12/16/2014

Pri la lumfestivalo, Ĥanuko



Hodiaŭ estas la unua tago de la juda festivalo Ĥanuko, kiu estas oktaga lumfestivalo memore de la redediĉado de la dua templo en Jerusalemo en la dua jarcento A.K. post sukcesa ribelo gvidata de Jehuda HaMakabi kontraŭ helenismaj potenculoj, kiuj ne respektis la religiajn kutimojn hebreajn. Kiam la sekvantoj de Jehuda HaMakabi eniris la templon, ili trovis nur sufiĉan puran olion por unu taga lampolumado. Tamen mirakle la provizo okoble taŭgis, kaj post la oka tago oni denove jam havis provizon de pura olio.

Malgraŭ tio, ke mi estas agnostikulo, mi estas juda agnostikulo, kaj tial hodiaŭ kune kun la familio mi lumigos la unuan kandelon. La genepoj antaŭĝojas la festivalon, i.a pro la fakto, ke ili dum ok tagoj ricevos donacaĵojn. Do ĉe mia ne tre religia familio juda, tiel kiel ne tre religiaj familioj kristanaj, Ĥanuko kaj Kristnasko estas agrablaj kaj sufiĉe materialismaj festivaloj lumplenaj. Sabaton kune kun aliaj geamikoj sukularaj ni rekontiĝos ĉe mi kaj ni lumigos kvin kandelojn okaze de la kvina tago de la festo. Niaj antaŭuloj venis de Orienta Eŭropo, tial ni manĝos terpomajn patkukojn kaj kantas jidlingvajn kantojn, kies lingvon neniu el ni vere estras.





Plaĉas al mi la festivalo. La legendo pri la olio pensigas min pri mia patrino, kies kuira talento ŝpara ĉiam certigis nin tri nutrajn manĝojn tage. Vivante en Skandinavio la lumfestivalo estas gaja okazaĵo dum la longa malhela vintro. Plie ŝajnas al mi, ke la tuta mondo metafore mallumiĝas, kaj bonas, ke festante ni ankaŭ pripensu pri kiel la homaro povos uzi limigitajn rimedojn pli saĝe.

A fraylichen Chanukah /Chanukah Sameach/Feliĉan Ĥanukon. Kaj kompreneble Feliĉan Kristnaskon.

Jen bona informilo pri religiaj festivaloj de ĉiuj religioj.





5/14/2014

Impresoj pri la romano 'Fajron sentas mi interne'.


''Fajron sentas mi interne'' de Ulrich Matthias eldonita en 1990 de Pro Esperanto.Vieno estas mallonga romano originale esperantlingvo-verkita.



La informo de la pufreklamo, ke ''tiu ĉi libro rakontas pri junulo serĉanta raciecon, sencon, homan varmon. Dum tiu serĉado li renkontas la Esperanto-movadon'', instigis al mi demandi, ĉu per la lernado de Esperanto la junulo do solvas siajn problemojn? Memorante, ke William Auld enmetis ĝin en sian kanonon/ĥanonon da legendaj libroj, mi pensis, ke certe la temo ne povus esti tiel banala. Tial pro la scivelemo mi komencis legi ĝin. Tiun tagon mi legis la tutan tagon neglektante ĉiujn aliajn planotajn projektojn, ĝis kiam mi finlegis la 97an kaj lastan paĝon je la meznokto. Do alidirite la kortuŝa romano tre fascinis min.

Manfred la protagonisto rakontas la historion de sia vidpunkto. Komence de la romano li estas 16-jara gimnaziano loĝante ĉe la gepatroj kaj fratoj ie en la regiono de Warburg en Germanio. Manfred Brinkmann estas tre diligenta kaj kapabla lernanto, kiu kutime ricevas bonajn notojn por sia skribaj taskoj. Tamen estante tre malparolema, li ricevas malpli bonajn notojn por siaj buŝaj kontribuoj. Tiu malparolemo ankaŭ estas socia malhelpo, ĉar krom dirante salutfrazojn tiel 'bonan tagon' kaj 'ĝis' li preskaŭ ne komunikas kun siaj samklasanoj. Dum la paŭzoj Manfred havas neniajn interrilatojn kun ili; li estas tia apudstaranta objekto, kian ĉiuj ignoras. Malgraŭ tio li sopiras komuniki kun siaj samklasanoj kaj li malfeliĉas, ĉar li neniam estas invitata al privataj festoj ktp. Li kaj la aliaj junuloj ne ondolongiĝus, ĉar i.a. iliaj interesoj pri motorcikloj kaj la rezultoj de piedpilko-maĉoj ne interesas Manfred. Sed li envias la junulojn, kiuj jam havas koramikinojn; li ankaŭ volas brakumi kaj kisi belulinon. Revante pri la iama 'homa varmo' li sentas sin malhelpa pro sia malparolemo.

