9/25/2011

Pri spektinda televida dissendo.


La tutmondiĝo havas multajn facetojn bonajn kaj malbonajn. Unu el la bonaj estas la kresko da ebloj prizorgi la internacian socian reton. Persone mi ĉiam havis kelkajn geamikojn en aliaj landoj, kun kiuj mi angle kaj france komunikiĝis. Tamen ek de mia Esperantistiĝo en la jaro 2005 la geamikaro minimume jam dekoble kreskas.

Unu el miaj amikoj pere de Esperanto estas Vicente Valdes Bejarano el Meksikujo. Krom lia gvidado de Meksika Esperanto-Instituto li ankaŭ estas muzikisto kiu havas grandan intereson pri la Esperantigo de naciaj himnoj, kaj antaŭ ne longe kunlaborante kun Meksika Televido li lancis

Hodiaŭ mi aŭskultis la dissendon okaze de la memortago de meksika sendependeco la 16-an de septembro. La 16-an de septembro 1810 meksikanoj komencis batali kontraŭ la hispanoj, kiuj koloniis Meksikujon dum la 16-a jarcento. En la jaro 1821 ili finfine sukcesis forpeli la hispanojn.

Laŭ mia opinio, la dissendo estas precipe spektinda, pro la fakto, ke Vicente kaj Leo, alia meksika esperantisto, liberesprime pridiskutis multajn gravajn kaj malfacilajn temojn; kelkaj el ili ĉefe meksikaj, tamen aliaj tute internaciaj.

Pri la universala rajto de liberesprimo Vicente demandis:
''Kiom de personoj en la mondo perdas la laboron, ĉar ili esprimas la veron?''
Tio estas ne nur retorika demando. Vicente volas, ke aliaj esperantistoj partopreni la debaton realtempe per skype.

Dum la longa dissendo (proksimume hora) ili parolis pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la tutmondiĝo, pri libereco, pri kriminaleco kaj aliaj gravaj aferoj, kiuj tuŝas homojn ie ajn.

Cetere mi konatiĝis kun Vicente post kiam mi enmetis ligilon jenan en danlingvan blogon.

Plezuran aŭskultadon!



No comments: