9/22/2011

Nekrologaj Pripensoj.

 En la jaro 2008 la Kopenhaga Esperantista Klubo festenas la centjaran jubileon. Pro tio mi legis pri la historio de la klubo. Feliĉe  la klubo ankoraŭ posedas la unuajn revuojn en kiuj troviĝas detalaj priskriboj pri la agado kaj eĉ pli interese pri la agantoj.

Nekrologo estas kutime deprimigita legaĵo. Kvankam la sekva nekrologo estas kortuŝigita, ĝi donas al ni vivan impreson de juna kaj ĝisosta esperantisto, kiun neniu plu memoras.

Nekrologo

Laŭritz Køthe


La kopenhaga esperantistaro ĵus havis novan, grandan malĝojon. La 14. Januaro mortis tute subite kaj neatendite la vic-prezidanto de ’Konversacia Esperantista Klubo’, revizoro en la ministrejo por terkulturado, kamparinspektoro Laurits Køthe, nur 33 jarojn aĝa.

Li estis malnova ano inter la esperantistoj. Kiel la plimulto de la kopenhagaj esperantistoj li esperantistiĝis en la autuno 1907, kaj post tiu-ĉi jaro li konstante estis fidela esperantisto. Pro siaj multaj ŝatataj ecoj li rapide gajnis multajn geamikojn, enlandajn kaj eksterlandajn en la esperantistaro. Li estis eksterordinare bonkora, bonhumora, gaja kaj aminda persono. Estas facile komprenebla, ke li rapide fariĝis alte ŝatata klubano. Multmaniere li helpis al sia klubo, i.a. baldau ĝojigante la anojn kantante en la kluba ĥoro, (ĉar li plie posedis belan kantvoĉon), baldaŭ ludante en la klubaj komedioj, kaj en la dus lastaj jaroj li krome estis vicprezidanto por la klubo.

Certe multaj eksterlandaj esperantistoj, kun kiuj li konatiĝis dum la dresdena kongreso 1908, en kiu li partoprenis, sciiĝos pri lia morto kun emocio, sed precipe por liaj kopenhagaj amikoj la perdo de li estas dolorplena. Krom siaj multaj amikoj kaj konatuloj li lasas post si sian tre simpatian fianĉinon, kun kiu li ĵus fianĉiĝis, kaj malfeliĉan patrinon, kiu en li perdis sian ununuran, alte amitan filon. Estis por lia patrino kaj lia fianĉino terurege sciiĝi pri lia morto, sed mi scias, ke ili sentas konsolon pensante pri tio, ke li estis tre ŝatita inter ĉiuj, kaj ke li – ankaŭ ekster sia familio – estis je utilo por siaj kunvivuloj, ĉar li kunestis en granda mondkulturanta movado kaj per tio metis por si mem postsignojn, kiuj daŭre konservos la memoron pri lia aminda personeco longe post lia morto.

La malsano de Køthe ne estis el nova dato. En la du lastaj jaroj, sed pleje en la lasta, lia sano ne estis bona, kaŭzita de ventra malsano, kaj fine li estis necesigita serĉi la hospitalon. La 31.Oktobro 1912 li iris tien, al la regna hospitalo. Dume semajno pasis post semajno, sed la resaniĝo ne venis. Tamen li ĉiam estis pacienca, konservis la kuraĝon kaj sian konatan bonan humoron, ridis kaj gaje interparolis kun siaj multaj vizitantaj gekonatuloj, inter kiuj ĉiam estis multaj esperantistoj. Speciale dum la dimanĉoj en la vizittempo de la hospitalo oni plej ofte trovis la liton de Køthe tute ĉirkaŭata de esperantistaj amikoj aŭ konatuloj.

En la sama ĉambro, kie Køthe kuŝis, alia juna viro kuŝis, kiu antaŭ pluraj jaroj sin interesis pri Esperanto. Sed nun dum la kunestado kun Køthe, kiu tuj parolis al li pri sia kara Esperanto, la malnova intereso revekiĝis kaj kreskis tiel forte sub la gvidado de Køthe, ke li denove fariĝis fervora esperantisto. Malgraŭ malsano Køthe neniam forgesis sian amon al Esperanto; li ĉiam propagandis. Tiel li ankaŭ esperantigis – antaŭ la hospitalrestado  - sian fianĉinon.

Fine, ĉar la ventra vundo ne resaniĝis, la operacio estis decidata. La operacio sukcesis malgraŭ la tre grandaj, kaj por la ĥirurgiistoj neatenditaj malfacilaĵoj; ŝajnis, kvazaŭ Køthe povus toleri la kuracadon. Sed bedaŭrinde, la sorto volis alian. Dek-unu tagojn post la operacio ni ricevis la sciigon pri lia subita morto, kaj ne antaŭ nun ni sciiĝis, ke Køthe jam de longe estis suferinta pro la terura malsano kankro.

Ĉe sia foriro li postlasas grandan sopiron inter la esperantistoj, kaj la memoro pri li ĉiam restos kara por liaj amikoj, la esperantistoj.

Kopenhago. 1913. Frédéric Baruél.
Frédéric Baruél. Cand. Jur. Kopenhago. Membro de Lingva Komitato. Estramembro de ‘Societo de Danaj Esperantistoj’.

Elĉerpita de la ‘Esperantista Gazeto Danlando’ N-ro 7 januaro 1913

No comments: