11/30/2011

Pri la forgesita verkistino Gudrun Riisberg



En nia klubejo abundas malnovaj libroj Esperantaj, jen la heredaĵoj de forpasintaj samideanoj kaj kluboj.  De tempo al tempo iom vendiĝas per kluba aŭkcio, kaj per tio la monkonto de Esperanto-domo aŭ de K.E.K. modeste profitas.

Antaŭ kvin jaroj du el la libroj,  kiujn  mi tiel ekposedis,  estis la novelaro 'Suno kaj Pluvo' (1972) kaj la tradukaĵo 'Kit Vivas',  de la dana romano de Jytte Lyngbirk 'Rejse med Kit' (1973). La verkinto/tradukinto estis Gudrun Riisberg. Ambaŭ libroj estis eldonitaj de Dansk Esperanto-Forlag, kiu  'forpasis' en la jaro 1979.

La novelaro, kiun mi ĵus relegis kun granda plezuro, enhavas dek-kvin novelojn, kies  rakontoj temas pri  okazaĵoj kaj dilemoj ordinaraj kaj neordinaraj ĉe normalaj homoj; amo, deprimo, soleco, patrineco, dombestoj, geedzaj interrilatoj, intergeneraciaj rilatoj kaj virinaj rajtoj. En la  amuza sed amara rakonteto  'La birdoj de onklino Maria'  ruza geedza paro promesas al la 'hereda' onklino bone prizorgi ŝiajn amatajn papagetojn dum ŝia ferio en Kopenhago. Pro akcidento en la apuda strato kaj malfermita fenestro ili bedaŭrinde forflugis kaj neniam revenis. Kvankam la  birdprizorgantoj trovis tutsimilajn papagetojn, ili malsukcesis trompi la onklinon, kaj ili ''vidis la heredon malaperi kun la birdoj en la bluan aeron.''  Per tiu simpla ĉiutaga rakonto Gudrun Riisberg pripensigas nin pri ĉiamaj dilemoj; soleco, avareco kaj malbonaj intergeneraciaj rilatoj. El lingvaĵa vidpunkto la libro estas leginda pro la simpla kaj bonstila teksto.

La relegado de la novelaro inspiris min fari la demandojn pri kiu estis Gudrun Riisberg kaj kio estis ŝia kontribuo al nia kulturo?

Rete troviĝas malmulte da informoj pri ŝi. Laŭ  http://esperanto.net/literaturo/autor/riisberg.html Riisberg, Gudrun. Verkoj 'Suno kaj pluvo (novelaro, 1972) Gajaj klubvesperoj (Skeĉoj & ludoj).
Per la jena  http://eo.wikipedia.org/wiki/Gudrun_Riisberg oni skribis: Gudrun  Riisberg estis dana verkistino loĝanta en Jutlando (Århus). Aŭtune 1936 Gudrun Riisberg esperantistiĝis. Ekde 1935  ŝi verkis danlingvajn novelojn, kiuj aperis en gazetoj kaj revuoj. Post la emeritiĝo ŝi tradukis Esperanten 15 el siaj noveloj.  En 1972 la novelaro estis eldonita sub la titolo 'Suno kaj Pluvo' de la dana eldonisto Dansk Esperanto-Forlag en Åbyhøj Danio.'

En la katalogo de la Esperanto-Muzeo en Vieno troveblas jena listo tradukaĵoj kaj verkoj ŝiaj:
Lyngbirk Jytte - Kit vivas 1973.
Fisker Robert - Morse-klubben Morso-klubo 1973.
Christoffersen Rigmor - Else kaj Bo. 1974.
Hermansen Knud - Grete og Jep. Grete kaj Jep 1975.
Hansen Eva Hemmer - Bodil og Pigebanden. Bodil kaj la bando 1976.
Nielsen Torben - Venis Viro 1976.

Krom Suno kaj Pluvo, eldonita en 1972,  Gudrun Riisberg verkis du librojn pri instruado kaj kluba agado:
Gajaj klubvesperoj. Skeĉoj kaj ludoj.1970
 Gajaj klubvesperoj 1971.

Alia bona informfonto estis la esperantistaro dana; do kion oni memoras pri ŝi?

En oktrobro 1962 ŝi unuafoje instruis Esperanton al infanaj komencantoj en la Sporta Altlernejo en Vejle. Dum la 1980-aj jaroj ŝi estis redaktoro de la porinfana gazeto 'Infana Klubo 10'. En Esperanto Lærebog de Kristian Lanngaard, eldonita en 1951 de Esperanto-Foreningen for Danske Akademikere, estas duparta teksto de Gudrun Riisberg – ’Geedziĝo 1904, Geedziĝo 1934’. La sama novelo troviĝas en Suno kaj Pluvo. (Dankon al Mogens Rude Andersen pro la informo.)


Aliaj samideanoj  memoras ŝin kiel agema sed iom rezerviĝema samideano. Profesie ŝi estis kontoristo ĉe F.D.B. en Albertslund, kie ŝi loĝis dum la 1960-aj jaroj. Oni ankaŭ scias, ke Gudrun Riisberg estis blinda sum siaj lastaj jaroj. Neniuj scias la daton akj la lokon de ŝia naskiĝo, nek la daton de ŝia forpaso.

En Dansk Esperanto-Blad 1953 – 1972  troviĝas 16 recenzoj, kiujn Gudrun Riisberg verkis pri romanoj, poemaroj kaj lerno-libroj dum la jaroj 1961 – 1971.  En D.E.B. de julio - aŭgusto 1961 legeblas jena artikolo ŝia: 'Ĉiam – ĉiam – ĉiam. (portu la stelon)'  kio donas impreson de ĉarme entuziasma samideano, kies amegon al Esperanto ŝi kunportis ie ajn. Gudrun Riisberg malavare monkontribuis al C.D.E.L. kaj dum kelkaj jaroj ŝi ankaŭ estis estrara anstataŭlo.

En la sesdekaj jaroj ŝi loĝis unue en Taastrup kaj poste en Albertslund. Laŭ la rubriko 'Informetoj' en la aŭgusta numero 1965 de Dansk Esperanto-Blad aperis jeno: 'En Albertslund Posten (loka gazeto por nova urbo apud Kopenhago) aperis intervujo kun Gudrun Riisberg pri Esperanto, pri ĝia disvastiĝo kaj pri instruado de Esperanto en la versperlernejo dum la venonta sezono. En la gazeto estas rubriko por aliĝo al la kurso.
F-ino Riisberg faras aktivan laboron sur la kampo de instruado, kaj ni instigas al aliaj imiti la ekzemplon de F-ino Riisberg.'
Laŭ la artikolo de Albertslund-Posten ŝi esperantistiĝis en la jaro 1936 kaj partoprenis en la jaro 1937 (aŭguste) sian unuan internacian aranĝon en Mols kune kun 170 esperantistoj el 10 landoj. Ŝi komencis instrui la lingvon en la jaro 1958.

En la lasta numero de D.E.B. Marto 1972 oni skribas:
'Ĵus aperis libro de Gudrun Riisberg, konata al ĉiuj legantoj de D.E.B pro ŝiaj recenzoj, SUNO KAJ PlUVO, 15 noveloj pri temoj variaj kiel suno kaj pluvo: de kortuŝa melankolio, tra streĉa dramatiko ĝis malpeza gaja humoro. 80 paĝa.'

Ĉu aperis aliaj recenzoj pri la novelaro aŭ pri ŝiaj aliaj verkoj kaj tradukaĵoj? Ĝis nun mi ne havis la tempon traserĉi la poste aperintajn revuojn.
Ĉu fakuloj scias  pri la novelaro? Almenaŭ ĝi ne estas menciita en 'Concise Encyclopedia of the original literature of Esperanto 1887 – 2007.'

 Kiom da aliaj merituloj kaj kulturaĵoj ni riskos forgesi? Post la supraĵa legado de la revuoj, ŝajnas al mi ke la respondo estas TIOM.

Krom Mogens Rude Andersen, mi aparte dankas Jytte Sunekær, kiu kunportis la pezajn revuojn al la klubejo, kaj Bent Holm-Laursen, kiu posedas la kopirajton, kaj permesis al mi reaperigi rete la unuan novelon La Birdoj De La Onklino.

Mia artikolo ankaŭ legeblas en la revuo 'Esperanto en Danio' (Decembro 2011)

Do, jen la novelo: 

La Birdoj de Onklino Maria.


Ĝis revido, karaj, fartu bone – kaj zorgu bone pri Tom kaj Tula. Vi promesas tion, ĉu ne, por ke mi....''
''Estu trankvila, onklino Maria, '' mi diris, dum mi karesis la manon de la maljunulino: ni atentos pri la bonfarto de viaj karaj birdetoj, ĝis vi revenos, - eĉ ne unu plumo sur iliaj kapetoj estos difektita.''
''Mi sentas min strange maltrankvila. Por la unua fojo mi nun forlasos ilin, kaj mi sentas, ke io terura okazos al ili, dum mi estas for.''

Taksio signalis ekster la domo, kaj onklino Maria nervoze ekkaptis siajn diversajn valizojn kaj pakaĵojn.

''Mi akompanos vin al la stacidomo, kara onjo,'' mi diris kaj prenis la grandan kofron kaj la ĉapelujon, - kaj tiel komenciĝis por onklino Maria ŝia unua vojaĝo al la ĉefurbo.
Onklino Maria estas la ''hereda onklino'' de mia familio. Nuntempe mia edzino kaj mi estas la favoratoj; sed la konkurenco estas severa. Estis mia edzino Betty, kiu ekhavis la bonegan ideon proponi, ke ni prizorgu la papagetojn de onklino Maria, kiam ŝi estis invitita al dusemajna restado en Kopenhago, kaj ŝia kortuŝa dankemo donis bonan promeso por la estonteco.

La kaĝo nun staris sur malgranda tablo en la sidĉambro, kaj la du viglaj, verdaj birdetoj plenigis nian hejmon per gaja pepado. Vere ili estis amuzaj, kaj pleje, kiam ĉiutage je tagmezo ni eligis ilin el la kaĝo, kaj ili flugis tien kaj reen inter la fenestroj, grimpis laŭ la kurtenŝnuroj kaj balanciĝis en ligna ringo pendanta sub la lampo.
Sed – jen la katastrofo! Aŭtomobil-akcidento sur la vojo – malfermita fenestro – kaj la birdoj estis for.
Jes, katastrofo estas la ĝusta vorto, - por la birdoj, kiujn atendis nekonata sorto, - por onklino Maria, kiu ilin amis pli, ol iu ajn onklino iam ajn amis sian mopson, - kaj por ni, kiuj vidis la heredon malaperi kun la birdoj en la bluan aeron.