Manfred logike cerbumadas pri kial, li havas tian socian handikapon. Rememorante sian infanaĝon li konkludas, ke sia problemo estas la kulpo de la geavoj kaj la gepatroj. Memorante, ke Manfred estas adolesko, eble vi, kiuj eventuelt legas tiun-ĉi, nun opinias, ke junuloj ofte kulpigas la plenkreskulojn pro siaj adoleskaj problemoj emociaj. Mi petas al vi, ke vi ne tro frue juĝu la aferon.

La patra avo estis fervora nazio malpenta, kiu malindulge edukis sian filon per batoj ktp. Lerninte tian edukmanieron li same edukas siajn filojn. La patrina avino samopiniis, kaj la unua memoro de Manfred estas tiam, kiam la avino kruele kaj timige 'prizorgis' lin okaze de la naskiĝo de sia frateto. Ankaŭ la patrino ofte batis Manfred, kvankam pro la manko da fortoj, ŝi 'nur' vundis lin psike ne fizike. La patrino ŝajne opinias, ke se nur Manfred kaj siaj fratoj estus sendispute obeemaj, ili evitus la batojn; do kial ili ne cedu kaj estu feliĉaj!

Infanoj kutime lernas la arton de komunikado hejme. Se la gepatroj estas bonaj rolmodeluloj, la infanoj senprobleme lernas bone esprimi sin buŝe. Tia ne estis en la familio de Manfred. Dum la ĉitage familiaj renkontiĝoj ĉe la manĝtablo oni ne afable konversaciis, sed silentis, nur parolante, kiam unu el ili volas kritiki la manĝaĵon. Manfred kaj sia patro ne afable konversacias , anstataŭe ili akre disputis. La patro ekzemple ekas:
''Ĉu vi ankoraŭ bezonas vian biciklon?'', li demandas en malafabla tono.
''Ne, hodiaŭ ne plu.''
''Do enmetu ĝin en la kelon!''
''Ne necesas. La biciklo estas ŝlosita.''
''Enmetu vian biciklon!'' li ordonas kolerigante.
''Kial mi enmetu ĝin? Eĉ ne pluvas.''
''Mi diris, ke vi enmetu vian biciklon.''
''Jes, sed kial?''
''Ĉu vi enmetos vian biciklon?'' li demandas minace.
''Ne necesas.''
La patro tiel senrezone ordonas kaj Manfred replikas postulante rezonojn; per forto bato sur la kapo de Manfred la patro brute venkas la ''diskutrondon.''

La plej fortaj flankoj de Manfred estas lia intelekto kaj lia skribtalento. Tial li rezonas, ke li eble sukcesos skribe klarigi al aliuloj, ke li estas soleca, li ne volas esti ignorata, li estas kontaktema kaj li volus amikiĝi kun ili. Do unue li skribas leteron al tima, sed diligenta samklasanino, kiun li admiras kaj amas. Supozinte, ke la kaŭzo de ŝia timemo kaj sia akordiĝas, li malkaŝe skribas pri la frustracioj, kiujn li ĉiam spertas kune kun aliuloj. Poste li verkas artikolon por la lerneja gazeto en kiu li denove malkaŝe kaj lerte priskribas sian solecon kaj li klare kulpigas siajn gepatrojn.

Ambaŭaj skribaĵoj estas tre kortuŝaj. Tamen evidentiĝas, ke li estas tre absorbita de si mem kaj la skribaĵoj enhavas kelkajn frazojn provokajn. ekzemple:
'' dum la lastaj jaroj …..mi pasigis, parte malvolontege, grandan plimulton de la tempo sola; mi parolis esence malpli ol aliaj homoj; sed eble ne povas multe utili paroli kun homoj, kiuj interesiĝas pri motocikloj, la rezultoj de futbalaj maĉoj kaj similaj bagateloj.''

