kie regas virino, malbona estas la fino.

Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.

Edzin' admirata- edzo malsata. 

Virina lango buĉas sen sango. 

Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan. 

Virina ploro sen valoro. 

Rol' de virino – bona mastrino.

Aliaj legeblas ĉi-tie.

En la antaŭparolo de la Proverbaro Ludoviko Zamenhof esprimis la jenan: 

'Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popolo saĝeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo.'

Mi tute konsentas.

Tamen la 'popola saĝeco' nuntempa estas alia ol tiu dum la 19-a jarcento, kiam la patro de Zamenhof kolektis la proverbojn. Pro tio mi certas, ke nuntempaj saĝuloj evitas elbuŝi tiajn malsaĝajn proverbojn, ĉar:

Kion vi semas, tion vi rikoltas.

Ŝercemajn salutojn!!

P.S. Tiun-ĉi mi verkis antaŭ jaro. Tiam mi  enmetis ne foton ne sondosieron. Hodiaŭ mi  aldonis la jenan sondosieron.

                                                                  Virina Lango....

         Mi jam lernas la arton de blogado, do mi  pardonpetas eventualajn malglataĵojn.

10/20/2012

La loko ktp.



Antaŭ kvin jaroj vizitante la Esperanto-klubon en Londono mi rakontis pri (laŭ mia opinio) interesa projekto en Kopenhago.

Unu el la plej nekutimaj Esperantaj agadoj en Kopenhago okazis antaŭ ses monatoj. Du artistoj Olaf Olsen kaj Daniel Salomon verkis Esperantan teatraĵon, kiu temas pri tipa situacio en oficejo. Kaj la artistoj kaj la rolantaro devis lerni Esperanton por plenumi tiun projekton. Oni televidigis la teatraĵon, kaj ĝi poste estis dissendita en televido. Olaf kaj Daniel skribis pri sia projekto:

''Ni ekhavis nian unuan ideon labori kun Esperanto en Septembro 2003. Ni volis fari Esperantan sitkomon (serikomedio). Ni interesiĝis apliki tiun ĉi idealisman kaj nacie sendendan lingvon al la fama formato de la populara kulturo.
Antaŭ ni povis komenci, ni devis lerni la lingvon kaj klopodi ekpensi kiel Esperanta universo povus aspekti. En Septembro 2005 ni surbendigis la unuan epizodon de la unua Esperanta sitkomo en la mondo.

Jen ties antaŭfilmo.

La Loko plivastiĝis al multaj aliaj projektoj. Ekzemple nia Esperanta rapidmanĝejo OVO aux la Taja – Esperanta Amikeco-Konferenco kiun ni organizis antaŭ nelonge en Bangkoko.



Nuntempe ni kampanjas por ke Esperanta futbalteamo partoprenu en la kvalifikoj de la Monda Kopalo. La kampanjo atingos sian maksimumon en la somero de 2006 dum la Monda Kopalo en Germanio.''

Ekde tiam mi preskaŭ forgesis pri ilia projekto. Sed antaŭ hieraŭ iu demandis min pri kio ili nuntempe faras. Kvankam pri tio mi ne povis respondi Guglo estis kiel ĉiam pli bone informita. La projekto pri la loko ĉesis antaŭ kelkaj jaroj. Laŭ Sam Green Olaf Olsen kaj Daniel Salomon ambaŭ havas novajn ideojn.

La aktuala projekto de Daniel Salomon estas Senacia Banko, kies celo estas la solvo de la internacia monkrizo. Nu, kial ne? Nenies politikistoj jam sukcesis solvi la problemon, do eble lia inicio estus pli efika. Li fakte kreis novan valuton por la tuta mondo kiun li nomis ' 'la mono-n' . Laŭ Daniel Salomon la komplika multvaluta sistemo internacia estas multekosta kaj malstabiliga ŝarĝo por la ekonomio de la mondo. La unuobla mondvaluto de Sennacia Banko faros aliajn valutojn arkaikajn.

 La avantaĝoj de Mono estos:
Ne plu da fremdvaluto-transakciaj elspezoj.
Ne plu da valutaj varioj.
Ne plu da valutaj krizoj.
Pli malaltaj tutmondaj interezaj procentoj.
Kresko de internacia komerco.
Pli da internacia egaleco.






10/15/2012

Esperanta fotaro ĉina.


La peonio estas la nacia floro de Ĉinio. Mi elektis la bildon, ĉar hodiaŭ la blogaĵo temas pri nova informo ĉina.

Jen  tradukaĵo* de artikolo, kiu ĵus aperis en China Daily.

