9/28/2011

En Danio oni scipovas la arton de HYGGE.

Unu el la plej uzataj vortoj en la dana lingvo estas la vorto HYGGE, kio signifas bonfarton, komforton, hejmecon kaj intimecon. 'At sprede hygge om sig' signifas agrabligi la kunestadon. Abundas kunmetitaj vortoj: hygge-snak (agrabla babilado) hyggeaften (agrabla vespero.) hygge-tur (agrabla ekskurso) kaj hygge-lænestol (komforta brakseĝo) k.t.p.

La koncepto de 'hygge' gravas en Danio, kie oni ofte opinias, ke 'hygge' estas unika fenomeno dana , kvankam oni adoptis tiun novegdevenan vorton dum la 18-a jarcento.

En Danio krom la kvar sezonoj oni ankaŭ parolas pri la malluma kaj la luma sezonoj. La 21-an de decembro malhelas dum proksimume 18 horoj, kaj decembre ni atingas la pinton de 'hygge'; kristnaska hygge. Kristnasko en Danio komenciĝas je la 1-a de decembro, kaj la tutan monaton oni invitas aŭ estas invitataj al 'hyggelige' renkontiĝoj. Komence la gastiganto, por ke agrabligu la ĉeestadon tirfermas la kurtenojn kaj eklumigas kandelojn, ĉar elektrikaj lampoj ne taŭgas je la 'hygge'. Poste manĝante kristnaskajn frandaĵojn kaj trinkante teon, kafon kaj ofte glogon oni afable, intime kaj trankvile interbabilas pri agrablaj temoj. Oni ne aprezas la telefonadon aŭ la alvenon de neatenditaj gastoj, ĉar: 'vi hygger os!' ('vi agrable kunestas'). En tiu intima, sekura kaj ronda grupo, ĉiuj pritaksis sin egalaj. Somere dum la luma tempo oni daŭre ujutnas manĝante, trinkante kaj babilante kun siaj familianoj kaj geamikoj en la ĝardeno, en la arbaro aŭ sur la plaĝo.Kiam oni dankas la gastiganton pro la agrabla vespero kaj manĝo oni ofte aldonas, ke 'det var rigtig hyggeligt!' (vere estis agrable!).

Dum la ĉiutaga vivo la hygge ne malaperas. En mia familio la genepoj ofte parolas pri 'fredags hygge' (vendreda), kiu inkludas la pli malfruan enlitiĝon, la pli longan televizian spektadon kaj la manĝadon da bonbonoj. Por ilia patrino hygge estas la legado seninterompita de bona libro kuŝante sur la sofo.

Se vi opinias, ke vi kaj viaj samlandanoj egale scipovas agrabliĝi (hygge sig) vi havas la apogon de la dana antropologo Jeppe Trolle Linnet  el la suda-dano- universitato, kiu doktoriĝas pri la koncepto de ujutneco, kaj li opinias, ke la sama fenomeno ekzistas en aliaj kulturoj ekz. en Kanado.

Multaj danaj esperantistoj ankaŭ estas konvikitaj, ke hygge estas preskaŭ unike dana fenomeno. Tamen, nur preskaŭ, ĉar ili agnoskas similan fenomenon en Rusio. Pro tio, iu , iam elektis esperantigi la vorton 'hygge' per la radiko ruslingdevena 'ujutn'. Eble kelkaj el vi mistifikiĝas kaj agaciĝas pri la aserto, ke nur danoj kaj rusoj scipovas ujutni aŭ agrabligi la kunestadon. 

Ĉu vi povas trovi la vorton ujutno en la Esperanto-dana vortaro kaj en la dana-Esperanta vortaro?
Ne, la kompilintoj elektis ignori ĝin.

 Kiu eltrovis la vorton?
Antaŭ kelkaj tagoj oni informis min, ke eble estis Paul Neergaard.

Spektu la jenan videon en kiu Kamma kaj mi (ho ve) krokadilas pri la koncepto de hygge. Kredu nin, ni nur krokadilis, ĉar ni volis doni al vi impreson pri la dana lingvo.

P.S. Eble estas malfacile legi la tekstojn. Pri la arto enmeti subtekstoj mi estas komencanto, do jen la teksto:

Kamma, hvad er hygge for noget?

Kamma, kio estas hygge? 02 - 04

Det er et tilstand, hvor man finder sig rigtig godt, og er meget til stede i denne situation man sidder i.

Tio estas animstato, kiam oni ege bonfartas kaj oni tute ĉeestiĝas. 04 - 0-15

Hvornår hygger du dig?

Dum kiaj situacioj vi agrabliĝas? 0 -15 - 0-19

Jeg kan hygger mig alene, eller jeg kan hygger mig med gode venner. Og hvis jeg er alene, kan jeg hygger mig med at lave noget kreativt. Jeg kan godt li' at skabe noget, og sy, og lave dukketeater. Jeg laver forskellige scenografiske opgaver. Dem hygger jeg med.

Mi sole agrabliĝas, aŭ mi agrabliĝas kune kun bonaj geamikoj. Kaj se mi estas sola, mi agrabliĝas per kreado de io. Mi tre ŝatas krei ion, kudri kaj fari pupteatron. Mi faras diversajn scenejajn deikoraciojn. Per ili mi agrabliĝas. 0-19 - 0-52

Synes du, at hygge er noget dansk noget?

Ĉu vi opinias, ke 'hygge' estas dana? 0-52 - 0-57

Nej, jeg synes at, I Danmark har man taget patent på at hygge sig. Men jeg synes at alle mennesker kan finde på situationer, hvor de kan hygge sig i alle kulturer.

Ne, laŭ mia opinio, Danoj opinias, ke ili havas patenton koncerne 'hygge'. Sed mi opinias, ke ĉiuj homoj povas trovi situaciojn dum kiuj ili povas sperti 'hygge' laŭ sia kulturo'. 0-57 - 1-14

Hvornår hygger du dig mest, om sommeren eller om vinteren?

Kiam vi plejparte agrabliĝas; somere aŭ vintre? 1-14 - 1-19

Jeg synes, at man tænke mest på at hygge sig om vinteren, når man lukke sig ind omkring trygge omgivelser, tænde man stearinlysene og lave en tryg atmosfære i sit hjem.

Mi opinias, ke oni plejparte pripensas hygge vintre, kiam oni sekure endomiĝas, oni ekflamigas kandelojn kaj oni kreas sekuran etoson hejme. 1-19 - 1-36

OK, synes du, at hygge har noget med mad at gøre?
Bone, ĉu vi opinias, ke hygge iel rilatas al manĝaĵoj?1-40 - 1-47

Det er nok mange, der forbinder hygge og et godt måltid. Det er også at man har bestemte jul og påske traditioner, som man opretholder omkring nogle mad traditioner. Men det har ikke alene med mad at gøre.

Verŝajne estas multaj, kiuj interligas hygge kaj bona manĝon. Oni ankaŭ havas kristnaskan kaj paskan tradicionojn kiuj rilatas al certaj pladoj. Sed ne temas nur pri manĝaĵoj. 1-47 - 2-20

Tak Kamma, det har været rigtig hyggeligt at snakke sammen med dig.

Dankon Kamma pro la hyggelig babilado. 2-20 - 2-30

Velbekomme!

Ne dankinde! 2-30 -2-32

Unu el la plej uzataj vortoj en la dana lingvo estas la vorto HYGGE, kio signifas bonfarton, komforton, hejmecon kaj intimecon. 'At sprede hygge om sig' signifas agrabligi la kunestadon. Abundas kunmetitaj vortoj: hygge-snak (agrabla babilado) hyggeaften (agrabla vespero.) hygge-tur (agrabla ekskurso) kaj hygge-lænestol (komforta brakseĝo) k.t.p.