Ne surprize Manfred ricevis malmulte da reagoj de siaj samaĝuloj, kaj tiuj, kiujn li ricevis estis aŭ malfavoraj aŭ malkomprenemaj . La instruistino de la germana riproĉis lin pro la skribado de 'stranga artikolo' aldonante:
''Sciu, ankaŭ mi estis batita, sed tio estis bona por mi. Kaj mi konas vian patron kaj scias, ke ankaŭ li celis nur vian bonfarton.''

Li sentas sin soleca, kaj li tre bedaŭras, ke siaj mallertaj klopodoj kontakti al aliaj ĉiam estas miskomprenitaj. Foje li eĉ pripensas suicidi, sed ĉiam li forpuŝas la ideon esperante, ke iel, iam li trovos la akcepton de aliaj, ĉar li volus iel servu la homaron

Post la arbiturienta ekzameno li translokiĝas al alia urbo, kie li komencis studi la matematikon en la universitato. Tie kvankam li ne plu estas ĝenata de sia familio, la problemo persistas, kaj geamikojn li ne trovas.

Iun tagon li hazarde renkontas amikemajn esperantistojn, kiuj impresas lin pro sia flua parolado de la plej facila lingvo en la tuta mondo. Manfred kaptas la ideon lerni Esperanton pensante, ke per tiu li povas komuniki kun aliuloj, senti sin pli bezonata kaj plibonigi la mondon. Facile, rapide kaj profunde li lernas la lingvon kaj fariĝas pasia movadano.

Komence ŝajnas al li, ke la esperantumado solvos la kontaktproblemon. Tamen fine de la romano post kelkaj malsukcesoj reaperas la melankolio kaj la soleco. Legante la lastajn frazojn mi havis la impreson, ke li estas eĉ pli malespera ol antaŭe:

''Mi vidas vojkruciĝon kaj iras maldekstren. Neniu rimarkas, ke mi mankas...Post iom da tempo mi vidas benkon kaj sidiĝas. Mi sentas la freŝigan efikon de larmoj disŝmiritaj en la vizaĝo kaj rigardas antaŭen, iomete supren: ''Vidu paĉjo, je la viro, kiun vi deziris...''

UN, UNESCO: ĉu multekostaj establoj aŭ valoraj renkontiĝoj?


''Amiko diris pri ŝi:

 ''Mirejo estas azianino en Azio, afrikanino en Afriko. Senrita emerito, babilema poligloto, senbrutara nomado.''

Krom tio, Mireille (Mirejo) Grosjean havas tre imponan vivprotokolon: emerita instruistino de lingvoj, mondvojaĝanto, verkisto, pacbatalanto, prezidanto de ILEI, kunprezidanto de Svisa Esperanto-Asocio kaj UEA-resprezentanto en Ĝenevo ktp.

Mireille (Mirejo) Grosjean estis la dua gastpreleganto dum la jarkunveno de DEA. Mireille havas grandan prelegaron, kaj certe DEA longe pripensis antaŭ ol ili faris decidis elekti la jenon:

UN, UNESCO: ĉu multekostaj establoj aŭ valoraj renkontiĝoj?

 

Kaj ili bone decidis, ĉar Mireille sprite prezentis la temon montrante fotojn de la imponaj kaj luksaj konstruaĵoj de UN en Ĝenevo. UN havas specialajn sidejojn en ni urboj sed triono el ili lokiĝas en Ĝenevo: ILO, ITU, UPU, WHO, WIPO kaj WMO. Duoblo pli da kunvenoj okazas tie ol en la ĉefsidejo de UN en Novjorko.