Laŭ gazetarinformilo hieraŭa, FLP (Fremdlingva Eldonejo) ĵus eldonis fotaron, kiu montras la evoluon de Esperanto en Ĉinio.
La fotaro prezentas 370 fotojn, kiuj kronologie montras la historion kaj la progreson de Ĉina Esperanto-movado dum pli ol cent jaroj.
La teksto inkludita en la fotaro priskribas la promocion de Esperanto en Ĉinio tiel kiel unu el la atingoj de la movado.
Hou Zhiping, la redaktorestro de la fotaro kaj la eksprezidanto de Ĉina Esperanto-Asocio **diris ke, la fotaro estas kaj omaĝo al la kreinto de Esperanto Doktoro Ludviko Lazarus Zamenhoj kaj honora memoraĵo pri Esperantaj pioniroj ĉinaj, kiuj inkludas la fondinto de Ĉina Esperanto-Asocio Hu Yuzhi kaj renomaj verkistoj tiel kiel Lu Ŝin kaj Ba Ĵin.
Doktoro Zamenhof, kiu estis okulkuracisto pola kreis la lingvon antaŭ 125 jaroj. Li celis krei internacian pontlingvon. Nuntempe proksimume 2 milionoj da personoj en la mondo kapable parolas la lingvon. 

Tiu-ĉi estas mia tradukaĵo.
**Laŭ la informo de ĉina skajpamiko, Hou Zhiping ne estis eksprezidanto de la ĉina Esperanto-asocio sed la eksa ĉefredaktoro de la revuo El popola Ĉinio.


10/13/2012

Ĉies rubaĵoj estas ies trezoroj.


Malgraŭ la ekonomia krizo ni aĉetiĝas kaj forĵetiĝas. Ne nur temas pri la malnovaj vestaĵoj aŭ mebloj, kiujn ni forĵetas, temas pri la amaso da plastaj pakumoj, kiujn aĉetantoj ne povas ĉiam eviti. Ne ĉiu pripensas la ĝustan manieron forĵeti aŭ reuzi la plastaĵojn, tial niaj ĉirkaŭaĵoj malbeliĝas. Jen foto de loko en mia urbo.



Antaŭ kelkaj tagoj aperis inspira foto en Fejsbuko.


 Jen la 11-jara Martin de Nederlando, kiu estas energia kolektanto de plastaj rubaĵoj. Pro la diligenta kaj utila laboro la loka gazeto honoris lin per longa artikolo.



 En la kvartalo oni dankeme nomas lin 'plastik Martin'.

 Laŭ la informo de la patrino (Katalin Kovac):

''Ni klopodas maksimume redukti la uzon de plastaj sakoj. Mia fileto, 11-jara cxiun duan mardon kolektas plastajn rubojn kaj plenigas per la sakoj nian aŭton, kiun ni veturigas al la kolektejo. Lia nomo en la strato estas Plastic Martin. La najbaroj honoras lin per po 30 cendoj kontraŭ tiu laboro. Jen eduko protekti la naturon kaj kolekti semajne ĉ. 5 eurojn da poŝmono.''


Vivan Sundaram estas unu el la 13 artistoj el Hindujo/Barato, kiuj prezentas ekzemplerojn de siaj artaĵoj en la ekspozicio Hindujo Nuntempe okazante en Arken dana muzeo de nuntempa arto inter la mezo de aŭgusto ĝis la mezo de januaro 2013.




Per siaj artaj projektoj Vivan Sundaram aktive rilatas al la problemo forĵetaĵa en New Dehli, Hindujo. En tiu  video li i.a. diras:

''Dehli estas urbo, kie la riĉuloj konstante pliriĉiĝas kaj la malriĉuloj konstante malriĉiĝas. Inter 100,000 kaj 120,000 rubaĵkolektistoj, kiuj bone konscias pri la valoroj de la forĵetaĵoj, purigas, ordigas kaj vendas ilin i.a al mi (Vivan Sundaram). ''

En la ekspozicio videblas: skulpturaj rubaĵvestaĵoj, video pri grandega rubaĵkonstruaĵo en Delhi kaj rubaĵbildoj.

 Jen skulptaĵo farita de enaj pneŭnatikoj biciklaj.


 Jen skulptaĵo farita de forĵetitaj mamzonoj.


 Mi demandas min, kiom da ladskatoloj estas ĉi-tie?



Feliĉe troviĝas aliaj  homoj, kiuj ankaŭ kreeme kontraŭstaras la malŝparon da riĉfontaĵoj, kiu ŝajnas esti tutmonda problemo. Rigardu ekzemple tiun foton de tri metra mistika kaj recikebla drako en Parizo. (Foto Katalin Kovac)