12/16/2014

Pri la lumfestivalo, Ĥanuko



Hodiaŭ estas la unua tago de la juda festivalo Ĥanuko, kiu estas oktaga lumfestivalo memore de la redediĉado de la dua templo en Jerusalemo en la dua jarcento A.K. post sukcesa ribelo gvidata de Jehuda HaMakabi kontraŭ helenismaj potenculoj, kiuj ne respektis la religiajn kutimojn hebreajn. Kiam la sekvantoj de Jehuda HaMakabi eniris la templon, ili trovis nur sufiĉan puran olion por unu taga lampolumado. Tamen mirakle la provizo okoble taŭgis, kaj post la oka tago oni denove jam havis provizon de pura olio.

Malgraŭ tio, ke mi estas agnostikulo, mi estas juda agnostikulo, kaj tial hodiaŭ kune kun la familio mi lumigos la unuan kandelon. La genepoj antaŭĝojas la festivalon, i.a pro la fakto, ke ili dum ok tagoj ricevos donacaĵojn. Do ĉe mia ne tre religia familio juda, tiel kiel ne tre religiaj familioj kristanaj, Ĥanuko kaj Kristnasko estas agrablaj kaj sufiĉe materialismaj festivaloj lumplenaj. Sabaton kune kun aliaj geamikoj sukularaj ni rekontiĝos ĉe mi kaj ni lumigos kvin kandelojn okaze de la kvina tago de la festo. Niaj antaŭuloj venis de Orienta Eŭropo, tial ni manĝos terpomajn patkukojn kaj kantas jidlingvajn kantojn, kies lingvon neniu el ni vere estras.





Plaĉas al mi la festivalo. La legendo pri la olio pensigas min pri mia patrino, kies kuira talento ŝpara ĉiam certigis nin tri nutrajn manĝojn tage. Vivante en Skandinavio la lumfestivalo estas gaja okazaĵo dum la longa malhela vintro. Plie ŝajnas al mi, ke la tuta mondo metafore mallumiĝas, kaj bonas, ke festante ni ankaŭ pripensu pri kiel la homaro povos uzi limigitajn rimedojn pli saĝe.

A fraylichen Chanukah /Chanukah Sameach/Feliĉan Ĥanukon. Kaj kompreneble Feliĉan Kristnaskon.

Jen bona informilo pri religiaj festivaloj de ĉiuj religioj.