8/02/2011

Juneco ne ĉiam dependas de la naskiĝakto.

Mi ĵus ricevis mesaĝon el ukrajna esperantisto Svetlana Pogorelaja, kiu partoprenis en IJK 2011 en Kievo. Ŝi vigle rakontis pri la travivaĵoj dum la aranĝo, sed ne imagu, ke ŝi estas junulino - male eĉ maljunuloj povas ĝui la vivon. 


Jen parto de la gaja rakonto ŝia: 



''En la IJK-67 en Kijivo ĉi-jare ni estis la plej multnombra grupo de komencantoj kaj komencontoj (ĉar ni venigis al la aranĝo ankaŭ multajn niajn konatojn kiuj volis komenci lerni Esperanton). Ni estis la sola grupo de pensiuloj, ĉar krom mi neniu en Ukrainio instruas al pensiuloj, ja tio estas multoble pli malfacila ol instrui al junuloj. Ni estis ankaŭ la plej aktiva grupo, ni ĉiam estis kune. Ni partoprenis en kursoj, koncertoj, mem faris ekspoziciojn, ni organizis kaj gvidis kunvenojn de instruistoj, de aktivuloj. Nur ni preskaŭ ĉiam estis vestitaj en ukrainaj popolaj broditaj ĉemizoj kaj ofte kantis ukrainajn kaj aliajn kantojn en Esperanto.


Vi povas vidi kaj aŭdi nin en "youtube.com" : Raporto de ukraina televido STB. 



Tie en la televidprogramo estis dum ĉirkaŭ 1 minuto rakontite pri la Kijiva kongreso en la ukraina lingvo kaj poste eblas vidi nin kaj aŭdi kiel ni kantas "Kiel ni povas ne ami vin, nia Kijiv'?" (Kijivo estas la nomo de nia urbo, la ĉefurbo de Ukrainio). (Mi, Svetlana Pogorelaja, estas dekstre, vestita en ukraina popola brodita chemizo, mi havas longajn malhelajn harojn).
Kvar personoj el nia kolektivo tuj post la Kijiva kongreso veturis kun iom da kongresanoj por ripozi ĉe-mare al urbo Jalta (Krimeo).
Sed malgraŭ ĉio'' (t.e. la problemoj, pri kiuj Svetlana raportas en sia mesaĝo) '' ni volis trovi kaj trovis tie multe da bonaĵoj. Ja ĉiam la etoso de esperantistaro estas bona kaj ni penis plejmulte praktiki paroladon, plej multe konatiĝi kun alilandanoj kaj petis ilin ne malgaji pro la malbona organizado, ĉiam estis pretaj helpi.
La novaj lernontoj , al kiuj ni rakontis pri nia E-fakultato en la Kijiva Universitato de la Tria Aĝo kaj pri nia aktivado en la kongreso, ekvolis ne atendi novembron, kiam komenciĝos nia nova lernojaro, sed -- tuj komenci lerni la lingvon. Do mi renkontiĝas kun ili unufoje semajne kaj ni vizitas diversajn muzeojn, botanikajn ĝardenojn, ni veturas al apudurboj - kaj ĉie lernas Esperanton.''





8/01/2011

Postkongresaj pripensoj




Jen reta konversacio, 
kiun oni permesis al mi enmeti en mian blogon.


A.
La kongreso estas forbi. Dankon pro la video, estas ege amuza!

B.
Mi esperas, ke vi ĉiuj ĝuis la kongreson. Mi legis, ke iuj kritikis la fakton, ke mankis bandaroloj ekster la kongresejo.

A.
Jes, venis la grumbloj. Homoj ofte preferas grumbli ol danki pro mirakloj. Ĉar estas mirakle, ke tiaj kongresoj funkcias. La movado ja estas malforta, kaj la helpantoj estas ĉefe maljunaj. Krom tio multaj kongresanoj estis sufiĉe feliĉaj kaj laŭdemaj. Tamen kompreneble oni ne emas skribi pri tiaj detaloj.

B.
Jes, mi bone komprenas, ankaû ĉi tie ni ĵus finis kongreson. Sed ĉi tie precipe la LKK plendis, ke neniu volis helpi ilin. Nenie oni trovas perfektecon, ĉie oni trovas ion plendindan. Sed ankaû ni ja fariĝas maljunaj, lacaj kaj ne plu laboremaj kiel iam.
Pli bone estas laûdi kaj gratuli tiujn, kiuj laboras por la ĝojo de ni ĉiuj, ĉu ne?

A.
Laŭdoj, dankoj kaj ridetoj estas pli efikaj instigiloj ol plendoj, maldankoj kaj malridoj.
Nenie en la mondon vivas perfektuloj; eĉ nek en Esperantujo.
Fartu bone, kaj ĝuu la postkongresan trankvilon!

B.
Jes, koran dankon, eĉ mi kelkfoje forgesis tion !
Ni devas ja laûdi la klopodojn de niaj samideanoj. Ili tiom forte laboris por krei por ni ĉiuj la plej bonan kongreson eblan. Ni devas rideti, helpi kaj ĉiam danki unu la alian, ĉu ne? Ni scias tion, sed de tempo al tempo ni emas forgesi. Ni estas ja, malgraû chio, nur homoj. Multaj el ni ankoraû ne estas homoj. Iam mi legis la verkojn de Martinus, li asertis, ke la homaro ankoraû ne estas homoj, sed nur evoluantaj bestoj survoje al homeco. Tio pensigis min !!!