La koncepto de 'hygge' gravas en Danio, kie oni ofte opinias, ke 'hygge' estas unika fenomeno dana , kvankam oni adoptis tiun novegdevenan vorton dum la 18-a jarcento.
En Danio krom la kvar sezonoj oni ankaŭ parolas pri la malluma kaj la luma sezonoj. La 21-an de decembro malhelas dum proksimume 18 horoj, kaj decembre ni atingas la pinton de 'hygge'; kristnaska hygge. Kristnasko en Danio komenciĝas je la 1-a de decembro, kaj la tutan monaton oni invitas aŭ estas invitataj al 'hyggelige' renkontiĝoj. Komence la gastiganto, por ke agrabligu la ĉeestadon tirfermas la kurtenojn kaj eklumigas kandelojn, ĉar elektrikaj lampoj ne taŭgas je la 'hygge'. Poste manĝante kristnaskajn frandaĵojn kaj trinkante teon, kafon kaj ofte glogon oni afable, intime kaj trankvile interbabilas pri agrablaj temoj. Oni ne aprezas la telefonadon aŭ la alvenon de neatenditaj gastoj, ĉar: 'vi hygger os!' ('vi agrable kunestas'). En tiu intima, sekura kaj ronda grupo, ĉiuj pritaksis sin egalaj. Somere dum la luma tempo oni daŭre ujutnas manĝante, trinkante kaj babilante kun siaj familianoj kaj geamikoj en la ĝardeno, en la arbaro aŭ sur la plaĝo.Kiam oni dankas la gastiganton pro la agrabla vespero kaj manĝo oni ofte aldonas, ke 'det var rigtig hyggeligt!' (vere estis agrable!).

Dum la ĉiutaga vivo la hygge ne malaperas. En mia familio la genepoj ofte parolas pri 'fredags hygge' (vendreda), kiu inkludas la pli malfruan enlitiĝon, la pli longan televizian spektadon kaj la manĝadon da bonbonoj. Por ilia patrino hygge estas la legado seninterompita de bona libro kuŝante sur la sofo.

Se vi opinias, ke vi kaj viaj samlandanoj egale scipovas agrabliĝi (hygge sig) vi havas la apogon de la dana antropologo Jeppe Trolle Linnet  el la suda-dano- universitato, kiu doktoriĝas pri la koncepto de ujutneco, kaj li opinias, ke la sama fenomeno ekzistas en aliaj kulturoj ekz. en Kanado. http://videnskab.dk/composite-3442.htm

Multaj danaj esperantistoj ankaŭ estas konvikitaj, ke hygge estas preskaŭ unike dana fenomeno. Tamen, nur preskaŭ, ĉar ili agnoskas similan fenomenon en Rusio. Pro tio, iu , iam elektis esperantigi la vorton 'hygge' per la radiko ruslingdevena 'ujutn'. Eble kelkaj el vi mistifikiĝas kaj agaciĝas pri la aserto, ke nur danoj kaj rusoj scipovas ujutni aŭ agrabligi la kunestadon. Krome aliaj certe indignas pro la enkonduko de nekomprenebla neologismo. Antaŭ ol vi kondamnos nin, legu mi petas, pri kiel ni viaj ujutnaj samideanoj loĝante en ujutna landeto ade ujutnas iel ajn, ie ajn kaj iam ajn.

Ĉu vi povas trovi la vorton ujutno en la Esperanto-dana vortaro kaj en la dana-Esperanta vortaro? Ne, la kompilintoj elektis ignori ĝin. Kiu eltrovis la vorton? Oni diras, ke eble estis Paul Neergaard.

9/25/2011

Pri spektinda televida dissendo.

La tutmondiĝo havas multajn facetojn bonajn kaj malbonajn. Unu el la bonaj estas la kresko da ebloj prizorgi la internacian socian reton. Persone mi ĉiam havis kelkajn geamikojn en aliaj landoj, kun kiuj mi angle kaj france komunikiĝis. Tamen ek de mia Esperantistiĝo en la jaro 2005 la geamikaro minimume jam dekoble kreskas.

Unu el miaj amikoj pere de Esperanto estas Vicente Valdes Bejarano el Meksikujo. Krom lia gvidado de Meksika Esperanto-Instituto li ankaŭ estas muzikisto kiu havas grandan intereson pri la Esperantigo de naciaj himnoj, kaj antaŭ ne longe kunlaborante kun Meksika Televido li lancis

Hodiaŭ mi aŭskultis la dissendon okaze de la memortago de meksika sendependeco la 16-an de septembro. La 16-an de septembro 1810 meksikanoj komencis batali kontraŭ la hispanoj, kiuj koloniis Meksikujon dum la 16-a jarcento. En la jaro 1821 ili finfine sukcesis forpeli la hispanojn.

Laŭ mia opinio, la dissendo estas precipe spektinda, pro la fakto, ke Vicente kaj Leo, alia meksika esperantisto, liberesprime pridiskutis multajn gravajn kaj malfacilajn temojn; kelkaj el ili ĉefe meksikaj, tamen aliaj tute internaciaj.

