9/29/2013

Kutimoj ŝanĝiĝas.

Iun tagon mi konversaciis kun la genepoj pri kio ni timas kaj malŝategas. La sepjara nepo asertis, ke nenion li timas, sed la dekdujara nepino realisme konfesis, ke serpentojn, araneojn kaj tiajn aĉajn insektojn ŝi abomenas. Infanaĝe mi ankaŭ abomenis aĉajn insektojn kaj serpentojn ktp, sed eĉ se mi ankoraŭ malŝatas ilin, mi ne plu estas timema. Mi rakontis al la infanoj, ke iam dum vizito al la bestĝardeno mi eĉ karesis boaon. Rigardante iliajn mienojn, mi iel havis la impreson, ke ili ne kredis je mia anekdoto.

Hieraŭ okazis reciklige interŝanĝa festo en mia urbo. Ĉiuj kunportis aĵojn nebezonatajn al la festejo, kaj ĉiuj rajtis hejmenporti alies aĵojn nebezonatojn.Abundis tie ĉiaj vestaĵoj, ludiloj, libroj, teleroj, vazoj, elektraĵoj ktp. Senvaloraĵoj, ĉu? Nu, ies fatraso estas alies trezuro, kaj la recikligo aŭ la malrecikligo estas granda problemo ĉe ni.


 Pro la fakto, ke ankaŭ okazis urba festo la aranĝantoj regalis nin  per kafo, limonado, kukoj, urtikaj pankukoj kaj rubusoj. 


Oni ankaŭ proponis al la infanoj, ke ili konstruu robotojn uzante pakumaĵojn.


En angulo estis besta budo kaj i.a. estis du  boaoj kaj ujo en kiu kuŝis tordiĝanta tenebriaro. Iu sinjoro fortaspekta tenis unu el la boaoj.

Jen li.
 

Mi decidis, ke mi ankaŭ brakumu la boaon, aŭ ĉu ĝi hazarde decidu brakumi min? Ĉu mi rajtus tion fari? Ties posedanto aspektis iom dubema:
 ''Ĝi estas tre forta, ĉu vi kuraĝas teni ĝin?'' 
 Memevidente mi kuraĝas! Bonvolu foti min dume''.

Jen la foto.



Poste mi turnis min al la tenebriujo.

Ĉetere, ĉu vi konas la vorton 'tenebrio'? Hodiaŭ mi longe serĉis la vorton 'melorme' (dane) 'mealworm' (angle). Finfine per la latina Tenebrio molitor mi trovis la vorton en PIV:  
 
'' tenebrio de insektoj el la ordo de koleopteroj, brune nigraj, kies larvoj vivas en faruno aŭ putranta ligno.'' 
 
Tiu estis sufiĉe naŭza priskribo por sentemulino, sed eĉ pli naŭza ol tiu estis la postulo de la aranĝantoj. ''Etendu la manon suben en la ujon kaj prenu donacaĵon – memoru nur UNU donacaĵon. ''

Antaŭ sesdek jaroj mi ne akceptus tian defion. La donacaĵoj, kiuj estis plastikaj araneoj, estis eĉ pli malplaĉaj ol la tenebrioj, tial sufiĉis al mi nur tuŝi la tenebriojn. 
 
Per la jena video mi pruvas al vi, kaj eĉ pli grave al miaj genepoj, ke mi ne estas mensoganta poltrono.



Kial la aranĝantoj volis, ke ni 'amikiĝu' kun tiaj (laŭ la opinio de la nepino kaj mi) aĉaj bestetoj? Tenebrioj samkiel kelkaj aliaj insektoj estas manĝindaj, ĉar ili enhavas multajn proteinojn. Plue ties bredo verŝajne estas malpli multekosta ol ekzemple la bredo de bovoj, porkoj aŭ kokidoj. Oni manĝas insektojn en multaj landoj ekzemple en Tajlando.

Oktobre 2011 okazis ekspozicio pri tiaj insektoj en la scienca muzeo, Experimentarium en Hellerup, Kopenhago, Danio. En la hejmpaĝo muzea ankoraŭ legeblas du receptoj pri la uzado de tenebrioj: tenebrioj kun spegetoj kaj tenebria salato.

Ĉu post kelkaj jaroj aranĝantoj de tiaj festoj proponos al siaj gastoj ne nur urtikajn pankukojn sed ankaŭ pladojn enhavante tenebriojn kaj similajn? Mi opinias, ke jes.

  ''Should we learn to love eating insects?'' (Ĉu ni eklernu ami la manĝadon de insektoj?) estas titolo de artikolo en 'The Guardian''. Laŭ tiu en 80% el la landoj 1000 specoj da insektoj estas manĝataj. Printempe Nordic Food Lab en Danio invitis manĝantojn kontraŭ sufiĉe alta prezo ĝustumi insektajn frandaĵojn. 

Kaj kial ni ne iam eklernu ŝategi insektan manĝaĵon? Antaŭ kelkaj jaroj preskaŭ neniuj en Eŭropo manĝis maralgojn, nuntempe eĉ se ĝi ne estas ĉiutaga frandaĵo, multaj homoj manĝas ĝin sufiĉe ofte.
 
 
P.S. Mankas al la Esperanta Vikipedio paĝo pri tenebrioj. Kial mi ne mem kreos la paĝon. Nu, pri tia laboro mi estis kaj estas timema. Eble tio estos la venonta defio mia.

9/09/2013

Imagu Pacon!

La imagpovo kaj la espero estas endaj ecoj, do jes, ni imagu pacon! Feliĉe ĉiam troviĝis kaj troviĝas imagpovaj packredantoj. 