Kiam ni jam iomete trankviliĝis post la unua ekscito, ni komencis serĉi la fuĝintojn, sed vane; ili estis kaj restis for, kaj la sekvantan tagon mi iris al la urbo por reveni post kelkaj horoj kun du verdaj papagetoj, kiuj similis tiujn de onklino Maria tiom, kiom du gutoj da brando similas unu la alian.
Ni malĝojis pro la malaperintaj birdoj, fakte ni malĝojis; sed post kelkaj tagoj ni same amikiĝis kun la novaj, - eble ĉar ni sentis, ke ni havas kune sekreton.
La tagon, kiam ni atendis onklinon Maria, ni pasigis kuraĝigante nin reciproke. Certe ŝi ne rimarkos ion, kompreneble ne. La aspekto kaj konduto de la birdoj estis en tia grado konformaj al tiuj de la unuaj, ke oni povus suspekti, ke estas ĝuste la samaj, kiuj la birdovendisto estis kaptinta kaj ree veninta al mi.
Kaj fine onklino Maria denove staris en nia hejmo.
'' Ho, miaj karaj etuloj!'' ŝi kriis kaj rapidis al la kaĝo, kara Tom, kara Tula, ĉu vi fartas bone? Vi ne forgesis min, ĉu?'' Kaj ŝi metis unu diketan fingron inter la kraderojn.
Betty kaj mi sekvis ŝin per la okuloj, - ni apenaŭ kuraĝis spiri.
''Ili kreskis, ĉu ne?'' subridis mia edzino en momento de nervoza petolemo, - aĥ, fatala momento; la suspektemo de onklino Maria tuj vekiĝis.
''Kio estas?'' Ŝi demandis en akra tono, ''ĉu io okazis al ili?''
''Ne, ne, tute, ne,'' mi asertis timigite, ''kiel vi povas pensi tion!''
Sed la onklino ne lasis sin trankviligi.
''Jes, ja -io okazis,'' ŝi lamentis, ''mi sciis tion tuj, kiam mi eniris en tiun ĉi ĉambron. Ili ne estas Tom kaj Tula. Vi lasis miajn etulojn flugi for, kaj mi – vidos ilin – neniam – plu.'' Plorante ŝi faligis sin sur la sofon kaj kaŝis sian vizaĝon inter la kusenojn, dum Betty kaj mi rigardis ŝin tute konsternite.
Betty unue regis sin. ''Sed kara onjo,'' ŝi insistis, milde, sed firme, '' vi ja certe rekonas viajn proprajn etajn birdojn, ĉu ne? Nur rigardu iliajn verdajn plumojn kaj la ĉarmajn, flavajn desegnaĵojn, kaj la bluan bekon de Tom, - kaj vidu nur, kiel ameme ili kunbekiĝas kiel ĉiam.''
Onklino Maria malrapide levis la kapon kaj rigardis tra larmoj la senkulpajn birdetojn, dum espero eklumis en ŝiaj okuloj.
Ĝi eklumis ankaŭ ĉe mi, kaj ageme mi turnis min al ŝi por fina venko.
''Jes, onjo,'' mi triumfis, ''vi certe komprenas, ke nur pro ŝerco Betty diris, ke ili kreskis; vi jam mem vidas, ke ili estas tute same malgrandaj kiel la unuaj.''

Mia edzino kaj mi ne plu atendas ian ajn parton el la heredaĵo post onklino Maria.

Koran dankon al la posedanto de la kopirajto Bent Laursen Holm,  kiu permesis al mi aperigi la novelon, la unuan de la novelaro  SUNO KAJ PLUVO de Gudrun Riisberg. (ISBN 87 85020 53 2) eldonita de Dansk Esperanto Forlag, Åbyhøj, Danio en la jaro 1972)

11/09/2011

Amike salutas Kolonelo Gadafi


La 81- jaraĝa S-oro Louis Schlamowitz (Ŝĉlamovic), kiu loĝas en la novjorka kvartalo Brooklyn, estas vigla kolektanto de  aŭtografioj. Li aparte kolektas aŭtografiojn de mondgvidantoj, filmsteluloj kaj sportistoj. Entute li posedas sesdek memoralbumojn enhavante leterojn, fotojn kaj aŭtografiojn. I.a. li  korespondis kun John F Kennedy, Prezidento Harry Truman, Ayatollah Khomeini kaj Kolonelo Gaddafi. Li eĉ posedas subskribitan foton de Reĝino Elizabeth de Britujo, kvankam ŝi malkonsentas skribi personan leteron al li, ĉar ŝi nur korespondas kun personoj, kiujn ŝi persone konas.

Louis Schlamowitz, kiu estas hebrea ortodoksulo, jam havas kontaktojn kune kun mezorientaj gvidantoj kaj malŝatantoj de Israelo. Tiu ne signifas, ke S-oro Ŝĉlamovic aprobras iliajn opiniojn. Kiel celema kolektanto, li ignoras la 'propagandaĵojn', kiujn li ricevas kaj ĝuas la aŭtografiojn k.t.p.

 Kvankam li entuziasmas pri sia hobio, aliaj maltrankviliĝas pri ĝi. Pluraj rabenoj kritikis kaj riproĉis lin pro la kontaktoj kun malamikoj. Post kiam li sendis gratulan leteron al Kolonelo Gaddafi (okaze de iu datreveno de la revolucio) ankaŭ funkciulo de C.I.A. (Centra Informokapta kaj Analiza Agentejo) vizitis lin enketante pri la suspektindaj kontaktoj kun eventualaj malamikoj.
 'Jen nur hobio' protestis S-oro Schlamowitz.
 'Jen diabla hobio' respondis la funkciulo.