Pri la universala rajto de liberesprimo Vicente demandis:
''Kiom de personoj en la mondo perdas la laboron, ĉar ili esprimas la veron?''
Tio estas ne nur retorika demando. Vicente volas, ke aliaj esperantistoj partopreni la debaton realtempe per skype.

Dum la longa dissendo (proksimume hora) ili parolis pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la tutmondiĝo, pri libereco, pri kriminaleco kaj aliaj gravaj aferoj, kiuj tuŝas homojn ie ajn.

Cetere mi konatiĝis kun Vicente post kiam mi enmetis ligilon jenan en danlingvan blogon.

Plezuran aŭskultadon!

9/24/2011

La postelema azaleo.

La azaleo

’S-oro Nielsen vi estas florŝatanto, ĉu ne?’
‘Hm...nu...kompreneble S-ino Hansen, sed…’
‘Ho, bonege, mi ne certis pri tio, ĉar evidentiĝas, ke vi havas neniajn florojn en via salono. La unuan fojon mi ekvidis vin, vi iel donis al mi la impreson,  ke vi posedas verdajn fingrojn.’
‘Verdajn fingrojn, ĉu? Sed ne necesas kunporti .....’
‘Mi neniam akceptas gastigadon sen kunporti ian malgrandan donacaĵon!’
‘Sed temas nur pri la kafumado….’
‘Kutime estas! Mi elektis tiun ĉi azaleon por vi, ĉar la azaleo estas la reĝino de la floraro!’
‘Tamen, mi ne kapablas prizorgi tian delikatan floron!’
 ‘Ne timu! Eĉ tia delikata floro ne estas postulema! Mi klariĝu al vi la ĝustan manieron prizorgi ĝin. Atente aŭskultu min! Malofte sed profunde akvumu ĝin. Bona metodo estas, ke vi trempadu ĝin en sitelo da akvo. Post horo lasu al ĝi dreniĝi. Ne tro grasumu ĝin, kaj neniam vintre! Memoru! neniam vintre. Tre plaĉas al ĝi tranokti en malvarmeta ejo, kvankam same plaĉas al ĝi la sunlumo, sed ne la plena sunlumo. La vintro estas ĝia ripoztempo - tamen ne forgesu la akvumadon.’
‘Kio okazus, se mi forgesus akvumi ĝin?’
‘Unue falus la glaceaj verdaj folioj kaj post mallonga tempo mortus la azaleo. Kio okazus S-oro Nielsen, se vi forgesus trinki akvon? Ĉu vi estas forgesema?’
‘Forgesema, ĉu mi estas forgesema? Nu, dependas!’
‘Ni estas najbaroj, kaj mi certe memorigos vin pri la bonfarto de la azaleo. Plantoj rajtas bone vivi!’
‘Ho, mi tute ne povas akcepti....’
‘Kompreneble vi povos akcepti la apogon, ni estas najbaroj, ĉu ne?........bone odoras la kafo, permesu al mi, ke mi versu la kafon.  Bonŝance estas, ke mi jam trovas tian afablan najbaron.’

Se S-oro Nielsen estus malpli ĝentila li certe petus al ŝi, ke ŝi fermu la bekon. Se ŝi havus la tempon plu ĝeni lin per botanikaj konsiloj, eble li tion ekkrius. Tamen tiam sonis la telefono, kaj li iel mansignalis al ŝi, ke temas pri ege grava afero, kaj ni finiĝu la agrablan kafumadon. S-ino Hansen kompleze kapjesis,  ekstaris, dankis kaj ĝisis.

La kaduka kaj pacema fraŭlo Karlo Nielsen jam kvardek jarojn loĝas en la malgranda apartamentaro.  Pro amaraj spertoj li konscias pri  la graveco de bonaj  najbaraj interrilatoj. Ne plaĉas al li ia ajn malordo, bruo aŭ la troega enmiksiĝo kun la aliaj loĝantoj. Novajn najbarojn li bonvene regalis per kafo kaj kuketoj. Kaj dum la kafumado li diskrete informis la novulojn, ke tute ne plaĉas al li la malordo kaj la bruego. Li kutime diris:
‘Pro mia streĉita dungado  kaj la kronika problemo de sendormado mi tute ne toleras ian ajn bruon aŭ interompon. Certe vi komprenas mian vidpunkton, ĉu ne?’ Kutime ili kapjesis, dankis al li pro la kafumado, ĝisis, revenis hejmen. Se oni hazarde renkontis unu la alian surstrate aŭ surstupare oni ĝentile salutis kaj rapide preterpasis unu la alian. Neniam iam okazis, ke oni poste invitis lin kafumadi.