Ekzemple troviĝas Imagpacturo en la insulo Viey en la golfo de Kollafjörður proksime al Rejkjaviko en Islando. Imagpacturo estas alta turo da lumo, kiu estas projekciata de ŝtona monumento blanka sur tiun oni ĉizis la vortojn en 24 lingvoj: ''Imagu Pacon. Tiu ĉi estas monumento al John Lennon, kiu konstruigis de lia vidvino Yoko Ono. La nomo de la monomumento kaj ĝia surskribo aludas la antemon je paco ''Imagu'' de John Lennon.


Entombigite sube de la lumturo estas proksimume 500,000 mesaĝoj bondeziraj je paco, kiujn Yoko Ono jam kolektis per sia projekto 'dezirarboj'.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi verkis blogaĵon pri la ekspozicio de Yoko Ono en la artmuzeo de Louisiana. 

                                             Ankaŭ tie troviĝas unu el ŝiaj 'dezirarboj'.




 

 Eble aparte pensante pri la terura situacio en Sirio kaj pri la eventuale eĉ pli terura provo helpi aŭ malhelpi la situacion multe da vizitantoj pendigis pacskribaĵojn sur la arbon. Post la fino de la ekspozicio oni sendos ilin al Viey.





                                         Jen la hejmpaĝo de Imagpacturo kaj  ties Tvitero

9/01/2013

''Mia Fuena Infanaĝo''

Pasintjare mi aperigis tri blogartikolojn pri la manuskripto de la Esperanta tradukaĵo el la dana de la membiografio de la mondfama komponisto Carl Nielsen. Jen la ligiloj denove:

 'Mia infanaĝo sur Fueno' 

'Pri malplena portreto'.

'Antaŭkristnaska Buĉado.'



Post sufiĉe longa tempo la verko 'Mia Fuena Infanaĝo' estas legebla elektronike ĉi- TIE ĉe la PDF-librejo de Fejsbuko. Se vi ne estas fejsbukano, ne malesperu, ĉar mi volonte sendos al vi la PDF-on retpoŝtmesaĝe.




8/31/2013

Tuŝo - Fuŝo.

Tuŝo - Fuŝo.


La esprimon 'tuŝo -fuŝo mi  'ŝtelas' de Poul Thorsen, kiu antaŭ 53 jaroj mokis la 'tradician moralon' per sia poemeto ''Tuŝo=Fuŝo''*.


Jen ĝi:

La tradicia moralo
similas al indiko
en ĉiu bakista butiko,
legita ĝis trivialo:
La varojn rigardu sen tuŝo!
Do, eĉ se bolas la sango,
kaj eĉ se klakas la lango,
nur gapu, kaj glutu la akvon de l' buŝo!


Antaŭ kelkaj tagoj vizitante la artmuzeon de Louisiana en la nordselanda urbeto de Humlebæk (Humlebek) mi rememoris tiun, kiam mi ekvidis la jenan.




Kvankam la artaĵo ne multe plaĉis al mi, mi kaprice volis tuŝi ĝin. Tamen estis klare skribate angle kaj dane:''Bonvolu ne tuŝi ĝin''.

 Jen la dilemoj:

1. La frustracio de obeema sed scivelema rigardanto; ĉu oni ne konscias, ke eĉ plenkreskuloj ofte estas movsentaj lernantoj?

2. La dilemo de responduloj, kiuj certe volus, ke oni plene aprezu la artaĵon, sed ili  nepre prizorgu ĝian bonstaton.

 Memevidente mi nur fotis ĝin kaj daŭrigante la viziton mi meditis pri la saĝeco de Poul Thorsen.


En alia parto de la muzeo estas portempe ekspocizio de Yoko Ono: Half-A-WIND Show, A Retrospective, (Duonblova Spektaklo Yoko Ono, retrospektivo) (09.06. – 29.09.2013).

Pri la tuŝado la 80-jara Yoko Ono ne estis/estas inhibitulino. Male, ŝi volus, ke ni tuŝu la jenajn artaĵojn.












La invitilo multe ekpensigis min, ĉar mi ne plu estis tuŝema! Verdire estis al mi defio tuŝi la ŝtonan modelon de nuda homo. Ĉu mi estas pruda? Ne, sed mi estas diskretema, kaj mi supozas, ke metafore tuŝeco-fuŝeco, kiun mi ankaŭ 'heredis', malhelpas al mi interrilati kun homoj (ĉu?) el aliaj kulturoj,  kiuj malplie timas la tuŝadon; ili nature gestas kaj tuŝas unu la alian dum ekzemple vigla konversacio.

 Nu, la bona arto devas esti provoka, kaj mi estis provokata.


P.S.Post la vizito ekstere de la muzeo mi mallonge staris ĉe la bushaltejo, tie iu sidantulo barakadis sin per biciklo.


 Mi demandis min, ĉu li timis, ke iu malbonŝance postulemus: '' Ĉu vi permesas al mi, ke mi eksidu apud vi? Imagu, se tiu hazarde sidus tro proksime al mi.'' Mi pensis: la benko ampleksis por pli ol unu persono. Se pluvus, mi petus al li la komplezon, sed belas, baldaŭ venos la buso''. Mi nur silente meditis pri kio kredeble dirus Poul Thorsen pri tia ridinda situacio.



* Tiu poemo aperis en la poemaro de Poul Thorsen 'Pluk'.



 Eldonite de Dana Laborista Esperanto-Asocio Arhuso 1960. Kovrilo, titolpaĝo kaj vinjeto de Erling Höfft.( La ISBN-numero ŝajne mankas.)


8/29/2013

Printempa Vizito al la Esperanto-urbo Herzberg-am -Harz.

Printempa Vizito al la Esperanto-urbo Herzberg-am -Harz.



En majo kune kun du geamikoj mi aŭte vizitis la Esperanto-urbon Herzberg-am-Harz. La celoj de nia vizito estis diversaj: la turismado, la ripozado kaj la liverado de libro-duoblaĵoj de la kluba biblioteko al Interkulturo-Centro.

Tiu estis nia unua vizito al la malgranda sed plaĉa urbo, kiu situas en la belnatura regiono de suda Malsupra Saksio. Ni volis esperantumi, vagadi kaj ripozi, tial ni elektis tranokti en Hotelo Zum Pass en la trankvila vilaĝo de Siebe, kiu troviĝas proksimume sep kilometrojn for de Herzberg. 



La decido estis trafa, ĉar tre plaĉis al ni la antikva hotelo komforta, kiu havas ĉarman etoson.


                                                            Kaj bonan restaŭracion!



Tie oni parolas esperante, la servado estas bonega kaj ŝajnis al mi, ke kiel esperantistoj ni ĝuas eĉ pli bonan gastamon!


                                         La ĉirkaŭaĵo de la hotelo estas vaganta paradizo. 


Se ni ne havus aliajn celojn, ni volonte restus en Siebe la tutan tempon, sed Herzberg kaj siaj miridindaĵoj ankaŭ atendis nin.

La matenon post nia alveno ni liveris la librojn kaj ricevis elkoran bonvenigon de Peter Zilvar kaj Zsofia Kóródi en la Interkulturo-Centro. Kvankam ili certe estas du el la plej konstante okupataj esperantistoj en Esperantujo ili detale kaj entuziasme informis nin pri sia agado. Ni ne estis aliĝintoj de la semajnfina seminario, kiu komencos la saman tagon, tamen ili invitis nin partopreni la posttagmezan vagadon al la montpinto de Groŝer Knollen (687 metron altan), la vesperan manĝon en la ĝardeno de nia hotelo, la vesperan kurson kaj la venonto-tagan ĉiĉeronadon en la urbo kaj la oficialan akcepton komunuma en la kastelo. Ni dankeme akceptis ĉiujn proponojn. Do kune kun Peter, Zsofia kaj vizitantaj esperantistoj el Germanio, Kroatio, Meksikio, Nederlando kaj Pollando ni ĝuis tre plezurajn kaj interesajn travivaĵojn.

Miaj geamikoj hejmen vojaĝis tagon antaŭ ol mi, ĉar ili devis labori, sed mi estis daŭrigonta la vojaĝon al Munkeno kaj Nuremburgo. Tial en la lasta komuna tago ni decidis sendepende viziti la unukornulan kavernon. Oni tie iam trovis ostojn de giganta kaj mistera mambesto. Ne sciante io ajn pri ĝi naskiĝis legendo pri unukornulo. Antaŭ multe da jarcentoj homoj vizitis la kavernon. En la jaro 1686 la filozofo Gottfried Wilhelm Leibniz rakontis post sia vizito pri vigla komerco de unukornulaĵoj kiel medikamento. Ekster de la kaverno estas informtabulo esperantlingva kaj broŝuro ankaŭ haveblas. Ankaŭ vizitinda estas la muzeo, kiu enhavas intersajn geologiajn montraĵojn pri la kaverno.


 

Herzberg-am-Harz ricevis sian oficialan kromnomon la Esperanto-urbo la 12-an de julio 2006.
Post nur sep jaroj pro la diligenta agado de Peter Zilvar kaj Zsofia Kóródi Esperanto estas videbla kaj spertebla en la urbo – ekzemple:
En la urbo estas 15 vojmontriloj Esperantaj.
En parko estas informŝildoj pri diversaj arboj.
En la ĉirkaŭaĵoj de la urbo estas kvar bonvenigaj ŝildoj esperantlingvaj.
Naŭ restaŭracioj en la urbo havas esperantlingvajn menukartojn. 
En la urbcentro troviĝas vera Esperanta kafejo.

 
                                  Troviĝas Esperanto-muzeo en la kastelo de Herzberg.




La urbo havas Zamenhofan statuon kaj Joachim Gieŝner monumenton (li estis fama germana esperantisto.)

Ĝemelurbaj kontaktoj inter Herzberg kaj Góra en Pollando prosperas kaj funkcias Esperante.

 En aprilo 2005 la urbestroj de Herzberg kaj Góra, Gerhard Walter kaj Tadeusz Wrotkowski, eklernis Esperanton. En ambaŭ urboj lernejantoj lernas Esperanton.

La urba hejmpaĝo germana enhavas ampleksan informon pri Esperanto kaj ties rolo en Herzberg. 

Krom tio la kulturaj kaj klerecaj servoj de Interkulturo-Centro estas avantaĝaj por esperantistoj ie ajn.
Jen la ligilo de laĉijara kalendaro: – certe vi trovos alogan aranĝon

La agado de Interkulturo-Centro Herzberg famas en Esperantujo, tamen kion opinias herzberganoj pri Esperanto? La infanoj lernas la lingvon, sed ĉu la lingvo alogas plenkreskulojn? Ne parolante la germanan, se ni erarvagus en la urbo, ĉu iu ajn preterpasanto kapablus helpi nin? Ĉu troviĝus Esperanto-parolantaj komizoj kaj kelneroj en la urbaj butikoj kaj restaŭracioj?