Mirejo, kies hejmo estas vilaĝo proksime al Ĝenevo laboras kiel ne pagata volontulo reprezentante UEA -n en UN kaj UNESCO. UEA estas unu el la 300 NGO-oj kiuj strebas komuniki siajn mesaĝojn, kaj tio de UEA estas pri lingva egaleco, justeco kaj Esperanto. NGO-anoj multe laboras ofte senhavante eĉ oficejon. La oficejo de Mirejo estas ĉe ŝi. NGO-anoj rajtas kunvene paroli nur 2 minutojn pri iu temo. Tial la preparado por tiu nepre estu tre akurata. Tamen la egale grava laboro okazas ekstere de la kunvenoj, kiam NGO-antoj 'koridorumas' kaj lobias kun tiuj ili bezonas konvinki aŭ kunlabori. Mirejo informis pri la rilatoj inter NGO-anoj de DR Kongo, kiuj pro la paca kaj neŭtrala etozo en Ĝenevo, multe pli facile rilatas al kongaj gravuloj tie ol hejme en DR Kongo.

Pri la celoj de sia laboro por Esperanto Mirejo esprimis sin jene:
''Kiam mi deĵoras en Ĝenevo mi havas tri celojn. La unua estas, ke homoj sciiĝu, ke la lingva situacio estas ne bona, ne estas justa... La dua estas, ke homoj ekscias, kio estas Esperanto. La tria celo estas, ke homoj parolas pri Esperanto sen stereotipoj, sen antaŭjuĝoj. Mi opinias, ke mi jam sukcesas, ĉar tie oni nun parolas respektplene pri Esperanto.''

Mirejo emfazis, ke ŝi neniel puŝeme prezentas Esperanton, ĉar ŝi opinias, ke la rezulto estus, ke Esperanto estus forpelata de tiaj rondoj. Oni estu feliĉa pro ŝajne malgrandaj sukcesoj. Mi citas ŝin denove:
''Venis tre rava paŝo. La 21.an de februaro estas la monda tago de la gepatra lingvo, kaj S-ino Bokhava de UNESCO verkis iun deklaron..kaj ŝi flue parolis dum 30 – 40 minutoj, sen teksto, 10 minutoj en la angla, 10 minutoj en la franca, en la hispana, en la rusa...La venontan tagon aperis la teksto en la UNESCO-retejo en la angla, la franca, la hispana, la rusa, la ĉina, la araba, la bulgara (ŝia denaska lingvo) kaj ankaŭ Esperanta.''

Konklude: Ni estu feliĉaj, ke tiaj homoj, kiaj Mirejo prizorgu niajn aferojn en Ĝenevo kaj en aliaj sidejoj de UN-o. Certe ili estas multekostaj, sed laŭ mia opinio la renkontiĝoj estas eĉ pli valoraj.






5/13/2014

'La dana Esperanto-movado tra la okuloj de Gestapo'

  Ulrich Lins la aŭtoro de libro 'La Danĝera Lingvo' (eldonita 1988) kiu la 26-an de aprilo 2014 gastis la DEA-jarkunvenon prelegante laŭ la temo 'La dana Esperanto-movado tra la okuloj de Gestapo' 

 

Adolf Hitler i.a. malamis Judojn, Komunistojn, Framasonojn, Handikapulojn, Romaojn, Slavojn kaj Esperantistojn, Supozeble li opiniis, ke Esperanto estante la kreaĵo de la juda Ludoviko Zamenhof estas  fiaĵo kaj danĝere efika komunikilo internacia. Pro tio la lingvo estis malpermesata i.a. en Aŭstrio, Ĉekoslovakio, Germanio kaj Pollando, kaj tieaj esperantistoj estis sendataj al koncentrejoj. 

Tamen post la germana invado de Danio en aprilo 1940 danaj esperantistoj ne suferis, kaj ili pli malpli daŭre esperantumis ĝis la fino de la milito.

Kekanoj planis festeni Zamenhofan Tagon la 17-an de decembro 1941.

 Kial danaj esperantistoj estis tial bonŝancaj? Ulrich Lins grandparte respondis tiun demandon.

Post la falo de la Berlinmuro kaj Perestrojko historiistoj, kiel Ulrich Lins povis esplori la germanajn arkivojn de la 30-aj kaj 40 jaroj en Berlino, Moskvo kaj Varsovio, kiuj ĝis tiam estis ne esploreblaj. Pro tio li malkovris informojn koncerne la nazia sinteno pri la dana movado, kiuj mankis al li, kiam li verkis kaj unue eldonis la libron 'La Danĝera Lingvo'.