La unuan fojon Karlo ekvidis S-inon Hansen, li supozis, ke tia neta, malalta kaj diketa maljunulino certe estos trankvila najbarino. Ĉu necesas proponi al ŝi la kutiman solenan inaŭguran kafumadon? Tamen maljunuloj ofte estas surdaj, kaj ne konscias pri la akra bruado de la televedilo, tial certe estus prudenta averti ŝin, ĉu ne? ’

Jen la komenco!

Kio okazos post la kafumado?
Ĉu li prizorgos la azaleon?
Ĉu li povos eviti ŝin?
Ĉu ili  amikiĝos aŭ eĉ enamiĝos?
Ĉu li decidos translokiĝi?
Ĉu li murdos ŝin?

9/22/2011

Nekrologaj Pripensoj.

 En la jaro 2008 la Kopenhaga Esperantista Klubo festenas la centjaran jubileon. Pro tio mi legis pri la historio de la klubo. Feliĉe  la klubo ankoraŭ posedas la unuajn revuojn en kiuj troviĝas detalaj priskriboj pri la agado kaj eĉ pli interese pri la agantoj.

Nekrologo estas kutime deprimigita legaĵo. Kvankam la sekva nekrologo estas kortuŝigita, ĝi donas al ni vivan impreson de juna kaj ĝisosta esperantisto, kiun neniu plu memoras.

Nekrologo

Laŭritz Køthe

La kopenhaga esperantistaro ĵus havis novan, grandan malĝojon. La 14. Januaro mortis tute subite kaj neatendite la vic-prezidanto de ’Konversacia Esperantista Klubo’, revizoro en la ministrejo por terkulturado, kamparinspektoro Laurits Køthe, nur 33 jarojn aĝa.

Li estis malnova ano inter la esperantistoj. Kiel la plimulto de la kopenhagaj esperantistoj li esperantistiĝis en la autuno 1907, kaj post tiu-ĉi jaro li konstante estis fidela esperantisto. Pro siaj multaj ŝatataj ecoj li rapide gajnis multajn geamikojn, enlandajn kaj eksterlandajn en la esperantistaro. Li estis eksterordinare bonkora, bonhumora, gaja kaj aminda persono. Estas facile komprenebla, ke li rapide fariĝis alte ŝatata klubano. Multmaniere li helpis al sia klubo, i.a. baldau ĝojigante la anojn kantante en la kluba ĥoro, (ĉar li plie posedis belan kantvoĉon), baldaŭ ludante en la klubaj komedioj, kaj en la dus lastaj jaroj li krome estis vicprezidanto por la klubo.

Certe multaj eksterlandaj esperantistoj, kun kiuj li konatiĝis dum la dresdena kongreso 1908, en kiu li partoprenis, sciiĝos pri lia morto kun emocio, sed precipe por liaj kopenhagaj amikoj la perdo de li estas dolorplena. Krom siaj multaj amikoj kaj konatuloj li lasas post si sian tre simpatian fianĉinon, kun kiu li ĵus fianĉiĝis, kaj malfeliĉan patrinon, kiu en li perdis sian ununuran, alte amitan filon. Estis por lia patrino kaj lia fianĉino terurege sciiĝi pri lia morto, sed mi scias, ke ili sentas konsolon pensante pri tio, ke li estis tre ŝatita inter ĉiuj, kaj ke li – ankaŭ ekster sia familio – estis je utilo por siaj kunvivuloj, ĉar li kunestis en granda mondkulturanta movado kaj per tio metis por si mem postsignojn, kiuj daŭre konservos la memoron pri lia aminda personeco longe post lia morto.