Pli da informoj legeblas kaj fotoj videblas ĉi-tie dank' al BBC.

10/29/2011

Esperanto kiel literatura ŝlosilo unika.


Por mi unu el la avantaĝoj lerni Esperanton estas, ke mi bonŝancas legi interesajn librojn, kiujn oni ne jam angligas, danigas aŭ francigas (la lingvojn mi parolas). Ekzemple sen la scipovo de Esperanto mi neniam legis la verkaĵojn de la rusa mondvojaĝanta Esperantisto Vasilij Eroŝenko.*

Vasilij Eroŝenko naskiĝis en 1890 en la vilaĝeto Obúhovka en la nuna Belgoroda regiono de Rusio. Li estis la tria filo en malriĉa familio. En 1895 li blindiĝis sekve de morbilo. Multe da homoj rezignacius pro tia trista frapo, sed la neordinara homo Vasilij Eroŝenko rifuzis rezigni la esperon pri la bona vivo. Kiam li havis naŭ jarojn, li venis en Moskvan blindul-lernejon por lerni skribadon, kalkuladon kaj legadon. Poste li skribis pri la lernejo en ‘Unu paĝeto en mia lerneja vivo’. En tiu ĉi rakonto oni lernis, ke kvankam li tie lernis necesajn fakojn, li kaj lernis pri la maljusteco en la mondo pro la agado de la maljuste tro severaj instruistoj. Legante tiu ĉi rakonton oni foje kaj foje sentis lian ironion. Tia ironia/humura senso estas bone sukcesa luktadilo kontraŭ la malfacilaĵoj. En la lernejo li komencis verki versaĵojn kaj fabelojn. Eroŝenko havis absolutan aŭdon kaj agrablan voĉon, profitante tiujn ĉi talentojn,li tiutempe lernis ankaŭ ludi violonon kaj gitaron.

Fininte la lernejon,li fariĝis restoracia muzikisto kaj li vojaĝis tra la ĉefaj urboj de Eŭropa Rusio. En ĉirkaŭ 1908 – 1910, li renkontis la dek kvin jaran Esperantistinan nevinon de sia instruistino, kiu instruis al li Esperanton, kaj post dumonata studado pro sia mirinda memorkapablo li perfekte ĝin parolis.

Tamen li volus vojaĝi kaj plu lerni. Legonte la sekvan liston de la landoj, kiujn li vizitis, memorinde estas, ke malgraŭ tio ke Vasilij Eroŝenko estis blindulo, li sole kaj sendepende ĉien vojaĝis. En 1912 li iris Londonon por studi en la Normala Reĝa Kolegio por Blinduloj. Kvankam li tiel rapide lernis la anglan kiel Esperanton, Anglio ne plaĉis al li, ĉar li opiniis, ke la angloj estis klasafektaj kaj rasistaj. Verŝajne pro tio en 1914 li revenis Ruslandon, kaj post mallonga restado li veturis Japanion. En Tokio li lernis la japanan, studis japanan kuracmasaĝon kaj vigle propogandis pri Esperanto. Poste li vojaĝis al Siamo (nuntempa Tajlando), kie li fondis lernejon por blinduloj. Li ne longe restis tie. Anstataŭe li daŭre vojaĝis Hindujon (Baraton). Tie, kiam li decidis reveni Ruslandon post la revolucio oni arestis kaj elpelis lin pro la suspekto, ke li estis ruĝa agento. Oni decidis sendi lin hejmen per ŝipo, sed li survoje eskapis. En 1919 li travojaĝis ŝanhajon survoje al Japanujo. Tie li japane verkis fabelojn por geknaboj. La 1-an de majo 1921 li partoprenis manifestacion, en kiu okazis la disputoj inter la anarkiistoj kaj la socialistoj. Denove li estis arestita kaj elpelita. Tial li vojaĝis ĉinion, kie li prelegis pri rusa literaturo en Pekina universitato. Dum sia restado en ĉinio li interamikiĝis kun Lu Sin la fama ĉina verkisto. Lu Sin verkis noveleton ‘La komedio de la anasoj’ pri Vasilij Eroŝenko. En tiu ĉi verko li aludis, ke Eroŝenko solece sentis sin. Lu Sin citis Eroŝenkon:
S-ro Vasilij Eroŝenko estis alveninta al Pekino kun sia gitaro, li plendis al mi:
Solece!solece!tiel solece kiel en la dezerto!’

En 1923 li revenis Eŭropon, kaj li samjare partoprenis la 15-an Universalan Kongreson en Nurenbergo. Tie, dum Internacia poeta Konkurso, Vasilij Eroŝenko ricevis la unuan premion por sia poemo ‘Aŭguro de ciganino’.
Post la kongreso li revenis Sovetion, kie li instruis blindulojn kaj vojaĝis al ĉukotka en la plej nordorienta provinco en la lando. Tie li vivis kiel la ordinaraj loĝantoj, kaj li studis la situacion de la blinduloj en la arkta tundro. Vasilji Eroŝenko verkis skizojn pri siaj tiamaj spertoj: ‘El la vivo de ĉukĉoj’.