Nia vizito al Herzberg estis mallonga, tial niaj spertoj estas limigitaj. Ni manĝis kelkfojojn en restaŭracioj, ni iomete butikumis kaj ni hazarde babiletis kun kelkaj herzberganoj, sed neniuj el ili scipovis/emis paroli Esperanton. Tamen ili sciis pri la lingvo, kaj plej grave neniuj subridaĉis, kiam ni demandis: 'Ĉu vi parolas Esperante? En restaŭracio ni petis al la kelknerino, ke ŝi donu al ni la Esperantan manĝkarton. Ŝi replikis: ' Bedaŭrinde, tion ni ne havas. Tamen mi jam sendis la germanan al Zsofia, kaj ŝi certe baldaŭ sendos al ni la Esperantan version.' En restaŭracio iom for de Herzberg ni ankaŭ petis manĝkarton Esperantan. 'Tian ni ne havas, tamen ŝajnas al mi, ke herzberganoj bone profitas pro Esperanto.'

Do mi havas impreson, ke tiu estas unu el la plej grandaj sukcesoj de Peter Zilvar kaj Zsofia Kóródi! En Herzberg-am-Harz oni scias pri Esperanto, respektas ĝin kaj konscias, ke ĝi utilas. Ni bone scias, ke oni ne konstruis Romon dum unu tago.

Kiel ni helpos ilin?
Vizitu la urbon, aŭ kiel turisto aŭ kiel kursano. Post la vizito eventuale verku artikolon dane por via urbo-gazeto aŭ Tripadvisor 

                                     La Esperanta urbo Herzberg-am-Harz atendos nin!


 










8/12/2013

Ĉu Esperanto estas facila lingvo?


De tempo al tegante malnovajn Esperanto-revuojn mi havas la impreson, ke preskaŭ nenio en Esperantujo ŝanĝiĝas!

Ekzemple, oni ankoraŭ klopodas 'vendi' nian lingvon, kiel la plej facila solvado de la lingvo-problemo. Kiom da esperantoj aĉetas la solvon, kaj post kelkaj semajnoj malaperas asertante, ke la vendintoj mensogis pri la facileco de la tielnomata plej facila lingvo en la tuta mondo? 

Ho ve, se oni nur diris al ili, ke Esperanto estas relative facila lingvo, sed ĝi estas lingvo, kaj la lernado de ia ajn lingvo postulas la diligentan laboradon!

La sekvanta artikolo de M.Dembinski aperis en ' Pola Esperantisto' en la jaro 1931. Laŭ mia opinio, la 82 jaraĝa artikolo estas ankoraŭ trafa; iom da la enhavo memorigis min pri kelkaj el la spertoj, kiujn mi jam havas.

<

Kaj efektive, ne ekzistas fremda lingvo, kies ellernado tempo estus komparebla al tiu de Esperanto.
La logikeco en la konstruo, la minimumoj de esceptoj kaj idiotismoj, la simpligo de la gramatiko ĝis neimageblaj limoj, la neerarigo de la ortografio, - jen estas la kaŭzoj, pro kiuj lernado de tiu lingvo fariĝas ĝuo spirita.

Estas do nekompreneble, kial malgraŭ tiu proverba facileco bonaj esperantistoj en senco de ligvosciantoj, estas malofte troveblaj kaj malaperas en maro de 'balbutantoj'.

En ĉiuj naciaj lingvoj oni atentegas kun pietismo la lingvan purecon. Akademioj, diversaj komisionoj, societoj kaj precipe publicistoj gardestaras kaj kreas ian estimpostulantan agordon ĉirkaŭ sia idiomo. En pola lingvo konata estas proverbo: Eraro en la lingvo estas kvazaŭ grasa makulo sur la blanka robo de via patrino''. La ''fuŝistoj' estas tiel priridataj (kaj rido estas la plej terura kaj efika armilo), ke malofte iu ajn kaptos la kuraĝon por publika elpaŝo.

Tiom multe oni eble ne rajtas ankoraŭ postuli de personoj, parolantaj tamen fremdan lingvon. Sed karakterize estas, ke en nenia lingvo oni tiel libere faras erarojn, kiel ĝuste en tiu plej facila. Entute sen la plej malgranda konsciencriproĉo!

Nia kara esperanto-popolo bedaŭrinde ŝajnas forgesi pri tiu-ĉi minimuma estimopruvo, kiun ĝi ŝuldas al sia lingvo. Kiamaniere vi ĝin propagandas aŭ eĉ instruas, se vi ĝin mem nesufiĉe posedas? Vi deziras, ke aliaj ĝin agnosku, kaj vi mem ŝajnas malserioze ĝin trakti. Ofte niaj kongresoj ne plenumas pro vi sian propagandan taskon. Ĉu vi pensas, ke via balbutado ne okulfrapas, pli ĝuste, ne orelfrapas la publikon? Sed vi ankoraŭ malpli bone scipovas fari. Vi preferas ŝpari al vi la malfacilecon paroli fremdlingve, kunvenas kun viaj samlingvanoj kaj parolas kompreneble nacilingve,. Sed jam vera malfeliĉo estas, se vi fuŝas en esperantaj internaciaj kunvenoj ian fremdan lingvon nacian. Diris al mi prave en Budapeŝto konata germana samideano, ke ia jugoslava kongresano, alparolinte lin germane, duoble lin ofendis: kiel germanon, kies lingvon oni kripliĝis, kaj kiel esperantiston, kies ilon oni en tia necesa okazo ekignoris. Jen estas la plej granda maljustaĵo, farita de vi kontraŭ via ideo!