Per la studado de Gestapaj dokumentoj en Federacia Biblioteko li trovis pruvojn, ke la nazioj diligente kaj sisteme esploris la Esperantan aferon kaj ekde la jaro 1938 oni ankaŭ havis detalajn informojn pri la dana movado. La superulo de Adolf Eichmann, Profesoro Franz Alfred Siegs fervore gvidis stabon da esploristoj, kies celo estis kolekti informojn pri danĝeruloj t.e. Judoj, komunistoj, socialistoj, frimasonoj kaj esperantistoj. Li opiniis, ke ideologo estas tia danĝera kia politika aktivulo.

Tiu, kiu aparte respondecis pri la esploro de esperantistaj aktivoj estis Host Kunzer, kies konfidato estis instruisto nomata Teodor Koch de Bremen, kiu scipovis sed malaprobis Esperanton, ĉar li opiniis ĝin danĝera. Teodor Koch diligente legis kaj germanigis Esperantajn legaĵojn i.a. Heroldo de Esperanto. En 1938 Host Kunzer jam havis membro-adresarojn de la movadoj en Danio, Nederlando kaj Norvegio. Oni ankaŭ disponis detaljan informon pri la SAT- kongreso en 1939, okazanta en Kopenhago. En 1940 ili ankaŭ estis informita pri la planota sed ne okazonta CDE-jarkunveno en Holbaek.

Teodor Koch certe ankaŭ legis la libron 'Tra Densa Mallumo' eldonata en la jaro 1942, kiu kaj enhavas kaŭstikajn komentojn pri la kunlaborado de germanaj esperantistoj kun la registraro en la jaro 1933 kaj laŭdas la lukton de ĉinaj esperantistoj kontraŭ la japanaj.


Ulrich Lins trovis pruvojn, ke oni sendis la raportojn al Berlino pri la dana situacio, sed oni tamen aldonis, ke danaj esperantistoj estas maldanĝeraj, tial ne necesas aresti esperantistojn aŭ konfiski iliajn aĵojn. Ankaŭ en Norvegio, kie aperis funebra anonco pri la morto de la germana asocio kaj kritika artikolo pri la germana sinteno kontraŭ Esperanto, nenio okazis. Aliflanke en Aŭstrio en la jaro 1938 oni fermis la Esperantan Muzeon tuj post la aneksado de la lando, kaj en Pollando la 1-an de oktobro 1939 la familio Zamenhofa estis arestita.

Ulrich Lins trovis ankaŭ dokumentojn, kiu pruvas, ke la celo germana estis la ekstermo de Esperanto. Tamen en landoj kiel Danio kaj Norvegio ili prokrastis tiel agadi, ĉar ili taksis ke la popola sinteno estus kontraŭ tia agado. Li komparis la statuson de la dana judaro kun la statuso de la dana esperantistaro en la dana komunumo. La dana popolo estis al ili protektema. Tial havante pli urĝajn problemojn la germanoj verŝajne volis ne tro frue provoki la loĝantaron per premega politiko.



2/03/2014

La lampoj estas diversaj, sed samas la lumo.


World Interfaith Harmony Week  Semajno de Tuttmonda Interkreda Harmonio estas ĉiujara evento okazante dum la la unua semajno de februaro. Unuiĝintaj Nacioj enkondukis la agadon en 2011.
Tro i Harmoni (Kredo je harmonio) estas la landa koordinanto de la aranĝaro  en Kopenhago, Danio.

                     Komenciĝis la agado hieraŭ,  la 2-an de februaro, per interkreda diservo en preĝejo en la urbcentro.

                                             Antaŭ la komenco de la disservo - venis multaj homoj.

 Peter Skov-Jakobsen la espiskopo de Kopenhago estis la predikanto. Post kiam salutis al ĉiuj la emerita rabeno Bent Melchior, la budhana monaĥino Ani Tenzin, la islama imamo Jehad Al -Farra kaj la sikha pastro Parvinder Singh Randhawa. Oni ekbruligis kandelojn en la preĝejo, kaj oni akordiĝis pri la diraĵo, ke 'la lampoj estas diversaj, sed samas la lumo.'


Finfine la muzikgrupo Hanin kantis kanton pri amo. Jen eta fragmento.



Oni ankaŭ starigis fejsbukan paĝon, en kiu apogantoj promesis ekbruligi kandelon je harmonio kaj interkompreno. La celo estis fari tutmondan ĉenon da lumoj.virtual global chain of light
 

La 4-an de februaro estos aranĝo en Granda Moskeo de Kopenhago. N. Safet Bektovic prelegos pri signifoplenaj paraleloj inter la filozofio de Søren Kirkegaard kaj la filozofio sufi-islama.
La 6-an de februaro estos interkreda kunveno en Verdenskulturcentret (Centro Mondkultura). La temo estos tradicioj kaj kutimoj preĝaj de diversaj religioj.




1/17/2014

Internacia Virina Tago 2014

Ĉiujare Osioka Taeko sendas alvokon al geviroj en la tuta mondo. Ŝi petas al ni, ke ni respondu al mesaĝo, kiu estas sendita de ''Hiroŝima Esperanto-Centro kiel unu el 23 organizoj sub la Plenuma Komitato de Internacia Virina Tago 2014''. La mesaĝon vi povas leĝi ĉi-tie.

Jen mia respondo:

Estimataj kaj karaj gesinjoroj en Hiroŝimo,

Mi sincere dankas al vi pro la alvoko okaze de Internacia Virina Tago 2014.

Neniuj nuntempuloj en riĉaj landoj povas postuli ke, ili ne povas ekscii pri la travivaĵoj de homoj loĝantaj en aliaj landoj. Televidile kaj  komputile, ĉiuj, kiuj emas informiĝi bone konscias pri la ĉiutagaj katostrofoj suferataj de aliaj homoj eĉ en la plej malproksima lando. Ŝaltante la televidilon aŭ komputilon ni spektas la ĥaoson post naturkatastrofo kaj ni aŭskultas la diraĵojn de  senesperaj gepatroj; Malŝaltante la televidilon ni eskapas. Tamen la suferantoj ne ĉiam eskapas.

Pro tio ni neniam forgesu la sorton de viaj samlandanoj loĝantaj en Fukuŝimo, kiuj suferadas pro la silenta menaco de nukleaj malpuraĵoj. Mi vere kompatas la infanojn, kiuj ne povas libere ludi eksterdome pro la  sanmenaco. Plue la ĉiutaga elekto de ne malpurigitaj manĝaĵoj certe ankaŭ estas grandega defio por ĉiuj loĝantoj. Mi elkore esperu, ke per via venontjara mesaĝo vi povos informi al ni pri granda pliboniĝo de la vivkondiĉoj  en Fukuŝimo.

Malfacile estas resti optimisto en la nuntempa mondo: la antaŭjuĝemo, la malegaleco, la suspektemo, la malamo, la malavaro  menacadas ĉies pacon, ie ajn. La teruraj militoj, kiuj furiozas en Sirio, Centrafrika Respubliko, Sudano kaj la maltrankvilaĵoj en multe da aliaj landoj signifas, ke multe da homoj fariĝas rifuĝintoj. Laŭ UNHCR  troviĝas en la mondo 15.4 milionoj da rifuĝintoj (fine de la jaro 2012). Lastjare potage fuĝis 23,000 homoj de siaj hejmoj pro militoj kaj pro la persekutado. Fuĝintaj infanoj ne frekventas lernejojn, ili ofte malsaniĝas pro la manko de akvo pura kaj manĝaĵoj: oni nomas tiajn infanojn la perdita generacio.

Kvankam oni ne povas malhelpi la okazon de naturkatostrofoj, oni povas kaj endas eviti militojn kaj persekutadojn, ĉar ili estas homfaritaj. La paca problemsolvado estas lernenda se nur ekzistas la emo.

Mi deziras al vi, grandan sukceson kaj feliĉon. Venontjare mi esperas, ke mi emu skribi pli optimisman mesaĝon.

Amike
Betty Chatterjee de Danio.

P.S. La unuan fojon mi ekkonsciis pri Internacia Virina Tago estis en 1982, kiam mi loĝis en Italio. Tie viroj montras al virinoj la amon kaj la respekton per la donacado de branĉeto de mimozo flava. mimoza flava.