Tiu ĉi malavara, helpema kaj agema homo vivis kaj laboris en Moskvo ĝis sia morto en 1952. La tutan vivon li pensis pri aliaj kaj pri la homaj rajtoj. Bedaŭrinde mankas al ni la eŭropa-lingvaj tradukoj de liaj verkoj. Pro tio mi komence diris al vi, ke estu bona ideo lerni Esperanton. Post la lernado de nia bela lingvo, vi povos mem legi liajn unikajn kortuŝajn versaĵojn, fabelojn kaj eseojn. Por mi la legado de la verkoj de tiu mirinda verkisto estas unu el la plej belaj rekompencoj, kiujn mi jam ricevis dum la lernado de Esperanto.

Se vi ne jam tiel faris, legu rete kelkajn el la rakontoj de Eroŝenko per tiu ligilo.

Ampleksaj informoj pri la vivo kaj verkaĵoj de Eroŝenko troviĝas en tiu-ĉi blogo.


Ok libroj troviĝas ĉe la libro servo de UEA.


*Mi  angligis la novelon 'Unu paĝeto en mia lerneja vivo'. Pro kialoj de kopirajtoj mi ne rajtas aperigi ĝin.
 Ĉu troviĝas aliaj tradukaĵoj anglaj de la verkoj de Eroŝenko?








10/28/2011

Jen plezura romano por legemuloj: 'Kredu min Sinjorino!'


Ĉu vi estas legema? Ĉu mankas al vi distra libro? Se jes, mi rekomendu 

la romanon de Cezaro Rossetti.
Kredu min Sinjorino. 

La libro aĉeteblas ĉe la libro-servo de U.E.A
 .
Ĝi estas ankaŭ legebla senpage  ĉi-tie.

Cezaro Rossetti (1901-1950) estis skotitaldevena. Profesie li estis butika kaj foira vendisto de kuiriloj. Kune kun sia verkista frato Reto li eklernis Esperanton en la jaro 1928. Ili ĉiam interparolis Esperante. Cezaro estis buŝe tre talenta rakontanto, tial Reto persvadis lin surpaperigi Esperante liajn anekdotojn pri la vivo kiel vendisto. La rezulto estis la romano ’Kredu min Sinjorino’.

 En la antaŭparolo li skribis:
‘Mi dediĉas la libron al mia frato Reto kiu, per tri indulga juĝo pri la unuaj ĉapitroj, kuraĝigis
min verki la ceteron. Al li la kulpo!’
La romanon mi unue ’gustumis’ dum la studado de la libro de Boris Kolker ’Vojaĝo en Esperanto-lando. En tiu estas inkludita la ĉapitro ’Sonĝo Terura, Sonĝo Forkuras’ kiu temas pri liaj koŝmaroj  post vizito al ia katastrofe malbona Esperanto-klubo ie en la suda parto de Anglio. Mi tial anticipis, ke la romano temus pri la 'vendado' de Esperanto. Tamen mi eraris.

 Cezaro Rossetti interesiĝis Esperante verki pri ĉiutagaj okazaĵoj ofte malagrablaj dum la jardeko antaŭ la dua mondmilito. Tiam la vendado de kuiriloj al aliaj malriĉuloj estis ege malfacila. Krom la amuza priskribo de la fuŝa Esperanto-klubo en la ĉapitro ’songo teruras, songo forkuras,  li nur rakontis pri  Esperanto je la komenco kaj je la fino de la romano.

Jen socia-realisma romano. Pro senlaboreco kaj monmanko la vivo estis bruta, kaj tiaj vendistoj devis esti sufiĉe diligentaj kaj ruzaj, se ili volus sukcese vendi siajn aĵojn. Li vagadis la tutan landon vendante la kuirilojn en diversaj foiroj, loĝante en diversaj malkomfortaj loĝejoj kaj renkontante amason da esperemaj homoj, kiuj ankaŭ batalis kontraŭ la malriĉeco. 

Jen leginda romano ankaŭ pro la lingvaĵo simpla, adekvata kaj vigla. Ŝatantoj de  Zamenhofaj  proverboj alte taksos la titolojn, kiujn Rossetti elektis: ‘Virino rideto pli kaptas ol reto’ estis la titolo de la ĉapitro en kiu li rakontas pri la vespero, kiam li ekamrilatis kune kun sia koramikino, Anjo, La titolo de la ĉapitro en kiu li priskribis la kolapson de la amrilatoj estas ‘Unu orienten, alia okcidenten’.

Plezuran legadon!


10/27/2011

'Patrolanda lianto'


Granda plezuro al mi estas la legado de malnovaj revuoj. 

Hodiaŭ mi trovis la jenan en la revuo 

'Danlando' de oktobro 1912. 

Jen Esperantigita kanto de H.C.Andersen.



Patrolanda lianto
de
:H. C. Andersen
Danlando estas mia hejmo, ĉarma, 
En ĝia ter' radikon havas mi.

. Patrina voĉo l mia lingvo varma, 
Al mia koro dolĉe iras vi
Karega dana land'

Kun tumuluso-ceno
Ĉe kampo de lupol' kaj pomgardeno, 
Mi amas vin" mia patruj', Danland !

I
ĉu la somero kreas florojn ie
Pli riĉe ol ĉi-tie ĝis la mal" '? 
                                            Pli hele brilas la plenlun' nenie
Ol en la hejmo de la fagarbar'
Karega dana land'
Kun Dannebrog' ondante
Ĝi venis al ni de l'ĉiel' falante,
Mi amas' vin, mia patruj', Danland' !
Ho, lando bela, kie mi naskiĝis, 
En kies ter' radikon havas mi 
Kaj kie la patrina vod' kunigas

Je l'ĉarma lingv' en dolĉa melodi'
Karega dana land'

Herbfresa insularo
Kun nest' de l'cign' sovaĝa ĉe la maro
                                                 Mi amas vin, mia patruj', Danland' !
Trad. J. Wulff.