Ankoraŭ freŝaj estas en nia memoro la eĥoj de la Oksforda Kongreso. Iu londona ĵurnalisto, kompreneble kontraŭulo de nia afero, kritikis esperantan kongreson, kie li plej parte aŭdis la anglan lingvon. Ni devas konfesi, ke tiu-ĉi kongreso havis escepte proporcie grandegan plimulton de angleparolantoj. Sed enfine ĉiu kongresano devas ja konscii sian devon rilate la propagandan flankon de internacia esperantista kunveno. La voĉo de la londona ĵurnalisto estu averto por la kongresanoj. Oni vin tie rigardas kaj aŭskultas. Evitu do la uzadon de naciaj lingvoj.

Malbone estas, ke la ekzemplo ofte ankaŭ venas de ''supro''. Tro ofte ni povas aŭdi paroladojn de famuloj, kiuj ofendas la fundamentajn principojn de nia lingvo. Tio ja povas pruvi, ke Esperanto estas malfacila lingvo, se eĉ universitataj profesoroj ne povis ĝin tiel ekposedi, por povi en ĝi libere prelegi.

La partoprenintoj de la Danziga Kongreso eble memoras la akran diskuton inter d-ro Privat kaj adv.Litauer. Tiu lasta riproĉis, ke oni permesas prelegi en la Somera Universitato al personoj, kiuj ne sufiĉe posedas Esperanton, tiamaniere donante malbonan ekzemplon al aliaj (aplaŭdo). La respondo estis tre trafa: '' Estas por ni honoro, se universitataj famuloj konsentas prelegi en Esperanto. En tiaj okazoj oni devas malatenti la lingvan neperfektecon'' (la samaj aplaŭdantoj plus kelkaj novaj!). Malgraŭ tiu-ĉi prava klarigo, ĉe multaj restis la malagrabla sento, ke oni vestis interesan temon en lingvaj ĉifonoj.

Ĉu vi ne samopinias, sinjoro d-ro Privat, ke estus jam tempo por ambaŭflanka honoro?

Ne maloftaj estas ankaŭ literaturistoj, kiuj kunagas kun la supre nomitaj lingvofuŝantoj. Kaj ĉar iliaj povoj estas pli grandaj, la malutilaj sekvoj estas multe pli senteblaj. Ĉu ne okazis al vi, ke kun malŝato aŭ eĉ naŭzo vi legis ian libron, aŭ ĝin entute interrompis pro la malpeza 'malesperanta' (en ambaŭ sencoj) lingvo. Mi ne volus ĉi-tie tuŝi la enhavon mem de la ĝis nun tradukitaj literaturaĵoj. Tiu temo postulas apartan vastan priparolon. Ĉiuokaze indas ĉi-tie substreki, ke nia tiomfoje kun fiero 'disportita' literatura nombro staras en nenia proporcio kun la literatura kvalito. Ĉu povas esti alie, se la tendenco de la tradukistoj estas alproprigi en nian literaturon verkojn, gravajn laŭ ekspozicia aŭ propra propaganda vidpunkto. Ni jam havas tro multe da klasikaj 'monumentoj', diversaj perloj kaj trezoroj. La originaloj jam delonge dormas en ĉimo kaj polvo kaj delonge jam ĝuas netuŝeblecon de sanktaĵoj. La esperantistaro ne konsistas ja plene el kleruloj kaj literaturaj bongustuloj! Donu al ni ion modernan, ion nia tempan, el la ĉiutaga vivo ''kun sango kaj ostoj''. Ligu nin kun la tutmonda pulsanta skribarto, direktu al ni la fluojn, kiuj kanelas la nuntempan literaturan vivon. Prezentu la majstrojn, kiuj kuraĝe elskulptas la alvenantan estadon. Pli da aero en niajn ŝimantajn bibliotekojn. Vi asertas, ke ni estas vivanta popolo, kaj vi donas al ni mortintan nutraĵon.

Ekposedita de sento, feliĉigi la tuthomaron per nova ĝis nun neaperinta ''ĉefverko'', tia-ĉi inspirita de dia graco verkisto, plenumas sian mision, bedaŭrinde tro ofte super siaj kapabloj.

Pardonu al mi, kara leganto,la devojiĝon, kaj nun ni revenu al la interesanta min lingva flanko de tiu-ĉi problemo. Kiel gardi nin de diversaj ŝmiraĵoj, kiuj minacas niajn librarojn. Vi diros, ke la vivo mem tiun demandon reguligas. Vi estas prava, sed ne plene. Ekzemple, niaj gazetrecenzoj entute ne estas orientigaj. Ĉiam afablaj, tre singardaj en kritikado, tro moderaj en riproĉado, ofte skribataj kun intenco ne malutili materiale al libro, kiu jam estas eldonita. Pro tro senkonsdera kritiko la aŭtoro povos ofendiĝi. Eble li ankaŭ estas longjara abonanto de la gazeto kaj oni eĉ devas kelkfoje presigi liajn stultajn versaĵetojn. Do la esperanta recenzado ne staras ankoraŭ sur la dezirinda nivelo. Malpermesi al iu ajn skribi aŭ traduki en Esperanto estas laŭ Bulonja Deklaracio neeble. Sed ni povus en tute simpla maniero defendi nin kontraŭ la fuŝantoj. Mi proponas starigi 'Kolekton Aprobitan de Lingva Komitato. La laboron farus du-tri spertaj esperantistoj, salajrataj de la eldonistoj pere de ĉiufojaj depagoj. La Komisiono kontrolus la manuskriptojn laŭ la lingvo kaj farus en ĝi korektojn. En certaj okazoj ĝi resendus la eldonontoaĵojn kiel nepresindaj. La kolekto aprobita de Lingva Komitato, simile al tiu de d-ro Zamenhof, rapide akirus famon tra Esperantujo, kaj neniu eldonisto kuraĝus ion presi sen tiu aprobo, minacate de venda fiasko. La Kolekto fariĝus malvarma duŝo por tiuj ''verkistoj'', kiujn la ŝajna facileco de Esperanto forgesigis, ke por verki ''eĉ'' en Esperanto, necesas posedi sperton aŭ almenaŭ 'talenton.' Memkompreneble, nia ''Kolekto'' povas neniel esti ligita kun ia eldona firmao. Ni memoru pri la akraj disputoj pro la Haĉett'a monopolo!
Ĉu tiu-ĉi dume nur libere skizita propono estas pripensinda?

