9/29/2013

Kutimoj ŝanĝiĝas.

Iun tagon mi konversaciis kun la genepoj pri kio ni timas kaj malŝategas. La sepjara nepo asertis, ke nenion li timas, sed la dekdujara nepino realisme konfesis, ke serpentojn, araneojn kaj tiajn aĉajn insektojn ŝi abomenas. Infanaĝe mi ankaŭ abomenis aĉajn insektojn kaj serpentojn ktp, sed eĉ se mi ankoraŭ malŝatas ilin, mi ne plu estas timema. Mi rakontis al la infanoj, ke iam dum vizito al la bestĝardeno mi eĉ karesis boaon. Rigardante iliajn mienojn, mi iel havis la impreson, ke ili ne kredis je mia anekdoto.

Hieraŭ okazis reciklige interŝanĝa festo en mia urbo. Ĉiuj kunportis aĵojn nebezonatajn al la festejo, kaj ĉiuj rajtis hejmenporti alies aĵojn nebezonatojn.Abundis tie ĉiaj vestaĵoj, ludiloj, libroj, teleroj, vazoj, elektraĵoj ktp. Senvaloraĵoj, ĉu? Nu, ies fatraso estas alies trezuro, kaj la recikligo aŭ la malrecikligo estas granda problemo ĉe ni.


 Pro la fakto, ke ankaŭ okazis urba festo la aranĝantoj regalis nin  per kafo, limonado, kukoj, urtikaj pankukoj kaj rubusoj. 


Oni ankaŭ proponis al la infanoj, ke ili konstruu robotojn uzante pakumaĵojn.


En angulo estis besta budo kaj i.a. estis du  boaoj kaj ujo en kiu kuŝis tordiĝanta tenebriaro. Iu sinjoro fortaspekta tenis unu el la boaoj.

Jen li.
 

Mi decidis, ke mi ankaŭ brakumu la boaon, aŭ ĉu ĝi hazarde decidu brakumi min? Ĉu mi rajtus tion fari? Ties posedanto aspektis iom dubema:
 ''Ĝi estas tre forta, ĉu vi kuraĝas teni ĝin?'' 
 Memevidente mi kuraĝas! Bonvolu foti min dume''.

Jen la foto.



Poste mi turnis min al la tenebriujo.

Ĉetere, ĉu vi konas la vorton 'tenebrio'? Hodiaŭ mi longe serĉis la vorton 'melorme' (dane) 'mealworm' (angle). Finfine per la latina Tenebrio molitor mi trovis la vorton en PIV:  
 
'' tenebrio de insektoj el la ordo de koleopteroj, brune nigraj, kies larvoj vivas en faruno aŭ putranta ligno.'' 
 
Tiu estis sufiĉe naŭza priskribo por sentemulino, sed eĉ pli naŭza ol tiu estis la postulo de la aranĝantoj. ''Etendu la manon suben en la ujon kaj prenu donacaĵon – memoru nur UNU donacaĵon. ''

Antaŭ sesdek jaroj mi ne akceptus tian defion. La donacaĵoj, kiuj estis plastikaj araneoj, estis eĉ pli malplaĉaj ol la tenebrioj, tial sufiĉis al mi nur tuŝi la tenebriojn. 
 
Per la jena video mi pruvas al vi, kaj eĉ pli grave al miaj genepoj, ke mi ne estas mensoganta poltrono.



Kial la aranĝantoj volis, ke ni 'amikiĝu' kun tiaj (laŭ la opinio de la nepino kaj mi) aĉaj bestetoj? Tenebrioj samkiel kelkaj aliaj insektoj estas manĝindaj, ĉar ili enhavas multajn proteinojn. Plue ties bredo verŝajne estas malpli multekosta ol ekzemple la bredo de bovoj, porkoj aŭ kokidoj. Oni manĝas insektojn en multaj landoj ekzemple en Tajlando.

Oktobre 2011 okazis ekspozicio pri tiaj insektoj en la scienca muzeo, Experimentarium en Hellerup, Kopenhago, Danio. En la hejmpaĝo muzea ankoraŭ legeblas du receptoj pri la uzado de tenebrioj: tenebrioj kun spegetoj kaj tenebria salato.

Ĉu post kelkaj jaroj aranĝantoj de tiaj festoj proponos al siaj gastoj ne nur urtikajn pankukojn sed ankaŭ pladojn enhavante tenebriojn kaj similajn? Mi opinias, ke jes.

  ''Should we learn to love eating insects?'' (Ĉu ni eklernu ami la manĝadon de insektoj?) estas titolo de artikolo en 'The Guardian''. Laŭ tiu en 80% el la landoj 1000 specoj da insektoj estas manĝataj. Printempe Nordic Food Lab en Danio invitis manĝantojn kontraŭ sufiĉe alta prezo ĝustumi insektajn frandaĵojn. 

Kaj kial ni ne iam eklernu ŝategi insektan manĝaĵon? Antaŭ kelkaj jaroj preskaŭ neniuj en Eŭropo manĝis maralgojn, nuntempe eĉ se ĝi ne estas ĉiutaga frandaĵo, multaj homoj manĝas ĝin sufiĉe ofte.
 
 
P.S. Mankas al la Esperanta Vikipedio paĝo pri tenebrioj. Kial mi ne mem kreos la paĝon. Nu, pri tia laboro mi estis kaj estas timema. Eble tio estos la venonta defio mia.

9/09/2013

Imagu Pacon!

La imagpovo kaj la espero estas endaj ecoj, do jes, ni imagu pacon! Feliĉe ĉiam troviĝis kaj troviĝas imagpovaj packredantoj. 


Ekzemple troviĝas Imagpacturo en la insulo Viey en la golfo de Kollafjörður proksime al Rejkjaviko en Islando. Imagpacturo estas alta turo da lumo, kiu estas projekciata de ŝtona monumento blanka sur tiun oni ĉizis la vortojn en 24 lingvoj: ''Imagu Pacon. Tiu ĉi estas monumento al John Lennon, kiu konstruigis de lia vidvino Yoko Ono. La nomo de la monomumento kaj ĝia surskribo aludas la antemon je paco ''Imagu'' de John Lennon.


Entombigite sube de la lumturo estas proksimume 500,000 mesaĝoj bondeziraj je paco, kiujn Yoko Ono jam kolektis per sia projekto 'dezirarboj'.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi verkis blogaĵon pri la ekspozicio de Yoko Ono en la artmuzeo de Louisiana. 

                                             Ankaŭ tie troviĝas unu el ŝiaj 'dezirarboj'.




 

 Eble aparte pensante pri la terura situacio en Sirio kaj pri la eventuale eĉ pli terura provo helpi aŭ malhelpi la situacion multe da vizitantoj pendigis pacskribaĵojn sur la arbon. Post la fino de la ekspozicio oni sendos ilin al Viey.





                                         Jen la hejmpaĝo de Imagpacturo kaj  ties Tvitero

9/01/2013

''Mia Fuena Infanaĝo''

Pasintjare mi aperigis tri blogartikolojn pri la manuskripto de la Esperanta tradukaĵo el la dana de la membiografio de la mondfama komponisto Carl Nielsen. Jen la ligiloj denove:

 'Mia infanaĝo sur Fueno' 

'Pri malplena portreto'.

'Antaŭkristnaska Buĉado.'



Post sufiĉe longa tempo la verko 'Mia Fuena Infanaĝo' estas legebla elektronike ĉi- TIE ĉe la PDF-librejo de Fejsbuko. Se vi ne estas fejsbukano, ne malesperu, ĉar mi volonte sendos al vi la PDF-on retpoŝtmesaĝe.