10/26/2011

Pri la patrino de la dana movado.



Margrethe Caroline Noll 22.05.1874 – 30.12. 1962 - la patrino de la dana Esperanta movado.

Esperantistoj fieras pri la historio de la Esperanto-movado. Kiam mi estis nova esperantisto mi legis nur pri Ludoviko Zamenhof kaj aliaj gravaj pioniroj ĉie en la mondo. Pri la danaj pioniroj mi nenion sciis. Tamen post kvarmonata lernado de la lingvo io okazis, kiu fajerigis mian intereson.

 Iun tagon mi renkontiĝis kun ne-esperantista amikaro, al kiuj mi rakontis pri mia esperantistiĝo. Preskaŭ ĉiuj opiniis, ke la elekto estis ridinda; kia blago -  Esperanto estas kompreneble tiel formortinta kiel la dido, ktp. Tamen unu el ili subite ekmemoris, ke li iam vidis malkutiman tombon en Garnisons Tombejo. Laŭ li, la tombo estas rimarkinda pro la fremdlingva epitafo, kiu estas skribita sur la tomboŝtono kaj pro la apuda stelforma arbeto. Tial, ni samopiniis, ke evidente estas esperantista tombo.


La sekvontan tagon mi vizitis la tombejon por trovi la tombon.




Kiu estis Margrethe Noll, kaj kial oni nomas ŝin la patrino de la dana movado? Nia patrino devus esti memorenda, tamen pri ŝi  mi sciis nenion.

Margrethe Noll naskiĝis en Kopenhago la 22-an de majo 1874. Laŭ la skribaĵo de Paul Neergaard:’ ŝi naskiĝis en la kastelo de la reĝo....kaj dum siaj infajaroj renkontiĝis en la  reĝa korto kun la infanoj de la reĝo, la postaj reĝoj de la dana kaj novega popoloj’.
Laŭ profesio, ŝi unue estis instruistino, do poste ŝi laboris kiel sekretario kaj librotenisto. Ŝi ŝajne tre interesis pri lingvoj, ŝi apenaŭ regis la anglan, la francan kaj la germanan.

Lundon la 2-an de septembro 1907 ŝi estis unu el la kvarcento de personoj kiuj aligis  la trimonatan kurson, aranĝita de la gazeto ‘Politiken’. La kursgvidanto estis S-ro Skeel-Giøring, kiu verkis la unuan danan –Esperanton vortaron (1904) kaj lerno- libron (1906). Post la kurso Margrethe Noll estis unu el la unuaj membroj de la Konversacia Esperantista klubo, kiuj jaŭde kunvenis en Kongens Nytorv 8. Kiel kunverkisto de ‘Konversacia Esperantista Kluba 1908-58’ ŝi skribis: ‘la severa regado de la klubo kaŭzis, ke oni vere povis paroli Esperanton post la unua vintra sezono.’

Ŝi verŝajne estis jam tre agema virino, ĉar la venontan jaron (1909) ŝi fondis la Esperanton klubon en Aarhus. Dum la Ido polemiko, kiu en Danio estis instigita de la mondfama lingvisto Profesoro Otto Jespersen, ŝi estis la plej aktiva kontraŭulanto de tiu ĉi skismo en Danio. Post la Universala Kongreso en Dresdeno en 1908 Ludoviko Zamenhof gastis la post-kongreson en Kopenhago. Tie Margrethe Noll konatiĝis kun li, poste ili certe interkorespondis, ĉar dum la unua monda milito ŝi estis peranto inter la maestro kaj sia plej aĝa filino Sofia. Margrethe Noll persone kumunikis la informon pri lia morto en 1917 al Sofia Zamenhof.[1].

Dum la tuta vivo ŝi estis treege agema esperantistino. Kiel instruistino ŝi gvidis multajn kursojn kaj por plenkreskuloj kaj por infanoj. Ĝis 1955 ŝi estis sekretarino de la Esperanta-Ekzamena komitato. Plue ŝi estis komitatano de la internaciaj Esperantistaj Feriaj Kursoj en Elsinoro kaj Vejle. Margrethe Noll estis tre verkema esperantisto, kiu verkis du librojn[2] kaj multaj da gazetaj artikoloj. Ŝi estis kaj aktiva kongresano, kiu entute partoprenis 19 Universalajn Kongresojn. Ekde 1922 ĝis 1929 ŝi estis prezidanto de la Societo de Danaj Esperantistoj.

Krom Esperanto ŝi kredis je teozofio, reenkarniĝo kaj pacifismo. Plue ŝi estis kontraŭstarantino de karno, alkolholo, kafo, teo kaj tabako. Teda? Tute ne!  Ĉiuj, kiuj memoras Margrethe Noll rakontas pri bonkora, arda, tolerema virino kiu havis mildan senson da humoro. Hejme ŝi instruis la junularon, kaj unu el ili Paul Thorsen diris al ŝi, okaze de ŝia 80-jara naskiĝtago ke: Belaj kunvenoj sub via prizorgo spirita kaj ankaŭ materia, helpita de proksima bakisto’.

La patrino de la dana Esperanto movado mortis la 30-an de decembro 1962. Ek de tiam la Margrethe Noll Fonduso jam prizorgis la tombon. Plue oni uzas la monon por subteni kaj la Esperantan aferon en Danio kaj por subteni la edukadon de esperantistoj pere de kursoj en Danio kaj eksterlande.