Eble ni ne tre bone faras, reklamante la facilecon de nia lingvo. Okazas ofte, ke montrante al iu Esperantan tekston, vi aŭdas: '' Ĝi ja estas fable facila! Sciante iom da latina, iom da franca'' ktp... Li forgesas, ke Esperanto estas ne nur vort-aro facile komprenebla, simpla gramatiko kaj ortografio, sed genia tutaĵo kun internacia spirito, ku reguloj, leĝoj, principoj kaj nun eĉ kun kutimoj. Ne sufiĉas do koni la apartajn simplajn partojn. Plej grave estas scii ilin ligi. Kaj tio postulas laboradon kaj studadon. Kvazaŭ vi havus brikojn, cementon, kalkon ktp., sed ''nur'' mankus a vi la scio starigi muron. Estus malbone pri Esperanto, se ĝi estus tiel facila, de sen lernado, nur kun scio de ''iom da latino'' ĝi estus akirebla. Ni havus tiam malvivan senspiritan tro logikan sistemon, ian pazigrafion, aŭ kodon, kaj ne lingvon, kapablan esprimi ĉiujn nuancojn de la homa intelekto. Tion, kio formiĝadis en aliaj naturaj lingvoj dum jarcentoj kaj jarmiloj, Esperanto ekposedis genie dum tiel mallonga tempo, nur dank' al ĝia unueca spirito, kiu ŝvebas el ĝiaj bonaj literaturaj verkoj kaj per kiu saturitaj estas niaj internaciaj kunvenoj.

Ĉu ni ne malseriozigas Esperanton en la okuloj de l' vasta publiko, se ni certigas, ke sufiĉas trimonata kurso por ĝin ellerni? Ni ja bone scias, ke nur unuopaj esceptuloj, inteligentaj kaj laboremaj, finas la kurson kun vere kontentigaj scioj. La pli granda parto foriras kiel ''balbutantoj'', kiuj preskaŭ neniam progresas ĝis grado de vera esperantisto.

Bedaŭrinde dum ni ankoraŭ vivas en la propaganda periodo, ni ne povas forlasi tiun iom blufan reklamon. En la enkonduka leciono mi kutimas atentigi, ke Esperanto malgraŭ sia facileco postulas seriozan laj diligentan lernadon. Tiu, kiu venis lerni, intencante nenian laboron oferi, prefere jam foriru, ĉar li ''disreviĝos'' pri la facileco de Esperanto. La rezultoj de tiu averto ŝajnas al mi kontentigaj.

Ni estimu nian lingvon, ni amu ĝin kaj studu. Ja meritas tion lingvo universala kaj ligitaj kun ĝi universalaj tuthomaraj ideoj.>>

M.Dembinski




Fine, troigo estas speco da mensogo. Ni ne mensogu! Plue ''malbonaj varinformoj'' malhelpas la estontan ''vendadon'' de nia lingvo genia.


8/05/2013

Ĉu 'fubanto'?


Hodiaŭ mi lernis novan vorton anglan: Phubbing.


Kio estas phubbing?

Nu:

Phone estas telefono.

Snub estas ofendo aŭ humiligo.

Per la du unuaj literoj de phone, la lastaj du literoj de snub kaj la aldono de ing oni konstruis la novan vorton 'Phubbing'. 
                                             
Tamen pri tio temas phubbing?
                                                               
Oni taksas, ke 6 bilionoj el la 7 bilionaj homoj en la mondo uzas poŝtelefonojn, sed cetere nur 4.5 bilionoj da homoj havas necesejojn. Kvankam la komparo estas ŝoke pripensenda el la sanvidpunkto, phubbing temas ne  pri la manko da necesejoj, sed pri la troiga kaj ofte malĝentila maniero uzi poŝtelefonojn.



Oni rendevuas kune kun familianoj aŭ geamikoj. Ĉu oni interbabilas? Eble aŭ eble ne dependas de kiom da mesaĝoj oni ricevas aŭ sendas. Kiam unu el la ĉeestantoj volas informi al la aliaj pri io, ĉu ili atente aŭskultas aŭ ĉu la ĵus recivitaj mesaĝoj estas pli gravaj? Se oni elektas legi la mesaĝojn ktp oni fakte insultas la ĉeestantojn. Tia okazaĵo estas 'phubbing'.


Hodiaŭ mi lernis la vorton, ĉar la temo furiozas. Krom BBC estas pluraj retmencioj kaj tiu kampanja hejmpaĝo. Ankaŭ afiŝoj estas haveblaj; ekzemple tiu ĉi.


La uzado de novaj teknikaĵoj postulas al ni novan etiketon. La temo emociigas min, ĉar de tempo al tempo mi estas suferanto, kaj mi hontas diri, ke de tempo al tempo mi estas kulpanto.


Povus esti ke la agaceto estas universala, sed la vorto estas mojosa kaj angla. 

                                                               Dank' al stopphubbing.com

                      Ĉu ni Esperante parolus pri fubanto, kiu per fubado neglektus siajn amatajn familianojn ktp? Aŭ, ĉu iu el ni kapablas elpensi egale mojosan kaj trafan esprimon Esperantan?