La malsano de Køthe ne estis el nova dato. En la du lastaj jaroj, sed pleje en la lasta, lia sano ne estis bona, kaŭzita de ventra malsano, kaj fine li estis necesigita serĉi la hospitalon. La 31.Oktobro 1912 li iris tien, al la regna hospitalo. Dume semajno pasis post semajno, sed la resaniĝo ne venis. Tamen li ĉiam estis pacienca, konservis la kuraĝon kaj sian konatan bonan humoron, ridis kaj gaje interparolis kun siaj multaj vizitantaj gekonatuloj, inter kiuj ĉiam estis multaj esperantistoj. Speciale dum la dimanĉoj en la vizittempo de la hospitalo oni plej ofte trovis la liton de Køthe tute ĉirkaŭata de esperantistaj amikoj aŭ konatuloj.

En la sama ĉambro, kie Køthe kuŝis, alia juna viro kuŝis, kiu antaŭ pluraj jaroj sin interesis pri Esperanto. Sed nun dum la kunestado kun Køthe, kiu tuj parolis al li pri sia kara Esperanto, la malnova intereso revekiĝis kaj kreskis tiel forte sub la gvidado de Køthe, ke li denove fariĝis fervora esperantisto. Malgraŭ malsano Køthe neniam forgesis sian amon al Esperanto; li ĉiam propagandis. Tiel li ankaŭ esperantigis – antaŭ la hospitalrestado  - sian fianĉinon.

Fine, ĉar la ventra vundo ne resaniĝis, la operacio estis decidata. La operacio sukcesis malgraŭ la tre grandaj, kaj por la ĥirurgiistoj neatenditaj malfacilaĵoj; ŝajnis, kvazaŭ Køthe povus toleri la kuracadon. Sed bedaŭrinde, la sorto volis alian. Dek-unu tagojn post la operacio ni ricevis la sciigon pri lia subita morto, kaj ne antaŭ nun ni sciiĝis, ke Køthe jam de longe estis suferinta pro la terura malsano kankro.

Ĉe sia foriro li postlasas grandan sopiron inter la esperantistoj, kaj la memoro pri li ĉiam restos kara por liaj amikoj, la esperantistoj.

Kopenhago. 1913. Frédéric Baruél.
Frédéric Baruél. Cand. Jur. Kopenhago. Membro de Lingva Komitato. Estramembro de ‘Societo de Danaj Esperantistoj’.

Elĉerpita de la ‘Esperantista Gazeto Danlando’ N-ro 7 januaro 1913

9/21/2011

Por Pacemuloj.

Hodiaŭ estas la 31-a Internacia Tago de Paco.

La 21-an de septembro 1981 Unuiĝintaj Nacionoj enkondukis Internacian Tagon de Paco. Ek de tiam, eĉ se oni ĉi-jare memoris festeni la tagon, la tutmonda paco restas bela revo.

Tamen bonege estas, ke ni havas tian memorigilan tagon. Espereble iam, ie, iu, sukcesos iel solvi la problemojn.

Kaj tiam Unuiĝintaj Nacionoj povos finfine deklami Tutmondan Tagon de Eterna Paco.

9/20/2011

Por legemuloj.

Ĉu vi estas legema?
Ĉu mankas al vi distra libro?
Se jes, mi rekomendu la romanon de Cezaro Rossetti.
Kredu min Sinjorino. 
La libro aĉeteblas ĉe la libro-servo de U.E.A
Ĝi estas ankaŭ legebla (senpage)
ĉe 

Cezaro Rossetti (1901-1950) estis skoto italdevena. Profesie li estis butika kaj foira vendisto de kuiriloj. Kune kun sia verkista frato Reto li eklernis Esperanton en la jaro 1928. Ili ĉiam interparolis Esperante. Cezaro estis buŝe tre talenta rakontanto, tial Reto persvadis lin surpaperigi Esperante liajn anekdotojn pri la vivo kiel vendisto.
 La rezulto estis la romano ’Kredu min Sinjorino’.
 En la antaŭparolo li skribis:
‘Mi dediĉas la libron al mia frato Reto kiu, per tri indulga juĝo pri la unuaj ĉapitroj, kuraĝigis min verki la ceteron. Al li la kulpo!’