 P.S. La blogaĵo estas mallongaĵo de artikolo mia, kiu aperis en la revuo 'Esperanto en Danio' (2006 ?, mi ne memoras)




[1] Mi demandas al mi mem, kie estas kaŝita la leteraro de Ludoviko Zamenhof kaj Margrethe Noll?  La  kolektaro certe estus tre leginda.

[2] ’Esperanto, Kort vejledning for begyndere’ 1924. ’Ĉu vi deziras korespondi?’ 

10/25/2011

Krokodiloj

Iam estis klubgvidanto, kiu okaze de amika rondo donis al la membroj demandaron. La gvidanto postulis al ili, ke ili skribu senkaŝe siajn reagojn. El la 10 demandoj ok el ili estis malincitaj, tial neniu plu memoris ilin .

Jen la du memorindaj

9. Kion vi plej ŝatas pri Esperanto?

10. Kion vi plej malŝatas pri Esperanto?

Oni ĉefe ŝatis:
Interesajn kongresojn en eksotikaj landoj.
La avantaĝojn de Pasporta Servo.
Esperantan literaturon kaj kantojn.
La internan ideon.
La bonan etoson en la klubo, kaj la hejmbakitajn kukojn, kiujn oni tie vendis.

Oni ĉefe malŝatis:
Problemojn pri la akuzativo kaj transitivaj/netransitivaj verboj kaj aliaj gramatikaĵoj.

Kaj iu aparte malŝatis 'eternajn komencantojn kaj diablajn krokodilojn!'

Ni ĉiuj konas eternajn komencantojn kaj diablajn krokodilojn.

Ĉu la eterna komencantaro agacas lertajn esperantistojn, pro la fakto ke ilia ekzisto kontraŭdiras la miton en Esperantujo, ke nia lingvo estas facila? Povas esti, ke nia lingvo estas pli facila ol aliaj lingvoj, tamen eĉ la plej facila lingvo en la mondo ne estas facile lernebla por ĉiuj lernantoj.

Kaj pri krokodiloj,ĉu? Ni ne hiprokritu; mi suspektas ke, ĉiuj de tempo al tempo krokodilas, eĉ sciante scias, ke la krokodilado estas grandega tempmalŝparo.




La kopenhaganoj havas dombeston, kiu kontraŭbatalas la krokodiladon.
Ni ankaŭ enkondukas la jenan en nian kantaron.



10/24/2011

Fritkuka blogaĵo ktp.


La blogskribado estas nuntempa ŝatokupo por pli kaj pli personoj tutmondaj. Unu blogas pri sia familio alia pri la kuirado kaj tiel plu. Mi blogas Esperante pri mikskonfuzo da eventoj, impresoj, pripensoj kaj pri mia ŝatokupo t.e. Esperanto.

 Interese estas la statistiko pri la legantaro; kiom da legantoj kaj kie ili loĝas ktp. Mi feliĉas, ke preskaŭ 1242 personoj surklakis la ligilon dum la lastaj kvin jaroj; ĉu ili ĉiuj legis la blogaĵojn estas tute alia afero.

Por iu kies bastonĉevalo estus fritkukoj la rezulto estas tute alia. 35000 personoj sekvas la blogon La Fritkuka blogo de Dave. Li informas pri ŝatega frandaĵo populare; laŭ BBC -a informaĵo Dolĉaj Fritkukoj Konkeros LaMondon. La blogo de Dave estas ege belaspekta, kaj certe li mongajnas per ĝi.

Mi ne intencos legi lian blogon, ĉar ne plaĉas al mi sukeraĵoj; mi preferas manĝi lunarkajn bulkojn. Se mi estus juna, mi certe ekblogus pri lunarkaj bulkoj, kiuj (laŭ mia opinio) estas la plejbongustaj bakaĵoj en la tuta mondo. 

Do jen ideo por juna kaj vigla samopiniano esperantista; blogu ankaŭ pri temo tia kaj konvinku al la ne-esperantistaro, ke nia lingvo taŭgas por ĉiu-tagaj aferoj.

10/23/2011

Bagatela Aĉaĵo Universala

Jen foto de prospera vilaa strato en la Selanda urbo de Ishøj.


 En la kvartalo loĝas borĝaj familioj, kiuj prizorgas siajn vilaojn ene kaj ekstere. 


Ne plaĉas al ili, ke hundoj pro la  manko de hunda necesejo malpurigas la trotuaron ekster de la domo. 
Unu el la domposedantoj en tiu ĉi strato silente petegas al hundposedantoj per la jena.



Jen du reagoj: 

La kompromisa

kaj
La malkompromisa

Kiun vi preferus?

Kiun mi preferus?

Mi preferus trian solvadon: ke oni  unue enmetas la fekaĵon en saketon, kaj poste metos la plastikan saketon en la (propran) rubujon. 

10/22/2011

Terpoma Ferio & ktp-oj.










La tria semajno de oktobro estas dana ferio. Iam kiam Danio estis agrikultura lando, gelernejanoj rajtis libertempi pro la terpoma rikoltado. Kaj oni nomis la libertempon terpoma ferio. Kvankam ne plu necesas helpi bienistojn rikolti terpomojn, sed infanoj ankoraŭ rajtas ĝui la libertempan semajnon.

Ĉiu-jare jam belas preskaŭ ĉiu-tage kaj ankaŭ belis hodiaŭ. Pro tio mi foris promeni en la kampara ĉirkaŭejo. 