7/30/2013

Tuja koncerto somera

Antaŭ kelkaj semajnoj gastis min Francoise Noireau. Bedaŭrinde ŝi restis nur unu nokto, ĉar ŝi estis survoje al sia hejmo post rondvojaĝo en Svedio, kie ŝi partoprenis popolmuzikajn aranĝojn kaj vizitis pasporto-servajn gastigantojn. 

Jen granda avantaĝo gastigi muzikantojn; kial? Ĉar ili ofte pretas muzikumi

Post la vespermanĝo Francoise subite proponis, ke ŝi muzikumadu. Bonan ideon! Tamen koncerto estus pli ĝuinda, se venus pli da spektantoj. Tial mi invitis la najbarojn. Multe el la najbaroj estis hejme, tamen venis la najbarino kaj siaj gefiloj. Francoise prezentis sin Esperante, mi tradukis dane, la filo tradukis turken kaj la muziko estante muziko bezonis nenian tradukadon. 



Unue Francoise vigle ludis por ni popolmelodiojn el multe da diversaj landoj. 

                                                              Ekzemple:

 


Ni energie aplaŭdis ŝin, tamen Francoise ne estas nur talenta muzikisto ŝi ankaŭ estas bona pedagogo, tial ŝi decidis, ke ankaŭ ni violonludu.









5/23/2013

La sekreta trankvilejo.

Dum la lastaj ses semajnoj mi jam multe vojaĝis. Unue mi partoprenis kongreson en Jerusalemo kaj sendepende vizitis Tel Avivon kaj Haifo. Post la reveno al mia hejmo mi nur havis la tempon viziti la familion, lavi la vestaĵojn kaj repaki la valizon antaŭ ol mi denove ekveturis.

Antaŭ kelkaj tagoj mi revenis hejmen post mallonga rundvojaĝo en Germanio vizitante Herzberg, Munkeno kaj Nuremburgo. Nun restas al mi amaso da bonegaj memoroj kaj la deziro prilabori tiujn impresojn. Se mi estus pli ordema mi komencus je la komenco, tamen kelkaj impresoj estas pli facile prilaboritaj ol aliaj.

Unu el la plej frapaj impresoj okazis dum la vizito al esperantistaj geamikoj en Munkeno. Ili ne nur elkore gastigis min, ili ankaŭ planis interesajn ekskursojn. La ĉiĉeronado de 'indiĝenoj' estas tre avantaĝa, ĉar tiuj ofte konas 'sekretajn' vidindaĵojn.

Antaŭ multaj jaroj mi vizitis la olimpikan parkon en Munkeno, sed pro tempmanko, post supraĵa rigardo de la imponaj konstruaĵoj mi daŭre kuris al aliaj vidindaĵoj. Bedaŭrinde, ĉar en la parko tiam jam troviĝis  ne kutimaj preĝejo, kapelo kaj dometo.

Jen iomete pri la historio de la konstruaĵoj kaj ties kreanto.

Timofei Vasílievich Prokhorov aŭ Patro Timofei estis rusa ermito en Munkeno. Li naskiĝis la 22an de januaro 1894 en Bohajewskaja sur-Dono. Dum la dua mondmilito li vivtenis sin per ia laboro en karbminejo en la sudrusa urbo Schachti en la regiono de Rostov. Laŭ informo de vikipedia, li havis sian unuan vizion de Marie en Rostov.

Pro la ĥaoso milita li fuĝis de la regiono kaj post multjara
vagado tra Eŭropo li atingis Vienon, tie li renkontis sian estontan edzinon, Natasha. Li planis konstrui preĝejon en Vieno, sed la plano fiaskis pro la malhelpo de la lokaj aŭtoritatoj. Pro tio kune kun Natasha li daŭre vagadis ĝis kiam ili alvenis Munkenon en 1952.

Post sia alveno ili instalis sin en Oberwiesenfeld,* (kie nun situas Olimpia Parko), kaj per rompitaj masonaĵoj kaj aliaj postrestantaj detruaĵoj de la milito ili konstruis malgrandan domon, kapelon kaj malgrandan preĝejon. 



Ili estis tre kreemaj, ekzemple la plafono de la preĝejo estis ornamigita per stanfolioj.





  
 Dum jardekoj, ili ne-oficiale vivis en la domo, kiun ili senpermese konstruis. Tamen fine de la sesdekaj jaroj, la aŭtoritatoj anoncis, ke sportaj instalaĵoj devos esti konstruataj en Oberwiesenfeld por la 1972 Somera Olimpiado . Tial la komunumo decidis elloĝigi Patron Timofei kaj lian kunulinon Natasha.

 La decido kaŭzis tumulton en Munkeno, kaj post indignaj protestoj de Munkenanoj kaj kelkaj ĵurnalistoj, oni decidis transloki la olimpiajn terenojn pli norde, kaj la kunuloj restis en sia hejmo.

Post tiu venko oni nomis la malgrandan preĝejon Oriento-Okcidenta Eklezio, supozeble pro la fakto, ke iel pro la agado oni simbole kreis orientan-okcidentan ponton

En la jaro1972 Timofei geedziĝis kun sia longtempa fianĉino Natasha. Kvin jarojn poste ŝi mortis. Sia deziro, ke ŝi estu entombigita apud la preĝejo, ne estis plenumata pro la burokratismo. KompenseTimofei konstruis simbolan tombon en la ĝardenon. 



Ĝis la jaro 2002 Patro Timofei daŭre loĝis tie, tiam pro kaŭzoj de malbona sanstato li transpasis la reston de sia vivo en malsanulejo kaj azilo. Patro Timofei mortis la 13-an de julio 2004 kaj li estis entombigita en Okcidenta Tombejo en Munkeno.