La romanon mi unue ’gustumis’ dum la studado de la libro de Boris Kolker ’Vojaĝo en Esperanto-lando. En tiu estas inkludita la ĉapitro ’Sonĝo Terura, Sonĝo Forkuras’ kiu temas pri liaj koŝmaroj  post vizito al ia katastrofe malbona Esperanto-klubo ie en la suda parto de Anglio. Mi tial anticipis, ke la romano temus pri la vendado de Esperanto. Tamen mi eraris. Cezaro Rossetti interesiĝis Esperante verki pri ĉiutagaj okazaĵoj ofte malagrablaj dum la jardeko antaŭ la dua mondmilito. Tiam la vendado de kuiriloj al aliaj malriĉuloj estis ege malfacila. Krom la amuza priskribo de la fuŝa Esperanto-klubo en la ĉapitro ’songo teruras, songo forkuras,  li nur rakontis pri  Esperanto je la komenco kaj je la fino de la romano.

Jen socia-realisma romano. Pro senlaboreco kaj monmanko la vivo estis bruta, kaj tiaj vendistoj devis esti sufiĉe diligentaj kaj ruzaj, se ili volus sukcese vendi siajn aĵojn. Li vagadis la tutan landon vendante la kuiriloj en diversaj foiroj ,loĝante en diversaj malkomfortaj loĝejoj kaj renkontante amaso da esperemaj homoj, kiuj ankaŭ batalis kontraŭ la malriĉeco. 

Jen legenda romano ankaŭ pro la lingvaĵo simpla sed sufiĉa. Ŝatantoj de  Zamenhofaj  proverboj alte taksos la titolojn, kiujn Rossetti elektis: ‘Virino rideto pli kaptas ol reto’ estis la titolo de la ĉapitro en kiu li rakontas pri la vespero kiam li ekamrilatis kune kun sia koramikino, Anjo, La titolo de la ĉapitro en kiu li priskribis la kolapson de la amrilatoj estas ‘Unu orienten, alia okcidenten’.
Plezuran legadon!

9/19/2011

Pri Komputilema Kato

Mojose!

Mi ĵus vendis la hundon pere de E-Bay.

Posted by Picasa

Jen bona solvo el kata vidpunkto, ĉu ne?

Aŭ eble vi preferas magikapablajn katojn.

9/13/2011

Internaciaj Tagoj - Gustumu la Mondon!

Laŭ statistikoj de la jaro 2010 la urba loĝantaro de Kopenhago nombras proksimume 1,200,000 da personoj; 78,4% el ili estas etnaj danoj, 7,0% estas enmigrantoj el okcidentaj landoj kaj 14,47% devenas el ne-okcidentaj landoj.

Do oni povas konstati, ke Kopenhago estas internacia urbo. Pro tio mi rakontu al vi pri la evento Internaciaj Tagoj – Gustumu la mondon, kiuj okazis komence de septembro en Rantzausgade en la kopenhaga kvartalo de Nørrebro.La aranĝantoj estis la komunumo de Kopenhago kaj la turismada agentejo 'Wonderful Copenhagen.'

Alvenis kopenhaganoj iamdevenaj el multaj aliaj landoj: Albanio, Armenio, Barato, Britio, Burundo, Ĉinio, Eritreo, Esperantujo, Hispanio, Kongo, Kubo, Litovio, Malto, Maroko kaj Pakistano k.t.p.

Eĉ se oficiale Danio estas kristana lando ni estas ne ĉiuj kristanoj, tial venis budhanoj, judoj, kristanoj, muslimanoj kaj sikhanoj, kiuj samtende prezentis siajn proprajn religiojn.

La aranĝantoj instigis nin gustumi la mondon, tial grava parto de la aranĝo estis la manĝaĵo internacia. Por iuj, kiuj emis tiom manĝi oni povus gustumi frandaĵojn el la tuta mondo.

Ne mankis al ĝuantoj aliaj distraĵoj; kvizoj, dancado, henao-ornamado,  kantado, tamburado, inter-etnaj futbalaj maĉoj, bobela blovado kaj legado.

                                                                  Albana popoldancado.

                                                                Sirenoj de la mondo 

                                                                               Henao-ornamado,

Bobela blovado 

Ĉe la Esperanta budo.

Eĉ se mi estas ne kredema, se ekzistus veterdioj, ili benis nin okaze de Internaciaj Tagoj, ĉar tute ne pluvis ĝis la finfina horo. Tamen bedaŭrinde pluvegis dum la muzikumado de Espo – Despo.

9/11/2011

Bonokazaĵoj kaj Malbonokazaĵo

Jen la malbonokazaĵo!