Mi loĝas proksime de boathaveno kaj sufiĉe vasta strandparko en kiu troviĝas kvar lagoj.
Jen la boathaveno.
Parto de la strandparko


Tie ofte venas fiŝistoj, kiuj pacience kaj esperante fiŝas kaj fiŝas ĉe la lagoj . Jen sukcesas jen malsukcesas al ili kapti fiŝojn. Ĉu la sukcesuloj portas fiŝaĵon hejmen? Ne, ĉar oni devigas al ili reĵeti la fiŝojn akven.

Jen mallonga video filmita hodiaŭ.


Hodiaŭ estis ia festtago por mi.


Unue dum longa tempo mi jam ne povis tiel longe promeni pro la rompo de mia piedo. Tial feliĉe estis revidi la parkon.

Due pro la instigo de Mateo Dalmose mi kuraĝis kaj filmi kaj Esperante paroli - samtempe.







10/21/2011

Kiam la Maestro gastis nin.


Ĉi-jare danaj esperantistoj denove bonvenigis samideanojn el la tuta mondo okaze de la 96-a Universala Kongreso. Trifojoj antaŭe jam okazis la Universala kongreso en Kopenhago: en la jaroj 1956, 1962 kaj 1975.
Tamen en la jaro 1908 Kopenhaganoj havis eĉ pli grandan honoron. Post la kvara Universala kongreso en Dresdeno okazis postkongresoj kaj en Berlino kaj en Kopenhago. El la 300 esperantistoj kiuj ĝuis la turismadon kaj la festadon en Berlino 80 personoj inklusive la gesinjoroj Zamenhof daŭre vojaĝis al Kopenhago. La danaj esperantistoj bonvenigis la gastojn je la 9-a en ’la lumega restoracio de hotelo Bristol. En tute estis representantoj el 16 landoj.
Post la bonveno , spite al la kaprice malseka vetero, 'oni tramarŝis la malsekan urbon’ ĝis la haveno, kie ili veturis per la vaporŝipo al Helsingborgo (Sudsvedio). Tie la sudsveda esperantistaro gastigis la grupon per lunĉo ĉe terarestoracio. Dume oni ‘interŝanĝigis diversajn paroladojn; precipe oni aplaŭdis entuziame tiun de Sinjoro Zamenhof.’
Posttagmeze ili revaporŝipis al Elsinoro, Danio, kie ili vizitis la tombon de Hamleto kaj la kastelon de Kronborg.
Vespere revenante al Kopenhago la kongresanoj ĝoje festis per bongusta manĝaĵo, kantado kaj dancado en la klubejo de la Kopenhaga Esperantista Klubo en Kongens Nytorv.


En tiu-ĉi konstruaĵo estis la unua klubejo de la Kopenhaga Esperantista Klubo.

La sekvan tagon oni nomis vidindaĵotagon. Unue la kongresanoj vizitis la muzeon de Thorvaldsen, kaj post kiam ili tramveturis al Bierfarejo de Karlsberg. Membroj de la firmao bonvenigis la gastojn kaj promesis al ili, ke ili baldaŭ lernos Esperanton. De la bierfarejo ili vizitis la bestĝardenon. En la postagmezo ili vizitis la Gliptotekon antaŭ ol la partopreno en la oficiala akcepto en la Urbodomo. La urbestro salutis ilin Esperante esprimante sian estimon por la lingvo. Finfine oni supreniris la altegan turon kaj ‘plantis la verdan standardon super la urbo’.

Jen la kopenhaga urbdomo (foto de 2009) 

Bedaŭrinde la vetero ankoraŭ malbonis, tial vespere oni ne plenprofitis je la vizito en la Ĝardeno de Tivoli. Tamen ili bonhumore festis ĉe la ’komforta restoracio de Wivel.’ ’Konstante afablaj kaj nelacigeblaj la Majstro kaj sia edzino ĝis post noktomezo ĉeestis la kunvenon, akceptante de ĉiuj flankoj tre varmajn dankesprimojn pri la ĝoja, neforesebla kunrestado.’
La sekvan posttagmezon la gastoj forvojaĝis hejmen.
Tiuj ĉi informoj legeblas en la Dana Esperantisto de Septembro 1908. La informanto estis Marie Schrøder, kiu estis unu el la viglaj kaj diligentaj esperantistoj, kiuj lernis la lingvon en la aŭtuno de 1907 per kurso aranĝita de la tagĵurnalo Politiken. Ŝi konkludis la artikolon skribante: ’Ĝis la revido en Barcelona’.
Tragedie Marie Schrøder mortis pro akcidento survoje al la kvina Universala Kongreso en Barcelono. Ŝia tombo troviĝas en la Tombejo de Assistents Kirkegaard en Kopenhago.
La tombo de Marie Schrøder (foto de 2008)
Se nia majstro mirakle revenus al Kopenhago en la jaro 2011, li certe ne rekonus la urbon. Kvankam multaj el la tiamaj vidindaĵoj feliĉe estas ankoraŭ videblaj: la bestĝardeno, la bierfarejo de Karlsberg, la ĝardeno deTivoli, la Gliptoteko, la Muzeo de Thorvaldsen, la kastelo de Elsinoro, la tombo de Hamleto, la belega konstruaĵo en kiu kunvenis la tiama esperantistaro kaj la urbodomo. La lasta tramo malaperis en la sepdekaj jaroj. Nuntempaj Kopenhaganoj veturas per metro, buso, akvo-buso, trajno, biciklo, auto kaj eĉ rulŝuoj.