La konstruaĵoj kaj la ĝardeno restas kvazaŭ monumento karmemore al la geedza paro.



 Mi ĝuis la sovaĝetan ĝardenon, la pepadon de la birdoj kaj la zumadon de la abeloj. Eble la jena video donos al vi etan impreson pri la trankvileco.

 


Dank' al miaj gastemaj geamikoj mi vizitis ĉarman kaj trankvilan lokon. 
 
*La ligilo estas de germanlingva artikolo. Per gugla tradukado oni povas pli malpli kompreni la informon.




Enhanced by Zemanta

2/27/2013

Ne ignoru, sed apogu la aferon!

Ricevante la unuan mesaĝon pri la petskribaĵo mi sopiris kaj flankenlasis ĝin.
 Post la dua aŭ la tria petego mi subskribis ĝin.
Do kial mi ŝanĝis mian opinion?

Ĉar ankaŭ mi volus, ke Esperanto fariĝu la 24-a lingvo de Eŭropo.

Ĉar kvankam la vortumo de la petskribaĵo ŝajnas esti naiva, se multaj el ni subskribos ĝin, ni eble sukcesos montri al Eŭropaj polikistoj, ke ekzistas pli granda esperantistaro ol ili antaŭe supozis.

Ĉar eventuala fiasko konvikus al la samaj politikistoj, ke la esperantistaro vere estas malgranda, malgrava kaj tute ridinda.

Ĉar mi opinias, ke la energia homo, kiuj ekis la petskribaĵon, meritas entuziasman apogon.. 

Kiom da homoj jam subskribis la petskribaĵon?
 La 2-a de marto je la 09.15-a, 3384 personoj el multaj landoj, ne nur eŭropaj, jam subskribis ĝin.

La iniciantoj celos kolekti minimume 5000 subskribaĵojn.

Ili ricevis apogon de tradukantoj de 18 lingvoj. La plej lasta estas la pola.

Jen la teksto, la ligilo kaj la listo de lingvoj.

''Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unuiĝo, nun !
Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el Esperanto la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa rilate al ĉiu lingvo kaj kulturo de la kontinento. Elekti Esperanton estas plia paŝo en la eŭropa konstruado. Mankas debato je la eŭropa nivelo, Eŭropo ne devas esti nur ekonomia, ĝi devas esti ankaŭ Eŭropo de la popoloj. ''


Deutsch :
http://www.avaaz.org/de/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
English:
http://www.avaaz.org/en/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Español :
http://www.avaaz.org/es/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Italiano :
http://www.avaaz.org/it/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Português :
http://www.avaaz.org/po/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
日本語 (japonais/japana):
http://www.avaaz.org/jp/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
한국의 (Coréen/Korealingva) :
http://www.avaaz.org/kr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Nederlands (néerlandais/nederlanda)
Dansk (danois/dana)
中文 (chinois/ĉina)
საქართველოს (géorgien/kartvela)
українська (ukrainien/ukraina)
Occitan (Okcitana)
Tiếng Việt (Vietnamien/Vjetnama)
Lietuvių (Lituannien/Litova)
Română
(Roumain/Rumana)

Enhanced by Zemanta

2/09/2013

Tia estas la vivo.


 
Robert Storm Petersen (1882 – 1949), kromnome Storm P estis dana pentristo, verkisto, aktoro,  kaj inventisto, kies spektindaj bildoj satiraj troviĝas i.a. en Storm P Muzejo en la ĉefurba kvartalo Frederiksberg.

  Jen la muzeo, kiu iam estis policejo.
(Foto de Vikipedio)


Jena video estas danlingva, Eĉ se vi ne dane scipovas, mi esperas, ke vi ĝuu rigardi la bildojn de Storm P.

.



Tamen egale konindaj estas la spritaj kaj ofte saĝaj aforismoj de Storm P. Danoj, eĉ se ili eble ne scias aŭ forgesas pri Storm P, ofte spicas konversaciojn uzante ilin.

Jen ekzemplo de nekredebla situacio!
Iun tagon amiko/amikino venas vespermanĝi ĉe vi. Vi regalas lin/ŝin per bongustaj pladoj kaj trinkaĵoj. Post la manĝo, li/ŝi subite insultas vin per maljusta kaj akra kritiko pri la kuirado kaj pri la vino (cetere, multekosta). Konsternite vi mutiĝis kiel ŝtono, kaj du minutojn poste li/ŝi eliris de la apartamento.

Kion vi do faras? Kompreneble vi telefonas amikon/amikinon. Al li/ŝi vi plendas kaj plendas pri la impertinenta gasto, kaj vi bedaŭras, ke vi ne riproĉis lin/ŝin. Finfine citante Storm P vi diras:
'' Oni efektive nur elpensas la akrajn komentojn post kiam oni jam perdis la dentojn.''
''Dentojn, ĉu? Ĉu vi perdas la dentojn?'' Ekkrias la amiko/amikino.
Ĝuste tiam vi ekkonscias, ke via amiko/amikino ne estas aŭskultema, tial vi kolere elbuŝas alian aforismon de Storm P:
''Nekredeble estas, kiel oni povas tiel facile elteni la zorgojn de aliaj! Ĉu ne?''
Post kiam vi malŝaltas la telefonon, kaj  konstatas, ke: ''La vivo estas tia, kia ĉemizo infana, mallonga kaj malpura''.

Nu, Esperantistoj havas la proverbojn de Zamenhof, kaj danoj havas la aforismojn de Storm P.












Enhanced by Zemanta