 Antaŭ tri tagoj malsuprenfalante mi rompis la metatarson de la maldekstra piedo. Dum la venontaj ses semajnoj mi ĉefe restos hejme, kie mi estos lampiediranta.

Jen la bonokazaĵoj!

La najbarino venis portante matenmanĝon.
Amiko telefonis al mi, kaj promesis venigi min per aŭto al la domo de nia amikino.
Junulino de la klubo volus baki pankukojn por mi.
Alia esperantistino ofertis helpi min per per la butikumado ktp.
Venos vizitantoj dum la venonta semajno.
Pro la fakto ke mi volus rakonti pri la akcidento mi lernis kaj praktikas la vortojn: lampiediri, splinto, lambastano, metatarso, urĝejo kaj rentgena fotado.
Mi havas la tempon pripensi pri diversaj aferoj, legi librojn kaj verki blogaĵojn.  

9/09/2011

Kelkaj el miaj Impresoj pri la Universala Kongreso en Kopenhago.

  88 esperantistoj danaj aliĝis al la  96-a Universala Kongresokongreso kaj ĉiuj havis proprajn spertojn kaj impresojn; jen kelkaj el  miaj.

Post la solena malfermo okazis la malsolena inaŭguro junulara en la salono Friis.

 En la kongresa libro estis skribita: 'Laŭ la temo de la kongreso la junularo tamen invitas ĉiujn kongresanojn partopreni la programerojn por instigi plian komunikadon kaj komprenon inter la aĝ-grupoj.' Tial mi akceptis la invitilon partopreni la malsolenan inaŭguron, ties gvidanto estis Di Ponto, kiu proponis al la ĉeestantoj, ke ili proponu temojn por la kunvenoj junularaj dum la kongreso. Do mi kaptis la ŝancon kaj proponis la temon 'Kiel ni konstrui intergeneracian ponton?'

 Mardon la 26-an de julio inter la 10-a kaj 11-a kunvenis proksimume 18 personoj diversaĝaj.

 Bone estis, ke kvarono el ni estis danoj, ĉar la temo estas ja defio por ni. Malferme ni parolis pri niaj sintenoj rilate al Esperanto, la movado, la intergeneraciaj diferencoj kaj ĉies frustracioj. Venis proponoj pri projektorientotaj vesperoj en la klubo; filmgrupo, konversacia grupo, klubaj renkontiĝoj ekster de la kulturdomo ktp. Horo ne sufiĉis por konstrui ian ajn ponton, tamen ni konsentiĝis, ke ni daŭre pridiskutu la aferon.

Krom koncertoj de profesiaj muzikojstoj estis koncerto de la Internacia Koruso. Tridekoj da kantantoj el dudekoj da landoj post kvar provludoj koncertis kantante dek kantoj estis laŭ mi (kiel unu el la kantantoj) unu el la miraklaj atingoj modestaj de la kongreso. Du el la kantoj elektitaj estis 'Ridetas dolĉa la dana bord' (Johs.V.Jensen) kaj 'Kantoplenas nun la tag' (Jeppe Aakjær kaj Carl Nielsen), ambaŭ tradukitaj de Poul Thorsen. Aliaj kantoj estis 'Vizaĝon supren' kaj 'Sed ŝvelos nia esper' ' el Japanio, Rozeto en Herbejo el Germanio, 'Kara Bara Wira Kana' el Aŭstralio, la jubilea kanto - 'Signo de l'Esper', 'Dancu, dancu el Ĉekio', 'Esperanta Lando' kaj 'Jen nia mondo.' Gratulegojn al Alan Bishop la korestro nia pro lia efika sed malstreĉa gvidado.

Unu el la plej ofta konversaciaj temoj estis la vetero, kiu malbenis la tutan semajnon ekcepte de la eskursa tago, merkredo. Tamen eĉ la malbela vetero ne sukcesis detrui la bonan etoson. Multaj reagoj jam venis; multaj el la reagantoj kontentiĝis pri la bonega programo kaj la helpemeco de la aranĝantoj. Kelkaj grumblis pri 'malglataĵoj' kaj pri la tro granda disvistiĝo de la angla en Danio. Kion ni faru?  Eĉ idealismaj esperantistoj estas nur homoj, kaj Utopio ne jam troviĝas!